AUXTUNA "AGORA' " 2000 Cxijare, de la 3.a gxis la 5.a de novembro, okazos en Udine "AGORA' ", nome la Gxenerala Asembleo de AEGEE - Asociation de les Etats Généraux de l'Étudiants Européens (Asocio de la Gxeneralaj Sxtatoj de la Euxropaj Studentoj). AEGEE, asocio fondita en Parizo dum la jaro 1985, nuntempe havas 20.000 anojn, logxantaj en pli ol 200 Universitataj urboj en Euxropo. Oficiala lingvo de la Asocio estas la Angla. Dum la tritaga renkontigxo, krom plenaj kunvenoj, okazos ankaux seminarioj kaj studgrupoj pri pluraj temoj: pligrandigo de Euxropa Unio; libera cirkulado de la euxropaj civitanoj; rilatoj inter junularo kaj institucioj; studentmovebleco; studrajto; plurkultureco en Euxropo; homaj rajtoj; medio; globmerkatado; labormerkatado; teknologio kaj esplorado. La grupo de Udine "NOVA ESPERO FRIULI" pretigas informilojn pri Esperanto, plurlingvaj, disdonendajn al la partoprenontoj kaj volas enketi cxu iu studento esperantisto partoprenos la arangxon. Se jes, bonege, oni ecx povus interkonsenti pli tauxgan agadon, se ne cxu ne estus oportune ke iu el niaj studentoj partoprenu la arangxon? Kontaktu: livandmar@iol.it aux nored@tiscalinet.it Edvige Tantin ************************************************************************************************ "Mortpuno en Usono" Estimata gesamideanoj , Vi certe auxdis pri la kampanjo da peticioj, kiuj estas lancxata tra la tuta mondo, okaze de la venonta prezident-baloto en Usono (kiu okazos meze de novembro) por abolo de mortpuno en Usono. Ni havas bonegan okazon 1) kontribui al plibonigo de la vivo de miloj da usonaj kondamnitoj, 2)pruvi la utilecon kaj la efikecon de la universala lingvo. Vi povos legi malsupre, Esperantan tradukon de tiu peticio (kiu jam nur en Francio ricevis pli ol 10 000 subskribojn kaj dauxrigxos gxis januaro 2001) , kolektita de Vincent Charlot, el Francio. Se tio ne ankoraux estis komencita, ni proponas al cxiu esperantista asocio, publikigi tiun peticion. Se cxiu samideano invitos cxiujn siajn konatojn, najbarojn, ktp. subskribi tiun peticion (cxu en esperanta cxu en nacia lingvo) kaj se cxiu nacia esperantista asocio konsentos arigi la paper kaj ret- subskribajxojn, estos eble arigi 1 (kaj certe pluraj !!) miliono(j)n da subskribajxoj, kiuj estos senditaj al la iniciantoj de la kampanjo. Ni rete sendas la unajn mesagxojn pri tio al cxefaj esperantistaj asocioj (UEA, SAT, FET, ktp.) kaj legos perplezure viajn konsilojn, komentojn kaj kompreneble proponojn por partopreni en tiu kampanjo. elkore, Emilo Mas Asocio por Senmonaj Intersxangxoj kaj Kredit-Alternativoj, SIKA p/a René Ballaguy, 12 rue de Cdt Cousteua, FR-95000 Boisemont, Francio rete: esperanto95@wanadoo.fr _______________________ Cxitage pli ol 3500 kondamnitoj, viroj, virinoj, sed ankaux neplenagxuloj, mensmalsanuloj, kaj inter ili nekulpuloj, atendas morton en la usonaj karceroj. La ritmo de la ekzekutadoj ne cxesas kreski depost 1999: baldaux cxiujare plurcent verdiktoj estos ekzekuciitaj. Apogeo de maljusteco, morto atendas cxefe modestdevenajn personojn kiuj, majoritate, apartenas al minoritatoj. Ankaux ni, Euxropanoj vivis kun mortpuno, sed la tuta demokrata Euxropo gxin forjxetis. Certe ja, multaj agadoj restas dauxrigotaj en Euxropo por humanigi la karcerojn kaj igi pli efikaj, pri readapto, la punajn kaj pentopunajn politikojn. Sed mortpuno estas la cxefelemento kaj la simbolo de nehumana justeco. Ni volas, ke cxie en la tuta mondo gxi estu abolita, aux ke universala moratorio estu dekretita. Usono elektos en novembro 2000 sian novan Prezidenton. Abolo de mortpuno devas farigxi grava vetcelo en gxia kampanjo. Usono povas nek resti en la rondo de la landoj kiuj masive aplikas tiun mortpunon (Cxinio, Irano, Suda Arabio, Afganio), nek esti la lasta demokratio kiuj ekzekutas kondamnitojn! Bonvolu resendi al ni (espergala@wanadoo.fr) nur la cxi-suban parton, antauxdankojn PETICIO "Karaj usonanoj, Vi estas la unua monda potenco kaj ofte pretendas al rango de modelo por la homaro. Ni nin turnas al vi, kiel amika popolo, proksima kaj kritika kiel scias esti cxiu sincera amiko. Mortpuno estas la simbolo de arkaika justico, plie, ne malpersvada puno. Per gxia abolo, aux almenaux per tuja moratorio, vi permesos al multaj kondamnitoj profiti finfine justan proceson kaj eviti morton al senkulpuloj. Vi enirigos en la usonaj karceroj la principojn de via sendependeca Deklaracio. Usonanoj, faru