S E M I N A R I O: ESPERANTO KAJ PLURMEDIOJ Massa Esperanta Grupo "Dr. Mario Dazzini" Massa, la 2an - 3an - 4an de novembro 2001 Cxe la Mezgrada Lernejo " Don Milani " Via Pisa n° 18 54037 Marina di Massa (MS) Massa Esperanta Grupo "Dr. Mario Dazzini" estas organizanta Seminarion, dum la pont-tagoj superdiritaj, per sekvanta provisora programo: Vendrede, la 2an de novembro - h. 10.00 Prezentado de Esperanta Movado Dr.Umberto Broccatelli Dr. Alessandro Dematheis - h. 15.00 Oficiala malfermo. Ins. Ionne De Angeli Bertozzi, Grupa Prezidantino - h. 15.30 Didaktica Metodologio por lernado de lingvoj. Variaj referantoj - h. 16.00 Problemoj de supersignoj en inter-reto kaj gxiaj variaj solvoj. Cxapelilo: presentado de solv-problemo por vid-skribado en Esperanto Dr.Alessandro Simonini - h. 17.15 Kafo-pauxzo - h. 17.30 Presentado de KD de Alessandro Dematheis (Esperanta Kurso ) Dr. Alessandro Dematheis - h. 18.30 Presentado de nova Kurso KeK Prof. Laura Brazzabeni - h. 19.00 Presentado de aliaj Kursoj disponeblaj en TTT-o Vortaroj kaj vortaretoj. Variaj referantoj - h. 21.00 Massa Esperanta Bando Sabate, la 3an de novembro - h. 9.00 Vizito al Marmora Museo - Carrara - h. 14.30 Atentigoj pri komputila utiligo. Manuel Giorgini - h. 15.30 Babilejo Kunordigo pere de masanoj esperantistoj. - h. 17.30 "Multlingva bildvortaro konstruita pere de Esperanto" Dr.Umberto Broccatelli - h. 17.45 Kafo-pauxzo - h. 18.00 Esperantaj ejoj en la reto. - h. 21 Apuanaj Alpoj: Ne nur marmoro (Lumbildoj) Prof. Elia Pegollo Dimancxe, la 4an de novembro - h. 8.30 Sankta Meso Parokejo de Marina di Massa - h. 9.30 "Civila societo por Federala Euxropa Konstitucio". Debato kun partopreno de Itala Konsilantaro de Euxropa Movado kaj aliaj politikaj eminentuloj. Moderigisto: Prof.Giordano Formizzi - h. 13.00 Fermo de la Seminario Por informado: Massa Esperanta Grupo "Dr. Mario Dazzini" Posxtfako 22 54100 Massa Prezidentino: Ionne De Angeli Bertozzi tel. 0585 792066 E. posxta adreso: simonini@bicnet.it POR ALIGXI Oni bezonas devigajn dokumentojn, kun asterisco, kiuj faciligas organizadon kaj glatigas la enskribitajn dum la restado. Cxiuj informoj estas konservataj akurate sub la respondeco de Dr. Alessandro Simonini kaj estos poste forvisxitaj je la fino de la Seminario. Familia nomo kaj persona nomo* Adreso kun po-ta kodo* Telefon-numero Portebla telefono E. posxta adreso (Se vi havas, bonvolu komuniki) Bonvolu scribi cxu vi estas membro FEI, m. UEA, m. ILEI, m. IEJ, familiano. Tago kaj horaro de alveno Diru cxu vi venas per traino (tiu kaze vi trovos cxe la stacidomo de Massa iun kiu akompanos vin al sidejo. Kion da tempo vi restos, cxu vi deziras esti en cxambro kun alia gasto Tago kaj horaro de foriro Tagmangxoj, kaj vespermangxoj entute. Apartaj postuloj Apartaj kvalifikoj Kotizo: L. 50.000 (35.000 por la gejunuloj). Krom la kotizo por la enskribo oni devas pagi la antauxmendon de L.50.000 por la restado. Bonvolu sendi al PKK n° 10209542 - Gruppo Esperantista Massese "Dr. Mario Dazzini". Oni sxatus sendon de fotocopio posxte aux rete. Solvoj por la restado: - Cxe Villa S. Maria Kompleta pensiono en kvarlita cxambro: po L. 50.000/tage kaj persone (disponeblaj 20 cxambroj, higienservoj ); Kompleta pensiono en dulita cxambro kun higienservoj en la etagxo po L. 50.000/tage kaj persone (disponeblaj 40 cxambroj); Kompleta pensiono en dulita cxambro, kun higienservoj po L. 60.000/tage kaj persone (disponeblaj 8 cxambroj); Nur tagmangxo aux vespermangxo por aliaj personoj, aligxitaj al Seminario L. 25.000 La cxambroj