PLL: 2001 - partenza veloce Cari amici, desidero ragguagliarvi sull'andamento del PLL in questi primi 40 giorni dell'anno 2001. Sono gia' state pubblicate: - 7 lettere sui giornali di Bolzano; - 1 Articolo, molto importante perche' "neutrale" su La Stampa di Torino del giornalista Michele Perriera; - 1 Breve lettera per la prima volta, su Selezione dal Reader's Digest, mensile di origine USA; - 1 lunga lettera, mia, anche qui credo per la prima volta, su Panorama; - 1 Una bella lettera di Marco Menghini su "il Giornale" che da anni e' stato ostile all'Esperanto. Totale circa 3 milioni di giornali in 40 giorni. Se continuera' cosi' saranno circa 27 milioni a fine anno, un super risultato. Per mantenere questo ritmo e' necessario continuare a premere, scrivendo finche' gli italiani e gli europei capiranno quanto e' necessaria una lingua neutrale per l'Europa, e finche' i nostri politici non la faranno diventare lingua comune europea. Caro esperantista che leggi, scrivi subito una lettera anche tu ai seguenti giornali o periodici: panorama@mondadori.it lettere@lastampa.it larepubblica@repubblica.it lettori@ilgiornale.it segreteria@ilgiornale.it espresso@espressoedit.it famigliacristiana@stpauls.it mabroggi@stpauls.it lettere.al.direttore@gazzettino.it lettere@avvenire.it messven@messaggeroveneto.it messaggero Veneto umberto.cecchi@lanazione.it redazione@ilmattinobz.it di Bolzano segreteria.redazione@ilgiorno.it direttore@diario.it libertadiparola@ilgiornaledivicenza.it e-mail da utilizzare nel sito www.corriere.it/montanelli < http://www.diario.it > info@ilsole24ore.it specchiotempi@lastampa.it "rubrica: Specchio dei tempi" Dante Chierico dachieri@theoffice.net *************************************************************************************************** GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 113 (2001-01-26) Enhavo: 1. UEA auxspicias tutmondan fabelkonkurson por infanoj 2. Reprezentanto de UEA kungvidas packomitaton de NRO-j en Vieno 3. UEA elektis komisionon por Meza Euxropo 4. Trompaj proponoj el Nigxerio 1. UEA AUXSPICIAS TUTMONDAN FABELKONKURSON POR INFANOJ Paatalo-instituto, edukejo por amatoraj verkistoj en Taivalkoski, komunumo en Norda Finnlando, organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj cxiujare ekde 1994. Tiu konkurso farigxis tre konata kaj populara en la lando. En Metsakyla, vilagxo en Taivalkoski, de kelkaj jaroj aktivas Esperanto-grupo gvidata de s-ino Aini Vaaraniemi. Laux gxia iniciato, la t.n. vilagxa asocio de Metsakyla proponis aldonon de Esperanta brancxo al la konkurso de la jaro 2000. Malgraux mallonga tempo alvenis 25 verkoj el 8 landoj. Kiel raportis la revuo "Esperanto" (n-ro 12/2000), la publikigo de la rezultoj kaj la cxeesto de unu el la ne-finnaj premiitoj, Stefani Strunjek el Kroatio kun sia instruistino Judita Rey-Hudechek, altiris multe da atento de jxurnalistoj. Pro la sukceso de la unua provo, ankaux la konkurso en 2001 havas Esperantan brancxon. La Estraro de UEA asignis al gxi la auxspiciojn de UEA por rekoni la gravecon de tiu unika iniciato kaj por kontribui al gxia diskonigo. La konkurso bonvenigas fabelojn de infanoj, kiuj jam scipovas aux nur studas Esperanton. Estas tri agxkategorioj: A. infanoj gxis 9-jaraj; B: 9-11-jaraj; C. 12-14-jaraj. La konkursajxoj povas ampleksi maksimume tri tajpitajn pagxojn. Minimuma limo ne estas. La konkursajxoj devas alveni plej laste la 31-an de julio 2001 cxe la adreso: Paatalo-Instituto PL 39 FI-93401 Taivalkoski, Finnlando Oni skribu sur la koverto la vorton "Fabelkonkurso". Cxiu konkursajxo estu signita per pseudonimo. En akompana koverto estu la vera nomo, naskigxdato, adreso kaj, se eble, telefonnumero aux retadreso. La rezultojn oni publikigos en la Tago de