RAPORTO PRI LA UNIVERSALA KONGRESO DE ZAGREBO La plej grava rezulto de komitata laboro estis cxi-jare elekto de nova UEA-estraro, kiu same funkcios dum tri proksimaj jaroj. La nova prezidanto de UEA igxis Renato Corsetti (Italio), vicprezidantoj - Lee Chong-Yeong (Korea resp.) kaj Humphrey Tonkin (Usono), gxenerala sekretario - Ivo Osibov (Kroatio), estraranoj - Ans Bakker (Nederlando), Gbeglo Koffi (Togolando), Michela Lipari (Italio) kaj Andrej Grigorjevskij (Rusio, unuafoje kiel UEA-estrarano estis elektita rusiano). Inter aliaj decidoj de la komitato menciindas la altigo de baza membrokotizo al 50 euxroj, tio signifas, ke MA-kotizo por rusianoj en 2002 egalos al 25 euxroj (anstataux 24 dum lastaj tri jaroj). En cxefa kongresejo dum la unua tago okazis registrado de alvenintaj kongresanoj (entute aligxis al la Kongreso cx. 1700 partoprenantoj; inter ili estis 30 rusianoj, el kiuj reale venis laux miaj kalkuloj 22), ekfunkciis la Libroservo (abunda kaj impona kiel cxiam dum UK), pasis ankaux kolektigxo kaj foriro per busoj de la partoprenantoj de Infana Kongreseto, kiu estis cxi-jare rekorde granda, cxar en gxi partoprenis 56 infanoj. Samvespere en la placeto apud la kongresejo okazis la interkona vespero, dum kiu muzikis kroataj kant- kaj dancensembloj. La 22-an, dimancxe, je la 10-a horo okazis Solena inauxguro, en kiu cxeestis kaj salutparolis la prezidanto de Kroatio Stjepan Mesic. Vespere samtage en unu el la placoj de Zagrebo okazis inauxguro de monumento "Futuro" de dana skulptisto Jesper Neergaard, donacita de li al Zagrebo lige al la 86-a UK; mem la monumento estas iom abstrakta skulptajxo, la teksto sur gxi estas "Esperanto - por monda komunikado en paco kaj libereco 2001". La taga programo dum la Kongreso pasis kutime multnombre, sencxese kaj paralele: kursoj, kunvenoj, prelegoj, prezentoj, diskutrondoj, seminarioj, dokumentaj filmoj, diservo, auxtoraj duonhoroj, Kongresa Universitato, fondajxoj, akceptoj, babiloj en la koridoroj kaj mangxejoj, kaj multo alia. Inter kulturaj arangxoj aparte menciindas du koncertoj de Georgo Handzlik (jam konata al rusianoj de cxi-jara REK-EoLA), du koncertoj (en la kongresa vestiblo kaj urba kafejo) de la ensemblo Esperanto-Desperado sub gvido de Kim Henriksen, koncerto de Andrej Korobejnikov (titolita tie "juna Mozart el Rusio), nacia vespero, kongresa balo en centra placo de Zagrebo kun multaj spektantaj kaj partoprenantaj zagrebanoj, brila teatrajxo "La plej longa tago en la vivo de Maria Teresia" en Kroata Nacia Teatro kun neforgesebla Vida Jerman cxefrole. Cxefa novajxo de lastaj kongresaj tagoj sendube estis du demisioj, okazontaj en februaro 2002, pri ili anoncis Gxenerala Direktoro de UEA Osmo Buller kaj Direktoro de Centra Oficejo Pasquale Zapelli. Cxiuj ege bedauxris pri tio kaj konstatis, ke la demisioj signifas grandan perdon por UEA. Sekva Kongreso okazos en Fortaleza (Brazilo), 3-10 auxgusto 2002; poste - en Gotenburgo (Svedio), 26 julio - 2 auxgusto 2003; pri la kongresurbo por 2004 la nova UEA-estraro intencas decidi cxi-auxtune, kanditatas Vilnius (Litovio) kaj Pekino (Cxinio). Garik Kokolija ************************************************************************************************ FEDERICO BREDA EN LA NOVA ESTRARO DE TEJO Dum la jxus pasinta IJK en Strasburgo, Francio, elektigxis nova nauxkapa estraro de TEJO, kiu laboros gxis IJK 2003. Jen la konsisto de la estraro kaj retadresoj de unuopaj estraranoj. Cxiujn kune vi povas alskribi pere de adreso tejo-estraro@esperanto.org . Estraro de TEJO 2001-2003: (pri fakoj de unuopaj estraronoj decidos la Estraro mem, ankaux pri vicprezidanto(j); se cxe estraranoj estas skribita fako, gxi estas versxajna antauxvidata fako) Prezidanto: Holger Boos, Germanio, holger.boos@gmx.de Gxenerala