Notizie dalla gazzetta ufficiale Per chi eventualmente non fosse informato, sulla Gazzetta Ufficiale del 27/12/2OOO serie generale n.3OO, e' stata pubblicata la legge n.383 che approva e regola la disciplina delle associazioni di promozione sociale , e il movimento esperantista e' sicuramente soggetto di promozione sociale e culturale. Percio' mi permetto suggerirne la divulgazione in modo tale che quei gruppi, spero molti, che si collocano nelle condizioni richieste, possano beneficiarne in toto o in parte dei contributi, defiscalizzazioni e quant'altro previsto. Esperantajn salutojn Esperantisto el Bologna ************************************************************************************************ 1161 ADRESOJ EN PASPORTA SERVO Il pasporta Servo e' un servizio della Gioventu' Esperantista Mondiale (TEJO). In esso sono raccolti esperantisti di tutto il mondo (80 paesi!!!) disponibili ad ospitare gratuitamente altri esperantisti per brevi periodi. Uno strumento straordinario per chi viaggia, che puo' vivere un turismo davvero genuino e coinvolgente, e per chi apre le porte di casa a nuovi amici. Framerio (iscritto alle liste degli ospiti da 12 anni) ______________________________ La cxi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, nombras 1161 gastigantojn 80 landoj. En 2000 la reto de gastigantoj konsistis el 1075 adresoj en 76 landoj. En du jaroj la reto kreskis preskaux je unu kvarono, cxar en 1999 gxi ampleksis 945 adresojn. Francio okupis la unuan lokon kun 103 gastigantoj kaj Germanio la duan kun 94. Rusio, kie en 2000 estis plej multe da adresoj, havas 87 gastigantojn. Aliaj landoj kun multaj adresoj por vojagxantaj esperantistoj estas Pollando (63), Britio (52), Usono (49), Ukrainio (48), Brazilo (46), Japanio (41), Nederlando (36), Hungario (35), kaj Bulgario kaj Irano (po 34). En la bele presita 198-pagxa posxlibro trovigxas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaux mapoj kun indikoj pri cxiuj lokoj kun gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojagxon. Enestas ankaux reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj aliaj utilaj adresoj. Esperantistoj, kiuj membras en la Pasporta Servo, rajtas senpage tranokti cxe la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas cxiu kiu posedas la adresaron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas acxeti gxin. La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis la argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro laux la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaux pioniroj trovigxas inter la gastigantoj ankaux en la plej nova eldono. La nuna administranto de la servo estas Derk Ederveen el Nederlando. La adresaro estas acxetebla cxe la libroservo de UEA. La prezo estas 10,80 Euxroj plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton. ************************************************************************************************ Facile al 86-a UK en Zagreb! Por faciligi la vojagxon al 86-a UK en Zagreb, esperanta firmao Orbis Pictus el Trieste (kies direktoro devenas el la kongreslando, Kroatio) organizas komunan busvojagxon de Trieste al Zagreb. La buso portos la kongresanoj gxis la kongresejo kaj gxis la logxejoj rezervitaj de Orbis Pictus (hotelo-studenta, respektive lernejana, domoj). Post la fino de la kongreso eblos buse reveni al Trieste (por la Itala Kongreso) aux Lovran /Lauxrana (70 km for de TS, en Istrio) kie okazos la 35-a ILEI-konferenco, same organizita de Orbis Pictus. Kaze de manko de lokoj la precedencon havos klientoj de Orbis Pictus kaj kaze de granda intereso eblos enkonduki plia(j)n buso(j). Bonvenas fruaj antauxmendoj cxe: ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic Via Leghissa 6; 34 131 Trieste tel/fax: 040 767 875 orbispictus@iol.it http://users.iol.it/orbispictus ************************************************************************************************ Manpleno da novaj elektronikaj libroj eLibrejo, la interreta "libroservo" kun elektronikaj libroj, proponas manplenon da novaj titoloj. Plej surpriza estas "Pastajxo - konsideroj kaj historio" de Marco Picasso. La libreto estas originale verkita en Esperanto kaj aperas unue cxi tie kiel eLibro. Gxi ne estas recepto-libro, sed pritraktas la temon -- spagetoj, makaronioj, k.s. -- tute gxenerale, donante utilajn informojn pri historio, san-avantagxoj kaj uzado. La auxtoro bonvenigas sinproponojn traduki la libreton en naciajn lingvojn. Du novaj eLibroj turnas sin al infanoj. Ili estas "Emilo en Smolando" de la sveda verkistino Astrid Lindgren (ankaux acxetebla kiel presita libro) kaj malmulte konata libreto de Franjo Modrijan, "Fabeloj", originale verkita en Esperanto. Estas antauxvidita la elektronika eldono de du pliaj libroj de Astrid Lindgren: "Fratoj Leonkoro" en marto kaj la plena versio de "Ronjo, rabista filino" iam dum la printempaj monatoj. Dum la UK de Dresdeno en 1908 estis ludata dramo de la sveda verkisto August Strindberg, "Frauxlino Julie". Tiu dramo -- aux "naturalista tragedio", kiel la auxtoro subtitolis gxin -- estas denove havebla, en iom modernigita lingvo. Gxi estas unu el la cxefaj verkoj de Strindberg kaj dauxre ludata, ankaux ekster Svedio. Pluraj libroj turnas sin al amantoj de interesaj legajxoj. Pri amo temas la klasika germana "Imenlago" de Theodor Storm, dum tri titoloj apartenas al la fako scienc-fikcio: "Doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde" de R. L. Stevenson, kaj "La tempo-masxino" kaj "Lando de blinduloj" de H. G. Wells. En cxiuj kazoj temas pri modernigitaj malnovaj tradukoj. eLibrejo troveblas cxe http://esperanto.nu/eLibrejo . La libroj estas senpage elsxuteblaj. Franko Luin < franko@omnibus.se > fonto: ret-info ************************************************************************************************ Projekto Uruguay-Italia Itala kuracisto-esperantisto urgxe sercxata por kunlabora projekto en la kampo de historio de medicino proponata de urugvaja kuracistino. Bonvolu kontakti corsetti@itelcad.it por ricevi detalojn pri la projekto. Amike Renato ************************************************************************************************ MUZIKO EL LA RETO: AUxSKULTU JHOMART KAJ NATASHA Sep niajn kantojn el la albumo "Valso Por Amikoj" estas auxdeblaj kaj elsxuteblaj cxe www.mp3.com/JomartNatasha Laux mi estas tre bona okazo por popularigi Esperanton cxar ju pli da auxskultantoj venos al la adreso des pli videblaj la kantoj estos por cxiuj kiuj vizitos la mp3.com. Kaj tiu interretpagxo estas ege populara en al tuta mondo. Eble tiam ankaux aliaj esperantistoj aperigas siajn kreajxoj tie. Jxuste nun ni estas la unuaj (!) kaj la solaj Esperantoartistoj tie. Ni petas cxiuj esperantistoj subteni nin kaj: - mem iri al la adreso www.mp3.com/JomartNatasha kaj auxskulti la kantojn; - lauxeble informi aliajn esperantistojn (neesperantistojn?) pri la ebleco. Esperante pri bona reeko, amike Jhomart kaj Natasha