BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2002 La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 53-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo. Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antauxe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: POEZIO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. PROZO: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. TEATRAJxO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. ESEO: Teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK, "Diverseco: sxanco, ne minaco". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj. KANTO: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj. VIDBENDO: Teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo (vd. cxe Eseo). Dauxro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. INFANLIBRO DE LA JARO: Originala aux tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2001. Unu premio. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekz., por la infanlibra brancxo en tri ekz. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2002. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 2002. Cxion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseudonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. PREMIOJ: Unua premio: EUR 200; dua premio: EUR 140; tria premio: EUR 80; Premio "Nova Talento" (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 140; Infanlibro de la Jaro: EUR 420. PUBLIKIGO: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Laux interkonsento kun UEA, jam de multaj jaroj la literatura revuo "Fonto" aperigas la premiitajn beletrajxojn. Detala regularo haveblas cxe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aux rete cxe < uea@inter.nl.net >. ************************************************************************************************ TTT-ejo de la afrika oficejo Lome, la 13-an de novembro 2001 Karaj geamikoj, Bovnolu viziti la pagxon de la Afrika oficejo de UEA: www.multimania.com/afrikaoficejo Ne hezitu montri viajn rimarkojn, ke la AO-istoj plibonigu siajn laborojn. Cxion bonan kaj dankon ! Rakoko Afrika Oficejo de UEA (AO) - Taskoj : administri la afrikan Esperantistaron, respondi informpetojn, instrui perkoresponde, eldon(ig)i verkojn kaj informilojn de Esperantistoj precipe Afrikaj,zorgi pri transpago inter afrikaj landoj kaj CO, informadi pri la afrika movado. - Informilo TR'AFRIK' estas la reta informilo de la Afrika Oficejo. Gxi prezentas konkretan agadon de Esperantistoj afrikaj kaj de Eksterafrikaj Esperantistoj pri/por/pro Afriko. Tial raportoj pri agadoj por la movado en Afriko estu disponigataj konstante al AO. ************************************************************************************************ Dubindaj proponoj el Nigxerio Roland ROTSAERT < rotsaert@xs4all.be > kasisto de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) skribas: "Sxajne denove venas ondo da dubaj proponoj al Nigxerio (kaj aliaj landoj). Mi legis dum la pasintaj tagoj pri kelkaj en la gazetaro, kaj nun ankaux mem ricevis. Oni ne reagu al tiaj proponoj!" Por memorigi ni kopias artikolon el Eventoj n-ro 067: Averto! Oni volas trompi Vin! Kio okazis jam dum jaroj al kompanioj kaj industrioj, nun evidente okazas al privatuloj: nigxerianoj skribas leterojn al entreprenoj kaj nun do ankaux al individuoj, en kiuj ili faras tre allogan proponon: facilege vi ricxegigxos sen ia ajn laboro! La cxefa senco de ilia letero estas la jena: Pro negocado pri kontrakto la nigxeria ministerio aux alia instanco ricevis surpluson da mono (cxiam centmiloj aux milionoj da dolaroj), kiun oni volas eksterlandenigi. Oni petas la kunlaboron de via bankkonto por parkumi tiun sumon dum certa tempo. Kiel rekompenso vi rajtas teni ekz. trionon de tiu monsumo. Vi nur sendu folion de via kompania aux persona leterpapero, kaj tiun malplenan leterfolion vi nur surskribu. Vi ankaux menciu vian bankon kaj kontonumeron se gxi ankoraux ne trovigxas sur la leterpapero. Poste povas okazi du aferoj: 1) vi ricevas leteron, en kiu la nigxeriano