Sekretario: Katja Ignatieva, Rusio, katido@mac.com Kasisto: Ilja De Coster, Belgio, ilja.tejo@tiscalinet.be Estraranoj: Hokan Lundberg, Svedio, hokan@ikso.net (interreto, informado) Nastja Kojxevnikova, Rusio, nastja@ikso.net (kongresoj) Sonja Petrovic, Jugoslavio, sonja@ikso.net (seminarioj) Federico Breda, Italio, federico.breda@tin.it (eksteraj rilatoj) Marko Lins, Germanio, marko.lins@esperanto.de Mayrim Sandoval, Venezuelo, tucusito@hotmail.com (Ameriko, landa agado) Mi deziras al cxiuj estraranoj bonan laboron kaj fruktodonan kunlaboron kun cxiuj aliaj TEJO-aktivuloj! Amike Vladka Chvatalova (eksa gxenerala sekretario kaj nuna komitatano C de TEJO) _______________ Vladka Chvatalova Hlavkova kolej Jenstejnska 1, p. 123 CZ - 120 00 Praha 2 portebla tel.: +420-723-355223 konstanta adreso: Vysocanska 763 CZ - 582 91 Svetla nad Sazavou vchvatalova@hotmail.com ************************************************************************************************ PREMIO CAPESTRANO 2001 En la jaro 1934 kamparano, elfosante vitejon ce la vilago de Capestrano, trovis statuon altan pli ol 2 metroj el la 6a jarc. a. K., perfekte konservita; gi reprezentis tiaman soldaton kun ciuj siaj armiloj. Nuntempe gi trovigas en la Nacia arkeologia Muzeo de Regiono Abbruzzi. Okaze de la 1993a itala kongreso, en Pineto, la Regiona Presidinto volis premii la homon kiu plej, dum tiu jaro, kontribuis al solvo de monda interkomprenigo, sed la premio post tiam, estis plue aljugita al diversaj eminentuloj. Ni trovigas nun komence de nova jarmilo, kaj por pli bone solenigi la eventon kaj doni pli fortan instigon al "NIA" komuna afero, la speciala Komisiono, sub la influo de pluraj Auxtoritatuloj de tiu Regiono, decidis aljugi du premiojn samjare. La unua iris al la memoro de Stanjo Chrdlova kaj estis solene transdonita al la edzo en Zagrebo dum la Universala Kongreso jus finita, la dua estos post kelkaj minutoj transdonita al alia meritulo. La speciala Komisiono por PREMIO CAPESTRANO decidis, laux la intencoj de la Urbestro de Chieti, Regiono Abruzzi, aljugi en la jaro 2001 la artan statuon, pro: * longdauxra sencesa aktivado por disvastigo de Esperanto kaj de giaj interkomprenigaj idealoj, * la grandaj klopodoj maleuxropigi kaj tutmondigi U.E.A.n per kuragigo kaj subteno de inciatoj en diversaj mondopartoj; * preskaux dekjara engagigo en la plej supera organo de nia movado, ofte kun granda emocio kaj strecigo. Michela LIPARI, Soldato de Capestrano 2001!!!!! Michela Lipari esperantigis en la jaro 1966, profesie estas statfunkciulo ce la Kontrol-Kortumo, specialisto pri lauxlegeco de la dekretumado fare de Ministerio pri financoj. De tiu jaro si aktivas en pluraj fakoj de Esperanto-movado: iama estrarano de Itala Esperanto-Junularo, de Itala Esperanto-Federacio kaj komitatano de TEJO, estrarano de COEDES, itala eldon-kooperativo. De 1979 sencese partoprenas en la Komitato de UEA kaj de 1992 gis hodiaux estas membro de ties estraro. En tiu ci medio si laboris kiel respondeculo pri kultura agado, kiel generala sekretario kaj post la U.K. en Zagrebo okupigos pri Landa agado gis la jaro 2004. Edvige Tantin ************************************************************************************************ Koncentrejo Dachau: retpagxaro en E-o Koncentreja memorejo Dachau: Informoj en Esperanto en TTT La oficialaj retpagxoj pri la memorejo de la nazia koncentrejo en la germana urbo Dachau estas nun haveblaj ankaux en la internacia lingvo. Plena traduko de la germanaj originaloj (pli ol estas havebla en la sola alia lingvo, la angla) trovigxas cxe: http://www.forst.tu-muenchen.de/~refo/kzg-dachau La memoreja administracio permesis la publikigon de la traduko, petis pri regula aktualigo de la traduko kaj instalis retligon al gxi en siaj propraj, germanaj, pagxoj: