VOTATE, VOTATE, VOTATE! Carissimi, in questi giorni stanno arrivando nelle casette dei soci della Federazione Esperantista Italiana dei pezzi di carta piu' volte ripiegati e non proprio attraenti. Ebbene, si tratta della convocazioni per partecipare ad una assemblea straordinaria che si terra' il 16 dicembre 1998 a Milano. Voi avete 3 opzioni: a) SIETE MASOCHISTI, e quindi andate a Milano il 16 dic. (che e' un mercoledi'), alle ore 15.00 (seconda convocazione, come nelle assemblee di condominio) nello studio del notaio Pinco Pallo. b) SIETE INTELLIGENTI, e quindi spedite la vostra scheda elettorale DOPO AVERLA USATA (per votare, ovviamente), RIPIEGATA, INCOLLATI I BORDI (io li ho graffati: in fondo sono sempre stato un anticonformista) E IMBUSTATA NELLA BUSTA ALLEGATA. SULLA BUSTA DOVETE SCRIVERE IL VOSTRO NOME (non G. Garibaldi, G. Leopardi o Zorro: dovete scrivere proprio il vostro nome). Non dimenticate il francobollo, altrimenti mandate in fallimento la FEI: da 800 L (ottocento), bitte!! c) VI PUZZA DI VIVERE e quindi non votate. .... Ma non dimenticate che il voto e' segreto e, soprattutto, LIBERO!! Scherzi a parte: SE NON ARRIVANO I VOTI DI ALMENO 2/3 DEI SOCI, LA FEI VA NEI GUAI E, SOPRATTUTTO, HA BUTTATO I SOLDONI CHE HA SPESO PER TUTTO CIO'. Grazie della collaborazione. Francesco *************************************************************************************************** RECENZO: DISSERTACIO DE FEDERICO GOBBO Federico Gobbo, Il dilemma dell'esperanto - Tra vocazione ausiliaria e naturalizzazione, Tesi di laurea, Universita' degli Studi di Torino, Anno Accademico 1997/98, pagxoj 253 Pri fama itala verkisto de la renesanca periodo, Pietro Aretino, oni skribis: "Li fi-parolis pri cxiuj krom Kristo, kaj li pardonpetis pri tio, dirante ke li ne konas tiun". Federico Gobbo, juna itala esperantisto, havas plurajn komunajn trajtojn kun Pietro Aretino. Lia disertacio en la universitato de Torino, verkita sub la gvido de profesoro Fabrizio Pennacchietti, estis aprobita kun la maksimuma poento kaj kun mencio pri gxia presindeco. Tion gxi meritis, interalie, pro la stilo absolute malpeza kaj amuza, kion oni malofte trovas en tiaj verkoj, kies celo sxajnas esti: "Ju pli la stilo estas teda, des pli gxi similas veran sciencan libron!". Kial la disertacio estas inter la plej bonaj disertacioj, kiujn mi iam ajn vidis? Fakte F. Gobbo faris tre kompletan ekzamenon de la fenomeno Esperanto por universitataj kleruloj, sen prudenta silento pri tiklaj punktoj sed ankaux kun tre sxatindaj personaj emociaj konfesoj. Gxi provas enmeti Esperanton en la kadron de la lingvistaj klasigoj de lingvoj kaj li ankaux provas kompreni pro kiuj psihxologiaj kialoj lingvistoj rifuzas okupigxi pri gxi. Gxi originale reskribas la historion de Esperanto kaj la (verajn) celojn de esperantistoj. Eble en cxi tiu kampo, mi persone trovas tro subjektiva lian gravigon de la religiaj motivoj de multaj esperantistoj. Mi konsentas ke Zamenhof havis mistikan personecon kaj ke por li religio estis eble pli grava ol la lingvo mem, sed mi persone donus multe malpli da graveco al la religiaj elementoj, kiuj enestas en la Esperanto-komunumo (de la bahaa movado al Oomoto). F. Gobbo, aliflanke, tre klare montras ankaux sian propran personan sintenon kaj malkasxas ke li estas konvinkita katoliko (tio estas io, kion en Italujo oni ne volonte agnoskas, cxefe ne en universitataj medioj, kie estas tre pli lauxmode esti nekredanto). Sed ni revenu al Aretino. F. Gobbo senkompate malkasxas la kontrauxdirojn de cxiuj esperantistaj pensofluoj, de la finvenkistoj (kiuj prefere okupigxas pri si mem kaj siaj ambicioj), de la rauxmistoj (kiuj provas anstatauxigi unu finvenkismon per alia) kaj de aliaj. Mi trovas la finajn kvar pagxojn (Konkludoj kaj perspektivoj) absolute brilaj. Li parolas pri la fundamenta kontrauxdiro de Esperanto inter la rolo de monda help-lingvo kaj de lingvo de aparta komunumo, la esperantistaro. Li priskribas la kialojn pro kiuj la esperantista "identeco" neniam povas esti sola aux cxefa identeco. Por uzi liajn vortojn, oni ne povas esti samtempe kristano kaj islamano aux franco kaj germano, sed oni ja povas esti germano kaj esperantisto, franco kaj esperantisto, ktp. Espereble cxi tiu disertacio baldaux aperos libroforme en la itala kaj eble gxi aperos ankaux en Esperanto, cxar estas bone por esperantistoj de tempo al tempo elveni el la arboj kaj rigardi la arbaron. F. Gobbo provas fari tion kvazaux li estus neesperantisto. Oni povas ne konsenti pri detaletoj jen kaj jen (se mi ne miskomprenis, Esperanto estas priskribata kiel "pro-drop"-lingvo, kio laux mi ne estas gxusta), sed oni devas agnoski ke entute la verko estas tre penso-stimula. Scipovantoj de la itala povas ricevi ekzempleron kontraux la fotokopiaj kostoj (proksimume 40 nederlandaj guldenoj) cxe Itala Esperanto-Federacio. Renato Corsetti corsetti@itelcad.it *************************************************************************************************** MODENA, 22 NOVEMBRE Il GRUPPO ESPERANTISTA MODENESE propone una giornata di incontro a Modena con il seguente programma: 22 NOVEMBRE 1998 - ore 10.30 ritrovo in Piazza S. Agostino per la visita alla mostra "Sovrane passioni" (Le raccolte d'arte della Ducale Galleria Estense, in occasione del IV centenario di Modena capitale) - ore 12.30 pranzo Il pomeriggio verra' organizzato secondo i desideri dei presenti e le condizioni atmosferiche. Per informazioni e adesioni tel. 059-440762 0536-950288 Ciao a tutti da LAURA Laura Brazzabeni < lbrazza@mmp2.iol.it > Responsabile Coordinamento Incontri per la Campagna 2000 *************************************************************************************************** INTERRETA PAGxARO PRI ILEI Nun ankaux ni, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, havas "ejon" en la komputila Interreto, kaj pli precize en TTT (Tut-Tera Teksajxo, angle WWW), kie ni povas legi kaj meti informojn pri nia asocio, kaj pri gxiaj lokaj filioj. La adreso de la menciata TTT-ejo estas la jena: http://www.uniroma3.it/lps/ilei Mauro La Torre m.latorre@educ.uniroma3.it *************************************************************************************************** NOVA HEJM-PAGxO Mi volas informi la Legantojn de Nova Sento pri Nova Hejmpagxo: http://space.tin.it/arte/psimari/index.htm Pier Luigi Simari.