INUNDO: solidareco el la tuta mondo Dum la pasintaj tagoj mi ricevis multaj leterojn de esperantistoj el la tuta mondo kiuj volis tiel esprimi sian solidarecon kun la viktimoj de la inundo kiu pasint-semajne trafis nord-okcidentan Italion. Mi kredas ke cxiuj meritas aperi cxi tie. Framerio _______________________________________ Kara Francesco, La televidaj programoj de RAI INTERNATIONAL montradas ekde hieraux sur la ekrano de mia televidaparato la terurajn imagojn de la inundegoj kiuj trafis la nordajn regionojn de nia Italio kaj cxefe Piemonton kaj Ligurio. Aparte de personaj angoroj, cxar en Torino kaj la proksima provinco logxas miaj gepatroj kaj gefratoj, kaj en Ligurio logxas mia bopatrino kaj multaj aliaj familianoj, mi sentas profundan malgxojon pri vi cxiuj, samlandanoj kaj samideanoj. La 15-an de decembro 1999 nepriskribebla tragedio trafis diversajn regionojn de Venezuelo kaj okazigis la morton al inter 35.000 kaj 50.000 personoj, kaj detruis por cxiam milojn da familioj. Tiu sperto konsciigas nin pri via nuna situacio, kaj alproksimigas nin al la viktimoj de la natura kolero. Estas ankoraux tro frue por organizi el foraj landoj la necesan kaj bonvenan helpon. Koncerne Venezuelon, la ekonomia situacio statas je la plej negativaj niveloj, almenaux en la lastaj 27 jaroj, dum kiuj mi logxadis cxi tie. Tamen mi esperas ke la auxtoritatoj ne forgesis la valoran helpon ricevitan el Italio. Rilate la esperantistoj, ni estas apenaux manpleno, sed se iel ni povas helpi, bonvolu informi min. Mi planas viziti miajn gepatrojn en Torino dum decembro-Januaro: mi esperas ke ekestos la okazo por renkonti vin en la Torina Esperanto-Grupo, al kies membroj mi sendas pere de vi miajn korajn salutojn. Andres Turrisi, Karakas andesp@internet.ve _______________________________________ Kara amiko, Mi vidis en la televido la enormajn katastrofojn en via parto de Italujo, kaj pensis pri esperantistoj eble trafitaj. Kvankam esperantisto kaj neesperantisto estas same kompatindaj kiam trafitaj, tamen nia komuna movadaneco igas min aparte demandi pri la sorto de samideanoj. Mi demandis al Renato Corsetti pri tauxga informanto, kaj li indikis vian adreson. Mia nuna letero nur celas esprimi kunsenton kun la viktimoj kaj tute precipe kun esperantistoj-viktimoj. Via samlandano, Renato Corsetti, eltrovis la fondajxon Espero de UEA por bezonantoj, ruinigitaj de tiaj katastrofoj. Se vin atingas tiukoncernaj informoj, memoru la ekziston de tiu fondajxo cxe UEA. La proksimeco de la milito en eksa Jugoslavio kauxzis la kreon de tiu fondajxo. Inundo en Bangladesxo malpli impresas ol milito en Jugoslavio, kaj vekis la esperantistaron. Nun inundo en Italujo ecx pli devus veki la esperantistaron. "Hodiaux vi, morgaux mi." Sincere salutas, Hans Bakker - Nederlando international@groenlinks.nl _______________________________________ Spero che stiate tutti bene malgrado le alluvioni. Anche qui le fanno vedere durante le notizie. Spero che il climax sia gia' passato. Vi saluto Mit freundlichen Grüßen Con distinti saluti Kun koraj salutoj Marko Naoki Lins - Germanio marko@lins.de marko.lins@esperanto.de _______________________________________ Kara s-ro Amerio: Pere de via lasta komunikilo, mi legis pri tre imponaj inundoj en Norditalio, precize en Piemonte. Jam de la komenco, mi supozis, ke temas pri la riverego Po, kion mi konfirmis per via mesagxo. Tamen, pro tio ke mi havas parencojn en Quittengo kaj antaux cxio, en Rialmosso, malgranda vilagxo tre supre en la monto, kaj tre, tre proksime al la malnova domo de mia familio Albertazzi kuras torento, mi prizorgas. Cxu la inundoj afektis ankaux Quittengo kaj altaj vilagxoj kiel Rialmosso (cxu vi konas la nomon de la tiea rivereto?) Se vi povus informi iomete pli, mi antauxdankas. Kompreneble, mi estos preta legi novan ekzempleron de de via komunikilo, sur kiu versxajne oni aperigos aliajn rilatajn novajxojn. Se vi povos respondi rekte al mi, bv. fari tion in italiano, kio permesos pli-malpli rekte, aux kun mia helpo, legi al kelkaj el miaj italdevenaj parencoj. Plej korajn salutojn, Hugo Mora - Kostariko miaumiau@racsa.co.cr ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 101 (2000-10-17) MANIFESTO 2000: UEA EN LA MONDA PINTO Inter cxiuj neregistaraj organizajxoj UEA trovigxas sur la 14-a loko en la monda statistiko de kolektantoj de subskriboj por Manifesto 2000. Gxis la 10-a de oktobro pli ol 60 milionoj da homoj donis per sia subskribo apogon al tiu dokumento, iniciatita de grupo de Nobel-premiitoj pri paco kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Duono de la subskriboj estis kolektita de Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris. Pli ol unu milionon atingis ankaux Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj. La 20 plej aktivaj NRO-j laux la nombro de kolektitaj