PASPORTA SERVO 1999 Kara PasportServulo, Mi volas atentigi vin ke je < http://home.wxs.nl/~lide/ggantoj1999.htm > vi trovos liston de gastigantoj kiuj (re)aligxis al Pasporta Servo gxis la limdato de la unua de novembro. Se vi volas, vi povas kontroli cxu viaj kolego-gastigantoj aperas en gxi, kaj averti ilin se ne. Ili sendu mesagxon al < pasporta.servo@esperanto.nu >, kun LANDO, URBO kaj NOMO, se ili ne aperas en tiu listo, sed volas aperi en eldono 1999. Oni rapidu, cxar baldaux ni finredaktos la novan eldonon. Dankon pro via atento, Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo pasporta.servo@esperanto.nu *************************************************************************************************** DUA KULTURA FESTIVALO DE ESPERANTO SANTJAGO DE KUBO 20a- 22a Novembro 1998 Esperanto kiel komuna lingvo proksimigas nin kaj kontribuas diskongi niajn tradiciojn kaj kutimojn, nian kulturon kaj gastigemon. La urbo Santjago de Kubo situanta oriente de la insulo estas valo hufoforma aperte al la Kariba Maro. Fondita de Diego Velázquez en 1514 estas nun la dua plej grava urbo en Kubo; cxirkauxita de la maro kaj montoj, varma kaj gxoja, gxi rolos perfektan sidejon de bunta kultura festivalo kiu prezentos la kuban kulturgamon en Esperanto. De la 20a gxis la 22a de novembro 1998 efektivigxos en Santjago, la plej kariba el la kubaj urboj, la IIa Kultura E-Festivalo kies slogano estos: Frateco, Paco, Amikeco. Dum tri tagoj oni gxuos prelegojn, artajn prezentojn deklame, teatre, muzike. La temoj de la prelegoj rilatos al jenaj aspektoj: - Esperanto kiel kulturponto interpopola. - Esperanto kaj ekologio - Esperanto kaj frateco interhoma. - Esperanto kiel fonto de amo, paco kaj lumo al jaro 2000. Aligxkotizo kostas 395 usd kaj inkludas transporton de Havano al Santjago kaj reen kaj septagan restadon en hotelo kun maten-kaj vespermangxo. Aliaj ofertoj pri antaux aux post festivalo mendeblas rekte al KEA-adreso. Se vi deziras partopreni la eventon, gxui la kuban kulturon en E-etoso, ni invitas vin trarigardi la suban programon kaj plenigi la aligxilon tial ke la organizantoj enkalkulu vin inter la partoprenontojn. (La programo povas ankoraux suferi etajn sxangxojn). Kultura Esperanto-Festivalo, Santiago de Cuba. Inf: Kuba Esperanto-Asocio, PF. 5120, KU-10500 Havano, Kubo. Tel: +53-7-401364, fakso: +53-7-33729. Rete: kubesp@mail.infocom.etecsa.cu *************************************************************************************************** GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 18 (1998-11-11) LA BERLINA UK RAPIDE KRESKAS Naux monatojn antaux sia komenco la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino (31 julio - 7 auxgusto 1999) jam superis la definitivan nombron de aligxintoj de multaj antauxaj UK-oj. Gxis la 10-a de novembro estis registritaj 1268 aligxintoj el 51 landoj. Plej multe da aligxintoj estis el la kongreslando Germanio (326). Sekvas Francio (128), Pollando (106), Japanio (81), Nederlando (61), Italio (50), Britio (42), Svedio (38), Belgio (37) kaj Finnlando (34). El Ret-Info de Eventoj - Hungario *************************************************************************************************** La 1-a RIJEKAA INTERNACIA JUNULARA KARNEVALUMADO Rijeka, 12-15.02.1999 Rijeka, Rijeka, cxu tio ne sonas konate al vi? Jes, rijekanoj antaux ne longe adiauxis gejunulojn kiuj cxi somere partoprenis amuzan, nekutiman, surprizigan, varmegan, tortegan.... la 54-an IJK-on. Cxi foje ni invitas vin al la 1-a RIJK-o: Rijekaa Internacia Junulara Karnevalumado okazonta en la karnevala monato en la karnevala urbo. Cxeestu aux partoprenu kun ni allogajn erojn de la karnevalo: maskitan veturil-procesion, festivalon de karnevalaj kantoj, infanan karnevalan procesion, elekton de la karnevala regxino, kaj finfine... mondkonatan internacian karnevalan