Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Verona 23-28 auxgusto 2002 La Organiza Komitato informas ke la tempolimo por aligxi je la plej favoraj kotizoj estas sxovita gxis la 15a de oktobro 2001. En tiu periodo la aligxkotizoj estas 60 euxroj ( = 116200 it. liroj) por la ordinara kotizo, kaj 30 euxroj (= 58100 it. liroj) por junuloj gxis 30-jaraj, kunuloj de kongresanoj kaj handikapuloj. La pagojn oni faru al la kasisto de la kongreso, s-ro Sergio Antoniazzi, Via Brigata Casale 1, 37131 Verona, Italio, per posxta cxekkonto 25673328, je lia nomo, aux per cxeko, aux per pago al la UEA-konto (Salvatore Argentino, por la organiza komitato). Aligxilon sendu al Organiza Komitato, Verona Esperanto-Grupo, CP 1616, 37100 Verona. Oni povas ankaux pagi al la Itala E-Federacio. Alilandanoj povas pagi al siaj asocioj. Gxis nun anoncis sin pretaj ricevi la pagojn la asocioj de Francio, Nederlando, Belgio (FEL), Germanio kaj Hispanio. Aligxilon vi povas peti de la Organiza Komitato aux elsxuti en PDF-formato de la TTT-ejo de EEU: http://lingvo.org/eo.html Gxi aperas en la numero 15 de Euxropa Bulteno. Umberto Broccatelli - Via G. Brodolini, 10 - 00139 Roma Redaktoro de "l'esperanto", organo de Itala E-Federacio Prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio u.broccatelli@tiscalinet.it ************************************************************************************************ PETSKRIBO KONTRAUx MILITAGADO Amiko mia indikis petskribon, kiun oni intencas sendi al prezidento Bush kaj diversaj aliaj (nenomitaj) mondaj gravuloj. Gxi estas en la angla (versxajne ekzistas ankaux hispanlingva versio). Se iu cxi tie volas viziti la koncernan pagxon: http://home.uchicago.edu/~dhpicker/petition kaj subskribi, jen rapide esperantigita versio de la petskribo: "Ni, subskribintaj, civitanoj kaj logxantoj de Usono kaj de landoj tra la mondo, apelas al la Prezidento de Usono, George W. Bush; al la Gxenerala Sekretario de NATO, Lordo Robertson; al la Prezidento de la Euxropa Unio, Romano Prodi; kaj al cxiuj internaciaj popolestroj, ke ili montru moderecon kaj sinretenemon reagante al la lastatempaj terorismaj atakoj kontraux Usono. Ni petas al la potencoj, ke ili uzu, kiam ajn tio eblas, internaciajn jurajn instituciojn kaj internacian homrajtan juron por trafi per justico tiujn, kiu respondecas pri la atakoj, prefere al iloj de milito, perforto aux detruo. "Ni cetere asertas, ke la registaron de iu nacio oni antauxsupozu aparta kaj distingebla de iu ajn teroristaro, funkcianta interne de gxiaj limoj, do gxin oni ne troe kulpigu pri la krimoj de tiuj lastaj. Sekve, la registaro de difinita nacio ne kondamnigxu pri la lastatempa atako sen definitivaj pruvajxoj pri gxia kunlaboro kaj kompliceco kun tiuj unuopuloj, kiuj efektive plenumis la koncernajn krimojn. "Senkulpaj civiluloj logxantaj en iu ajn nacio montrita respondeca, parte aux entute, pri la krimoj plenumitaj kontraux Usono, ne estu supozataj respondecaj pri la agoj de ilia registaro, kaj tial oni garantiu al ili sekurecon kaj imunecon kontraux ia ajn milita aux jura agado kontraux la nacio, en kiu ili logxas. "Fine, kaj plej emfaze, ni postulas, ke oni ne utiligu atomajn, kemiajn aux biologiajn armilojn, aux iajn ajn armilojn de sendiskrimina detrupovo, kaj ni sentas, ke estas nia neforigebla homa rajto vivi en mondo sen tiaj armiloj." Se vi volas subskribi, jen la klarigoj apud la plenigeblaj fakoj malsupre: Email address = retadreso Name = nomo Location (city, state, country) = Situo (urbo, provinco, nacio) Comments = komentoj Don HARLOW Usono ************************************************************************************************ Utiligado