Novjara mesagxo de la Prezidanto de UEA: PER PACA ARMILO EN NOVA JARMILO Tiom UEA vastigxis tra la mondo ke la tradicia nov-jara mesagxo devus esti sendita plurajn fojojn tra la jaro. Multaj el niaj membroj festas la novan jaron nun, sed ekzistas ankaux multaj kiuj festos gxin post kelkaj tagoj; aliaj, kiuj festos gxin en marto aux septembro; aliaj, kiuj nun festas ne la novan jaron sed Ramadanon; kaj certe ecx aliaj. Cxiukaze, pro respekto al la tradicio, ni restu cxe la komenco de la kristana kalendaro. Novjara mesagxo estas okazo por pritaksi kun kritika distanco la evoluon dum la pasinta jaro kaj por esprimi dezirojn pri la evoluo en la posta jaro. La Esperanto-movado dum la jaro 2000 dauxrigis sian kutiman kreskon. Ne lasu ke misgvidu vin la membro-nombro de cxi tiu aux de aliaj organizajxoj. En efektiveco, cxi-momente Esperanto kreskas, foje ecx tumulte, en regionoj kiuj ne eniras la bon-kondutan cirklon de la ok plej industriaj landoj en la mondo. Ekster tiuj ok landoj esperantistoj apenaux povas revi pagi kotizojn aux acxeti librojn eldonatajn en tradicie fortaj bazoj de la movado. Defio staras antaux UEA kaj la ceteraj organizajxoj: cxu ni sukcesos trovi manierojn enplekti tiujn homojn en la vivon de Esperantujo? Nia himno nenie asertas ke la flugiloj de facila vento devas porti la novan senton nur de ricxa loko al ricxa loko. Se vi do vivas en lando kie ne estas problemo pagi la kotizon de individua membro, bonvolu fari tion. Per tio vi helpos cxiujn agadojn de UEA (ekde disvastigo de Esperanto inter la junularo aux en la Interreta mondo gxis helpo al la movado en Afriko aux Nepalo). Jen kiel, fakte, oni elspezos la monon de via kotizo. Krome, vi aligxos al la rondo de la esperantistoj plej bone informataj per la plej legata Esperanto-revuo, kaj vi estos inter la plej favorataj partoprenantoj de Universalaj Kongresoj, acxetantoj de libroj kun rabatoj ktp. Estas nun finigxanta Kampanjo 2000, kiun sindedicxe sekvis la esperantistaro en multaj landoj. Gxi portis kelkajn sukcesojn, dum cxe iuj agad-flankoj progreso forestas. UEA, kiel reprezentanto de la monda esperantistaro, regajnis cxiujn sxanceligxintajn poziciojn cxe internaciaj organizajxoj, kiel UN kaj Unesko kaj aliaj ankoraux, kaj gxuste en la dua duono de la jaro 2000 atingis pliajn rezultojn. Esperantistoj estis petataj prelegi en Unesko mem al la tuta mondo de neregistaraj organizajxoj. Neniu ridetis kaj neniu primokis, multaj ecx petis rilati kun ni. Same okazas en UN, kie, dank' al la refortigita Novjorka Oficejo, oni komencas ricevi de pluraj flankoj subtenojn por la rezolucio de la Seula konferenco de NRO-j (1999), kiu postulas ke UN finfine alfrontu la problemon de lingvaj homaj rajtoj kaj la eblan solvon pere de neutrala lingvo. En cxiuj kontinentoj esperantistoj komencas funkciigi cxiam pli sukcese siajn kontinentajn aux landarajn Esperanto-asociojn, -uniojn kaj -komisionojn. Mi ne povas ne mencii la amerikajn kaj aziajn kongresojn, kiel brilajn ekzemplojn de tio kion oni faras. Mi ne povas ne mencii la revigligxon de Euxropa Esperanto-Unio, kiu eble siavice revigligos kelkajn Esperanto-agade margxenajn euxropajn landojn. Mi certas ke euxropaj esperantistoj kapablos gxis maksimumo ekspluati la eblojn kiujn prezentas la Euxropa Jaro de Lingvoj 2001, por montri al la mondo, kiu vere volas subteni plurlingvecon kaj sekurigi