STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001-2010 AL LINGVA DEMOKRATIO Enkonduko "Al lingva demokratio" estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la "Kampanjo 2000 por nova lingva ordo", kiu pluvalidas gxis la definitiva akcepto de la nova plano dum la komitatkunsido en Zagrebo 2001. Gxi analizas la agadon por Esperanto laux tri agad-kampoj: * informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado), * instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto), * utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto). La organoj de UEA analizos la gxisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizajxojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj aux pri kiuj ili plej kompetentas. La plano ankaux identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al cxiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj: * profesiigxo, * plijunigxo, * tutmondigxo. La plano "Al lingva demokratio" povas servi al cxiu kunlaboranta Esperanto-organizajxo kiel komuna bazo por agado. Cxiu organizajxo povas analizi sian agadon laux tiu cxi kadro. La baza planpropono estas gxenerala kaj nur indikas kelkajn cxefajn gvidliniojn. Post la definitiva akcepto de la plano cxiu organizajxo povas adapti gxin al siaj kondicxoj, tenante lauxeble la gxeneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj. Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj pasxoj por la plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la Estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto gxis la komitatkunsido en 2001. La Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume cxiun trian monaton. La Komitato post la akcepto en 2001 cxiun duan jaron dedicxu specialan atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam ajn por respondi al novaj evoluoj revizii gxin aux nuligi gxin por alpreni novan planon. Plano 1-a agad-kampo: INFORMADO Tio signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble plej gxustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaux celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado. Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, cxu al la publiko gxenerala cxu al pli faka publiko. Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaux la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante al cxiuj organizajxoj fari la samon en la koncernaj landoj aux medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektonikaj retoj por informado. Oni ankaux utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj. Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dauxra klerigxado pri Esperanto, cxu pri la lingvo mem, cxu pri gxia nuna lingvokomunumo kaj ties strukturo, cxu pri gxia historio, literaturo, socipolitika signifo aux terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovigxas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj. Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikigxis aux estas malforta. Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado. Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto. 2-a agad-kampo: INSTRUADO Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj -- inkluzive de Esperanto-renkontigxoj -- estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj. Necesas koncepti la esperantistigxon kiel dauxran procezon, kiu ne finigxas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnigxu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, cxu ekster- cxu en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifajxojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj Esperantologiaj scioj, de scioj pri gxia lingvokomunumo kaj gxiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Cxiuj kursgvidantoj dedicxu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; lauxeble oni ankaux proponu konkretan dauxrigan kurson. En la planado de renkontigxoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retposxte. Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde. Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj. Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo. 3-a agad-kampo: UTILIGADO Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo. Necesas transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informigxo al komerco. Fakaj asocioj igxu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj. 1-a agad-direkto: PROFESIIGxO Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, jxurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio. Cxi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas tauxga apogo de la asocio (precipe de gxiaj propraj profesiuloj) al cxi tiuj fakuloj, por ke ili engagigxu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco. Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartigxu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en cxi tiu plano. Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizajxoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de cxi tiu plano. La nocio "profesiigxo" havas implicojn por la tri agad-kampoj: En la kampo "informado", tio signifas unuavice la ellaboron de dece tauxga informmaterialo. Gxi ankaux signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj. En la kampo "instruado", tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupigxu pri instruado en profesiaj kondicxoj. En la kampo "utiligado", tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam gxi estos utila ankaux por atingi cxiuspecajn celojn de la homa vivo. 2-a agad-direkto: PLIJUNIGxO Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj gxiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je cxiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante gxian efektivigon per komuna komisiito aux komisiono. Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaux al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj. 3-a agad-direkto: TUTMONDIGxO Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraux ne trovis radikojn. Euxropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto- movado; ni bonvenigu kaj dauxrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en gxiaj cxefaj eldonajxoj kaj arangxoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Cxiuj organizajxoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj brancxoj de Unuigxintaj Nacioj. Nepre planindas la sekvaj agadoj en la periodo 2001-2004: INFORMADO * Dauxrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi cxiujn organizajxojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon. * Okazigo de la kampanjo "Por pli vasta komunumo" por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj, kaj Landaj Asocioj. * Okazigo de specifaj agadoj en cxiu mondoparto por firmigi la movadon tie. * UEA produktu gxisdatajn profesi-nivelajn informilojn pri Esperanto kaj gxia movado kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj. * La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj jxurnalistojn. * UEA starigu aux/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko. * UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj. * La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn krei sciencajn societojn, institutojn aux alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kun sciencaj partneroj. * La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligoj kun internaciaj organizajxoj. * UEA dauxrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizajxojn cxe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo. * UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al euxropaj instancoj (inter aliaj la Euxropa Unio kaj la Konsilantaro de Euxropo). * UEA zorgu pri rilatoj kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel tauxga solvo. * UEA havu klaran kaj deklaritan (internan) lingvopolitikon pri sia oficiala lingvo Esperanto. INSTRUADO * La asocio dauxrigu la kunlaboron kun ILEI por la plenumo de sia instruada agado. * Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj financado por aparte bonaj hejmpagxoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo. * Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaux por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton. * La Universala Kongreso estas fenomeno pristudinda, kiel la plej granda kaj la plej "efika" maniero por ensociigi esperantistojn. Kiel malfermi gxin al pli vasta publiko, cxu fari tion, kaj kiel aktualigi gxian strukturon, estu temoj esplorataj de la Estraro de UEA. * La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon pri Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaux novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k.s., kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon. * La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto INTERKULTURO de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj. * UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon de la nove starigata komuna ekzamena brancxo "Instrukapablo", klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj. * UEA dauxrigu la kampanjon "Savu esperantajxojn" kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantajxojn en bibliotekoj kaj muzeoj. UTILIGADO * La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizajxoj, kiuj okupigxas pri sama aux apuda temo. * UEA arangxu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia strecxo por pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indigxenaj Dialogoj. * La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata. * Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto. * UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon. * UEA havu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto. LA PLANO DE UEA -- 2001/2004 STRUKTURAJ ELEMENTOJ Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu cxiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de cxi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj: * Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por cxiuj agantoj je cxiu nivelo. * Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo. * Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj. FINANCAJ ELEMENTOJ Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de sxlosilaj projektoj. La Estraro proponos kaj la Komitato aprobos kriteriojn kaj procedon por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj (asocioj aux unuopuloj), per la uzeblaj bugxetaj rimedoj kaj laux difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon. La Centra Oficejo starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondajxoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aux parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizajxoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn. La asocio anticipe taksu por cxiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo). La asocio dedicxu kaj anticipe bugxetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo cxiujare al novaj agadoj en cxiu el la tri cxefaj agad-kampoj proklamitaj en cxi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondicxe je tauxgaj projektoj kaj plenumantoj) por cxiu el la tri cxefkampoj estas dek procentoj. La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aux kompenson en kazoj de neplenumo. Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro lauxbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la dauxriga agado. Michela Lipari Estrarano pri landa agado de UEA mc8750@mclink.it ************************************************************************************************ AAA - Dipendenti in Rotterdam cercansi Dovrebbe apparire piu' o meno in questi termini l'annuncio che l'UEA potrebbe fare tra alcune settimane. 