Internacia Junulara Kongreso La 57-a Internacia Junulara Kongreso, IJK okazas inter 29. 07. - 05. 08. en Strasbourg, Francio. La partoprenantojn atendas kiel cxiujare altkvalitaj programoj. IJK estas la plej granda junulara Esperanto-arangxo, kie renkontigxas gejunuloj el preskaux la tuta mondo. Oni povas havi neforgeseblan travivajxojn, amikigxojn kaj rememorojn pri la bonega etoso. La cxi jara IJK estas pli bunta ol kutime, cxar okaze de la Euxropa Jaro de Lingvoj lokaj organizantoj arangxas grandan ekster IJK-an programon, kiu certe kreskigos la viglecon de la tuta arangxo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Junulara Esperantista Franca Organizo 4 bis rue de la Carisaie, FR-75014 Paris, Francio Rete: jefo@esperanto.org El Eventoj 208 - Retposxta versio *************************************************************************************************** Someraj Kursoj en Kvarner/Quarnero (Kroatio/Croazia) Samtempe kaj samloke kun la 35-a ILEI-konferenco, de 28.07-04.08.01 en bela apudmara urbeto Lovran okazos ankaux Someraj Kursoj, porkomencanta kaj konversacia, ambaux laux la Zagreba Metodo. Kunlabore kun la novfondita instruista sekcio de Kroata Esperanto-Ligo la kursojn proponas la loka organizanto de ILEI-konferenco, firmao Orbis Pictus el najbara Trieste. Dum la liberaj horoj la lernantoj havos la okazon auxskulti Esperanton parolatan de instruistoj el cxiuj kontinentoj kaj la instruistoj konatigxi kun la konata rapida instrumetodo, gxis nun tradukita en 24 lingvojn! La urbeto Lovran/Lauxrana kiu kun la promendistanca kaj pli fama najbarino Opatija/Abbazia pioniras kaj avangardas en la kroata turismo, en sia agrabla trankvilo ofertas multajn kaj diversajn kulturajn programerojn. Ankoraux eblas aligxi cxe: ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it http://users.iol.it/orbispictus *************************************************************************************************** Kompleta kalendaro de Esperanto arangxoj La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@esperanto.org El Eventoj 208 - Retposxta versio *************************************************************************************************** EUXROPA SIMPOZIO DE LINGVISTOJ, SOCIOLOGOJ KAJ POLITIKISTOJ EN ZAGREBO (KROATIO) LA 27-AN KAJ 28-AN DE JULIO 2001 "EUXROPA LINGVO - UTOPIO AUX NECESO?" Organizantoj: Asocio por Euxropa Konscio, Maribor (Slovenio), Societo por Euxropa Konscio, Zagreb (Kroatio) kaj Internacia Akademio por lingvaj rajtoj, Bruselo (Belgio). Adreso: AEK, Besednjakova 1, Si-2000 Maribor, Slovenio, Tel/Fakso: +386-2-4200669, e-mail: zlatko.tisljar@siol.net Auxspicianto: Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio. Subtemoj: A) Lingvo kiel identeca signo kaj pluridenteco de unuopuloj B) Lingva sekureco kaj fontoj de etnaj konfliktoj C) Edukado por Euxropa konscio kaj egalrajteco de popoloj kaj minoritatoj en lernejoj de EU-sxtatoj Gxis nun anoncitaj referantoj: Dr. Vesna Stanicic, Germanio Dr. Renato Corsetti (Italio) Dr. Balasz Wacha (Hungario) Dr. Gjergy Nanofzsky (Hungario) Dr. Sean O Riain (Irlando) Mag. Zorko Sojat (Kroatio/Britio) Dr. Iwo Peeters (Belgio) Mag. Vera Klopcic (Slovenio) Mag. Nikola Rasic (Kroatio/Nederlando) Mag. Zlatko Tisljar (Kroatio/Slovenio) Programo: 27.7. 2001 9,00-9,30 h: Solena Malfermo de la simpozio 9,30-10,00 h: Enkonduka referajxo (en pleno) 10,00-13,30 h: Laboro en sekcioj 15,30-17,00 h: Raportoj de sekciaj kunordigantoj (en pleno) kaj disdono de propono pri konkluda deklaro 20,00-22,00 h: Kultura programo 28.07.2001 9-11 h: Diskuto pri la simpozia deklaro kaj akcepto de la deklaro 11-12 h. Partopreno en la fermo de UK de Esperanto ALIGXILO AL EUXROPA SIMPOZIO "Euxropa Lingvo - utopio aux neceso?" Zagreb, 27-28.07.2001 Familia nomo kaj antauxnomo:______________________________________ Adreso:________________________________________________________ Tel: ___________ Telefakso:_______________ E-posxto:________________ Titolo kaj fako:____________________________________________________ Temo de la anoncita referajxo:________________________________________ Lingvo, en kiu mi prezentos la temon:______________________________ Mi rezervas hoteltranoktojn de jxauxdo 26-an gxis sabato 28-an en mezkategoria hotelo. JES NE Dato:_______________ Subskribo:_________________________ ASOCIO POR EUXROPA KONSCIO SI-2000 Maribor, Besednjakova 1 Tel-Fax: +386-2-4200669, e-posxto: zlatko.tisljar@siol.net *************************************************************************************************** LANCOV Non solo Esperanto con pochi soldi In un magnifico posto tra i boschi della Moravia, a Lancov non lontano dal confine austriaco, nei pressi di un lago con spiaggia e barche a disposizione corsi di esperanto, inglese, tedesco, francese e russo con ottimi insegnanti. Vita un po' spartana in bungalow ma con 5 buoni pasti al giorno. Tradizionale atmosfera di amicizia e collaborazione. Cicli di due settimane : 1-14 luglio, 15-28 luglio, 29-11 agosto ( 10-12 agosto incontro di ex allievi ed amici di Lancov). Quota di partecipazione: circa 10.000 lire al giorno. Pavel Sittauer tel/fax 00420618841909 Per maggiori informazioni disvastigo@genie.it mikebond@tin.it *************************************************************************************************** e-BOOKS IN ESPERANTO Agli e-book hanno gia' pensato anche gli esperantisti. Andate a vedervi www.esperanto.se troverete una bella biblioteca. E comunque non solo li', ma ora e' questo l'indirizzo che mi viene in mente. Cari saluti Edvige nored@tiscalinet.it http://members.xoom.it/verdastelo *************************************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS: el Prago Olga Glendovà nad Vovodovem 56/240 CZ 10800 Praha 10 sercxas en Italujo gekorespondantojn. Mi interesigxas pri Italujo, ties lingvo kaj ties folkloro. Miaflanke mi volonte respondus pri Prago, Cxehxujo kaj Esperanta movado kun aparta atento pri I.K.U.E.