RENATO CORSETTI PREZIDANTO DE UEA Dum la kunsido de UEA-komitato sabate, la 21-an de julio estis elektita la nova estraro de UEA: Renato Corsetti - prezidanto Humphrey Tonkin - vicprezidanto Lee Chong-Yeong - vicprezidanto Ivo Osibov - gxenerala sekretario Ans Bakker Gbeglo Koffi Michela Lipari Andrej Grigorjevskij Mi kredas, ke cxiu el vi rajtigas min gratuli la novan prezidanton nome de la legantaro de NSiR. Framerio ************************************************************************************************ LA MEMBRONOMBRO DE UEA TURNIGxIS EN KRESKON La provizora statistiko pri la cxi-jara evoluo de la individua membraro de UEA promesas pli grandan kreskon ol eblis antauxvidi surbaze de tio, ke la cxi-jara UK estos pli granda ol tiu en 2000. La 30-an de junio UEA nombris 6027 kotizintajn membrojn, t.e. 291 pli ol je la sama dato pasintjare. Tio signifas, ke post unujara pauxzo la nombro de individuaj membroj povus jam cxi-jare reatingi la limon de 7000, super kiu gxi estis dum 13 sinsekvaj jaroj (1987-1999). Gazetaraj Komunikoj de UEA Numero 129 ************************************************************************************************ PROPONO EL TORINO: ESPERANTO MOVADO ALIGXU AL LA SOCIA FORUMO Grupo da junaj esperantistoj el Torino lancxas al la Komitato de TEJO kaj al la Asembleo de Itala Esperanto Federacio la jenan proponon: Esperanto movado aligxu al la Socia Forumo kiu batalas kontraux la sovagxa globaligxo de monda ekonomio. Jen la dokumento sendita al la Komitato de TEJO kaj al la Asembleo de IEF. Estimataj samideanoj, la subskribintaj membroj de la Torina Esperanto Centro, KONSIDERANTE La komunajn celojn inter la Esperanto Movado kaj la internacia movado konata kiel Socia Forumo, kiel socia justeco, solidareco inter popoloj kaj homoj, eltenebla evoluo de nia civilizo, ktp. La neceson subteni cxiun klopodon realigi veran kaj justan egalecon inter popoloj kaj homoj. La maldemokratiajn bazojn sur kiuj sin regas la globaligxo de la moderna mondo. La rolon kiun la internacia lingvo kaj la Esperanto movado povus havi en la kadro de la agadoj de la Socia Forumo La neutralecon kaj la demokratiecon de la Socia Forumo, al kiu apartenas asocioj el preskaux cxiuj politikaj vidpunktoj PROPONAS Al TEJO/IEF esplori la eblecon aligxi al la Socia Forumo por: - partopreni ties agadojn - diskonigi la internacian lingvon kaj la celojn de Esperanto movado en tiun kadron. Enrico Agliotti, Simone Barbero, Renato Quaranta, Tecla Piras, Giovanni Massano, Fabrizio Pannacchietti, Adalberto Delindati, Daniela Capoccia, Bethuel Chiesa, Alberto Capella, Andrea Carpani, Bruno Rinoldi, Alberto Agliotti, Carlo Geloso, Alessandro Dematheis, Elena Remogna, Alessio Cecchin, Valeria Veglia, Francesco Amerio En la venontaj numeroj oni informos pri la evoluoj Interesitoj sin anoncu al Renato Quaranta < kvardek@mailcity.com > Framerio ************************************************************************************************ Internacia Premio "La Soldato de Kapestrano" La jugxkomisiono de la internacia premio "la Soldato de Kapestrano" asignis la cxijaran premio, konsistantan el reproduktajxo de la fama statuo el la VI jarcento a.K. kun la sama nomo, al Stanislava Chrdle pro sia tutviva dedicxiteco al Esperanto, pro siaj instruaj kaj gxenerale kulturaj agadoj en la