GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 100 (2000-10-14) GVIDLINIOJ POR INFORMADO PRI ESPERANTO Post pli ol unujara preparado ricevis sian finan formon "Gvidlinioj por informado pri Esperanto". Laborgrupo de la Komitato de UEA diskutis pri gxi unuafoje en la Berlina UK. En Tel-Avivo la Komitato aprobis la novan dokumenton, rajtigante estraranon pri informado, Kalle Kniivila", zorgi pri gxia redakta finpoluro. La oficiala publikigo okazas en la oktobra numero de la revuo "Esperanto" kaj en Gazetaraj Komunikoj de UEA. Al la cxi-lasta la lancxo de la nova dokumento estas aparte konvena maniero festi sian 100-an numeron. En la rubriko "Malferme" de la oktobra "Esperanto" estrarano Kniivila" skribas pri la fono kaj celoj de la Gvidlinioj. Li memorigas pri la Principaro de Frostavallen el 1956: "La cxefa konkludo de tiu baza dokumento pri informado ne perdis sian aktualecon. Por sukcesa informado necesas profundaj konoj kaj klara konscio pri la valoro de la fenomeno Esperanto. Nur per suficxaj scioj oni povas kuragxe kaj konvinke argumenti kontraux eraraj prezentoj. Tial la unua tasko de informanto estas informi sin mem, kaj tiu lernado neniam cxesas." Kompare kun la Principaro de Frostavallen, la Gvidlinioj ne enhavas liston de "cxefaj eraroj" nek instrukciojn pri insignoj kaj vestajxoj. Kniivila" klarigas, ke pozitiva instigo pli inspiras al sukcesa informado ol listo de malpermesoj. "La Esperanto-movado ne plu estas movado de stranguloj, kiujn oni devas admoni al deca konduto." Por ke la Gvidlinioj farigxu kiel eble plej rapide kaj vaste komuna posedajxo de cxiuj esperantistoj, la Esperanto-gazetoj k.a. informiloj estas petataj reprodukti la tekston. La Gvidlinioj estas ankaux bonega diskutmaterialo por kluboj, progresigaj kursoj kaj Esperanto-arangxoj. _______________________________________ GVIDLINIOJ POR INFORMADO PRI ESPERANTO C e l o j: * Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo. Cxia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la nuna internacia lingva ordo. La unua celo de la informado devas sekve esti ke la gxenerala publiko malkovru la fundamentan nedemokratiecon de komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj por atingi tamen malperfektan lingvoscion. En la strebado estigi diskuton pri lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj troveblas multaj potencialaj aliancanoj kun similaj celoj. Ekzistas multaj sciencaj verkoj pri la efikoj de lingva neegaleco je tutmonda, loka kaj individua niveloj. Indas, ke respondeculoj pri informado bone trastudu la temon. Por sxangxi la realajxojn necesas unue gxisfunde ekkoni ilin. * Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto. Esperanto estas unika fenomeno, kaj antaux cxio necesas ke la esperantistoj mem plene konsciu pri tio. Cxiu esperantisto povas rakonti pri personaj spertoj kiuj ofte estas tute neimageblaj al eksteruloj. Konkretaj spertoj kaj veraj homoj el foraj landoj estas la plej konvinka rimedo por atentigi la publikon pri la ekzisto de tiu fenomeno. Gravas ja ke la informado ne estu tro abstrakta: imponi povas personaj ricxigxoj pere de Esperanto, emociaj kaj intelektaj. Informado pri Esperanto devas unuavice esti gxuste informado, ne propagando. En informado cxefan rolon havu veraj informoj, ne sloganoj ("Lingvo de paco kaj amikeco", "cxies dua lingvo" ktp.). Ne cxiu volas lerni Esperanton, sed multo estas atingita, se oni sukcesas konsciigi pli vastan publikon pri tio ke Esperanto estas vera vivanta lingvo kun parolkomunumo kiu ampleksas la tutan mondon, lingvokomunumo en kiu cxiu ano povas senti sin plenrajta membro. Jam tio estas revelacio por la plej multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto necesas ke la esperantistoj mem pli profunde konu la fenomenon Esperanto, kaj sekve pli kuragxe argumentu kontraux eraraj prezentoj. * Proponi Esperanton kiel solvon en konkretaj situacioj. Nur post kiam la unuaj du celoj estas almenaux parte atingitaj, eblas serioze proponi uzon de Esperanto kiel solvon en iuj konkretaj