TORINO: INIZIANO I CORSI DI PRIMO GRADO Informiamo che a partire dal 20 Novembre 2001 avranno inizio presso la sede del Centro Esperanto di Torino i corsi di Esperanto per principianti. Calendario: XI-2001/IV~V-2002, al martedi', dalle 17,30 ~18 alle 19~19,30. Costo: £ 120.000 (s.e.) non comprensive dell'esame (+25.000 s.e.) La prima lezione si terra' il 20-11 con orario dalle 17,30 alle 19,00 e sara' dimostrativa; questo significa che sara' gratuita e gli interessati potranno iscriversi dopo di essa. Al fine di una migliore programmazione dei corsi, e' gradita (ma non indispensabile) una informazione preventiva da parte di coloro che sono pensano di venire il 20-11 (inviare messaggio a f.amerio@libero.it oppure a aguilar@etabeta.it oppure a s.bourlot@tiscalinet.it ) PROSSIME ATTIVITA' TORINESI martedi' 20/11/01 Inizio Corsi di primo grado presso la sede del Centro Esperanto di Torino mercoledi' 21/11/01 Cena Lituana - Il nostro ospite Aurelis cucinera' per noi alcune specialita' lituane sabato 15/12/01 Festa di Natale: ore 19.00 Buffet; ore 21 Lotteria; ore 22 Distribuzione dei doni e brindisi finale - Presso la Parrocchia sabato 02/02/02 Incontro per novuloj - Torino - Incontro dedicato a chi (in particolare giovani, ma non solo) si avvicina all'Esperanto. All'incontro, organizzato dalla Gioventu' Esperantista Italiana parteciperanno giovani provenienti da tutta l'Italia del nord sabato 23-mar-02 Inizio Antauxfestivalo - La Gioventu' Esperantista Italiana organizzera' per la seconda volta il proprio festival giovanile a Pracatinat (Fenestrelle). Per accogliere i giovani provenienti da tutta Europa e far conoscere la nostra citta', il Centro Esperanto di Torino organizza un servizio di ospitalita' da sabato 23 Marzo a Mercoledi' 27 Marzo. Sono previste manifestazioni varie e l'organizzazione di un servizio turistico per la citta'. Volontari sono graditi. Framerio f.amerio@libero.it ************************************************************************************************ LABOR-PLANO DE UEA: utiligado En la kadro de la prioritato "utiligado" de la labor-plano de UEA komencas konturigxi serio da listoj por "utiligantoj" de Esperanto. Ili cxiuj komencigxas per "per-Esperanto". Se vi aparte interesigxas pri uzado de Esperanto por difinitaj praktikaj celoj (aux se vi konas homojn, kiuj interesigxas) vi povas aligxi kaj aligxigi aliajn je la cxi-sekvaj listoj per la kutima proceduro cxe Yahoogroups, tio estas per malplena mesagxo al la list-adreso sekvata de "-subscribe", ekzemple < per-Esperanto-komerco-subscribe@yahoogroups.com >. La nunaj listoj estas: < per-esperanto-ghenerale@yahoogroups.com > < per-esperanto-komerco@yahoogroups.com > < per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com > < per-esperanto-medicino@yahoogroups.com > < per-esperanto-literaturo@yahoogroups.com > < per-esperanto-turismo@yahoogroups.com > Amike Renato Corsetti Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina Italujo < renato.corsetti@esperanto.org > ************************************************************************************************ Projekto Norapolis sercxas partnerojn en Euxropo Estimataj, La firmao de mia amiko Mario Salis, kun kiu mi ankaux laboras de kelkaj monatoj, projektas organizi kulturan manifestacion, kaj surteran en Metz kaj TTTejan, dum 2002. Tiucele ni decidis peti subvencion de la Euxropaj Komunumoj kadre de la programo "Kulturo 2000" (vidu Oficiala Jxurnalo de la Euxropaj Komunumoj, 15a auxgusto 2001, n° C 230 5 19: http://europa.eu.int/eur-lex/fr/archive/2001/c_23020010815fr.html (aliaj lingvoj haveblaj per butono dekstre supre). Vidu ankaux, franclingve: http://www.relais-culture-europe.org Ni sercxas partnerojn en Euxropo, t.e. la 15 membroj de Euxropa Unio + Islando, Liechtenstein, Norvegio, Bulgario, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Pollando, Cxehxio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio. La Projekto Norapolis konsistas el: 1. Tritaga renkonto en Metz dum septembre 2002 2. TTT-ejo " www.norapolis.com " 3. Komunumo por intersxangxi ideojn kaj konigi artistojn kaj digxitajn artverkojn Temoj: - la elektronika komerco (e-business) - la Novaj Teknologioj de la Informado kaj Komunikado - la artoj multimedia kaj la digxita kulturo Kiel vi vidas la temo estas tre gxenerala: fakte gravas la tuteco kaj unueco de la digxita kaj multimedia kulturo. Nia firmao (http://www.mariosalis.com ) kreas TTTejojn kaj por artistoj kaj por