Esperanto-movado ankaux en periodo, kiam suferante pro tre grava malsano, sxi heroe dauxrigis siajn agadojn. La premio, disponigita de la Prezidanto de Regiono Abruzzo On.Giovanni Pace, estos transdonata al Petro Chrdle, sxia edzo, dum la UK de Zagrebo. La statueto farigxis de la jaro1993, dum kiu oni starigis la premion, simbolo de aktiveco kaj distingilo por premii la "batalanton de la jaro" kaj estas konsiderata la Oskar-premio por esperantistoj. La sekretario de la premio Giorgio Bronzetti gbronzetti@infinito.it ************************************************************************************************ JARLIBRO 2001: CxIU DUA DELEGITO ANKAUX EN LA KOMPUTILA RETO Portreto de Gaston Waringhien malfermas la Jarlibron 2001 de UEA, kiu tiel omagxas al la 100-a datreveno de la naskigxo de tiu granda esperantologo kaj Honora Membro de la Asocio. En la unua parto, eldonita ankaux aparte kiel Gvidlibro 2001, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizajxoj, bibliotekoj k.a. establoj, sendepende de tio cxu ili havas ligon kun UEA aux TEJO. Oni trovas ankaux la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la dokumenton pri gvidlinioj por informado pri Esperanto, akceptitan pasintjare. Du trionoj el la 304 pagxoj konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1945 individuoj en 98 landoj (1960 en 99 landoj en Jarlibro 2000). Estas 46 cxefdelegitoj (46), 1056 lokaj delegitoj, 153 vicdelegitoj, 58 junularaj kaj 1437 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas cx. 750 diversajn fakojn. Duono de la membroj de la Delegita Reto estas kontaktebla ankaux en la komputila reto. Retadreson publikigas 927 delegitoj, t.e. 48% el la tuta delegitaro. Tiu nombro rapide kreskis lastatempe: ili estis 572 (29%) en la Jarlibro 1999 kaj 744 (38%) en tiu de 2000. Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro estas la plej grandkvanta regula eldonajxo en Esperanto. Tial ankaux cxi-jare kelkdeko da en- kaj ekstermovadaj organizajxoj, eldonistoj, turismaj k.a. entreprenoj utiligas gxin kiel reklamforumon. Fine de la Jarlibro la individuaj membroj de UEA ankaux cxi-jare trovas rabatkuponon de la Libroservo de UEA. Gazetaraj Komunikoj de UEA Numero 130 ************************************************************************************************ Kampanjo por homaj kaj etnaj rajtoj en Algxerio En la TTT-ejo de IKEL, http://Beam.to/IKEL , trovigxas ligo al nova kampanjo por la homaj kaj etnaj rajtoj en Algxerio, lando kie berbereco estas krimo. Cxiuj esperantistoj estas invitataj partopreni en tiu cxi kampanjo, iniciatita de Joao Manoel Aguilera Junior johano@uol.com.br Kun afabla peto pri diskonigo. Daniele Vitali, prezidanto de IKEL. Daniele.Vitali@cec.eu.int ************************************************************************************************ Biciklu al Strasburgo por IJK el Barcelono, Londono aux Varsovio! Estas tri biciklaj karavanoj organizataj de BEMI, por iri al Strasburgo por IJK La tri karavanoj kunigxos en Strasburgo la 29an de julio je la 14a horo antaux la katedralo de Strasburgo. Ecx se vi ne partoprenos iun el la karavanoj, ne hezitu veni por akcepti nian alvenon! Ni poste kune iros al la junulargastejo. Tiel vi pli facile trovos gxin cxar la katedralo pli facile troveblas! Kaj se vi havas biciklon, venu kun via