KOTIZOJ DE UEA POR 2001 Kvankam la inflacio en Nederlando lastatempe estis cx. 2,5% jare, la kotizoj de UEA restos en 2001 samaj kiel en 2000. Pro la malfortigxo de la koncernaj naciaj valutoj la kotizoj iom plialtigxos por kelkaj landoj. Por Japanio, Kanado kaj Usono tamen eblis senteble malaltigi ilin pro la malfortigxo de Euxro kontraux iliaj valutoj, kvankam la Centra Oficejo ja antauxvidas refortigxon de Euxro dum la jaro. Ke la kotizoj por 2001, inkluzive de la prezoj de simplaj abonoj de la revuoj "Esperanto" kaj "Kontakto", praktike en cxiuj landoj kostos reale malpli ol la kotizoj por 2000 kaj ecx 1999, espereble pozitive influos la evoluon de la membraro de UEA. Kotiztabelo de UEA por 2001 Lando/valuto MG MJ(-T) MA(-T) SA Kto SZ Argentino/Euxro 4 10 24 14 9 48 Auxstralio/dolaro 14 34 85 51 31 170 Auxstrio/Euxro 7,63 19,26 47,96 30,52 18,17 95,93 Auxstrio/sxilingo 105 265 660 420 250 1320 Belgio/Euxro 7,68 19,21 48,09 30,61 18,34 96,18 Belgio/franko 310 775 1940 1235 740 3880 Brazilo/Euxro 4 10 24 14 9 48 Britio/pundo 5 14 34 21 13 68 Bulgario/Euxro 4 10 24 14 9 48 Cxehxio/krono 170 420 1050 630 380 2100 Danio/krono 55 140 355 230 135 710 Finnlando/Euxro 7,57 19,34 47,93 30,27 18,50 95,87 Finnlando/marko 45 115 285 180 110 570 Francio/Euxro 7,62 19,06 48,02 30,49 18,29 96,04 Francio/franko 50 125 315 200 120 630 Germanio/Euxro 7,67 19,43 48,06 30,17 18,41 96,12 Germanio/marko 15 38 94 59 36 188 Greklando/drakmo 2200 5400 13500 8600 5200 27000 Hispanio/Euxro 7,21 18,03 44,47 28,25 16,83 88,94 Hispanio/peseto 1200 3000 7400 4700 2800 14800 Hungario/forinto 1200 3100 7700 4600 2800 15400 Irlando/Euxro 7,62 19,05 47,93 30,47 17,78 95,86 Irlando/pundo 6 15 37,75 24 14 75,50 Islando/Euxro 8 19 48 29 17 96 Israelo/Euxro 6 16 39 23 14 78 Italio/Euxro 7,75 19,11 48,03 30,47 18,59 96,06 Italio/liro 15000 37000 93000 59000 36000 186000 Japanio/eno 900 2200 5500 3300 2000 11000 Kanado/dolaro 12 30 75 45 27 150 Nederlando/Euxro 8 19 48 31 18 96 Nederlando/guldeno 17,63 41,87 105,78 68,32 39,67 211,56 Norvegio/krono 65 165 415 250 150 830 Nov-Zelando/dolaro 16 40 100 60 36 200 Pollando/Euxro 4 10 24 14 9 48 Portugalio/Euxro 6,98 16,96 42,40 26,94 15,96 84,80 Portugalio/eskudo 1400 3400 8500 5400 3200 17000 Rusio/Euxro 4 10 24 14 9 48 Slovakio/krono 190 480 1200 720 430 2400 Svedio/krono 70 170 430 275 165 860 Svislando/franko 12 31 78 47 28 156 Usono/dolaro 8 20 50 30 18 100 TARIFO A/Euxro 5 13 32 19 11 64 TARIFO B/Euxro 4 10 24 14 9 48 ALIAJ LANDOJ: Luksemburgio laux Belgio; San-Marino laux Italio. TARIFO A: Honkongo, Korea Resp., Malto, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano. TARIFO B: Cxiuj ceteraj landoj ne jam menciitaj. Klarigo de la mallongigoj: MG: Membro kun Gvidlibro (ricevas la Gvidlibron) MJ: Membro kun Jarlibro (ricevas la Jarlibron) MJ-T: MJ malpli ol 30-jara (individua membro de TEJO; ricevas ankaux la revuon "Kontakto" kaj la bultenon "TEJO tutmonde") MA: Membro-Abonanto (ricevas la Jarlibron kaj la revuon "Esperanto") MA-T: MA malpli ol 30-jara (individua membro de TEJO; ricevas ankaux la revuon "Kontakto" kaj la bultenon "TEJO tutmonde") SA: Simpla abono de "Esperanto" (ne inkluzivas membrecon en UEA) Kto: Simpla abono de "Kontakto" (ne inkluzivas membrecon en UEA/TEJO) SZ: Societo Zamenhof (por finance apogi UEA) Kiel individuaj membroj de TEJO (MJ-T aux MA-T) por 2001 estos registritaj tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj estos malpli ol 30-jaraj la 1-an de januaro 2001 (t.e. kiuj naskigxis en 1971 aux poste). Ankaux Dumvivaj Membroj samtempe membras en TEJO, dum ili estas malpli ol 30-jaraj. Eblas aboni ankaux al "TEJO tutmonde" sen esti membro de TEJO. La abonprezo estas duono de la MJ-kotizo por la koncerna lando. La agadon de TEJO oni povas apogi farigxante Patrono de TEJO. La kotizo estas 3-oblo de la MJ-kotizo por la koncerna lando. La Patronoj ricevas ambaux eldonajxojn de TEJO, "Kontakto" kaj "TEJO tutmonde". Oni povas pagi pere de la perantoj de UEA, aux rekte al UEA per gxiro al gxia banka aux posxta konto, per cxeko aux posxtmandato, aux per kreditkarto. ************************************************************************************************ ANONCO PRI LA ELEKTO DE TRIONO DE LA MEMBROJ DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO Per cxi tiu anonco la estraro de la Akademio de Esperanto alvokas al prezento de kandidatoj por la venontaj elektoj de triono de la membraro. Cxi-jare estos elekteblaj 17 membroj. 1. Por farigxi kandidato, esperantisto devas esti proponata de almenaux kvin akademianoj, kiuj reprezentu almenaux tri malsamajn naciajn lingvojn. 