kiel la aliaj civilizitaj demokratioj: vi abolu mortpunon! Persona nomo Familia nomo Adreso Posxta kodo urbo lando Naskigxdato Elektronika adreso : Subskribu Enskribigxu en nia interreta listo : Enskribo/senenskribo La informoj, kiuj vin koncernas estas nur destinitaj al la kampanjo "abolo de mortpuno". Vi disponas alir- modif- sangx- kaj nulig-rajton de la donitajxoj kiuj vin koncernas. Por profiti tiun rajton, vi vin turnu al : < espergala@wanadoo.fr > Emilo Mas < espergala@wanadoo.fr > fonto: ret-info ************************************************************************************************ Mikologia klubo: aktivado, konferenco Kunveno de Mikologia Klubo en Germanio, urbeto Pfaffenhofen Post la fondo de la Mikologia Klubo nun estas grave superi la stadion de fondigxo kaj pluiri al varbado kaj grandigxo de la klubo. En printempo nia konferenco (eventuale eble en la urbeto Pfaffenhofen, Germanio?) devus aprobi la regulojn kaj elekti la estraron sed se ni ne laboras nun ni riskas kunveni en ridinda nombro. Mi jam kontaktis kelkajn italajn mikologiajn asociojn kaj mi esperas arangxi karavaneton sed necesas kunagado ankaux en aliaj landoj por ke la kunveno estu internacia. La samideanoj kiuj entuziasme kunfondis la klubon versxajne opinias ke sia tasko finigxis kaj atendas pasive la novan kunvenon. Nun ni devas tuj starigi internacian komitaton por promocii la klubon gxis la konferenco, kiu estos ne nur organiza sed ankaux alloga por fungo- kaj naturamikoj kun prezentoj per diapozitivoj de flauxro, ekskursoj ktp Mi sendas cxi tiun mesagxon ankaux al kelkaj aktivuloj kiuj estas aux povus esti interesitaj al la projekto kaj invitas ilin sin esprimi kaj oferti sian helpon. Giorgio Bronzetti mikoklubo@infinito.it Viale Aldo Moro,37 I-66013 CHIETI Italia fonto: ret-info ************************************************************************************************ Nuova edizione de "La Sindone di Torino - l'oggetto impossibile". Si comunica che la ricerca scientifica di André Cherpillod "La mortotuko de Torino - La neebla objekto", tradotta dall'esperanto all'italiano da samideanoj del Esperanto- Centro di Torino e curata da Zecchin, ora e' stata ristampata (200 pagine 20x15) e puo' essere richiesta con lire 10.000 (anche in francobolli) comprendenti il costo della spedizione, al seguente indirizzo: prof. Zecchin Armando, corso Trapani 112 - 10141 Torino ************************************************************************************************ Inda vizito 2001 - programo por esperantistoj en Barato Tre malofte (preskaux neniam gxis nun) okazis io por eksterlandaj esperantistoj en Barato (kelkaj preferas nomi gxin Hindujo). Pro tio estas ankoraux pli allogaj la tre allogaj informiloj, kiujn dissendas Esperanto Holidays, el Tirupati, Andrapradesxo. Gxi proponas viziton de multaj interesaj lokoj en suda Barato de la 4-a gxis la 11-a de februaro 2001, en akompano de esperantlingvaj gvidantoj. Por peti la tre belajn inform-foliojn aux por havi pli da informoj, bonvolu kontakti < indavizito2001@rediffmail.com > aux "Potturu Venkata Ranganayakulu" < esperantocentre@rediffmail.com >. Renato Corsetti ************************************************************************************************ FLEJA kaj NEJ elkore invitas vin al sia novembra semajnfina renkontigxo : PSKK 2000 Poliglota Superfreneza Komika Kunveno, aux io tia :-) 17 18 19 novembro 2000 Beverlo (inter Eindhoven kaj Hasselt en Belgio) Sociema, sen-tema kaj agrabla semajnfino en Belgio organizata de FLEJA. Programo: ludo, masagxo, gitarkurso, danckurso, ekskurso, muziko, kuirado, biero, japana skribo, ferirakontoj, promeno, naturo. La adreso: Het mezennestje, Kroonstraat 51, 3581 Beverlo, Belgio. La kotizoj: gxis 16 jaroj: 1000 Bef (= 50,00 EUR) ekde 17 jaroj: 1500 Bef (= 37,50 EUR) Notu krome: 20 % rabato por FLEJA/NEJ membroj kaj alilandanoj Retpagxo kun aligxilo: http://users.swing.be/fleja Aligxilo: nomo __________________ familia nomo __________________ adreso __________________ __________________ lando __________________ naskigxdato __________________ telefonnumero ____________________ portebla telefono ______________________ retadreso ____________________ ICQ __________________ Mi pretas kontribui per __________________ Informoj kaj aligxo, helike aux eletronike: Lode Van de Velde FLEJA Frankrijklei 140 BE-2000 Antwerpen lode@fel.esperanto.be