http://www.kz-gedenkstaette-dachau.de/gedenkstaette tie "Links" kaj "Fremdsprachige Texte: Esperanto" (la retligo estas sub la rubriko "Fremdsprachige Texte" = "fremdlingvaj tekstoj"). La permeso estas des pli gxojiga, ke antaux pluraj jaroj la "komitato de Dachau", la organizo de la eks-malliberuloj, ankoraux rifuzis la permeson traduki kaj eldoni informfolion en Esperanto. Kompare al la germana originalo, la internacilingvaj retpagxoj estas suplementitaj per klakeblaj mapoj, kiuj montras klarigojn pri la klakitaj partoj. Multaj retligoj kondukas al aliaj memorejoj de la nazia persekutado: al aliaj koncentrejaj memorejoj, al fondajxoj kaj al la memorejo Jad Vashem en Israelo kaj la Usona Nacia "Holokauxst"-Memora Muzeo. Iliaj pagxoj (momente) ne ekzistas en Esperanto. La memorejo en Dachau trovigxas sur la tereno, kie nazioj en 1933 instalis sian unuan koncentrejon por malliberigi politikajn kontrauxulojn kaj aliajn, pro etnaj aux religiaj kialoj, persekutatajn personojn. Ekspozicioj montras al vizitantoj la kruelecon de la nazia regximo, por eviti ke gxi forgesigxu, cxar kiu ne konas la pasintajxojn, estas kondamnita ilin ripeti, laux diro de la filozofo Georgo Santayana. Reinhard Fössmeier, reinhard.foessmeier@ixos.de fonto: ret-info ************************************************************************************************ Google ankaux en Esperanto Mi gxoje informas vin, ke antaux kelkaj tagoj Google esperantigxis cxe http://www.google.com/intl/eo Uzu gxin lauxplacxe! Okaze de ajna problemo cxe la dirita adreso, tute simple iru rekte al: http://www.google.com - tiam kliku sur "Preferoj" (Google "divenas" ke la demando alvenas el via lando kaj gxi montras la pagxon komence en la lingvo de via lando). Cxe "Preferoj" elektu la menuon "Montri konsilojn kaj mesagxojn de Google en ..." kaj en tiu menuo elektu Esperanton. Darío Rodríguez < liven@nexo.es > fonto: ret-info ************************************************************************************************ HEJM-PAGXO PRI NATUR-KURACADO Jen estas esperanta hejmpagxo pri Naturkuracado. Se oni havas intereson pri natur-kuracado, bv. viziti www.esp-ina.com < puramo@chollian.net > ************************************************************************************************ Should everyone speak English? Hodiaux (03 Auxg 2001) Business Week, semajna usona komercgazeto vendita cxie en la mondo, publikigis 4-pagxan primerartikolon pri la problemo de la angla lingvo en Euxropaj firmaoj. La sinteno estas ke la angla ne estas problemo por la elito kiu ja povas sendi siajn gefilojn al anglalingvaj lernejoj kaj universitatoj. La angla estas problemoj por malricxaj homoj, kiuj ne bone aux ne perfekte povas lerni gxin. La artikolo estas ege interesa kaj legebla - gxi ankaux mencias la grandajn profitojn de anglaj lingvolernejoj. Bedauxrinde mi nur havas paperan version. Amike Dafydd dafyddapfergus@yahoo.com ************************************************************************************************ Naskigxo de Fabiana Besseghini Giovanna kaj Dario gxoje anoncas, ke ilia ido Fabiana Besseghini naskigxis la 31an de Julio, je la horo 13:30, kun pezo de 3.05 Kg kaj longo de 49 cm. Ido kaj panjo bone fartas kaj jam revenis hejmen. Cxeestinte en la akusxejo, Dario sxatas memori kun cxiuj la versojn de Marjorie Boulton famigxintajn per la muziko de Gxanfranko: Jen mia propono, sinjoroj kaj kamaradoj: lokigu la venontan konferencon, kie gxi tusxos vian konsciencon. Ne post imponaj fasadoj, kun jxurnalistoj en balkono: arangxu gxin cxe akusxhospitalo. Morgaux ni legos en jxurnalo: "Finfine cxiuj sxtatestroj scias, ke homa vivo kostas iom pli ol sxtatestroj kutime opinias". Jen pacpropon' de ordinara mi. Dario Besseghini < besseghi@di.unipi.it >