subskriboj: 30 588 855 Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris 1 101 481 Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj 247 365 Studrondo Guru Gobind Singh 102 168 Jubillenium 90 014 Monda Konfederacio de Instruistoj 70 026 Fondajxo Dhammakaya 66 816 Pax Christi Internacia 35 109 Caritas Internationalis 30 000 Soka Gakkai Internacia 13 399 Monda Packonsilio 11 622 Pacboato 9 578 Soroptimista Internacio 9 216 Fondajxo Alvoko de Nobel-Premiitoj 5 669 Universala Esperanto-Asocio 4 769 Kunordiga Komitato de Internacia Volontula Servo 3 243 Kunularo de Aktivuloj por Homara Bonfarto 2 707 Monda Organizajxo por Antauxlerneja Edukado 2 586 Monda Skolta Asocio 1 629 Pacfondajxo Goi 1 522 Internacia Konsilio de Organizajxoj de Folkloraj Festivaloj kaj Popola Arto La kolektado de subskriboj plu dauxras. Oni povas subskribi en Interreto cxe www.uea.org/2000.html aux per letero al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Cxe UEA eblas ricevi senpage faldfoliojn kun la teksto de Manifesto 2000 kaj kupono por subskribo. Esperanto-gazetoj estas petataj represi la tekston de la Manifesto kun la kupono aux dissendi la faldfolion kune kun sia proksima numero. ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 101 (2000-10-17) INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO VOKAS PRELEGONTOJN En la Zagreba UK okazos la 54-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aux personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invitataj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Auxstrio - maitzen@astro.uniwie.ac.at) kun kopio al la Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (uea@inter.nl.net ). La propono enhavu prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. Necesas aldoni ankaux tauxgan foton por publikigo. La prelego lauxeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Kulturo de dialogo -- dialogo inter kulturoj". La elektitaj prelegontoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Cxiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo. Aparte bonvenaj estas junaj kvalifikitaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antauxe ne prelegis en IKU. Limdato por kandidatigxi estas la 15-a de januaro 2001. Cxe la libroservo de UEA haveblas ankoraux la prelegaroj de la Berlina kaj Tel-Aviva IKU-sesioj (po EUR 7,80). ************************************************************************************************ Astronomio por cxiuj Komence de la jaro 2000 estigxis virtuale, do en la reto, la Astronomia Esperanto-Klubo AEK, kiu ligas interesulojn pri astronomio kaj astrofiziko. Partoprenas en gxi ne nur universitataj profesoroj, sed ankaux sendormulaj laikoj, kiuj, ravite de la noktcxiela beleco, volas ion ekscii pri la kosmo. La Astronomia Almanako 2000 estas la unua eldonajxo de la klubo. La belaspekta, bonpresita kajero enhavas abundon da artikoloj pri moderna astrofiziko, bazaj scioj pri astronomio, malkovro de planedoj ekstere de nia sunsistemo kaj evoluo de la steloj. La ilustrajxoj plifaciligas la komprenon de la tekstoj, kvankam la vortoj en la ilustrajxoj mem aperas iom tro malgrandaj. Je la fino de la kajero trovigxas astronomia kalendaro por la dua jarduono 2000 kaj listo de la nomoj de la stelaroj en la latina kaj esperanta lingvoj. Mia impreso: tiu cxi almanako estas leginda kaj rekomendinda. Walter KLAG (en MONATO) Astronomia Almanako, numero 1, 2000. Diversaj kontribuantoj. Eld. AEK (Astronomia Esperanto-Klubo), s/l, 2000. 72 pagxoj vinktitaj. Prezo cxe retbutiko@fel.esperanto.be : 8 EUR + afranko. fonto: ret-info ************************************************************************************************ EL POPOLA CxINIO MINACATA - REAGU! La oktobra numero de la fama revuo El Popola Cxinio anoncas la cxesigon de la eldonado. Ekde 2001 EPC aperos nur en la reto (cxe http://www.china.org.cn/ElPopolaCxinio resp. http://www.china.org.cn/world/index.htm ). La malapero de El Popola Cxinio estos grava perdo por la Esperanta gazetaro. Dum 50 jaroj (cxi-jare EPC festis sian jubileon) gxi informis pri Cxinio al esperantistoj tra la tuta mondo. Lastatempe, pro sxangxoj kaj ekonomiaj malfacilajxoj, oni tamen decidis gxin ne plu aperigi en papera versio. Malaperos unu el la gravaj Esperanto-periodajxoj. Eblas ankoraux ion fari: reagi! Ju pli da leteroj venas al la cxina registaro kaj cxinaj ambasadoj tra la mondo, des pli grandas la sxanco, ke EPC pluvivos. Rakontu al la oficialaj instancoj kiom gravas EPC, kiom multe gxi signifas por vi, kaj cxiel subtenu la dauxrigon de la revuo. Subtenajn leterojn sendu al la cxina ambasado en via lando kaj al la cxina registaro en Pekino, kaj sendu kopion de via letero al El Popola Cxinio, P.O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Cxinio, rete < epc@china-report.com >. fonto: ret-info