MEMBROSTATISTIKO DE UEA EN 2000 Post 13-jara periodo kun cxiujare pli ol 7000 individuaj membroj de UEA, en 2000 ilia nombro restis klare sub tiu limo. La nombro de 6580 individuaj membroj estas je 495 (7%) sub tiu en 1999, kiam gxi ankoraux estis 7075. Kreskis siavice, unuafoje de post 1987, la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj anoj de la aligxintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA. En 1999 ili estis 12096; en 2000 je 426 pli multaj, nome 12522. Tio preskaux kompensis la perdon de individuaj membroj, tiel ke la tuta membraro de UEA malkreskis nur per 69, t.e. de 19171 en 1999 al 19102 en 2000. Pro la konsiderinde malpli granda UK en 2000 ol en 1999, malkreskis cxefe la kategorio Membro kun Jarlibro, kiun forte influas la nombro de la aligxoj al UK. La perdo en tiu kategorio estis 335 (16,9%). Iom falis (130, t.e. 3,6%) la kategorio Membro-Abonanto, cetere parte pro la plimultigxo de dumvivaj membroj. En 2000 aligxis la rekorda nombro de 34 novaj dumvivaj membroj, sed forpasoj limigis la netan kreskon en tiu kategorio al 5. Plej multe da individuaj membroj perdis Brazilo (-58) kaj Usono (-37), dum ili pleje plimultigxis en la kongreslando Israelo (+16) kaj Hungario (+14). El cxiuj individuaj membroj 489 aligxis unuafoje en 2000. El ili 182 estis junaj, t.e. 30% de la tuta individua membraro de TEJO. En 17 landoj (20 en 1999) estis almenaux 100 individuaj membroj: Francio 651 (falo de 35), Germanio 572 (-15), Brazilo 493 (-60), Japanio 389 (-20), Usono 352 (-37), Nederlando 337 (-12), Svedio 238 (-17), Italio 223 (-30), Finnlando 222 (-12), Britio 207 (-23), Cxinio 186 (-1), Belgio 164 (-21), Hispanio 157 (-33), Pollando 138 (-12), Hungario 136 (+14), Ruslando 135 (-35) kaj Svislando 128 (-6). Sub la limon de 100 falis Danio 89 (-19), Cxehxio 88 (-14) kaj Kroatio 88 (-21). La individuaj membroj malmultigxis malgraux tio, ke jam de tri jaroj ne okazis gxenerala kotiz-plialtigo. Kaze de Japanio kaj Usono la kotizoj ecx malaltigxis sekve de la plivalorigxo de iliaj valutoj kontraux Euxro, sed ankaux tie la membraro malkreskis. (En 2001 la kotizoj por tiuj landoj estis ree malaltigitaj kaj estas nun respektive 24,7% kaj 16,7% sub tiuj en 1999, sed malgraux tio ili sxajne ne sukcesas reatingi en 2001 la membronombron de 1999.) Inter la aligitaj membroj plej rimarkinde kreskis Brazilo (+642) kaj Francio (+230). La plej grandan falon registris Germanio (-411) kaj Svedio (-245). La revuo "Esperanto" havis en diversaj kategorioj 4729 pagintajn ricevantojn, t.e. je 161 (3,3%) malpli ol en 1999 (4890). Pli forte perdis "Kontakto", kies paginta ricevantaro falis de 1558 en 1999 al 1246 en 2000 (-312, t.e. 20%). Resuma statistiko 1998-2000 1998 1999 2000 Membro kun Gvidlibro 435 510 474 Membro kun Jarlibro 1859 1528 1294 Membro-Abonanto 3405 3404 3253 Juna Membro kun Jarlibro 452 451 350 Juna Membro-Abonanto 260 220 241 Dumviva Membro 859 876 879 Juna Dumviva Membro 17 17 19 Honora Membro 61 57 59 Honora Patrono 12 12 11 INDIVIDUAJ MEMBROJ 7360 7075 6580 Aligitaj membroj 10853 10447 10744 Junaj aligitaj membroj 1959 1649 1778 MEMBROJ ENTUTE 20172 19171 19102 Societo Zamenhof 224 224 207 Abonoj "Esperanto" 195 185 165 Kolektivaj ab. "Esperanto" 121 119 102 Abonoj "Kontakto" 405 408 338 Kolektivaj ab. "Kontakto" 465 352 187 Patronoj de TEJO 100 96 94 Dumvivaj Patronoj de TEJO 13 14 17 KOTIZOJ ENTUTE 21825 20569 20212 (RIM. La statistiko montras la staton je 20 aprilo 2001. Definitivaj ciferoj aperos en la Estrara Raporto pri 2000 en la junia numero de "Esperanto".) Gazetaraj komunikoj de UEA Numero 121 *************************************************************************************************** Concorso letterario a Mantova Il 2001, proclamato dall'Unione Europea e dal Consiglio d'Europa " anno europeo delle lingue" offre all'associazione esperantista l'occasione di invitare i mantovani ad una riflessione comune sul fenomeno linguistico nelle sue piu' ampie dimensioni. La prima lingua (lingua madre) che nel passato ritrova le proprie radici, conserva anche nel presente la sua vitalita' nonostante gli apporti di culture diverse. Tuttavia la societa' attuale vive in un contesto di plurilinguismo che se da un lato arricchisce la persona, dall'altra impoverisce e mina il concetto di identita' col prevalere di lingue egemoni . L'Esperanto, lingua internazionale creata con l'apporto di