INTERNACIA JUNULARA KONGRESO DE TEJO EN 2000 VERSxAJNE EN HONKONGO La 24an kaj 25an de oktobro la estraro de TEJO kunvenis en Roterdamo por sia auxtuna kunsido. Estis la unua kunsido por la nova kasisto, Anna-Lena Eriksson, kiu havas la firman intencon igi la TEJO-financojn pli klaraj kaj ordigitaj ol iam antauxe. En tiu laboro sxi estos helpata de financa komisiono, kies reprezentanto Ilja De Coster samtempe vizitis la CO-n por partopreni en parto de la estrarkunsido kaj por firmigi la rilatojn kun la CO. *************************************************************************************************** GRATIS AD HONKONG? IL PREMIO MARELLI TI PAGA VIAGGIO E SOGGIORNO Dal 1994 molti giovani hanno sfruttato il premio, partecipando a congressi Corea, Russia, Bulgaria, Australia, Finlandia, ecc. Costituito per volere di Pierluigi Marelli, il fondo ha lo scopo di sovvenzionare la partecipazione ai congressi internazionali esperantisti di giovani italiani (con meno di 30 anni) che abbiano conseguito il Diploma di Magistero. Questo diploma, che si raggiunge dopo un iter di 3 esami (I° grado per la conoscenza superficiale, II° grado per la conoscenza approfondita e III° grado, che abilita all'insegnamento dell'esperanto. INFORMAZIONI -> Fondo Marelli, via Villoresi 38 - 20143 MILANO -> redaktoro de Nova Sento *************************************************************************************************** AKTUALIGITA VERSIO DE LA "ADRESARO DE RETE ATINGEBLAJ ESPERANTISTOJ" Aperis la aktualigita versio de Esperanta Retadresaro (administrado: Derk EDERVEEN < adresaro@esperanto.nu >) - Dato de lasta sxangxo: 01-11-98 - 2320 adresoj de 1631 personoj el 71 landoj kun 37 retaj delegitoj - 457 hejmpagxoj, 415 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 77 internaciaj La adresaro trovigxas en pluraj lokoj en la reto, cxefaj atingolokoj: - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.txt > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.html > Derk Ederveen *************************************************************************************************** GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 17 (1998-10-28) BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA LA 50-AN FOJON Jam por la 50-a fojo invitas UEA al partopreno en la Belartaj Konkursoj. El la iniciato de Reto Rossetti kreskis la plej prestigxa kaj plej longedauxra arta konkurso en Esperanto, kies unuaj diplomoj estis transdonitaj en la Pariza UK en 1950. La scenejon por la ora jubileo donos la 84-a UK en Berlino. Post tio UEA planas eldoni antologion de la plej reprezentaj verkoj el la 50-jara rikolto de la Konkursoj. Partopreno en la Konkursoj estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antauxe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: 1. Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. 2. Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. 3. Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. 4. Eseo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK: "Tutmondigxo: sxancoj por paco?". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj. 5. Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj. 6. Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo (vd. Eseo). Dauxro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. 7. Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 1998. Unu premio. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1999. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 1999. Cxion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseudonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj: Unua premio: 420 gld. Dua premio: 294 gld. Tria premio: 168 gld. Premio "Nova Talento" (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 294 gld. Infanlibro de la Jaro: 882 gld. Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Plena regularo estas havebla kontraux unu respondkupono cxe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; rete < uea@inter.nl.net >. *************************************************************************************************** Sveda jxurnalo kunlaboras kun Sveda E-Federacio La cxefa sudsveda jxurnalo Sydsvenskan komencis kunlabori kun Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj gxia interreta Kiosko. Sydsvenskan proponas al siaj interretaj legantoj diversajn kolektojn da ligiloj, inter alie al aliaj gazetoj en la mondo. Ek de hodiaux tio estas la Kiosko de SEF. La uzantoj havas la tutan tempon la senton, ke ili trovigxas cxe la gazeto, kvankam ili movigxis al la pagxoj de SEF kaj pluen al gazetoj en la mondo. La Kiosko de Sydsvenskan troveblas cxe http://sydsvenskan.se/links/kiosken.html Franko Luin franko@esperanto.se *************************************************************************************************** VIRUS & Co. Saluton, mi spiace che dopo tanti anni di Internet ancora girino codeste favole... In verita' per poter contenere una procedura virale un file deve NECESSARIAMENTE essere un eseguibile. In tale categoria rientrano i file .bat, .exe, .com, le macro Office e pochissimi altri tipi di files tra cui NON ci sono le e-mail neppure se redatte in linguaggio HTML. In ogni caso l'infezione prende piede solamente nel momento in cui questi files vengono eseguiti, sicche' basta essere minimamente accorti con i programmi di cui ignoriamo la provenienza o di cui non siamo sicuri della sanita'. Basta non eseguirli. Vi prego per il futuro di non dar retta a quello che e' il piu' vecchio scherzo per newbies della rete e se proprio non mi volete credere, potete controllare il knowledge base della Micro$oft (tra l'altro per capire che si tratta di una bufala basta dare un'occhiata al sito Micro$oft dove la notizia non appare assolutamente) alla voce sicurezza o quello di qualunque altra megaditta informatica. Scusate per la digressione. Davide Rossi d.rossi@alphacomm.it *************************************************************************************************** NOVA ADRESO DE GUIDO CARRAVIERI Ekde la 1-an de novembro 1998, mia nova adreso estas: Guido Carravieri via Grazia Deledda 8 20060 BUSSERO (MI) - ITALIO Tel. +39 02.95038556 gcarravi@comm2000.it Bonvolu dissendi tiun informon per ret-itinfo. Dankon. _________ Kara Guido, mi volonte tion faras, atendante inviton por la redaktoro de Ret-ItInFo kaj por cxiu leganto al la inauxguro de via nova logxejo. Francesco *************************************************************************************************** INDIRIZZO SITO ILEI ERRATO Mauro La Torre mi informa che l'indirizzo diffuso tramite NS 19 e' errato. L'indirizzo giusto e': http://www.uniroma3.it/esp/lps/ilei *************************************************************************************************** Bogoto invitas vin... El altega paradiza ebenajxo, Bogoto, la kolombia cxefurbo, gastigos la Kvaran Tutamerikan Kongreson de Esperanto. Kun 6.5 milionoj da logxantoj, Bogoto estas cxarma, trezorplena kaj vere vizitinda urbego. La Turisma Komitato de TAKE-4 arangxas por vi apartajn rondveturojn al pluraj lokoj, inter kiuj trovigxas la unika, mondfama kaj mirinda Salkatedralo de Zipaquirá (pr. sipakira'). En Bogoto vi trovos belegajn vidindajxojn,malmultekostajn akirindajxojn, kaj de gxi vi kunportos hejmen neforgeseblajn kaj tre aglablajn impresojn. TTT-ejo : http://esperanto-kolombio.org/take4/take4.htm Retposxta adreso : take99@colomsat.net.co