procesion sur la stratoj de Rijeka. Internacia Rijekaa Karnevalo kulminos dimancxon, la 14an de februaro per spektakla masko-procesio gvidota de cxiecxeestanta Moretto, la simbolo se la urbo kaj la karnevalo. Pli ol 8.000 diversaj maskoj, pli ol 150.000 spektantoj kaj eksterlandaj gastoj igas la rijekaan karnevalon konata internacia kunvenejo de sxatantoj de karnevalaj moroj. Logxejo kaj mangxejo: vilao "Esperanto", posedajxo de Esperanto-Societo Rijeka. En ses dormocxambroj kun kuirejo, mangxejo kaj teraso kun marpanoramo, la vilao povas akcepti 30 gastojn. La unuaj 24 partoprenontoj kun sendita antauxpago logxos en la vilao, aliaj en apudaj vilaoj. Kotiztabelo: 30.11.1998 03.01.1999 surloke A-landoj 90 DEM 105 DEM 135 DEM B-landoj 70 DEM 90 DEM 105 DEM B-landoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Cxehxio, Hungario, Kroatio, Jugoslavio, Makedonio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, cxiuj landoj de la iama Sovetunio kaj cxiuj afrikaj kaj latinamerikaj landoj, la aziaj landoj escepte de Israelo, Japanio, Korea Respubliko kaj Singapuro. A-landoj: cxiuj landoj ne listigitaj sub B-kategorio. Antauxpago deviga: 50 DEM. Memzorgado ne eblas. Logxado en 6-8 litaj cxambroj. Logxado en apudaj vilaoj: en du-litaj cxambroj kun krompago. Aligxo ne validas sen skriba konfirmo de organizantoj. Eblas partatempa partopreno: la plej alta kotizo en via kategorio dividita per tri kaj multobligita per la nombro de partoprentagoj. Partatempa partopreno en la vilao eblas nur se ne cxiuj litoj jam estas rezervitaj por plentempaj partoprenantoj. Via aligxo estas transdonebla al alia persono se vi skribe anoncas tion. Oni algxustigas la kotizon , gxi ne povas malaltigxi. Por cxiu aligxanto necesas aparta aligxilo, grupaj ne estos akceptitaj. Nepre kunportu la pruvilon de via antauxpago!! Aligxilon kun skriba pruvo de antauxpago sendu al: Sanja Bokulicx, Brestovice 12, HR-51215 Kastav, Kroatio Tel./faksilo: ++ 385 51 224 710 Tel.: 224 720 Rete: esperanto-ri@ri.tel.hr *************************************************************************************************** MATERIALE PER NUOVO GRUPPO ESPERANTISTA A SALO' Una esperantista di Salo' scrive: > Se qualche gruppo o privato dispone di materiale doppio o che non gli serve (volantini, libri, riviste,...), apprezzeremmo molto di riceverlo. > La nostra associazione ha una biblioteca a disposizione dei 400 soci e un piccolo gruppo che studia Esperanto. > Ma da qui (Salo' - BS) e' difficile trovare i testi. > Chi puo' invii il materiale a : signora Lorena C/O associazione culturale LA CORTE via spiaggia d'oro 3 25087 Salo' BS tel + fax 0365/22012 lacorte@gsnet.gsnet.it Dante Chierico dachieri@theoffice.net *************************************************************************************************** RADIO SALUTON! Andaluzia Esperanto-Unuigxo ekigos hodiaux elsendojn en Esperanto pere de Interreto. Oni bezonas la programon Real Audio (senpage akirebla cxe www.real.com ). La adreso de nia semajna programo estas: http://radioesperanto.webjump.com Sendu komentojn, reagojn, kontribuojn al < esperanto@ciudadfutura.com > Niaj elsendoj estos precipe ne-esperantaj. Tamen, gravaj novajxoj de Esperantio certe trovos sian lokon en nia angulo. José F. Martín esperanto@ciudadfutura.com http://www.ciudadfutura.com/esperanto (El Ret-Info de Eventoj - Hungario) *************************************************************************************************** BONVENON AL EDOARDO!! Aplikante la faman principon laux kiu, por pligrandigi la nombron de geesperantistoj oni devas ilin FARI, Paola Nigrelli kaj Alessandro Perna anoncas la naskigxon de Edoardo. Edoardo, kiu jam anoncis, ke li sekvos la sxpurojn de la gepatroj (respektive eks-estraranino kaj eks-prezidanto de IEJ), alvenis inter ni la pasintan nauxan de novembro. Via redaktoro!