DISVASTIGO vokas vin Per completare la struttura operativa dell'agenzia di stampa Disvastigo, ai primi passi, e' necessario si stabilisca una rete di centri che diffondano localmente le notizie del centro nazionale rendendole d'interesse locale e che forniscano a loro volta al centro le notizie delle attivita' locali, i cosiddetti centri B. E' necessario inoltre vi siano delle persone, adatte alle pubbliche relazioni, disposte a visitare le redazioni dei giornali per promuovere la pubblicazione di articoli e servizi sul problema della comunicazione e sull'offerta Esperanto, oltre che sul nostro mondo variopinto, fornite di dossier con materiale da mostrare (articoli, pieghevoli, foto, referenze) come dei buoni rappresentanti di commercio che vogliono vendere i loro prodotti. Servono anche indirizzi di associazioni culturali, politiche, informagiovani ecc. a cui inviare il notiziario. Per richiedere il progetto provvisorio e per aderire all'iniziativa rivolgersi a: Giorgio Bronzetti V.le A.Moro 37 66013 Chieti gbronzetti@infinito.it 0871561301 *************************************************************************************************** La sesa e-renkontigxo en Respubliko Srpska (Bosnio) Esperanto Ligo de Respubliko Srpska organizos internacian esperantan renkontigxon de 14-a gxis 16-a de oktobro cxi tiu jaro en Banja Luko. La organizanto aparte adendas partoprenantoj el balkanaj landoj kaj el respublikoj eksa Jugoslavio. La cxefa temo estos: "LA LINGVAJ MALEGALECOJ EN LA MONDO". Pli detalaj informojn vi ricevos por du monatojn. Adreso de la organizanto estas: Esperanto Ligo de Respubliko Srpska postanski fah 335, 78000 Banja Luka, Republika Srpaka , Bosna i Hercegovina Kontaktpersonoj : Mico Vrhovac , tel: ++ 387 51 347 186, E - mail: vsilva@blic.net Ljubisa Preradovic, tel : ++387 51 302 785, E - mail: ljubopr@inecco.net *************************************************************************************************** Volontulu cxe Pro Esperarto - Finlando Cxe "Pro Esperarto" eblas volontuli kiel EVS-volontulo se vi estas 18-25 jara, .(EVS- Euxropa Volontula Servo) Tio signifas ke Euxropa Unio pagas vojagxmonon kaj posxmonon por almenaux 6 monata volontuleco. Volontuli povas junuloj el EU-landoj kaj kelkaj aliaj Euxropaj landoj. Esperantistaj volontuloj speciale sercxataj! Aliaj, kiuj ne estas 18-25 jaraj, aux logxas en aliaj landoj ol supre menciitaj, povas ankaux volontuli cxe Pro Esperarto, tamen tiam bezonas mem pagi vojagxkostojn kaj nenion posxmonon ricevas. La hejmpagxo de Pro Esperarto : < http://www.dlc.fi/~bovo >. Kun Pro Esperarto kunlaboros ekde majo 2001 privata firmao "Aventuro" kiu arangxas vagrajdo-ekskursojn kun 7 islandaj cxevaloj. La laboro por volontulo estas varia; eksemple en gxardeno, arbaro, en kuirejo , en stalo, kun bestoj kaj gastoj..... Demandu pli de Börje Eriksson, < esperarto@dlc.fi > fonto: ret-info *************************************************************************************************** TRADUKISTO ESPERANTO/ITALA SERCxATA Mi serioze eksercxas kompetentan esperantiston, kiu povas en la italan lingvon traduki La Fundamentan Instruon de Uxonbulismo: http://www.uonbulismo.org/s-libroj/fuin.html . La libro estas la kerna instrulibro de uxonbulismo kore-devena religio. Gxi ampleksas 40 pagxojn en A4-formato. La adekvata honorario estas interkonsente pagata. Estus bone, se tradukanto scipovas aliajn lingvojn, precipe anglan. Des pli bone, se li aux sxi havas konon aux interesigxon pri orienta penso. interesigxantoj bonvolu kontakti < renato.corsetti@esperanto.org > amike Renato Corsetti < renato.corsetti@esperanto.org > *************************************************************************************************** Esperanta web-master sercxata Orbis Pictus selektas TTT-mastrojn (web-master) por ellaboro de ret-pagxoj. Sinproponojn (sinprezento, tempodisponeblo, kosto de la laboro, gxisnunaj spertoj kun la indiko de jam faritaj pagxoj...) sendu al: ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic Via Leghissa 6 , IT-34 131 Trieste tel/fax: 00 39 040 767 875 orbispictus@iol.it http://users.iol.it/orbispictus *************************************************************************************************** Kantoj de EoLA-2001en la reto EoLA: "Esperanto = Lingvo Arta" estas unu el la famaj muzikaj E-renkontigxoj en Rusio. 19 kantoj de E-kantistoj, partoprenintaj festivalon EoLA en Serovo (8-11.03.2001) apud Peterburgo, Rusio, estas auxskulteblaj rete de la ttt-ejo http://www.andreo.mailru.com Cxiuj kantoj estas en formato mp3, 24 kb/s, po 300-500 kb grandaj. Estas auxdeblaj kantoj de: - Timur Golubencev kaj Sveta Belova (kantoj "Bossa Nova", "Hieraux pluvis", "Dormas mond") - Lena Katajeva ("Kanto, dedicxita al..." , "Plumoj") - Grigorij Arosev ("Kiom dauxrege") - JoMo ("Sub la potenco de legxo", "Jen nia mondo") - Georgo Handzlik ("Ludoviko", "Gxis revido") - Ocxjo Dadaev ("En mia hejm' denove la malplen", "Kun vi mi povas esti blinda", "Kvankam vintro jam pasis...") - Sonjo Sxejnina ("Cxu vi auxdis?") - Masxa Kocxetkova kaj Maksim Kablukov ("Vento", "Dancas") - Natasxa Koreneva ("Nubparadiz") - Aleksandr Osokin ("Radio verda", "Oriento") Iom poste aldonigxos kantoj de Mikaelo Bronsxtejn. Plejparte la prezentataj kantoj estas originale verkitaj en Esperanto. Bonan auxskultadon! Andrej Grigorjevskij" < andreo@mailru.com > fonto: ret-info *************************************************************************************************** Pli ol 200 Esperantaj retlistoj Listo de Esperantaj retlistoj Estas registritaj jam pli ol 200 Esperantlingvaj retlistoj (alinome diskutlistoj, novajxlistoj, distribulistoj) cxe http://www.eventoj.hu La "Listo de listoj" estas grupigita al "cxefaj, fakaj, lingvoinstruaj kaj ceteraj" blokoj, kaj enhavas ne nur la nomon, temon kaj adreson de la unuopaj listoj, sed ankaux teknikan klarigon pri la maniero de aligxado. Se vi trovas mankon en la supra listo, aux vi havas informon pri ekesto/modifo/nuligo de iuj listoj, estas bonvena via informo, kompletigo kaj korekto. La "Liston de listoj" prizorgas redakcio de la retposxta Esperanto-novajxservo "RET-INFO". fonto: ret-info