3 dipendenti della Centra Oficejo di Rotterdam hanno infatto cessato il loro contratto di lavoro con l'UEA. La notizia e' emersa durante il congresso di Zagabria. Credo che sia il caso che qualcuno dei lettori di NSiR faccia una seria riflessione e magari mandi il suo curriculum vitae a Rotterdam < uea@inter.nl.net >. Caratteristiche necessarie sono: > ottima conoscenza dell'Esperanto; > disponibilita' di trasferirsi in Olanda; > conoscenza di altre lingue straniere; > disponibilita' ad accettare un contratto di lavoro a tempo determinato; Pensateci bene! Framerio ************************************************************************************************ Nemalhavebla dokumento Pro la nuntempa evoluo de la lingva situacio en Europa Unuigxo kaj en la mondo, kaj de la debato kiu jam komencigxis kaj neeviteble akceligxos, pasiigxos, necesas jam de nun disponi je dokumento aktuala, samtempe sinoptika kaj suficxe kompleta por ebligi al la decidantoj, al la elektitoj kaj al la reprezentantoj fari elekton post serioza pripenso pri cxiuj aspektoj de la diversaj proponoj sen ekskludi la novigan ideon de konstruita lingvo. Tiuj cxi personoj gxenerale pritraktas dikajn dosierojn kaj gravan korespondadon. Ne cxiam ili havas tempon por konsulti dikajn verkojn, ecx se ili deziras havi lauxeble plej solidan konon pri la diversaj aspektoj de tiu aux tiu cxi alia demando. La anglalingva brosxuro "Linguistic Communication : A Comparative Field Study", de Claude Piron, eldonita de UEA (Esperanto Document 46A, 24 pagxoj en formato A5), respondas al tiu cxi bezono. La teksto estas legebla ankaux cxe la TTT-ejo < http://www.geocities.com/c_piron > Gxia franclingva versio estas jxus instalita sur la TTT-pagxoj de SAT-Amikaro http://www.multimania.com/satesperanto/satamikaro/index.html , unualoke en la menuo "Documents" kun la titolo "Communication linguistique : Étude comparative faite sur le terrain" (Lingva komunikado : kompara studo farita sur la tereno" (t.e. en reala situacio). Rekta aliro cxe http://www.multimania.com/satesperanto/satamikaro/dok/komparstud.html Aliaj tekstoj de tiuj cxi TTT-pagxoj povas esti ankaux utilaj, sed tiu cxi estas esenca en la kadro de cxiu klopodo. La personoj kiuj deziras gxin havi aparte en strukturtipo ".rtf" povas gxin ricevi laux simpla peto. Kiuj deziras gxin traduki en aliajn lingvojn kaj gxin publikigi, tiuj bonvolu peti la permeson de Claude Piron. Henri Masson < esperohm@club-internet.fr > http://www.multimania.com/satesperanto/satamikaro/index.html ____________ Renato Corsetti Colle Rasto, prima strada, 3 IT-00036 Palestrina Italujo < renato.corsetti@esperanto.org > esperantisti-italiani@yahoogroups.com ************************************************************************************************ 35a ILEI-Konferenco, Lovran, Kroatio 28/07-04/08/01 Situita cxe belega marbordo gxi altiris preskaw 60 partoprenantojn el 20 landoj. Kvar cxefaj elementoj konsistigis ampleksan programon inkluzive de alloga ekskursa tago tra Duoninsulo Istria. 1. La Komitato elektis novan estraron por trijara dejxorperiodo: Mawro La Torre, prezidanto - rilatoj kun AIS/IEI Stefan MacGill, vic-prezidanto - eldona agado Agneta Emanuelsson, sekretario - membraro, landaj asocioj kaj ekzamenoj Boomee Kim Lindblom - kasisto Sabine Trenner, help-sekretario - lerneja agado Jennifer Bishop, estrarano pri konferencoj kaj por flegi kontakton kun FIPLV Radojica Petrovic, estrarano pri instruscienca esplorado, universitata agado, TEJO kaj instruista trejnado 2. Projekto Interkulturo post celebri cxe UK du jaran enkondukan periodon intencas dawrigi per helpo de dungota helpanto kun komputikaj kapabloj kaj per pli efika lerneja kontakto de la nova help-sekretario. 3. 2 novaj sekcioj estas akceptitaj: Benino kaj Kroata Esperanto Ligo 4. Universitata agado estas kunordigota kaj promociota. Interalie: -ILEI membrigxis al Federation Internationale de Professeurs des Langues Vivantes (FIPLV), - Rene Triolle kaj Mireille Grosjean reprezentos ILEI cxe UNESKO - propono de nova Regularo por Ekzameno de instru-kapablo de Esperanto estas prezentita, - diplomigxis Cseh-instruisto Natalja Kasimova kaj Ruben F. Asensio - prelegis Mawro la Torre, Stefan MacGill, Ron Glossop, Bill Maxey, Hector Jimenez, Johano Negrete, Ilona Koutny, Juan Ramon Rodriguez Gomez kaj Irina Goncarova kies teksto aperos en sekvaj numeroj de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) ILEI multe dankas ankaw al Visxnja Brankovic de ' Orbis Pictus' pro sxia profesia helpo pri konferencejo, ekskursoj kaj awtobuso. Jennifer Bishop, estrarano pri konferencoj < esperanto@education.monash.edu.au > ************************************************************************************************ INSTRUISTOJ SERCXATAJ POR PARTOPRENI EUROPAN PROJEKTON URGxA - Instruisto de franca lernejo (klasoj de 12-17jaraj gelernantoj) deziras kontaktigxi kun kolegoj de similaj klasoj de Europo (precipe sed ne absolute, de Hispanujo, Italujo kaj Rumanujo) por kunlabori pere de Esperanto, kadre de la Europa projekto Socrates-Comenius (subvenciita de la Europa Komunajxo). Adreso : Sinjoro José Manuel SORIA Résidence Paul Bert - bat. A - porte 9 Chemin de Halage 24000 PERIGUEUX Francujo < josemanuel.soria@wanadoo.fr > Mi antauxdankas kaj kore salutas vin. ************************************************************************************************ Nepala Esperanto Asocio havas sian retejon Nepala Esperanto-Asocio malfermis sian novan retejon cxe: http://www.esperanto.com.np El Eventoj n-ro 211, retposxta versio