entreprenoj. Vidu ekzemple: http://www.charlelie.com , http://www.maeght.com , http://www.taransaud.com . Kion ni atendas de partneroj, entreprenoj aux asocioj: morala engagxigxo subteni kaj partopreni la projekton en almenaux unu el gxiaj tri partoj. Tiun engagxigxon ni bezonas antaux la 15a de novembro. Ne hezitu kontakti min. Elkore salutas, ________________________________ Bruno Masala, Club d'Espéranto de Metz, http://www.osiek.org/eo-metz - mailto:eo-metz@osiek.org ************************************************************************************************ Invito al Vjetnamujo Mi jxus revenis al mia hejmo el Vjetnamujo: fakte mi antauxtempe akceptis inviton resti unu semajnon kiel gasto en Hanojo, cxar mi gajnis la duan premion de la unua internacia esperanta konkurso nomita "Hanojo via rendevuo", organizita en la jaro 2000 de la Hanoja Esperanto-Asocio kaj de la Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj por rememori la jarmilon de la fondo de tiu Urbo, proklamita de UNESKO "urbo de paco" kaj "heroa urbo". En la unua konkurso partoprenis 123 esperantistoj kaj simpatiantoj logxantaj en 34 landoj sed nur 9 estis premiitaj; tamen neniu inter ili ankoraux iris al Hanojo. Kiam mi atingis la flughavenon mia akcepto estis vere entuziasma fare de la esperanta delegitaro (inter ili estis tri belaj junulinoj), kiu malkasxe manifestis grandan interesigxon ricevi informojn pri la esperanta movado gxenerale kaj aparte pri la itala kaj Milana movado. Mi logxis en bona hotelo en centra parto de la urbo kaj mi pasis la tutan semajnon laux programo zorge antauxpreparita de la organiza komitato: tiamaniere mi havis la grandan honoron kaj plezuron viziti la cxefajn monumentojn kaj historiajn lokojn de Hanojo kaj admiri la multenombrajn enurbajn lagojn cxirkauxitajn de bedoj kaj gxardenoj, bone prizorgitaj, kiuj instigas turiston halti por admiri la spektaklon proponitan de la pejzagxo. Sed la homaj rilatoj estis, laux mi, varmegaj kaj neforgeseblaj: estis vere kortusxe senti sin komforte dum la multenombraj renkontigxoj kun la lokaj geesperantistoj, junaj kaj ne junaj, cxe la sidejo de la urba asocio sed ankaux aliloke kaj dum la renkontigxoj kun la urbaj auxtoritatoj aux gravuloj. Inda de aparta mencio estas la vizito al la Halonga Golfo, mara loko preskaux 200 kilometrojn nordorienta de Hanojo, cxirkauxita de preskaux du mil rokaj insuloj elakvigxantaj el la maro kun malsimilaj altecoj; tiu golfo en decembro 1994 estis proklamita de UNESKO unu el la mirindajxoj de la mondo. Estis, laux mi, tre agrable konstati la deziron de la lokaj esperantistoj startigi novajn rilatojn kun aliaj esperantaj grupoj en diversaj landoj: gxuste pro tio ili, rememorigante ke Hanojo estis fondita en la jaro 1010, decidis organizi cxiujare internacian konkurson malfermitan al esperantistoj kaj simpatiantoj de la tuta mondo. Gianfranco Polerani ************************************************************************************************ INVITO AL KIEV Karaj geamikoj, Kiam vi pensos kie pasigi la somerajn liberajn tagojn ne preteratentu ankaux REJo-n! Gxi estas Renkontigxo de Euxropa Junularo apud belega urbo Kijivo(Kievo) - cxefurbo de Ukrainio. Gxi estas destinita gxuste por tiuj, kiuj ne povas partopreni en IJK, okazonta en fora Brazilio. Mi certas, ke plimulto el vi ankoraux neniam estis en mia lando. Do kaptu la okazon! Prenu la informon cxe www.esperanto.kiev.ua/rejo.htm Gxi estas E-renkontigxo. Sed se vi sxatas turismumi atentu "Tagojn de Kijivo". Por preni la detalojn rigardu suben. Amike kaj samideane via Mikaelo.kaj kiel ________________________________________ Mikaelo Lineckij, UEA-Delegito por Kijivo (Ukrainio), lineckij@ukrpost.net esperanto@uafree.net Vi estas invitata al: 1.La 23-27.05.2002 "Tagoj de Kjivo" - pitoreska kaj spektinda urba festo. 2.La 1-7.07. 2002 REJo - Renkontigxo de Euxropa Junularo. La informoj cxe www.esperanto.kiev.ua . ************************************************************************************************ 2002 Irana E-movado aligxas al UEA Irana Esperanto-Centro post ses jaroj de sia fondigxo jam decidis peti oficialan aligxon al UEA kiel gxia landa asocio. Al cxiuj Iranaj UEA delegitoj kaj fakdelegitoj , Iranaj geesperantistoj kaj ceteraj kontaktadresoj estis sendita invitletero aligxi al IRECO. Nova komitata kaj estrara elektadoj okazos sinsekve en marto kaj junio 2002. Intertempe oni alpasxos oficialan procedoron aligxi al UEA. Reza Torabi - la gxenerala direktoro