Paca marsxo: grava sukceso ankaux por Esperanto Zamenhof, la kreinto de Esperanto, volis pacan mondon, en kiu homoj ne mortigu aliajn homojn, en kiu cxiuj estu fratoj, en kiu cxiuj havu samajn rajtojn, en kiu neniu povu superstari aliajn. Hodiaux, laux lastaj teruraj faktoj, iu pensas ke Zamenhofa idealo estas nur utopio. Felicxe multaj homoj ne pensas tiel. Pli ol 200.000 homoj estis al la Paca Marso, pli ol 200.000 sxvitis por la paco, pli ol 200.000 volas novan mondon, en kiu cxiuj havas la saman rajton al vivo, kiel diris nia patro Zamenhof. Neniam partoprenis en la Paca Marsxo multegaj homoj kiel nun. Fakte la nunaj internaciaj konfliktoj estas multe sentitaj de Italoj, kiuj preferas aliajn solvojn ol milito. Partoprenis multaj asocioj kiuj estas por la paco kaj por la komunikado inter popoloj. Neniam pli ol nun la mondo bezonas la pacan lingvon: Esperanton, diris prof. Corsetti, prezidanto de UEA. Mi kredas en tiuj-cxi vortoj kaj, kiel mi, multaj geesperantistoj. Spronitaj de la alvoko de prof.ino Brazzabeni, gxenerala sekretariino de IEF, multaj geesperantistoj volis partopreni, sed la longeco de la Marsxo (22 kilometroj) senkuragxigis ilin. La marsxo estas grava jara renkontigxo. Gxi eliras de Perugxa kaj alvenas al Assisi, la paca urbo, en kiu naskigxis la fama sankto: S. Francxesko. Bedauxrinde nur sep geesperantistoj cxeestis al la marsxo (Gabriele Aquilina, Elio Bonomolo, Filomena Canzano, Gabriele Corsetti, Francesco Maurelli, Marco Menghini kaj Alessandro Simonini). Teknologio ne helpis ilin: ili ne sukcesis renkontigxi sin pro la malfunkciado de porteblaj telefonoj kaj pro la grandega homamaso, sed ilia laboro estis tamen vere tre grava kaj utila por la esperanta movado. Preskaux 2.000 flugfolioj pri Esperanto estis disdonitaj inter la popolamaso! Cxiuj legis interesitaj ilin. Neniu havis malestimon al Esperanto. Certe nun niaj TTT-pagoj ( www.esperanto.it ) havos grandan afluon kaj ni esperu ke estos ankaux multaj homoj, kiuj enskribigxos al la kurso Kirek. Unuajn fruktojn ni povas jam vidi: Bolonja knabo jam enskribigxis sin al la kurso, dirante ke li konis Esperanton per flugfolio al la Paca Marsxo. La tuta marsxo estis vivigita de la paca volo, ne estis incidentoj, nur kantoj kaj muziko por lukti kontraux milito. Certe Zamenhof ridetis malantaux blanka kaj legxera nubo, rigardante la gajan, kilometran, pacan homan vicon. Francesco Maurelli fran.mau@infinito.it ************************************************************************************************ Pannella sulla Lingua Internazionale al Convegno "e.Democracy" Marco Pannella sulla Lingua Internazionale al Convegno "e.Democracy: Istituzioni in rete e voto elettronico" del 29 settembre 2OO1 ha dichiarato: "E' possibile attraverso questa rivoluzione che puo' essere culturale che il problema della lingua internazionale, sapete che io personalmente e il partito anche formalmente, ma io personalmente, sapete, continuo a ritenere che la cosiddetta utopia della lingua internazionale vada perseguita perche' redditizia. Oggi abbiamo gli studi che ci dicono che la Lingua Internazionale puo' servire come lingua veicolare-sussidiaria rispetto alla lingua di ciascuno e alle altre; con il 15% 17% delle strutture ortografiche, lessicali, grammaticali e di sostantivi e aggettivi rispetto alle altre lingue. La Lingua Internazionale puo' essere insegnata a 4-5 anni attraverso le tecniche radiotelevisive o