biciklo!! Kaj ne hezitu aligxi al iuj el la tri itineroj, en diversaj lokoj, kie ni rendevuos: _____________________________________ ** SUDA KARAVANO el Barcelona - Lyon (SK) **Unua rendevuo la 14-an de julio de la 14-a gxis la 16-a horo en Plaça de Catalunya, Barcelona, **2-a rendevuo la 21-an vespere, en tendumejo de St Genis-Laval, sud-okcidente de Lyon **3-a rendevuo la 22-an, de la 10-a gxis la 12-a, matene antaux la Kotopo 14, rue René Leynaud, en fama kvartalo "la Croix-Rousse" en la centro de Liono (Lyon), proksime de la Urbo-domo (hôtel de Ville). http://kotopo.net Organizanto de la suda karavano: Zav'/Xavier XGodivier@Esperanto.org (gxis la 11a de julio) ekster Francio: 00 33 2 51 82 42 63 en Francio 02 51 82 42 63. Atentu, ke vi povos lasi mesagxon, kiun Zav' povos auxskulti. Ne forgesu indiki telefonnumeron kien revoki vin. - Loka kontakto en Barcelono: Feriol, inter la 12a kaj 15a de julio ekster Hispanio 00 34 619.631.175 en Hispanio 619.631.175 - Loka kontakto en Liono(Lyon): Paskal aux Katrin' inter la 16a kaj 22a de julio ekster Francio: 00 33 4 72 36 07 14 en Francio: 04 72 36 07 14 ____________________________________________________________ ** NORDA KARAVANO el Londono - Ostendo - Bruselo - Luksemburgo (NK) ** Unua rendevuo en Londono lundon la 16an de julio inter la 9a kaj 10a horoj en "Trafalgar Square" (Placo Trafalgaro). Ekiro je la 10a precize. ** 2-a rendevuo en Ostendo mardon la 17an de julio je la 18a horo en la haveno de Ostendo, kien alvenos nia sxipo de Dovero (kompanio Hoverspeed). ** 3a rendevuo en Bruselo vendredon la 20an de julio inter la 11a kaj 12a horoj en "Grand place" / "Grote markt" (Granda Placo). ** 4a rendevuo en Luksemburgurbo mardon la 24an de julio ekde la 17a horo antaux la stacidomo, en "Place de la Gare" (Placo de la Stacidomo); aux merkredon la 25an de julio ie en la urbo dum nia ripoztago (grupo de biciklistoj facile videblas, des pli ke la Cirila biciklo surhavas Esperantan flageton); aux jauxdon la 26an de julio inter la 9a kaj 10a horoj antaux la stacidomo, en "Place de la Gare" (Placo de la Stacidomo). Foriro je la 10a precize. En Luksemburgurbo la karavananoj vocxdonos por elekti sian dormolokon: aux en la junulara gastejo, en la centro, aux en la tendumejo de Kockelscheuer, 6km sudokcidente. ** Krome, eblas aligxi ie ajn dum la karavan-irado post interkonsento, prefereble en malgrandaj urboj pro pli facila renkontigxo. Tutsimple telefonu al la respondilo de Cirilo (vidu cxi-sube) sen forgesi klare indiki vian telefonnumeron por revoki vin kaj interkonsenti pri kunigxo. Organizanto de la norda karavano: Cirilo Cirilo@freesurf.fr (gxis la 14a de julio) ekster Francio: 00 33 1 44 67 75 48 en Francio: 01 44 67 75 48. Atentu, ke vi povos lasi mesagxon, kiun Cirilo povos auxskulti. Ne forgesu indiki telefonnumeron kien revoki vin. ____________________________ ORIENTA KARAVANO El Varsovio Organizanto de la orienta karavano: Ireneusz Bobrzak : Viavento@poczta.onet.pl Sed ili estas jam survoje _________________________________________ La OKCIDENTA KARAVANO el Bretonio ne okazos ! Vi trovos informojn en la TTT-ejo de BEMI: http://bemi.free.fr kaj en tiu de IJK, rubriko "kiel veni": http://ijk2001.free.fr Gxis baldaux al cxiuj! En Barcelono... Liono... aux en Strasburgo!! Bicikle IJK-on! Zav' Godivier@netcourrier.com