PLL Europa: Il punto di svolta Cari amici, siamo a un punto di svolta. La Germania, per bocca del suo Cancelliere, ha chiesto ieri che il tedesco diventi la terza lingua ufficiale dell'Ue. Lo aveva gia' chiesto lo scorso anno. Ora torna alla carica. Cosi' le nazioni privilegiate potrebbero essere 3. Il problema linguistico sta per esplodere: aiutiamolo ad esplodere. Propongo quanto segue: 1)Chi del gruppo PLL non ha mai scritto ai giornali , oppure se le sue lettere non sono state pubblicate, dovrebbe scrivere chiedendo che anche l'italiano, lo spagnolo ed il portoghese diventino lingue ufficiali della Ue, per analoghi motivi per cui lo chiede la Germania. In alternativa chieda che si trovi una lingua neutrale per ristabilire la parita' nel problema linguistico, ecc.......senza fare riferimento all'Esperanto se non indirettamente. 2) Chi del gruppo PLL ha gia' visto le sue lettere pubblicate, torni alla carica, facendo riferimento alle lettere sue e di altri, pubblicate, nelle quali si proponeva l'uso dell'Esperanto spiegandone i motivi. Ora i motivi sono ben evidenti e politicamante reclamizzati. Non sara' difficile ritengo ottenere la pubblicazione delle lettere. Sarebbe utile anche per chi ha tempo, introdurre il discorso anche con gli amici dell'Euxropa-Esperanto-Unio. Karaj geamikoj, ne perdu tiun cxi okazon. Necesas tuj agi. Gxis Dante Chierico dachieri@theoffice.net ************************************************************************************************ Trovanto: gxisdatigo La projekto de enretigo de la plej granda Esperanto-katalogo rapide progresas. En la lasta monato la amplekso de TROVANTO kreskis je 2000 rikordoj, kaj nun gxi enhavas 12.000 rikordojn, kio faras gxin jam tauxga helpilo por multaj bibliotekoj, eldonejoj kaj privataj personoj en Esperantujo. Post ne pli ol kvin jaroj ni prezentos la pli-malpli kompletan literaturon en kaj pri Esperanto en la interreto, se ni ricvos la necesan subtenon de la sxtataj institucioj. Fakte tiu subteno dependas de la utilo de nia laboro, kiun oni konstante mezuras per monataj statistikoj. Cxiu vizito de niaj pagxoj estas kalkulata, kaj tiel helpas nin dauxrigi en tiu unika entrepreno. Ni ripetas do nian peton de tempo al tempo viziti nian katalogon TROVANTO, kiu malfermas al vi tre interesan kaj multfacetan mondon: la Esperanto-literaturon. Ni certas, ke vi gxuos vian vojagxon inter malnovaj volumoj, modernaj kanzonoj, amuzaj vidbendoj, ludoj ktp., pri kies ekzisto vi eble tute ne sciis. Kaj eble iam vi mendos kopion de iu artikolo aux libreto, por kompletigi vian scion pri tio, kio estas nia komuna amo: Esperanto. Mag. Helga Farukuoye faru@onb.ac.at Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaeler Kuppel, AT-1010 Wien Nia retkatalogo: http://www.onb.ac.at/ev/online_s/onspdbfr.htm aux en kazo de sxangxo nur: http://www.onb.ac.at kaj de tie al "collections" aux "Sammlungen", kie vi trovos la Internacian Esperanto-Muzeon kaj ankaux gxian datumbankon! fonto: ret-info ************************************************************************************************ TUTJARA MEMBROKUNVENO DE UEA EN LA RETO Kunlige kun la neceso ke cxiuj membroj diskutu pri la nova labor-plano de UEA, naskigxis la ideo vastigi al la tuta jaro per la tehxnikaj rimedoj nun haveblaj la tradiciajn kunvenojn okazantajn dum la UK, kiam membroj de UEA rajtas fari demandojn pri la estrara raporto aux gxeneralajn demandojn al la estraro. Tiel estas kreita la listo < individuaj-membroj@egroups.com > per kiu la individuaj membroj de UEA povos, gxuste kiel dum la kunvenoj en la UK, diskuti pri cxiuj aspektoj de la agado de UEA. Se vi estas individua membro de UEA (la informo estos kontrolita de la direktoro de la CO), vi rajtas aligxi per mesagxo al < reto@uea.org > en kiu vi menciu vian nomon kaj vian UEA-kodon. Se vi ne memoras vian kodon, aldonu vian adreson. La listo estos dauxre sekvata de almenaux unu estrarano de UEA (en la komenco la gxenerala sekretario: Mikela Lipari), kaj sxi respondos kolektive cxiun duan semajnon, krom pri escpetaj kaj gravaj temoj. Validas la reguloj: * mallongaj mesagxoj * malpermeso pri personaj insultoj * respekto de la statuto de UEA, kiam temas pri la pritraktotaj temoj Aligxu, se vi estas individua membro, kaj gxuu gxin. Renato Corsetti UEA, vic-prezidanto corsetti@itelcad.it ************************************************************************************************ STARIGO DE PRES-AGENTEJO EN ITALIO Estas nepre kaj urgxe necese starigi dissendoliston por italaj aktivuloj, por ke ili debatu la organizajn problemojn ne atendante la maloftajn kaj tre kostajn kunsidojn de la naciaj konsilioj, kiuj estus tiamaniere plifaciligataj. Kiu italo povas krei kaj regi liston "italesperanto"? Giorgio Bronzetti bronzett@mail.chieti.com ************************************************************************************************ Biciklaj karavanoj al IJK! Kvar biciklaj karavanoj al Strasburgo por IJK estos organizotaj de BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia) dum la du semajnoj antaux IJK (15-28.julio 2001): -Norda karavano el Londono/Bruselo al Strasburgo -Suda karavano el Barcelono/Liono (Lyon) al Strasburgo -Okcidenta karavano el Bretonio/Parizo al Strasburgo -Orienta karavano el Polio/Germanio al Strasburgo Pliaj informoj cxe: http://purl.org/net/bemi Kontaktoj: Xavier Godivier < XGodivier@Esperanto.org > kaj Ivo Miesen < ivo_m@dds.nl > fonto: ret-info ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS: 20 jara frauxlo el Tagxikistano saluton! Mi estas Zohit el Tagxikistano. Mi estas tre felicxa ke mi ricevos leteron de vi. Mi volas korespondi kun vi. Mi estas 20-jara frauxlo. Mi studas en universitato en la 3-a kurso. Mi logxas en la cxefurbo de Tagxikistano, en la urbo DUSHANBE. Mi deziras al vi cxion plej bonan. Skribu al mi. Via amiko Zohir. Mullomalikov Zoir < mzoir@cada.tajik.net >