skribas, ke cxio estas en ordo (la mono baldaux alvenos viakonten), sed vi bonvolu pruntopagi iom da mono por la bankelspezoj (plej ofte kelkmil-dolarojn, ja gxi estas nur ereto de la gajnego tujvenonta). Se vi pagas, vi neniam plu auxdos pri ili. 2) subite granda monsumo malaperas de via bankkonto. Je via protesto via banko montros pagordonon sur via leterpapero, subskribita de vi mem! Vi do neniam respondu tiajn leterojn! Nun jam ankaux esperantistoj aligxis al trompistoj! Nome mi ricevis tian leteron, kies enhavo estas tre konata al mi, cxar en mia cxiutaga laboro (Cxambro de Komerco) entreprenoj ofte montras ilin al mi, deponante plendojn. De kie mi scias, ke nigxeriaj esperantistoj estas envolvitaj? Tre simple: en mia korespondado kun esperantistoj mi uzas karakterizon en mia adreso, kiun mi ne uzas en mia alia korespondado. Kaj tiu karakterizo trovigxis sur la al mi adresita koverto! Antaux cxirkaux unu monato dum la Nederlanda Esperanto-Renkontigxo, mi "acxetis" kelkajn adresojn en Afriko kaj posxtkartojn. La bonintenco de tiu agado estis sendi kongressaluton al afrikaj esperantistoj. Nefidante nigerianojn, mi elektis adresojn en aliaj landoj. Tamen mi, korektante mian propran antauxjugxon, aldone prenis ankaux unu nigerian adreson. Monaton poste mi ricevis proponleteron en la angla lingvo (mi enmetas fotokopion). Cxu hazarde? Eble. Tamen la rezulto restas sama: estas nigeriaj esperantistoj, kiuj misuzas, aux eble vendas adresojn de esperantistoj de la "unua mondo". Vi do estu singarda! Prefere ne korespondu kun Nigxerio! Estas bedauxrinde, ke bonuloj devos suferi pro la malbonuloj, sed ni ne permesu, ke fiuloj misuzu Afrikan Agadon por malplenigi vian bankkonton (kvankam kompreneble via stulteco plej respondecas, se vi respondis tian allogan leteron). Sed nun vi estas avertita! Ing. K. Ruig cxefkonsultisto pri internacia komerco, Cxambro de Komerco, Nederlando Rim: Tamen, malgraux cxio ni ne rajtas akuzi cxiujn nigeriajn esperantistojn pro kulpo de unuopuloj. Se iu respondas al tia letero, meritas mem "gxui" ankaux la sekvojn... La red. fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ************************************************************************************************ Novajxoj el Honduraso Mi klopodas (kun alia loka E-isto) starigi nian landan asocion kaj bibliotekon, sed mankas al ni lerno- kaj legomaterialoj. Se iu el Vi deziras helpi nin per sendado de malnovajn librojn, gazetojn, ktp. bv. kontakti min. Mia retposxto estas eescoto@klynk.com Antauxdankon! Elmer ESCOTO 2001/11/11 ************************************************************************************************ Piccola segnalazione La UAAR (Unione Atei Agnostici e Razionalisti) ha nel suo sito una pagina di benvenuto in Eo: http://www.uaar.it/uaar/esperanto.htm Tanti saluti, Angelo. angxelo@lycos.it ************************************************************************************************ Salato "Zamenhof" kaj sauxco "Interna ideo" Komence de la somero Timur Golubencev, logxanta en Moskvo, subite trovis unikan laboroferton - li igxis la cxefkuiristo de unu el la rapidmangxaj kafejoj. Por li tio estis nova profesio - ja kvankam li mem bonege kuiris, li neniam laboris kiel kuiristo kaj nur jxus finis iun dusemajnan kurson pri kafeja kuirarto. Tamen jen li igxis ne nur kuiristo, sed ecx la sola, do, la cxefa kuiristo! Kaj devis mem elpensi la menuon kaj gxin realigi! Timur aliris al la afero kreeme kaj elpensis ne nur la menuon, sed ankaux la interesajn kaj allogajn titolojn por la pladoj. Kaj tiel en la menuo de periferia moskva mangxejeto aperis salato "Zamenhof", sauxco "Interna ideo" kaj kelkaj aliaj E-lingvaj pladoj. Tio dauxris nelonge, nun Timur laboras jam en alia, pli altnivela, kafejo kaj ne plu estas cxefkuiristo. Sed en la antauxa kafejo, almenaux komence (poste li ne vizitis) oni konservis la samajn pladtitolojn. Pri la historio Timur mem rakontis al mi dum iu hazarda renkontigxo en Moskvo kaj jxus en OkSEJT-41. Andrej < andreo@mailru.com > fonto: ret-info http://www.eventoj.hu