Kurso de Esperanto - versio 2 PUBLIKIGITA! Hodiaux fine aperis al publiko la dua versio de la programo Kurso de Esperanto. Post korekto de kelkaj cimoj kaj gxenerala polurado, la programon longe testis mi kaj lokaj helpantoj, kaj lauxsxajne gxi estas libera je cimoj (Dio volu!). En la nuna distribuo aperas la tradukoj al la franca, hispana, angla, norvega, itala, pola kaj korea. La traduko al la cxehxa estis jam preta, sed lastmomentaj problemoj en la dosiero neebligis, ke gxi akompanu la ceterajn. Aliaj tradukoj survojas, kaj tuj kiam ili pretigxos, mi disponigos ilin en la ttt-ejo en aparta instaldosiero. Kion fari nun? Nu, ni tostu! Je la sano kaj prospero de cxiuj tradukantoj kaj kunlaborantoj! Je la prospero de nia kara lingvo! Kion post la tosto? Jen la kurso estas jam disponebla al viaj samlingvanoj, kaj cxiuj povas disvastigi la novajxon cxe elsxutaj ttt-ejoj, tra esperantaj kaj neeesperantaj retpagxoj, cxe landaj asocioj, gazetoj, ktp. Komputadaj gazetoj estas speciale interesaj, cxar ili trasercxadas novajxojn por oferi al siaj legantoj, kaj KE estas altkvalita programo, kiun ili certe volos publikigi. Tiaj gazetoj atingas cxefe junan publikon, kaj jen ni povas rejunigi la movadon kaj varbi talentulojn por la kreado de novaj esperantajxoj en la reto. Mi faris tiun disvastigon cxe la brazilaj komputadaj gazetoj, kaj post tri monatoj, kiam mi jam senesperis pri la apero de KE, jen la gazetoj, unu post la alia, publikigas la programon, kaj cxefe: prezentas Eon per tre favoraj vortoj, kiujn ili cxerpis el la programo mem ("Kio estas Esperanto?", cxu vi memoras?). Kiel disponigi la instaldosierojn? Prefere metu ligilon por rekte elsxuti el mia ttt-ejo (elde via retpagxo!). Tio faciligas la konservon kaj aktualigon de la dosieroj. Mi zorgos pri la aperigo de la programo cxe la grandaj elsxutaj ttt-ejoj cnet.download kaj tucows (bv. informi al mi aliajn). Mi petas al vi fari la samon cxe nacilingvaj elsxutejoj. Mi volonte disponigos al vi la informojn necesajn. Se vi mem ne povos fari tiun kroman laboron, bv. informi al mi iun, kiu povus zorgi pri tio. Cxu pliaj novajxoj? Jes! Mia retpagxo nun havas novan veston, konstatu: (www.cursodeesperanto.com.br/eo/index.html . Plia frukto de lokaj volontuloj, kiuj, malgraux la neesperantisteco, tre simpatias al nia idealo kaj helpas disvastigi la kurson. En tiu nova pagxaro estas resumo de prelego mia, kiu prezentas iom pri la historio de tiu cxi laboro. Estas ankaux informoj por tiuj, kiuj deziras starigi kursgvidan servon. La elsxuton de la nova versio vi povas fari rekte el la retpagxo. Mi tre, tre kore dankas al vi! Via kunlaboro ege kontentigis min, kaj multe plibonigis ne nur la programon sed ankaux la auxtoron mem, kiu multe lernis el viaj konsiloj kaj sugestoj. Koran dankon, karaj! Sincere, Carlos A. A. Pereira (Karlo) www.cursodeesperanto.com.br Brazilo *************************************************************************************************** La Papo en EUROVISION Ni cxiam gxojas kiam ni auxdas la papan benon "Urbi et Orbi". De nove hodiaux la Papo sendis sian pacan mesagxon al cxiuj. Cxi foje la nederlanda jxurnalisto anoncis "la internacian lingvon Esperanto" (de internationale taal Esperanto). Tamen poste, dum la TV-jxurnalo, oni ne plu parolis pri Esperanto. Cxu ni avertu antauxe ? La sekvonta okazo estos Kristnasko. La Belga Esperanto-Federacio deziras al cxiuj : Pacan Paskon ! Flory Witdoeckt prezidanto de BEF *************************************************************************************************** Segnalazione libro Segnalo agli amici esperantisti che e' uscito "Imparare le lingue on line" di F. Desiderio ed. Alpha Test nel quale si nomina - positivamente - anche l'Esperanto (circa due paginette) con presentazione della pagina Esperanto ed alcuni indirizzi. Saluton. Eliana Sessegolo < eliana.sessegolo@iol.it > *************************************************************************************************** Tradukisto Itala =>Esperanta sercxata Mi serioze eksercxas kompetentan esperantiston, kiu povas en la esperantan lingvon traduki miaj TTT-pagxoj: Xenoitaly@hotmail.com Sto cercando un esperto traduttore italiano => esperanto per creare una sezione in esperanto del mio sito (con annessa comunita' virtuale). Per informazioni: Xenoitaly@hotmail.com Massimo Ripani via cona lotto r/10 64100 Teramo(Italio) Xenoitaly@hotmail.com *************************************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS: Junulo el Teramo Mi volas korespondi, por ke mi havu amikojn. Mi nomigxas Massimo kaj mi logxas en Teramo, Italio. Mi pardonpetas pro mia Esperanto! Dankon. Atendante vian baldauxan respondon. Xenoitaly@hotmail.com Massimo Ripani via cona lotto r/10 64100 Teramo(Italio) Xenoitaly@hotmail.com