de Esperanto - priscienca listo Enfakte la listo < scienco_esperanto@yahoogroups.com > estas cxefe por intersxangxi sciencajn novajxojn aux malnovajn temojn en la tri fakoj de fiziko, kemio kaj biologio kiujn oni nomas precizaj aux bazaj sciencoj. Interfakaj, filozofiaj aux historiaj rimarkoj pri tiuj cxi fakoj ankaux estos bonvenaj. La niveloj de la listo (mi esperas) estu en la akademia nivelo kaj por studentoj de la universitatoj, sciencistoj kaj esploristoj. Tamen tio ne signifas ke nefakuloj ne devu profiti la diskutojn kaj la temojn. Aligxu per malplena mesagxo al < scienco_esperanto-subscribe@yahoogroups.com > Behrouz Soroushian < behrouz_fr@yahoo.fr > ************************************************************************************************ E-Koresponda Servo, septembro Aperis la nova listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn. 14a septembro 2001. Distribuata monate. Por partopreni en la oktobra listo, bonvolu sendi vian korespondpeton antaux la 8-a de oktobro 2001. Adresoj de retpagxoj de EKS: http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm (listo, nur Esperanto) http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm (Esperanto) http://members.aol.com/enrike/eksang.htm (English) http://members.aol.com/enrike/ekscas.htm (Castellano - Español) http://members.aol.com/enrike/eksfra.htm (Français) NOTU: Se vi sendas ret-posxton al mi, NEPRE metu "EKS" aux iun esperantan vorton cxe la temlinio. Mi ricevas multege da rubajxo kaj mi forjxetas la nekonatajn mesagxojn. Enrike@aol.com fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ************************************************************************************************ Helpo al tanzana Esperanto-grupo La Esperanto-klubo Matabila Esperanto-Klubo Mtab Ext/2 - AB/Rd 18/Bl 10/Cl 1/PL4 P.O.Box 243 Kasulu - Kigoma Tanzanujo sercxas kasedon en Esperanto por alkutimigi siajn membrojn al la elparolo de Esperanto. Krome, gxi esperas starigi bonajn rilatojn kun esperantistoj en Italujo. Cxu iu povas sendi ion aux interesigxas pri intergrupaj kontaktoj? Amike _____________ Renato Corsetti Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina Italujo < renato.corsetti@esperanto.org > ************************************************************************************************ Amikeco de Rusio Saluton, Mi estas Valerij Malihin. Mi estas profesia Esperanto-instruisto, pagata de la sxtato en urbo Krasnojarsk, Siberio, Rusio. Mi instruas pri Esperanto al geknaboj (13-17j.) en pionirpalaco. Ili deziras korespondi kun geesperantistoj de via lando per helika posxto. Mi sendas al vi ties kelkajn adresojn. 1). Korinna Grisxuk ul. Krasnodarskaja 5"A"-95 Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio. (15j. simpatia knabino. Sxiaj hobioj estas desegnado, animaloj, desegnado, legado, muziko. Sxi kolektas bildkartojn, murkalendarojn, monerojn, suvenirojn. Tiu knabino havas tre raran nomon por Rusio: Korina. Sxi tre interesigxas pri vivo en Italio kaj revas igxi kuracisto. Respondo estas garantiata.) 2). Jana Frolova ul. Lvovskaja 62-31 Krasnojarsk, 660013 Siberio, Rusio. (16j. bela knabino. Sxiaj hobioj estas moderna muziko, vojagxoj, kuirarto. Sxi kolektas bildkartojn, kalendarojn, riceptojn de mangxajxoj. Jana studas en faklernejo kaj igxos kuiristo. Ankaux sxin interesas vivo en Italio. Respondo estas garantiata.) 3). Anastasia Pravkina ul. Dubrovinskogo 106-136 Krasnojarsk, 660017 Siberio, Rusio. (15j. cxarma knabino (la 4an de oktobro igxos 16 jaragxa). Sxiaj hobioj estas lingvoj, vojagxoj, kantado, muziko. Sxi kolektas kalendarojn, suvenirojn (mankas de Italio), telefonkartojn. Respondo estas garantiata.) 