BONAN KRIST-NASKON KAJ FELICXAN NOVAN JARON Estimataj legantoj, mi deziras al vi agrablajn jarfinajn festojn kaj felicxan 2001. Mi kaptas krome la okazon por informi, ke dum la festoj la kompilanto de NS for-estos dum gxis la komenco de la nova jaro. Do, se via posxt-kesto havos teruran malplenon, eltenu gxin gxis la nova jaro: Nova Sento baldaux revenos. Framerio ************************************************************************************************ Helpo petata de Itala Esperanto-Federacio IEF bezonas volontulon, kiu pretas traduki al la itala la Esperanto-dokumenton pri la kontribuo de UEA al la monda paco. La teksto haveblas en Esperanto kaj en la angla. Temas pri relative malgranda (20 pagxoj) brosxuro. Volontuloj bonvolu kontakti fei@esperanto.it aux corsetti@itelcad.it Amike Renato Corsetti ************************************************************************************************ VERONO GASTIGOS LA EUxROPAN KONGRESON Verono (Italio), la urbo senmortigita de Shakespeare en sia , dramo universala kiel la universala lingvo, preparas sin por gastigi la 5-an Euxrop-Unian (EEU) Esperanto-Kongreson inter 23-28 de auxgusto 2002. La kongres-temo versxajne estos . Krom la oficiala programo, kiu inkluzivos plurajn laborkunsidojn de la EEU-komitato kaj malfermitajn kunvenojn por raportado kaj debato, okazos akceptoj, vespermangxo kun muziko el la Julieto-epoko kaj ekskurso al Venecio. Kunlige kun la Euxropa Kongreso kunvenos en Verono ankaux la itala kaj la Alp-Adria (Italio, Kroatio kaj Slovenio) E-kongresoj. Giancarlo Fighiera < giancarlo.fighiera@libero.it > - Fonto: RetInfo - ************************************************************************************************ IJK 2001 en Strasburgo - Bonveniga teksto Bonvenon al Strasburgo, en Francio ! Plurlingvismo en Euxropo kiel gxin sukcesigi ? La 57a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 29a de julio gxis la 5a de auxgusto TEJO kaj JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) invitas vin al unu el la cxefurboj de la Euxropa Unio, la sidejo de la Euxropa Parlamento : Strasburgo, urbo kun multaj facetoj. Situante cxe unu el la grandaj riveroj de Euxropo, la Rejno, cxe la Franc-Germana landlimo, gxi estas influita de kaj tipe Elzacaj (la regiono en kiu situas la urbo), Francaj, Germanaj, aliaj Euxropaj kaj alikontinentaj kulturoj. Gxia politika signifo estas nedubebla kaj la kongresanoj povos mem ricevi impreson pri tio dum vizito kaj eble ecx arangxo en la Euxropa Parlamentejo. Sed Strasburgo ne nur estas simbolo por la moderna Euxropo, abundas aliaj flankoj krom tiu de moderneco. Ekzemple parto de la centra urbo - facile atingebla de la kongresejo - akiris la statuson de "Tutmonda heredajxo de la Homaro" kiun donas UNESKO. Tie cxi eblas belegaj promenadoj tra kvartalo kie auxtotrafiko estas malpermesita. Konstateblas ke jam la gastiganta regiono kaj speciale la urbo donas multajn kialojn por kapti la okazon viziti gxin. Sed inter la 29a de julio kaj la 5a de auxgusto - tuj post la UK en Zagreb - gxi estos ankoraux pli vizitinda por junaj Esperantistoj cxar rimarkeblos tie la internacia lingvo ! Nome, kadre de la IJK okazos stratarta festivalo kun Esperantistaj artistoj el la tuta mondo. Lige kun gxi kaj precipe ankaux kun la cxeftemo de la kongreso : "Plurlingvismo - kiel gxin sukcesigi ?" estas lingva festivalo kiu temos ne nur pri Esperanto sed oni informos tiam pri multaj diversaj lingvoj. Evidente, tiuj arangxoj celas precipe ankaux la gxeneralan publikon kaj sekve la IJK estos unu el la plej malfermaj iam ajn ! Sed certe ne mankos la programo kiun IJK-partoprenantoj kutimas sperti : ricxa taga, vespera kaj nokta programoj, do interesaj kaj instruaj prelegoj, diskut- aux laborrondoj, kiuj estas aparte proksimaj al propraj spertoj de partoprenantoj kiuj provas utiligi Esperanton aux eble minoritatan lingvon kiel ekzemple la Bretonan en sia cxiutago, same ne mankos kiel nokta dibocxado kaj bambumado! Diversaj ekskursoj ebligas interkonatigxon kun la cxirkauxa regiono al celoj en Francio same kiel ankaux en Germanio. Espereble vi estas konvinkita ke enuigxo en tiu evento simple ne eblas ! Por la bonfarto zorgas ankaux la agrabla kaj moderna junulargastejo kiu gastigas la gastigantojn kaj apuda tendumejo tiel ke la partopreno estu kiel plej eble agrabla kaj la IJK en Strasburgo farigxu neforgesebla travivajxo ! Vi trovos pli detalajn informojn pri kiel partopreni en tiuj lingvoj: Esperanto - Franca - Germana - Angla http://purl.org/net/ijk2001 ************************************************************************************************ BICIKLISTOJ, ATENTU! Internacia biciklista renkontigxo (IBIRE) okazos de la 5-a gxis la 9-a de septembro 2001en Doksy, 60 km norde de Prago, en belega regiono apud Lago de Mácha, kie la plej konata cxehxa romantika poeto ofte estadis kaj cxerpis tie inspiradon por sia fama romantika poemo Majo. La programo konsistos el komuna biciklado dumtage kaj vesperaj prelegetoj kaj amuzprogramoj. Oni planas veturi potage proksimume 50 kilometrojn kun pauxzoj por klarigado pri survojaj vidindajxoj. Cxiu partoprenanto ricevos planon kun la orientigxpunktoj kaj proponata komuna itinero, do povos lauxvole mallongigi, eventuale plilongigi sian vojon laux sia sportemo. Antaux IBIRE estas proponata retstado en Prago kun ties gvidata trarigardo kaj unutaga biciklado al konata kastelo Karlstejn. Pli proksimajn informojn kaj aligxilojn vi ricevos cxe: Petro Chrdle, KAVA-PECH, Anglická 878, 252 29 Dobøichovice, tel.: 02/9912201, fakso: 02/9912126, rete: chrdle@kava-pech.cz fonto: ret-info