AL LINGVA DEMOKRATIO! ALVOKO AL LA MEMBROJ DE UEA/TEJO/ILEI Karaj membroj (kaj ne-membroj) de UEA/TEJO/ILEI, dum la Universala Kongreso en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan labor-planon kaj komisiis nin esti speco de "garantia komisiono", kiu certigos, ke la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj. La nova labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn: * informado * instruado * utiligado * plijunigxo * tutmondigxo * profesiigxo Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili estas komprenataj. Cxu ni bezonis novan labor-planon komence de la 3-a jarmilo? La respondo estas, laux ni, jes! Sekve de tio, kion ni cxiuj faris sub la flago de la "Kampanjo 2000", ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto en la mondo, kaj reigxi movado, kiu parolas al la mondo, en maniero, kiun la mondo komprenas (informado), kiu instruas la lingvon kaj la movadon ankaux per la lastaj metodoj kaj teknikaj rimedoj (instruado), kiu utiligas Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo (utiligado). Tiaj agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj neesperantista, al la tumonda dimensio de nia agado (por ke ne restu landoj sen esperantistoj) kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj membroj. Unu lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de cxiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo. Ankaux la titolo de cxi tiu komuniko kaj de la laborplano "Al lingva demokratio!" ne bezonas klarigon. Gxi tre klare diras, kiu estas la finfina celo de nia laboro. Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj. Renato Corsetti, prezidanto de UEA Holger Boos, prezidanto de TEJO Mauro La Torre, prezidanto de ILEI Osmo Buller, gxenerala direktoro de UEA PS. Ekzempleroj de la laborplano estas haveblaj cxe: Renato Corsetti Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina Italujo < renato.corsetti@esperanto.org > ************************************************************************************************ CORSO KIREK: CERCASI CORRETTORI E COMUNICAZIONE AI CORSISTI A causa dell'aumento vertiginoso dei corsisti, il corso di Esperanto KIREK ha avuto nei mesi scorsi delle serie difficolta' a soddisfare tutti i corsisti smaniosi di ricevere i propri compiti corretti. I problemi sono stati inoltre acuiti dal blocco del sito www.esperanto.it causato dal fallimento del precedente provider. Flavia Dal Zilio, nuova amministratrice del corso, comunica dunque: a) Chi fosse interessato a diventare CORRETTORE del corso Kirek scriva direttamente all'indirizzo: < flavia.dalzilio@tiscalinet.it > comunicando i propri dati (almeno nome e cognome, e citta' di residenza, ed eventualmente eta'). Si ricorda che il corso ora e' articolato in 10 facili lezioni (a breve sara' pronta una nuova versione tradotta dal tedesco) percio' chiunque abbia una buona base grammaticale dell'Esperanto e un po' di propensione alla spiegazione della lingua puo' fare da correttore. b) I CORSISTI che abbiano avuto delle difficolta' e ai quali non sia stato assegnato un correttore scrivano anche loro a Flavia < flavia.dalzilio@tiscalinet.it > Flavia Dal Zilio < flavia.dalzilio@tiscalinet.it > Via del Voto, 1 - 0340-2820235 35028 CORTE DI PIOVE DI SACCO (PD) ************************************************************************************************ EUROSKOLA Mesagxo cxefe por esperantistoj kaj Esperanto-asocioj en Euxropo Karaj geamikoj, vi certe legis pri la pasintjara arangxo "Euroscola", en kiu Esperanto sonis lauxte kaj klare en la Euxropa Parlamento en Strasburgo. Nun venis la momento por arangxi la venont-jaran partoprenon de esperantistoj en tiu kunveno de klasoj el la landoj de Euxropa Unio kaj el la kandidataj landoj. La komitato de UEA en Zagrebo rezoluciis, ke UEA INSTIGU LANDAJN ASOCIOJN EL EUxROPA UNIO KAJ KANDIDATAJ LANDOJ PLIINTENSIGI LA INSTRUADON DE ESPERANTO EN MEZLERNEJOJ POR EVENTUALE ANKAUx PARTOPRENI EN LA PROJEKTO "EUROSCOLA". Kion praktike oni devas fari: * trovi mezlernejan klason pretan lerni Esperanton; * instrui al tiu klaso Esperanton; * kontakti Claude Nourmont < moonmont@pt.lu > aux Philippe Bérizzi < philippe@berizzi.net >, por eniri en la rondon de la Euroscola-lernejoj; * alternative oni povas aligxi al la listo < e-euroscola-subscribe@yahoogroups.com >. La plej bonaj lernantoj rajtos senpage vojagxi al la euxropa parlamento en Strasburgo. Por la ceteraj oni provos arangxi interklasan renkontigxon en Francujo. Krome eblos en la kadro de la projekto INTERKULTURO de ILEI/UEA formi rondon de lernejoj, kiuj aparte interesigxas pri euxropaj aferoj. Ni montru al la Euxropa Parlamento, ke junaj esperantistoj ekzistas. ____________ Renato