4). Mihail Malihin (mia filo, igxos 13j. la 24an de septembro) PK 24847, Krasnojarsk 660133, Rusio. (inteligenta knabo. Liaj hobioj estas komputiloj, komputado, vojagxoj, legado, muziko. Li kolektas monerojn, bankbiletojn, kalendarojn, suvenirojn, sonkasedojn, CD. Respondo estas garantiata.) 5). Tatjana Lunina pr. Metallurgov 34-13 Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio. (15j. bonkora knabino. Sxiaj hobioj estas animaloj (hundoj, cxevaloj....), muziko (ludas fluton), vojagxoj, Esperanto, legado. Sxi lernas en faklernejo kaj igxos veterinaro. Tatjana kolektas cxion pri animalojn, modmagazinojn, suvenirojn. Respondo estas garantiata.) 6). Maria Bormotina ul. Semafornaja 19-25 Krasnojarsk, 660012 Siberio, Rusio. (15j. bela knabino. Sxiaj hobioj estas kantado, dancado, muziko (sxi kantas en folklora ensemblo), legado, vojagxoj, Esperanto. Sxi kolektas suvenirojn, sonkasedojn, telefonkartojn, fotojn de geamikoj. Respondo estas garantiata.) 7). Olesja Karimova ul. 60 let SSSR 20-100 Krasnojarsk, 660119 Siberio, Rusio. (16j. simpatia knabino. Sxiaj hobioj estas lingvoj, vojagxoj, legado, muziko, animaloj. Sxi kolektas cxion pri Italio. Respondo estas garantiata). 8). Maria Donova pr. Metallurgov 38-165 Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio. (19j. cxarma studentino de komerca universitato. Sxiaj hobioj estas vojagxado (sxi jam vizitis Danlandon, Svedion), legado, muziko, modo, floroj. Sxi kolektas bildkartojn, mapojn, kalendarojn, suvenirojn. Respondo estas garantiata.) 9). Margarita Jxoludeva ul. Semafornaja 19-24 Krasnojarsk, 660012 Siberio, Rusio. (14j. knabino. (Sxi igxos 15 jara la 27an de novembro). Sxiaj hobioj estas vojagxoj, desegnado, modo. Sxi kolektas bildkartojn, monbiletojn, kalendaretojn, plakatojn, suvenirojn, fotojn. Respondo estas garantiata.) Mi kredas, ke vi sukcesu trovi letergeamikojn en via lando por miaj Esperanto-gelernantoj. Gxis la reskribo. Via rusa amiko Valerij Malihin de Siberio. ************************************************************************************************ Komuniko pri Ago-tago-2001 Karaj gesamideanoj! Jam tradicie en la unua sabato de oktobro okazas la Ago-tago - samtempa internacia agado de E-movadanoj por plilargxigi la sociajn sciojn pri la ideo de internacia lingvo. Cxi-jare la Ago-tago okazos la 6-an de oktobro, sabate. Jam firme anoncis pri sia partopreno E-organizoj de Brazilo, Francio, Hungario, Auxstralio kaj Rusio. Plej versxajne io okazos ankaux en aliaj landoj kun aktiva E-movado. Lancxita iam de la Verdula E-Asocio kaj Esperanto-Radikala Asocio kiel surstrataj manifestacioj sub verdaj flagoj, nun la Ago-tago pasas kiel aro da pli tradiciaj arangxoj: oni prelegas pri Esperanto, okazigas ekspoziciojn, partoprenas en Lingvofoiroj ktp. Esperanto cxiam servis al pliproksimigxo de popoloj, por interkomprenigxo kaj plifortigo de internacia paco, tial tute naturaj estos ankaux porpacaj agadoj, ligitaj kun la nuna monda situacio. Nova agadformo cxi-jare estos la surstrata enketado pri Esperanto: en kelkaj landoj oni planas demandi surstrate, cxu kaj kion oni scias pri nia lingvo, kiukondicxe oni pretus gxin lerni. Sukcesojn al viaj planoj! La estraro de UEA "Andrej Grigorjevskij" < andreo@mailru.com > ************************************************************************************************ MORTIS CLAUDIA SMERIGLIO Karaj amikoj, Kun funebro mi informas vin, ke merkredon la 20-an de septembro, je la 14h10 mortis Claudia Smeriglio, 99-jaragxa, fidela esperantistino dum 70 jaroj. La entombiga ceremonio okazis jxauxdon la 22-an de septembro. Gian Carlo Fighiera giancarlo.fighiera@libero.it