la plu-ekziston de naciaj lingvoj. Apud la tradiciaj rimedoj por Esperanto-agado pli kaj pli ekspansias io nova: Interreto. Estas vere mirinde konstati kiel rapide esperantistoj sukcesis adaptigxi al cxi tiu moderna komunik-rimedo kaj utiligi gxin por Esperanto. Tiu kampo certe prezentas al ni multajn eblojn (mi ne kasxu de vi ke multaj novaj esperantistoj en multaj malnovaj landoj varbigxas pere de interretaj kursoj). UEA kaj la ceteraj organizajxoj devus, laux mi, iom pli kuragxe plongxi en cxi tiun maregon, kie oni trovas amason da junaj kaj interesaj homoj. Gxuste tiajn homojn ni bezonas. Cxar ni parolas pri junaj homoj, estas oportune mencii la labor-strecxojn de nia junulara sekcio TEJO, kiu rekomencas produkti novajn ideojn kaj novajn sukcesajn agadojn. Mi apelacias al cxiuj legantoj de cxi tiu mesagxo, junaj kaj maljunaj, ke ili klopodu superi organizajn kaj agxajn limojn kaj antauxenigi kunlaboron. Cxiu plia novjara mesagxo fakte portas nin pli proksimen al la momento kiam la TEJO-homoj devos transpreni la torcxon (kaj mem verki siajn novjarajn mesagxojn). Same mi petas cxies kunlaboron por ILEI, nia instruista brako. Apenaux necesas diri ke kie oni ne instruas Esperanton, oni ne kreas esperantistojn. Instruado havas fortan lokon en la nun diskutata nova laborplano de UEA. Mi ne povas fini cxi tiun mesagxon sen du lastaj konsideroj. Niaj fakaj asocioj devas fortigxi, por apliki Esperanton en la praktiko. Nur kiam Esperanto estos lingvo per kiu oni povas acxeti kamionon en Euxropo kaj sendi gxin al Afriko, tiam Esperanto komencos esti vere normale internacia lingvo. Mi parolis pri kamionoj kaj komercado, sed ne estas malsame pri spiritaj kaj kulturaj varoj. Kiel cxiam okazis en la pasinteco, ekzistas fortoj en la mondo kiuj postulas rezigni je demokratio favore al ekonomia efikeco. Ne estas strange ke tiujn ideojn subtenas cxefe tiuj kiuj estas (aux esperas esti) ekonomie fortaj. Ni apartenas, laux mi, al la alia flanko, al tiuj kiuj postulas ke la homo estu en la centro de la atento, kiuj pensas ke ekonomia evoluo havas sencon nur se gxi plifelicxigas, ne se gxi mortigas la homon per malsanoj aux detruante lian mondon. Ni postulas ke ankaux en la lingva kaj kultura kampo estu demokratio, ke neniu humiligxu kaj submetigxu. Tion ni diru lauxte kaj klare en cxiuj forumoj en kiuj ni havos la eblon paroli dum la venonta jaro. Interne de la movado, cxiuj bonvolu partopreni la diskutojn pri la labor-plano, kies slogana resumo estas gxuste: Al lingva demokratio! Bondezirojn al vi kaj al Esperanto en la jaro 2001-a. Kep Enderby el:GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA, N-ro 110 (2000-12-22) *************************************************************************************************** UEA kaj la Premio Nobel pri Paco De tempo al tempo unuopaj individuoj, kiuj rajtas fari proponojn, proponas UEA-n por la Premio Nobel pri Paco. Ili faras tion poprainiciate aux pro instigo de esperantistoj. Sekve de decido de la komitato de UEA, nun oni provas kunordigi cxi tiun kampon. Se vi konas potencialajn proponantojn (cxefe temas pri parlamentanoj, sed ankaux pri universitataj profesoroj pri difinitaj fakoj), bonvolu kontakti min aux la respondeculon pri la kunordigado: IVO OSIBOV Retposxto: osibov@pravst.hr Hejma adreso: Vinkovacka 25, HR 21000 Split, Kroatujo Telefono: +385 (0)21 526-228