DU GRAVAJ ATENTIGOJ ____________________ El cirkulero de la direktoro de Itala Instituto de Esperanto (IIE), Carlo Bourlot, mi elcxerpis la jenan tekston. Framerio ____________________ 1- IEF havos malpli ol 1000 aligxintoj en la jaro 2000? 2- IIE-Ekzamenoj dauxre malpliigxas gxis netolereblaj minimumoj 1- Kadre de oportuna kunlaboro IIE-IEF (Artikolo 2 de la Statuto de IIE), mi atentigas pri jeno : a) La nombro de la membraro de Itala E-Federacio riskas fali sub milo. Gxis hodiaux mankas trideko da aligxoj por atingi tiun kvanton. Restante sub milo, IEF perdos (almenaux) unu Komitatanon "A". Tial, sxajnas oportune, ke cxiu itala E-isto klopodu por eviti falon de IEF en la suban kategorion. b) Interalie, al Via Villoresi ankoraux alvenis nek nomoj nek kotizoj de la gejunuloj/uloj siatempe aligxintaj al IEJ (do: al IEF) okaze de de la Festivalo de Cavallino. Tio sxajnas preterlaso malkonvena kaj tuj sxtopebla. c) Restas malmulte da tempo por trovi tridekon da pli-malpli novaj alogxuntoj al IEF; tamen, la mankanta kvanto ne estas enorma kaj mi opinias, ke la mil-celuta nombro restas atingebla. Cxu ni provu? 2- Dum la jaro 2000, gxis hodiaux eltenis IIE-Ekzamenojn nur 44 homoj cxe nur 9 Katedroj, t.e.: 2 en Mantova, 4 en Verona, 2 en Livorno, 8 en Bolzano, 4 en/apud Roma, 3 en Torino, 4 en Rovigo fare de PD, 12 en Parma kaj Bologna fare de BO, 5 en Milano. Se memori, ke ekzistas trideko da Katedroj de IIE kun cxirkaux 150 IIE-Membroj, tio sxajnas magra rezulto por nauxmonata engagxigxo. Mi rimarkadas, ke multaj pli-malpli novaj e-istoj (kaj pluraj ecx bonetaj) tute ne interesigxas pri eventuala elteno de e-ekzamenoj kaj propra, kaj malpropra; tio povas esti ne nepre malsagxa konduto, tamen, junuloj trovus pliajn (ecx bonegajn) eblojn se ili decidus ... frue sukcesi ankaux ekzamenojn de IIE. Aux ne ? Korajn, fratecajn kaj kuragxigajn salutojn de: Carlo Bourlot. ************************************************************************************************ ESAMI DI TERZO GRADO A MESTRE Venerdi' 29 settembre si e' riunito a Mestre il Gruppo Esperantista Veneziano. in particolare e' stata decisa la DATA per L'ESAME DI TERZO GRADO: si svolgera' nei giorni 9 e 10 DICEMBRE 2000, presso il DOPOLAVORO FERROVIARIO di MESTRE. Lunedi' 2 ottobre a Mestre riprendera' il corso di preparazione guidato dall'ingegner Trombetta per quanti intendono sostenere l'esame di 3° grado. Paola Ambrosetto esperantovenezia@libero.it el la Reta cirkulero 2 de Itala Instituto de Esperanto Datumbanko de Int. Esperanto-Muzeo, Vieno ************************************************************************************************ LA PLEJ GRANDA ESPERANTO-KATALOGO EN INTERRETO Internacia Esperanto-Muzeo de la Auxstria Nacia Biblioteko, kiu posedas la plej grandan planlingvan bibliotekon, realigas ekde 1996 unikan projekton: la kreon de la elektronika katalogo TROVANTO, konsultebla en interreto. En la nuna momento trovigxas jam pli ol 9.400 rikordoj (dokumentoj) en gxi, kaj tiu nombro kreskas cxiu-monate. Jam nun gxi estas la plej granda katalogo pri Esperanto kaj interlingvistiko. Kiuj dokumentoj estas indikitaj en TROVANTO? Libroj, brosxuroj, eksterkomercaj publikigajxoj, manuskriptoj, auxd- kaj vid-kasedoj, kompaktdiskoj, sciencaj artikoloj en libroj ktp. (sed ne revuoj). Laux kiuj kriterioj oni trovas la dokumentojn? Laux auxtoroj, titoloj, titolvortoj, temoj, eldonejoj, eldonlokoj, jaroj, k.t.p. ALVOKO La Auxstria Nacia Biblioteko financas la