havas nek telefonon, nek televidilon. - Cxe Istituto Maria Consolatrice Dulita cxambro kun banejo po L. 50.000/tage kaj persone. Matenmangxo po L. 10.000/ tage kaj persone. Tagmangxo kaj vespermangxo en Villa S. Maria al kiu apudas. - Hotel Roby Unulita cxambro kun matenmangxo po L. 100.000 tage; Unulita cxambro kaj kompleta pensiono po L. 120.000 tage; Dulita cxambro kaj kompleta pensiono po L.100.000 tage kaj persone; Dulita cxambro kun matenmangxo po L. 65.000 tage kaj persone. Bonvolu indiki akurate la preferatan solvon. Estas eblaj aliaj solvoj laux la esprimitaj preferoj en la aligxilo. Por la organizado kaj por atingi la pli bonaj solvoj bonvolu aligx kiel eble plej baldaux. De la 20an de oktobro kaj dum la tuta dauxro de Seminario eblas havi helpon telefonante: (portebla telefoneto 329 9637715). Alessandro Simonini simonini@bicnet.it _________________________________ 1° Seminario "Esperanto e multimedialita'" Per coloro che hanno avuto difficolta' a scaricare il programma, o non hanno ricevuto il cartaceo, o vogliono un aligxilo rapido, possono visitare la seguente URL: http://digilander.iol.it/bonantagon ed iscriversi a: http://digilander.iol.it/bonantagon/iscriz.htm ************************************************************************************************ ITALAJ INFANOJ RIKOLTIS PREMIOJN EN FINNA FABELKONKURSO Pa"a"talo-Instituto, edukejo por verkemuloj en la nordfinnlanda municipo Taivalkoski, cxiujare organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj. Pasintjare gxi havis eksperimente ankaux brancxon por fabeloj en Esperanto. La spertoj estis tiom kuragxigaj, ke la Esperanto-brancxo estis parto de la konkurso ankaux cxi-jare. UEA auxspiciis gxin kaj donacis premiojn por la plej bonaj konkursantoj. En tri kategorioj konkursis 20 fabeloj el 9 landoj (Belgio, Cxehxio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Rumanio kaj Serbio). La jxurio konsistis el Jouko Lindstedt kaj Raita Pyha"la" el Finnlando kaj Anna Lo"wenstein el Italio. En la kategorio de gxis 9-jaraj geknaboj la unuan premion gajnis la grupo Pinokjo de la elementa lernejo La Castellina en Prato, Italio, pro la fabeloj "La sorcxistino kaj la araneoj" kaj "La sorcxistino kaj la forgesiganta pocio". La duan premion ricevis Grupo Du el la infanlernejo en Chateauroux, Francio, pro la fabelo "Promenado en cxina gxardeno", kaj la trian premion la grupo Marko el La Castellina. Ankaux en la kategorio de 10-11-jaruloj la unua premio iris al klaso de la itala lernejo La Castellina pro la fabelo "La perdita harmonio". Per la dua premio estis distingita la fabelo "Iam estis monstro" de Karina MacGill el Hungario kaj per la tria "Pikec kaj Paulina" de Stefani Strunjak el Kroatio. Inter 12-14-jaruloj Zlatko Dordevic el Serbio konkeris cxiujn premiojn per la fabeloj "Ricxa regxo", "Princino de formikoj" kaj "Vojagxoj kun marfeinoj". Oni aljugxis ankaux specialan premion "Fabelo Internacia". Gxin ricevis la grupo Pinokjo de la lernejo La Castellina pro la fabelo "La sorcxistino kaj la araneoj", kiu do premiigxis duoble. La diplomoj kaj premioj de la Esperanta konkurso estos disdonitaj kune kun tiuj de la finna, sveda kaj samea brancxoj en Iaivalkoski la 18-an de oktobro. Tiu tago estas la nomtago de Satu, finna knabina nomo, kiu signifas "fabelo". (Vidu en TTT: www.taivalkoski.fi .) GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 135 (2001-10-09) ************************************************************************************************ MEMORTAGO POR D-RO UMBERTO STOPPOLONI 15 