ESPERANTO SUB LA OMBRELEGO Eta ideo pri somera disvastiga agado de Esperanto. Postnelonge alvenos al italaj strandoj armeoj da plagxantoj, inter kiuj certe estas personoj kiuj volonte utiligus iom da sia tutlibera tempo por lerni ion novan kaj turismaj komunumaj entreprenoj sercxas cxiam ideojn por pliricxigi siajn programojn. Kial ne profiti por diskonigi Esperanton kaj gajni monon ? Kvankam estas jam malfrue ion oni povus arangxi. Necesas antaux cxio scii cxu estas junuloj spertaj en cseh-metodo (precipe studentoj de orientEuxropo) kiuj pretus vivi tiun instruan aventuron. Poste kiu povas proponi al urbestro de Rimini aux de aliaj cxe-maraj urboj tiun arangxon. La komunumoj povus organizi senpagajn kursojn por la somerumantoj kaj pagi rekte la instruistojn aux garantii iun sumon kaj pagigi kotizon. La arangxmanieron povas versxajne proponi la urbestroj mem . Per Internet ne malfacilus arangxi rapide cxion se oni volas kaj oni alkutimigxas al tiu ritmo. Cxu Vishnja interesita al organizado ? Provizore mi mem povas kunordigi la aferon, se estas interesitoj. Tamen la ideo restas valida ankaux por venontaj jaroj kaj aliaj landoj laux mi. Giorgio Bronzetti disvastigo@genie.it PS Mi jam trovis hodiaux agroturisman entreprenon kaj regionan oficejon interesitaj. La cxefa problemo sxajnas esti la fakturado. *************************************************************************************************** ADRESARO DE RETE ATINGEBLAJ ESPERANTISTOJ KAJ ESPERANTO-ORGANIZOJ TTT-aligxilo: < http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aligxo > Iniciato: Philippe BERIZZI (organizoj) kaj Martin WEICHERT (individuoj) Administrado: Derk EDERVEEN < adresaro@wxs.nl > SENDU KOREKTOJN KAJ ALDONOJN! RAPORTU NEFUNKCIANTAJN RETADRESOJN! Bonvolu faciligi mian laboron, kaj uzu la aligxilojn el tiu cxi Adresaro. Tiu cxi listo enhavas 21 nekonfirmitajn(?) / nefunkciantajn(*) adresojn. Eldono: junio 2001 CXIUMONATE aperas nova eldono de la Adresaro (vidu la akireblecojn sube). Se vi trovas malnovan kopion, petu la sistemestron forigi/aktualigi gxin. 2937 adresoj de 2029 personoj el 89 landoj kun 33 retaj delegitoj 695 hejmpagxoj, 555 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 78 internaciaj Por privataj, ne komercaj celoj. Por faciligi rektan kontakton, ne por grandskala dissendado. Libere pludonebla al cxiu interesita samlingvano. Por certigxi ke cxiu konsentis pri publikigo de nomo kaj retadresoj, kaj por eviti tajperarojn, cxiu devas MEM sendi mesagxon al mi. La dosiero haveblas de: - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_txt.zip > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_html.zip > - < http://www.esperanto-usa.org/esperanto-adresaro_txt.zip > - < http://www.esperanto-usa.org/esperanto-adresaro_html.zip > - < ftp://ftp.esperanto.be/pub/adresaro/esperanto-adresaro_txt.zip > - retposxte al TTT: elektu unu el jenaj retposxtaj TTT-serviloj: getweb@emailfetch.com www4mail@wm.ictp.trieste.it *************************************************************************************************** ADRESARO DE INFORMAGIOVANI La kompleta adresaro de oficejoj informagiovani trovigxas cxe: www.comune.torino.it/infogio/cig Laux informo de "Michele BONDESAN" < mikebond@tin.it > *************************************************************************************************** MONT-KABANA RENKONTIGXO EN KROATIO Cxi jara MKR okazos en Kroatio, en Platak valeto apud Rijeka, je 1111 metroj supre de marnivelo, rande de naturparko Risnjak kun kelkdek pintoj (la plej alta: 1526 m) en cxirkauxajxo kaj nur 20 km for de la maro! La renkontigxo okazos kiel kutime, fine de septembro: 27-30.09.2001. Cxiuj aliaj informoj (kaj kelkaj bildoj de vizitota regiono kaj nia ejo) kaj la aligxilon trovu je jam konata MKR-retpagxo http://www.angelfire.com/va2/Vanja/index.html < http://www.angelfire.com/va2/Vanja/index.html > Kore salutas vin via MKR-organiza teamo (Mea & Milivoj & Vanja)! *************************************************************************************************** UEA/TEJO/ILEI projekto: - Preleganto al Algxerio Ni sercxas: - franclingvanon (denaskan aux kvazaux-denaskan); - kunligitan en iu formo kun universitato aux simila instanco; - kun kapablo prelegi en la franca pri interlingvistiko kaj Esperanto en algxeriaj universitatoj; - eblas prelegi ankaux pri aliaj lingvistikaj temoj laux anticipa interkonsento; - kun ebleco veturi al Algxerio, en interkonsentota tempo, kaj resti tie almenaux dum du semajnoj. Cxiuj kostoj estos repagataj. Se vi pensas ke vi havas la petatajn kvalitojn, bonvolu kontakti min. Renato Corsetti Colle Rasto, prima strada, 3, IT-00036 Palestrina, Italio < renato.corsetti@esperanto.org > el [e-ins] fonto: ret-info *************************************************************************************************** Cxu estas iu en Pavia? Germana esperantisto senespere sercxas italan esperantiston en aux apud Pavia. Hans Fechler Alfelder Str. 9 D-31139 HILDESHEIM Germanujo < HFechler@t-online.de > Li estas el urbo, kiu jxus gxemeligxis kun Pavia kaj ecx veturos tien en oktobro kun la urba hxoro. Amike Renato Corsetti *************************************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS: KIRURGOJ EL MONGOLUJO Ni deziras konatigxi kun samprofesiuloj kaj gesamideanoj. Ni estas kirurgoj, fratoj. Ishdorgh Ceden-Ish 34 jaragxa, Manalghav Ceden-Ish 27 jaragxa (kirurgo de pulmoj) kaj Hurelbaatar 39 jaragxa (hipnosisto). Nia adreso: Posxto:-13 Kesto:260, Ulanbataro, Mongolio. Nia retadreso: manlai_tsom@yahoo.com , fakso:976-11-366266 fonto: ret-info