kreon de TROVANTO. La dauxrigo de la laboro tamen povas okazi nur, se la esperantistoj gxin fakte bezonas. Tio signifas: se suficxe da homoj utiligas TROVANTO-n en la interreto. Tial ni invitas vin regule viziti gxin. Gxia adreso: http://www.onb.ac.at/online_s/onspdbfr.htm Alia eblo aliri estas tra la hejmpagxo de la Auxstria Nacia Biblioteko: http://www.onb.ac.at/sammlgn/safr.htm Se vi volas esti regule informata pri la evoluo de TROVANTO, bonvolu skribi al jena adreso: Mag. Helga Farukuoye Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaeler Kuppel, AT-1010 Wien helga.farukuoye@onb.ac.at Nia retkatalogo: http://www.onb.ac.at/ev/online_s/onspdbfr.htm aux en kazo de sxangxo nur: http://www.onb.ac.at kaj de tie al "collections" aux "Sammlungen", kie vi trovos la Internacian Esperanto-Muzeon kaj ankaux gxian datumbankon! fonto: ret-info ************************************************************************************************ Praktika uzo de Esperanto - 2 retlistoj cxe egroups Cxe la servilo "egroups" estas kreitaj 2 novaj retlistoj: per-Esperanto-gxenerale kaj per-Esperanto-turisme. Se vi interesigx gxenerale pri agado PER Esperanto, vi estas invitata aligxi al la unua listo sendante malplenan mesagxon al: < per-esperanto-ghenerale-subscribe@egroups.com > Se en viaj landoj estas homoj, kiuj interesigxas pri agado en turismo per Esperanto, bonvolu inviti ilin sendi malplenan mesagxon al: < per-esperanto-turisme-subscribe@egroups.com >. Administraj estroj de la listoj estas Eugeno Perevertajlo resp. Mihail Lineckij. fonto: ret-info ************************************************************************************************ Teatrajxo pri la Siberiaj jaroj de Ada Sikorska UEA jxus aperigis originalan unuaktan teatrajxon de la pola aktorino Jadwiga Gibczynska pri la infanaj jaroj en Siberio de nia forpasinta membrino Ada Fighiera-Sikorska. La verko bazigxas sur la leteroj de la 11-jara Ada al sia onklino, en kiuj sxi priskribas la vivkondicxojn kiujn sxi kun la familio travivis dum la milito en la lageroj, en kiujn Sovetunio enfermis la civilan logxantaron de la orienta parto de Pollando. La patro de Ada, generalo Sikorski, estis murdita kun cxiuj kaptitaj polaj oficiroj en la arbaro de Kattyn. Gian Carlo Fighiera giancarlo.fighiera@libero.it ************************************************************************************************ PIRATI Mi allaccio alla pirata uzado (vedi NS 167 N.d.R.) degli indirizzi per segnalare che molti esperantisti mandano circolari e appelli lasciando visibili i destinatari, rendendo possibile il pirataggio, la copia e la vendita di tali mailing list da parte di persone poco corrette che possono venirne in possesso in vari modi. Il mio stesso indirizzo e' quello di una associazione culturale con 1000 soci, e chiunque puo' accendersi il computer senza permesso. Quindi ti chiedo cortesemente di fare un appello su NS chiedendo a tutti di mettere i destinatari nascosti quando mandano circolari e magari spiegando brevemente come si fa per i non pratici Ciao e grazie Lorena ************************************************************************************************ NOVA ADRESO DE GIUSEPPE CASTELLI Cari lettori di Nova Sento in Rete, dalla prossima settimana mi trasferisco in Svizzera (vicino a Lucerna). Il mio nuovo indirizzo di posta elettronica e' giuseppe@agbms.ch Per i primi due mesi abitero' in Beckenriedstr. 46, CH-6374 Buochs Venitemi a trovare! Giuseppe Castelli