Dicembre 01 "Al cxiuj E-grupoj; ni el la Pistoja E-grupo intencas organizi memorigan tagon por nia (kaj de cxiuj) granda amiko D-ro Umberto Stoppoloni. Ni pensis organizi tion dum la Zamenhofa tago tamen ni pensas, ke kutime cxiuj grupoj organizas ion dum cxi tiu datreveno. Ni volas, ke multaj gesamideanoj kaj geamikoj de Stoppoloni venu al Pistojo por partopreni en lia memorigo. Do ni esperas, ke cxiuj decidu organizi vojagxon al Pistojo dum la venonta 15-a de decembro por jubilei la Zamenhofan cxiujkune kaj kun Stoppoloni". Provizora Programo: -9,00 Meso en Esperanto en la S-ta Franciska Pregxejo de Pistojo -10,00 vizito al la historia urbocentro -12,00 vizito al la komunuma muzeo de Pistojo -13,00 tagmangxo Ni estas ankaux disponeblaj sxangi programan horaron; ekzemple, se kelkaj gesamideanoj de malproksimaj urboj dezirus veni, ni povus komenci la celebradojn pli poste ol la 9-a, kaj viziti la muzeon posttagmeze. Do, kuntaktu nin kaj ni akordigxos. Gxis. La Prezidanto Nicola Morandi de la Pistoja Esperanto-Grupo "Umberto Stoppoloni" V.le Adua, 44 - 51100 PT Tel. 0573/90.40.14 - 29.120 - 32.284 Port. 347/78.92.672 Fakso 02/700.507.446 nmorandi@mail.promonet.it ICQ#44577402 http://www.esperanto-grupo.it/nicola ************************************************************************************************ 79-a Germana Esperanto-Kongreso 17a-20a de majo 2002 Husum / Norda Germanio Temo: Lingvo kaj Naturo Specialaj gastoj: Osmo Buller - Gxen. Dir. de UEA Gerrit Berveling - Red. de Fonto ________________________ Husum - la pordo al la Haligoj kaj al la insula mondo de la Vadmaro. Aminda gxi estas, la griza urbo cxe la maro de Theodor Storm, kaj multon gxi ofertas. Romantikajn stratetojn en la historia malnova urbo, kie ankaux trovigxas la Theodor Storm-muzeo. Havenan etoson kun la hejmrevenantaj fisxkaptsxipoj, kiuj ofertas la rikoltojn de la tago. La urbocentron, cxirkaux la "Tine", figuro de fisxkaptista virino, kun multaj butikoj kaj kafejoj. La Kastelon, iama rezidejo de vidvinoj, kun kamenoj el la 17a jarcento, nun kun dauxre sxangxantaj ekspozicioj. Cxirkaux gxi la parkon kun 5-6 milionoj da krokusoj viole florantaj en la printempo. Verdan strandon cxe la urbo, for de cxiuj trafikgxenoj. Urbo pri kiu oni parolas! Alvenu kaj profunde spiru. Cxu vi sentas la aroman salaeron sur viaj lipoj? Malkovru la Nordan Maron, kun la sxangxoj de la tajdoj, kiuj plej markas la specifan aspekton de tiu cxi pejzagxo. Malkovru la Vadon, la vivomedio de multaj etaj bestoj, la mangxotablo de la marbirdoj. Malkovru la verdajn digojn, kie inter pasxtigxantaj sxafoj vi povas senfine vagadi, kie vi povas admiri neforgeseblajn sunsubirojn. _________ Organizado: Christian Darbellay, Kaiserstr. 39; DE - 24143 Kiel; Tel. +49-431-73 77 88 79.GEK@web.de Aligxilon al: Esperanto-Nord, Am Ostersielzug 6; DE - 25840 Friedrichstadt, Tel. +49-4881-937 880 79.GEK@web.de Pagojn al: Henning Hauge: Postbank Hamburg BLZ 200 100 20, Konto 8447 41-202 aux UEA-konto: HEOT-Q ************************************************************************************************ Cxina Radio Internacia Cxina Radio Internacia, Esperanto-Sekcio, anoncas al cxiuj italaj esperantistoj, ke ek de nun eblas skribi al gxi, sendante la leterojn al: Esperanto-sekcio, CRI-36 Via Teodoro Valfre, 12, int. 7 00165 Roma De tie la leteroj estos auxtomate transportataj al Cxinujo fare de la raportista sekcio de Cxina Radio Internacia en Italujo. Alivorte oni rajtas skribi per enlanda posxtmarko. Amike Renato < renato.corsetti@esperanto.org >