situacioj. Necesas cxiam konscii ke Esperanto ne estas magia bastoneto, kiu per unu frapo povus forigi cxiujn problemojn de lingva neegaleco. Antaux ol proponi Esperanton en konkreta situacio, necesas gxisfunde pripensi, kiun precizan rolon Esperanto povus havi, kiaj estus la avantagxoj kaj malavantagxoj, kaj kiaj estos la argumentoj de la kontrauxuloj. Sed en kazoj kie la avantagxoj estas klaraj kaj la kontrauxargumentoj facile refuteblaj, oni kuragxe faru sian proponon, aux se eble, simple ekuzu Esperanton. * Kuragxigi al lernado de Esperanto. Lerni Esperanton volos unuavice homoj kiuj konscias pri la problemoj en la nuntempa internacia lingva ordo aux sentas sin altirataj de la tutmonda egaleca lingvokomunumo de la Esperanto-parolantoj. Sekve la plej bona maniero varbi kursanojn estas konsciigi la publikon pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta lingvokomunumo, en kiu cxiuj bonvenas. Malmultaj deziros eklerni Esperanton nur pro tio ke gxi estas relative facila lingvo. Ne la gramatikaj detaloj sed la fakto ke cxiu povas igi Esperanton sia propra lingvo, igas gxin unika kaj lerninda. R i m e d o j: - Je nivelo de UEA: Unuavicaj celgrupoj: Landaj Asocioj de UEA; internacie agantaj, influ-kapablaj organizajxoj kaj individuoj kiuj jam interesigxas pri lingvaj rajtoj, organizajxoj kaj medioj kie aktualigxas demandoj pri egaleca komunikado; la informita gxenerala publiko tutmonde, sed aparte en landoj, kie ne ekzistas organizita Esperanto-movado. Taskoj: Gvidado de la informa agado je landa nivelo; kontaktoj kun internaciaj organizajxoj kaj lauxeble informado rekte al la monda publiko; gxenerala informado en regionoj sen organizita movado. Por subteni la informan agadon je landa nivelo la Informa Fako de UEA strebu regule disponigi al la Landaj Asocioj gazetarajn komunikojn kaj pretajn modelajn artikolojn facile tradukeblajn kaj adapteblajn al lokaj cirkonstancoj. UEA ankaux strebu disponigi en siaj Interretaj pagxoj koncizajn respondojn al oftaj demandoj pri Esperanto kaj kolekton de modelaj informiloj diverslingvaj. Cxe internaciaj organizajxoj UEA unuavice flegu la rilatojn, informu pri la esperantista agado kiu konformas kun la celoj de la koncernaj organizajxoj kaj tiel montru la utilon de pluaj kaj pliaj kontaktoj por ambaux partioj. UEA ankaux lauxeble strebu konsciigi respondeculojn de la organizajxoj pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo, sed tiuj strebadoj ne malutilu al la bonaj rilatoj kun la koncernaj organizajxoj. UEA aktive sercxu kontakton kun medioj kie oni diskutas problemojn rilatajn al lingva egaleco kaj tutmonda komunikado, kaj senpasie informu pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto. - Je nivelo de landaj asocioj: Unuavicaj celgrupoj: Lokaj grupoj kaj individuaj membroj de la Asocio; landnivele aux internacie agantaj, influ-kapablaj organizajxoj kaj individuoj kiuj jam interesigxas pri lingvaj rajtoj; naciaj aux lokaj organizajxoj kaj medioj kie aktualigxas demandoj pri egaleca komunikado; jxurnalistoj de tutlandaj amaskomunikiloj kaj la gxenerala informita publiko. Taskoj: La cxefa respondeco pri informa laboro kusxas cxe la nacia nivelo. La landa asocio provizu la lokajn grupojn kaj la individuajn membrojn per aktuala kaj profesie produktita inform-materialo, starigu rebat-servon kiu rapide reagu al eraraj prezentoj de Esperanto en tutlandaj kaj lokaj amaskomunikiloj, kaj gxi aktive kontaktu organizajxojn kaj individuojn kiuj povas interesigxi pri egaleca tutmonda komunikado. - Je loka kaj individua nivelo: Unuavicaj celgrupoj: Lokaj organizajxoj kaj individuoj kiuj interesigxas pri lingvaj problemoj, jxurnalistoj de lokaj amaskomunikiloj kaj la gxenerala publiko. Taskoj: Informado pri konkretaj arangxoj, kontaktoj kun lokaj jxurnalistoj. La individuaj esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la valoro de la fenomeno Esperanto, kaj ili havu suficxajn sciojn por kuragxe kaj konvinke argumenti kontraux eraraj prezentoj. Pli gravas la kvalito ol la kvanto de la informado.