FERIOJ Karaj ge-legantoj, mi havas la plezuron anonci miajn feriojn dum la du lastaj semajnoj de Auxgusto kaj la unua de Septembro. Mi konscias, ke nun la legantaro dividigxas en 2 blokoj: la perfiduloj, tiuj kiuj antauxgxuas 3 semajnojn sen NSiR en la posxtkesto kaj la bonaj esperantistoj, kiuj ekturmentigxas pensante pri la malpleno kiu atendas ilin. Dum vi klopodos deveni al kiu kategorio vi apartenas, ne timu: NSiR revenos. Bonajn feriojn al kiu ankoraux ne, bonan revenon al kiuj jam.... Framerio ************************************************************************************************ REZOLUCIO DE LA 86-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, ZAGREB, 2001 Karaj legantoj, mi sendas al vi la rezolucion de la lasta UK en Esperanto (haveblaj ankaux en la angla kaj franca lingvoj). Vi rajtas utiligi gxin laux via bontrovo. Ni rekomendas almenaux sendi gxin al via ministerio pri edukado, al via Unesko-komisiono kaj al via UN-asocio. Tute aparte la Amerika Komisiono ("James Rezende Piton" < james.piton@iname.com >) petas ke oni bonvolu sendi al li tradukon al la hispana (li jam faris la portugalan tradukon) kaj al la nederlanda. La traduko al la nederlanda estas necesa, cxar gxi estas unu el la sxtataj lingvoj en suda Ameriko. Mi ne sxercas, kiel nederlandanoj kaj sudamerikanoj povas konfirmi. Dankon pro via kunlaboro. Amike Renato Corsetti ____________ REZOLUCIO DE LA 86-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, ZAGREB, 2001 La 86-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Zagrebo, Kroatio, de la 21-a gxis la 28-a de julio, 2001, kun la temo "Kulturo de dialogo dialogo inter kulturoj", Notinte, ke Unuigxintaj Nacioj nomis la jaron 2001 Jaro de Dialogo inter Civilizoj, Memorigante, ke la Esperanto-movado havas longan historion de alproksimigo de la homoj sur bazo de egaleco trans bariloj de kultura diferenco, reciproka malrespekto, kaj ecx militaj kondicxoj, jam de la klopodoj de Zamenhof alproksimigi la mondajn religiojn, tra la agado de UEA por reunuigi familiojn dividitajn en la Unua Mondmilito, gxis nuntempaj elpasxoj, kiel ekzemple la utiligo de Esperanto por komunikadi inter indigxenaj popoloj (la t.n. Indigxenaj Dialogoj) kaj por alproksimigi la korean kaj japanan popolojn, Atentigas, ke Kiel internacia lingvo neligita al sxtataj aux etnaj interesoj, Esperanto konsistigas idealan perilon de dialogo inter la kulturoj. Tra pli ol cent jaroj, la komunumo de Esperanto-parolantoj kreis tradicion de dialogo transnacia kaj transkultura, kio plene meritas nomi gxin dialoga kulturo. Efika dialogo postulas respekton al lingva, kultura kaj idea diverseco, kaj bezonas ne nur mensan malfermitecon sed ankaux la kapablon auxskulti. Aldone al siaj multaj rimarkindaj atingoj, Esperanto havas signifan neekspluatatan potencialon kiel dialoga lingvo. Sekve, la Kongreso -- gratulas al Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko, ke ili decidis lancxi klopodojn senpere alproksimigi kaj interkomprenigi la ordinarajn homojn, sen kies konvinko la registaroj estas esence senpovaj; -- aparte petas al UN kaj Unesko dauxrigi tiun cxi kampanjon preter la jaro 2001; -- atentigas, ke tiuj klopodoj postulas proksiman kunlaboron de NROj; -- rekomendas, ke UEA proponu al UN kaj Unesko sian kunlaboron kiel organizajxo unike bone kvalifikita por difini, en kunlaboro kun aliaj organizajxoj, la eblojn kaj limojn de tia dialogo, kaj gxin realigi; -- rimarkigas, ke efika dialogo inter diversaj kulturoj sur lingve demokratia bazo postulas prikonsideron de la bezono de nova internacia lingva ordo; -- apelacias al cxiuj parolantoj de Esperanto, cxiuj lokaj, regionaj, landaj, kaj internaciaj Esperanto-organizajxoj, kaj cxiuj, kiuj subtenas la celojn de Esperanto, kunlabori en la dauxra konservado kaj plifortigo de la dialoga kulturo, kiun prezentas Esperanto, kaj dauxre partopreni en la klopodoj de Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko krei dialogon inter la civilizoj je tutmonda skalo, kiu estas tiel esenca por la paca evoluigo de la homa socio. Zagreb, la 28-an de julio, 2001 ************************************************************************************************ FUNEBRA INFORMO: MORTIS UMBERTO STOPPOLONI karaj, mi havas la malgxojan taskon informi vin ke lunde, 6-an de auxgusto, forpasis 84-jara Umberto Stoppoloni en sia hejmo en Pistoia. Hodiaux, 8-an, estis la funebra ceremonion, kiun mi cxeestis nome de vi cxiuj. La filo Silvio estas en tiu cxi nia diskutejo sincere Michela Lipari ___________ Mi estis tro juna por vere koni lin, sed kiam mi renkontis lin, dum kelkaj kongresoj kaj komitatkunsidojn de IEF, min frapis lian dolcxan karakteron en forta spirito. Kiel esperantistoj ni kondolencas pro la falo de jama prezidanto de IEF, kiel homoj pro la morto de viro kiu kapablis konkeri respekton per ridetoj. Framerio ************************************************************************************************ Interviuo al Renato Corsetti cxe Radio Vaticana La 14an kaj 15an de auxgusto, je itala horo 21.20 surondigxos intervjuo kun Renato Corsetti, la nov-elektita prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La intervjuon elsendos la Esperanto-programo de Radio Vatikana. Eblos gxin auxskulti rete je la indikitaj tagoj kaj horoj per: www.vaticanradio.org Cxiujn detalojn pri ondlongoj Vi trovos je: http://www.ikue.org/radio.html Gxis! Carlo Sarandrea c.sarandrea@agora.it ************************************************************************************************ La retaj versioj de MONATO MONATO estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ekde nun ties tekstoj estas sendataj ankaux rete al petantoj. La tekstoj estas sendataj al la abonantoj regule tra la tuta monato kaj ne unufoje monate kiel en la magazina versio. Provizore la reta versio de MONATO estas senkosta, cxar la funkciado estas ankoraux testata. Versxajne ekde la unua de januaro 2002 la servo igxos pagenda. Versioj: Ekzistas du retaj versioj: la askia versio kaj la unikoda versio. La askia versio estas legebla per la plej bazaj tekstiloj de cxiuj komputiloj kaj sen bezono de iuj apartaj tiparoj. Gxi uzas la tiel nomatan x-surogaton (ehxosxangxo cxiujxauxde). La unikoda versio uzas la XHTML-normon kaj povas esti legata per modernaj kroziloj kiel Netscape aux Internet Explorer kaj per posxtiloj kiel Outlook Express. Aligxi: Por aligxi al la askia versio vi sendu retmesagxon al servilo@fel.esperanto.be kaj skribu en la temlinio la jenajn du vortojn: subscribe monato-x. Por aligxi al la unikoda versio sendu retmesagxon al servilo@fel.esperanto.be kaj skribu en la temlinio la jenajn du vortojn: subscribe monato-xhtml. Oni rajtas aligxi al la du versioj, sed tiam oni ja ricevas cxiujn tekstojn duoble ... Se iam poste vi volas nuligi vian senpagan abonon al la reta versio de MONATO, vi povas fari tion sendante novan retmesagxon al servilo@fel.esperanto.be. Por malaboni la askian version vi skribu en la temlinio la vortojn: unsubscribe monato-x. Por malaboni la unikodan version vi skribu en la temlinio la vortojn: unsubscribe monato-xhtml. Notu ke servilo@fel.esperanto.be estas komputilo. Gxi do rekonas nur difinitajn petojn. Si vi volas ion demandi, skribu al monato@fel.esperanto.be . Ni deziras al vi multe da legoplezuro! el listo [nova] Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo http://retbutiko.esperanto.be Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio fonto: ret-info ********************************************************************* INVITO AL BELGIO Jen Unua Informo pri PSKK 2001. pskk.esperanto-jongeren.nl Gxi okazos de la 14a gxis la 16a de septembro en Essen (Belgio), apud la nederlanda landlimo. (Trajne tre facile atingebla; estas la stacio post Roosendaal se vi venas el la nordo.) En la programo estos: * Esperanto-kursoj * Bliss-kurso * ludvespero * ekskurso * laborgrupoj * gxenerala membrokunveno de FLEJA * kotopo, ktp, etc. La ejo estas suficxe luksa domo de NaturAmikoj en verda loko. Ne necesos kunporti dormosakojn k.s. Eblos elekti inter bone preparitaj veganisma, vegetara aux omnivora mangxoj. Baza kotizo - cxion inkluzive: 2300 BEF (57.50 Eur) Krompago de 200 BEF (4 Eur) (ne akumulata) - homoj pli agxaj ol 30 - 2-lita cxambro (po paro) - ne-membroj de junulara asocio (FLEJA/NEJ/JEFO/GEJ) ALIGXILO (sendu al < lode@fel.esperanto.be >) Antauxnomo: Familia nomo: Naskigxdato: Strato+numero: Posxtkodo+urbo: Lando: Telefonnumero: Retadreso: o mi mangxas veganisme o mi mangxas vegetare o mi mangxas omnivore o mi partoprenos la sercxiron al la ejo o mi deziras 2-litan cxambron o mi proponas kontribui al la programo per: _______________________ o mi volas aligxi al la kurso por o komencantoj o progresintoj ************************************************************************************************ Fabeloj de Andersen Cxe http://hjem.get2net.dk/chenero/hca estas nova plurlingva retpagxo pri la 'Fabeloj de Andersen'. Gxi havas pli ol sepcent ligilojn al diverslingvaj andersenaj fabeloj, i.a. pli ol cent Esperantlingvaj. Cxiuj fabeloj en cxenero/hca/ estas koditaj laux Unikodo. Se vi scias pri pliaj aux alilingvaj retpagxoj kun andersenaj fabeloj, mi volonte aldonos ligilojn al ili. Skribu al: chenero@get2net.dk el [NUN] fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ************************************************************************************************ INVITO AL BAHARATO Estimata samideano Salutojn. Vi estas bonvena viziti interesajn lokojn en Barato uzante Esperanton. Unuafoje la esperantistoj en Barato planis kaj organizas la indaviziton al Barato por dek tagoj en Novembro. Forgesu vian mondon kaj gxuu la tempon en Barato. Por pliaj detaloj klaku http://geocities.com//msp_kash//rec.html kun bondeziroj la organizantoj de la indavizito