Corsetti Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina Italujo < renato.corsetti@esperanto.org > ************************************************************************************************ MARCIA DELLA PACE DI ASSISI: accorriamo tutti 14 ottobre 2001 Ecco l'elenco, mi auguro del tutto provvisorio, dei partecipanti alla Marcia Perugia Assisi. Alessandro Simonini - Massa Elio Bonomolo - Roma Francesco Maurelli - Fiumicino Marco Menghini - Recanati Nicola Ruggiero - Bari Spero giungano molte nuove adesioni nei giorni prossimi, altrimenti si trattera' di una partecipazione individuale. Il punto di ritrovo, per noi esperantisti, sara' Ponte San Giovanni. Cominciamoci a cercare dalle ore 9 fino all'arrivo della testa della Marcia proveniente da Perugia. Chi partecipa e' pregato di venire con qualche cartellone ed un bel po' di volantini. Il breve testo dei cartelloni potrebbe essere: Esperanto, la lingua internazionale della pace e della solidarieta'. Si potrebbe aggiungere l'indirizzo del nostro sito: www.esperanto.it Sarebbe opportuno elaborare un breve testo (adatto all'occasione), per il volantino da distribuire ai molti rappresentanti delle piu' diverse associazioni. Chi se ne puo' occupare e mandarlo qui in lista, nel giro di un paio di giorni? Ognuno dei partecipanti dovrebbe stampare il volantino e fotocopiarlo. Ciao Marco Menghini P.le Pascucci, 2 Recanati MC Tel. 071-98.06.27 cell.339-8996771 menghini.marco@libero.it ************************************************************************************************ ANONCO pri OLIV-OLEO Ni planas por la venonta jaro surmerkatigo de oliv-oleo kun etikedo en esperanto+nacia lingvo de vendad-loko .La oliv-oleo estos de Apulio "Terra d'Otranto" (Grecia Salentina). Ekstraa Virga Oliv-oleo kun dato de elpremo en botelo de 75 cl. La prezo dependas de la kvanto mendita . sed la prezo por esperantistoj devus esti sub 9.000 liroj (5 Euxroj) (sen sendado) . En Francio jam du magazenoj kunlaboros kun ni . Ni sxatus havi viajn sugestojn, reagojn pri tio : - Cxu tiu projekto interesos vin ? - Cxu vi konus acxetantojn ? - Cxu vi havos ideojn por nomo de nova marko ? Pri etikedo ? La mendo okazos en decembro por rezervi la novan oleon, kaj kompreneble ni intensas samtempe eldoni libreton pri oliv-oleo en esperanto/itala kaj franca lingvoj . Ni atendas viajn reagojn . Michele Basso Prez.de TAKE-ESPERANTO La esperantistaj konstruistoj . 90,Rue du Tiefenbach F-68920 WINTZENHEIM Francio Fakse: 00.33.389794333 Rete: 100623.3022@compuserve.com ************************************************************************************************ INVITO AL BARATO - INDIA La 8a Nacia Kongreso de FEB okazos dum 8-9a Decembro 2001 en Puneo (Pune) la la dua urbego, 200 km. sudoriente de Mumbai. La vetero tiam estas tre gxuebla por Euxropanoj. Mi bonkore invitas kaj sincere bonvenigas persone vin, Michela , la UEA estraranojn kaj KAEManojn. Cxu mi petu vin komuniki tiun cxi inviton al multaj geamikoj, samideanoj kaj cxiuj kiuj povos cxeesti tie. Mi estos dankema se vi donus al mi liston de la nomoj kun retadresoj de tiuj personoj, kiujn vi proponas oficiale inviti. Estas novajxo kaj speciala signifo al tiu cxi kongreso. Tio okazos en la kampara regiono de Puneo, nur 20 km. apud la urbo. Pli ol 1500 lokaj kamparanoj (Esperanto parolantoj / konantoj / sciantoj / apogantoj) interesigxas partopreni en la kongreso. Centoj da delegatoj inkluzivos lokajn needukitajn virinojn, gefrauxlojn kaj infanojn, naciajn kaj fremdajn esperantistojn. La finaj detaloj de la kongreso t.e. kongresejo, logxarangxo por delegatoj, mangxo, kotizo, aligxo ktp. estas komunikotaj poste. KONTAKTO: Prezidanto Federacio Esperanto de Barato 5 Archana Corner, Salunkhe Vihar Road, Pune, Maharashtra 411048 India. TEL / FAX: 0091-20-714 8889 Retadreso: helpo@vsnl.com ; global3@concentric.net Atendante, dankeme, sincere kaj amike Abdul Salam ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS: FAMILIO EL SLOVAKIO Mi estas patro kvardek jara de du infanoj ( 5 kaj 10 jaraj ), mi estas elektroingxeniero en Bratislava - la cxefurbo de Slovakio - kaj ni vivas 20 km de gxi. En la lasta tempo mi volus konatigxi kaj korespondi kun unu simila familio el Italio. Antauxdankon, Elkore salutas Georgo Molnár Mestski majer 23 931 01 (c)amorín Slovakio Molnar Juraj < MolnarJ@ba.zse.sk > ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS: KNABINO EL LITOVIO 18 jaragxa knabino deziras korespondi kun italoj. Studentino en alta lernejo pri medicino, sxi povas korespondi pri cxiuj temoj kun aparta intereso por lingvoj, medicino, naturo, muziko kaj sporto. Sxi kolektas posxtmarkojn kaj posxtkartojn pri la temoj urboj kaj naturo. Sigute Juskeviciute Stoties 10 Daujenai 5253 Pasvalio Rajonas Litovio