Fabelo, la 18-an de oktobro, samtempe kun la rezultoj de la finnlingva konkurso. La publikigo estos programero de infana kultursemajno, tradicie okazanta en Taivalkoski oktobre. Pli da informoj pri la konkurso haveblas cxe: Aini Vaaraniemi Vaarajarventie 26 A FI-93590 Vanhala, Finnlando rete: aini.vaaraniemi@pp.inet.fi Paatalo-instituto, fondita en 1990, portas la nomon de Kalle Paatalo, la plej populara finna verkisto de la lastaj kvardek jaroj. Li naskigxis en Taivalkoski en 1919 kaj mortis en Tampereo en 2000. Lia hejmregiono estas konata al esperantistoj per la filmo "Reveno al Finnlando" de Roman Dobrzynski pri la vivo de pola sklavlaboristo dum la dua mondmilito. Paatalo-instituto en TTT: www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti 2. REPREZENTANTO DE UEA KUNGVIDAS PACKOMITATON DE NRO-J EN VIENO D-ro Hans Michael Maitzen estis reelektita por dujara periodo kiel sekretario de la Packomitato de Ne-Registaraj Organizajxoj reprezentataj cxe la sidejo de Unuigxintaj Nacioj en Vieno. En la Packomitato membras 22 NRO-j. 3. UEA ELEKTIS KOMISIONON POR MEZA EUXROPO Por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj gxiaj landaj asocioj en la landoj de Meza Euxropo, la Estraro de UEA nomumis trimembran regionan komisionon. Gxia kunordiganto estas Oszkar Princz, sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio. La aliaj membroj estas Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kaj Jan Vajs, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, 4. TROMPAJ PROPONOJ EL NIGXERIO En la pasintaj jaroj UEA devis ofte averti pri trompaj almozpetoj kaj komercaj proponoj, kiujn precipe delegitoj de UEA ricevis. Lastatempe tiu misuzo de la Delegita Reto gxenerale mildigxis, sed insiste dauxras veni komercaj proponoj el Nigxerio. La leteroj el Nigxerio proponas partoprenon en transpago de enormaj monsumoj kun promeso pri granda gajno. Tiuj proponoj estas tute falsaj kaj temas pri sisteme organizita krima agado. Antauxe delegitoj de UEA ricevis ilin en anglalingvaj leteroj, sed lastatempe ili komencis veni ankaux rete, telefakse kaj ecx telefone, kaj ankaux al aliaj esperantistoj ol delegitoj. Ankaux la uzata lingvo cxiam pli ofte estas Esperanto. Mi denove avertas, ke temas pri pura trompo. Oni ne respondu al la proponoj. Telefaksojn kaj leterojn, kune kun la koverto, oni povas plusendi al la Centra Oficejo de UEA sed oni ankaux povas transdoni ilin al la loka polico. En multaj landoj polico jam okupigxas pri la afero. Osmo Buller gxenerala direktoro de UEA fonto: ret-info *************************************************************************************************** LabourStart - cxiutaga tutmonda sindikata novajxservo, nun en Esperanto! LabourStart, la cxiutaga tutmonda sindikata novajxservo (en la angla, la nederlanda kaj la norvega) hodiaux anoncas sian eksperimentan servon en la internacia lingvo, Esperanto. Ni invitas niajn kamarodojn en la Esperanto Movado viziti niajn retpagxojn -- http://www.labourstart.org/eo -- kaj ni atendas viajn komentojn. Dankon. Eric Lee http://www.labourstart.org ericlee@labourstart.org fonto: ret-info *************************************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS: JUNULO EL SVEDIO Saluton! Mi estas Magnus Asplund el Svedio. Mi volus havi leteramikon en Milano por lerni iom pri Italio kaj Milano, cxar mi studos tie dum la venonta jaro. Kiel mi faros por trovi iun? Cxu vi havas interetan forumon aux cxu mi povas/rajtas skribi anoncon en io esperanta gazeto en Italio? Amike, Magnus Asplund ______________________________ Magnus Asplund Tel +46 (0)31-186630 Mobil +46 (0)704-941 548 Richertsg 2D/4201 E-mail e8magnus@etek.chalmers.se SE-412 81 Gbg www.etek.chalmers.se/~e8magnus Sweden ICQ: 23399725