come si diceva anche con Internet a ragazzi di 4 o 5 anni; perche' anche se sono ragazzi che sono oggetto di sterminio per fame come in Africa e via dicendo, e' provato che hanno una grande capacita' di apprendimento, come e' noto, non appena hanno un attimo di alimentazione e di ripresa. Quindi sono imprese possibili, sono imprese politiche il dare priorita' all'alfabetizzazione. E dare priorita' all'alfabetizzazione e' quello che, non a caso, 15O anni fa era il grande mito, la grande opera del socialismo. Quello di coloro che volevano la promozione degli umili, degli oppressi e la promozione dell'alfabetizzazione e' stata anche il riflesso di molte religioni. In Italia la prima comunita' in cui fu battuto l'analfabetismo fu la comunita' valdese, delle valli abitate dai valdesi, perche' tutti potessero leggere il vangelo. Noi abbiamo l'urgenza di queste cose!" __________________________ Trascrizione non rivista dall'autore. La versione audio e' disponobile sulla pagina d'apertura del sito http://www.linguainternazionale.it ************************************************************************************************ E' NATA LA JUNULARO ESPERANTISTA APULA La Junularo Esperantista Apula (JEA) e' ormai una realta'. e' vero siamo un gruppo di sole 5 persone, ma molto unite non solo dall'Esperanto!! Mi havis revon, kiu nun estas realo!!!!!! Spero che si uniscano a noi sempre piu' giovani!! Per chi vuole avere informazioni o aderire, Nicola Ruggiero presidente della JEA 3405696575 nruggiero@ciaoweb.it www.esperantobari.3000.it ************************************************************************************************ IL CONGRESSO INTERNAZIONALE ESPERANTISTA GIOVANILE IN BRASILE IJK-2002 en Pato Branco, Brazilo Dato: 21-a de julio gxis la 28-a de julio 2002 Temo: Lingvo, Kulturo kaj Oportunecoj ************************************************************************************************ Nova redaktoro por "KONCIZE" sercxata kiel vi certe rimarkis, koncize jam dum longega tempo ne plu aperis. dum la pasinta okej/mejk-renkontigxo en berlino ni decidis, ke tio ne plu tolereblas kaj ni nun denove aktive sercxas redaktoron, kiu pretas reaperigi la gazeton denove. se vi konas iun / se vi mem volas fari tion laboron, ni gxojegus kaj vi simple kontaktu min cxe david-emil@esperanto.de esperante positivajn respondojn kaj antauxdankante tiujn respondojn, david-emil wicki@gmx.at ************************************************************************************************ Startis nova ruslingva reta E-kurso Komence de oktobro cxe rusia dissenda servilo Subscribe.ru startis nova reta kurso por studado de E-o - "Intensa kurso de Esperanto". Dum du postaj semajnoj al gxi aligxis jam pli ol 1000 personoj. Krome, jam delonge en la rusia reto funkcias aliaj retaj E-kursoj: "Esperanto-lernejo" kun cx. 1300 abonantoj kaj "Konatigxa E-kurso" - kun cx. 500 abonantoj. En cxiuj tiuj kursoj la abonantoj regule ricevas la lernmaterialojn, sed cxu ili studas, cxu ne studas, tio ne estas konata. En du sekvaj kursoj (cxe Yahoogroups.com): "esperanto-kurso" kaj "rus-esper-instru" studas po 120-140 personoj, kiuj partoprenas ilin aktive - ili estas petataj sendi la plenumitajn taskojn al la dissendolisto kaj same tien revenas iliaj taskoj, korektitaj de instruistoj. Tiu cxi formo montrigxas la plej efika - de la kursoj dum lastaj jaroj venis pluraj novaj E-aktivuloj. Andrej Grigorjevskij