Federazione Esperantista Italiana - FEI Commissione Scuola e Gruppo di Roma Seminario en Frascati: ESPERANTO: NENIU ESTAS PERFEKTA Cari amici, sia che siate esperantisti principianti o "di lungo corso" certamente avete piacere di incontrare altre persone che parlano l'Esperanto, di perfezionarvi nell'Esperanto o semplicemente di fare pratica per alcuni giorni. Se, inoltre, siete anche insegnante di Esperanto, certamente volte incontrare altri insegnanti ed aggiornarvi sui metodi e sui materiali di insegnamento. Tutto questo lo potete fare nel tradizionale seminario autunnale degli esperantisti italiani, che quest'anno viene organizzato nell'Italia centrale, in un luogo molto confortevole ed in un ambiente piacevole. La commissione Scuola della FEI Il Gruppo Esperantista Romano ________________________ Federazione Esperantista Italiana - FEI Commissione Scuola e Gruppo di Roma ESPERANTO: NENIU ESTAS PERFEKTA Lingva seminario por komencantoj, komencintoj kaj fluuloj Praktikaj informoj Loko: Fraskato (Frascati) Centro Giovanni XXIII, Via Colle Pizzuto, 2 00044 Frascati Dato: de la 8-a de decembro 2000-a posttagmeze gxis la 10-a de decembro 2000-a tagmeze Kostoj: - aligx-kotizo kaj restado dum la tuta seminario: L.190.000 - nur aligxo al la seminario L. 20.000 - aldona pago por unulita cxambro, por cxiu nokto L. 25.000 - unu mangxo L. 25.000 Antauxmendu cxe: Michela Lipari Viale Giulio Cesare, 223 00192 Roma tel. 06-39726198 fax. 06-39726169 < mc8750@mclink.it > Kaj antaux-pagu (L. 50.000) al la posxta konto 70903000 intestato Associazione Esperanto-Centro Luigi Minnaja, c/o Caselli Marcello Via Nomentana, 352 00141 Roma ________ Programo Vendrede 8-12-2000 15.00 prezento de la programo kaj divido de la partoprenantoj en grupoj 15.30 grupo A - lingvaj ludoj grupo B - ekzercoj pri samtempa tradukado 17.00 pauxzo 17.30 grupo A - lingvaj ludoj grupo B - prezento de model-lecionoj 20.00 vesper-mangxo 21.30 distra programo Sabate 9-12-2000 09.00 vizito de la vilaoj de Fraskato 13.00 tagmangxo 15.30 grupo A - konversacio pri antauxfiksitaj temoj grupo B - prezento de instruiloj kaj debato 17.00 pauxzo 17.30 grupo A - rol-ludado grupo B - kion instrui al kiu: adaptigxo al la lernantoj 20.00 vesper-mangxo 21.30 distra programo Dimancxe 10-12-2000 09.00 grupo A - rol-ludado grupo B - kunmeto de la plej bonaj lernomaterialoj kaj de la plej bonaj instru-programoj 11.00 pauxzo 11.30 grupo A - konkluda diskutado grupo B - konkludoj pri la farita laboro 13.00 tag-mangxo ************************************************************************************************ GIORNATA DELL'ESPERANTO A BOLZANO LA CATTEDRA D'ESPERANTO di BOLZANO Con il contributo provinciale Ufficio Bilinguismo Organizza per sabato 25 novembre 2000 la GIORNATA DELL'ESPERANTO Relatore sara' la Prof. LAURA BRAZZABENI titolare della Cattedra di Esperanto di Mantova e insegnante di lingue che terra' una conferenza sul tema: L'ESPERANTO NEL NUOVO SECOLO: DOVE? COME? Con l'occasione saranno distribuiti i diplomi di I° e II° grado. Programma: · Ore 10 riunione dei partecipanti presso la Kolpinghaus, Via Ospedale, 3 · Ore 10.30 inizio Conferenza. · ore 12.30 pranzo che sara' servito presso il Self-service della Kolpinghaus. · Ore 14.30 visita guidata del Palazzo Mercantile Partecipazione al convegno e pranzo lire 25.000. Visita guidata del Museo lire 3.000. Si prega di voler annunciare la partecipazione. Per informazioni: Lea fabbri Tel. 0471/917832 e-mail - leafabbri@iol.it Segretario: Antonio Fin Tel. 0471/934829 e-mail nevjof@tin.it H-page: http://space.tin.it/associazioni/bdifab ************************************************************************************************ Sxakturniro per retposxto! Esperanta Sxak-Ligo Internacia (E.S.L.I.) alvokas partopreni kaj per posxto kaj per retposxto en la sxakturniro PKMT-24 memore al Paul Keres-85. Aligxoj eblas gxis 01.01.2001. La sxakturniro komencixgos 07.01.2001. Kasisto kaj organizisto de ESxLI estas S-ro Arvo REEDE, posxtadreso: Opetaja 27 - 90506 Haapsalu - Estonio - Eu-ropo - Retposxto: < arvo.reede@customs.ee > Alfredo Juan Valle < alvalo@arnet.com.ar > el [TAKEtemoj] fonto: ret-info ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 103 (2000-11-02) BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2001 La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA denove invitas partoprenantojn. La rezultojn oni anoncos en la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo. Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antauxe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Eseo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK, "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj". Proksimuma longo 10 tajpitaj pagxoj (cx. 400 x 65 tajpospacoj). Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj. Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj. Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo (vd. cxe Eseo). Dauxro 15 gxis 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en la jaro 2000. Unu premio. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2001. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 2001. Cxion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseudonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj: 1-a premio: EUR 190; 2-a premio: EUR 133; 3-a premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399. Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Belartaj Konkursoj. Detala regularo haveblas kontraux unu respondkupono cxe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aux rete cxe < uea@inter.nl.net >. Gxi trovigxas ankaux en la TTT-ejo de UEA: http://www.uea.org/esperanto/dokumentoj/regularo_belartaj_konkursoj.html