radici sia di lingue neolatine occidentali, sia di lingue anglosassoni e slave orientali, al fine di essere lingua di tutti i popoli ma di nessuna nazione, nel rispetto di tutte le lingue madri, intende porsi come strumento che porti in Europa e nel mondo il senso della mantovanita'. L_ iniziativa si propone il duplice scopo di dare visibilita' al nome di Mantova e valorizzare un moderno concetto di mantovanita', autenticamente intesa come radice culturale di un popolo, che, in vista di un inserimento in strutture sociopolitiche extranazionali, intende salvaguardare come patrimonio prezioso e indistruttibile il senso profondo delle proprie radici. L'Amministrazione Provinciale di Mantova e il comitato "Festival della letteratura" di Mantova sostengono ed approvano l'iniziativa. Il bando e' a disposizione degli interessati, dai 15 anni in su, richiedendolo alla c.p. 108 Mantova o al n° di telefono 0339/1522925 o all'indirizzo e-mail lbrazza@libero.it Laura Brazzabeni lbrazza@libero.it *************************************************************************************************** Amnestio Internacia en Esperanto Danke al Vincent Charlot, ek de nun eblas legi aktualajn komunikojn de Amnestio Internacia en la Internacia Lingvo Esperanto. La tekstoj estas libere uzeblaj, kaj vi povas aperigi ilin en viaj revuoj aux informiloj. Kial ne traduki cxi tiun informon al via loka lingvo? Bv. viziti: http://users.skynet.be/bs939002/amnestio.html inf: jakvo Schram < j.schram@skynet.be > *************************************************************************************************** Subvencio por vojagxo de TEJO-aktivuloj al IJK TEJO, per sia fondajxo 'Partopreno IJK' ofertas al siaj aktivuloj modestan kontribuon en iliaj vojagxkostoj al la IJK 2001 en Francio, Strasburgo. Cxi tiu iniciato estas ligita al alia iniciato: aktivula trejnseminarieto kiu okazos dum du duontagoj kadre de la IJK. Dum cxi seminarieto traktigxos diversaj aspektoj de aktivado en nia movado, celante plian profesiigxon de nia agado. Per cxi iniciatoj TEJO penas pli altigi la profesiecon de asocio per trejnado de aktivuloj kaj samtempe finance subteni tiujn aktivulojn kiuj ne havas la monon por mem pagi diversajn vojagxkostojn. Kriterioj por ricevi la subvencieton: * esti individua membro de TEJO * aktive partopreni la aktivulan trejnseminarieton kiu okazos dum IJK * esti aktivulo, cxu rekte en TEJO, cxu en LS de TEJO, cxu en baldaux fondota LS de TEJO * sendi kandidatigxan leteron kun, bazaj informoj pri si (lando, adreso, agxo, konataj lingvoj, interesigxoj), mallonga biografio, eseeto pri movadaj motivoj kaj celoj, priskribo de via vojagxvojo al Strasburgo, kaj takso de viaj vojagxkostoj. La subvencio estos limita gxis 50-200 EUR depende de kvanto de subvencipetoj kaj via situacio. Elektante, prioritaton ricevos la pli junaj kandidatoj, kaj aktivuloj kiuj aktivas pli rekte en TEJO. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la retpagxo < http://fp-ijk.tejo.org >. Vian kandidatigxon por la subvencio sendu papere, fakse aux retposxte al: Ilja De Coster Varendrieskouter 47 BE-9031 Gent Belgio fakso: *32 (0)9/227.86.64 rete: ilja.decoster@rug.ac.be Vian kandidatigxon ni ricevu plej laste je la 1a de junio 2001. Meze de junio vi informigxos pri via jes aux ne elektigxo. Ilja De Coster TEJO-Kasisto Ilja.DeCoster@rug.ac.be *************************************************************************************************** CENTRO ESPERANTO DI TORINO: FESTA DEI DIPLOMI Un'altra generazione di esperantisti ha visto la luce durante l'anno sociale 2000/2001. Come ogni anno vogliamo dedicare loro una serata di cultura e spettacolo per poter godere di un'altra realta' torinese: la Torina Nova Trupo, gruppo teatrale che da anni, con nomi diversi, calca la scena in tutta Europa. L'appuntamento, con nuovi e vecchi esperantisti e' per Sabato 9 Giugno 2001 Presso il teatro della Parrocchia Madonna delle Rose _ Corso Unione Sovietica 221 Programma: Ore 19.30 Cena conviviale Ore 21.00 Consegna dei diplomi Ore 21.30 Spettacolo Teatrale della TORINA NOVA TRUPO Ore 22.30 La festa continuera' presso la sede del Centro Esperanto. Costo della serata: Lire 15.000 Organizzazione: Centro Esperanto di Torino, Corso Unione Sovietica 215 - Telefono 011 3188649 esperanto.torino@esperanto.it o esperanto.torino@libero.it http://www.arpnet.it/~esper e http://www.esperanto.it