2. La kandidato devas sendi al la Prezidanto de la Akademio, prefere per retposxto, viv-protokolon, en kiu aperu personaj informoj (kompleta nomo, dato de naskigxo, adresoj ordinara kaj reta, telefonnumeroj), instrurilataj (scienca kaj faka instruo ricevita, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj) kaj priesperantaj (Esperanto-agado kaj tute aparte pri publikigajxoj en kaj pri Esperanto). Krome, la kandidato deklaru sian akcepton de la kandidateco, sian fidelecon al la Fundamento de Esperanto kaj sian pretecon por la laboroj de la Akademio. La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la vocxdonantoj. En okazo de nombro-egaleco de vocxoj la Prezidanto havas decidan vocxon. Cxi tiuj reguloj ne aplikigxas al akademianoj, kiuj finas nun sian periodon de aktiveco. Ili estas auxtomate rekandidatigataj se ili ne rifuzas tion. Ili validas por esperantistoj, kiuj ne estas nun membroj de la Akademio. La proponoj kaj cxiuj necesaj informoj kaj deklaroj devas atingi la prezidanton aux la sekretarion de la Akademio plej laste la 30-an de novembro 2000-a. Geraldo Mattos Prezidanto de la Akademio de Esperanto Rua Dr. Joao Motter, 98 BR 81210-260 Curitiba PR < mattos@super.com.br > Renato Corsetti Sekretario de la Akademio de Esperanto Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italujo < corsetti@itelcad.it > fonto: ret-info ************************************************************************************************ Corriere della Sera: l'ERA "associazione per aiutare". Il Corriere della Sera di venerdi' 22 settembre portava allegato al giornale un opuscolo del titolo "Un mondo da pulire, per un futuro migliore". Tale opuscolo, costruito in collaborazione con la Legambiente, era incentrato sul prezioso ruolo del volontariato nella societa'. La parte finale di quelle pagine (pp. 42-50, si possono vedere graficamente al sito italiano dell'ERA: www.esperanto.stm.it ) era dedicata alle associazioni che, per un motivo o per un altro, erano particolarmente rappresentative in questa veste di " aiuto " sociale, di "associazione anticorpo " contro i mali della societa'. La "Esperanto" Radikala Asocio con tutti suoi recapiti era presente in questo prestigioso elenco. Questo fatto ci da l'opportunita' di rispondere indirettamente alla sollecitazione che ci veniva da una lettera della signora Acherman, pubblicata da Nova Sento nella quale ci chiedeva di raccogliere firme in calce ad un appello per la pace promosso dall'UNESCO. Noi riteniamo che il nostro essere politicamente e culturalmente fautori della Lingua Internazionale ed a batterci per questa soluzione in difesa di tutte le "visioni del mondo", garante di tutte le lingue del mondo, ci ponga ben oltre quelle di molto vetero-pacifismo oggi certamente molto diffuso del mondo e del quale non e' certamente immune l'appello in questione. Su questo dovrebbe svolgersi opera di convinzione, piuttosto che disperdere energie su appelli ben piu' arretrati rispetto alla posizione degli esperantisti che, a parole importanti e fondamento di ogni civile societa' moderna come la parola "pace", hanno dato concreta risposta e importante corpo. In questa opera di convinzione e' da sempre impegnata l'ERA e, come nel caso in questione, ogni tanto dei risultati di qualche rilievo ci sono. ERA-Onlus e.r.a.@internacialingvo.org ************************************************************************************************ Pirata uzado de esperanto.nu La retejo "esperanto.nu" estis plurfoje pirate uzata por sendado de spamo, t.e. nedezirata amasreklamo, plej laste dum auxgusto kaj septembro. Tio kauxzis tiajn problemojn, ke la retposxta servilo depost la komenco de septembro ne plu funkcias. Pro tio neniu mesagxo povas esti liverata al adresoj @esperanto.nu. Franko Luin, kiu prizorgas la retejon esperanto.nu, ne komprenas la celon de tiu agado, kiu povus rezulti en fermo de la domajno mem. La retejo celas nur esperantistojn per diversaj servoj kaj tute ne enhavas ion, kio povus kolerigi iun. La retejo mem funkcias senprobleme. el NUN fonto: ret-info ************************************************************************************************ E-ret-pagxo de konata jaz-orkestro La konata jaz-bando Trattbandet (funel bando) de Västeras, Svedio, nun havas hejmpagxon ankaux en Esperanto cxe la adreso http://www.m-media.se/trattbandet/esperanto.htm . La gvidanto de la bando (mem esperantisto) tradukis kelkajn jazajn melodiojn Esperanten. Jam dum du kongresoj de Sveda Esperanto Federacio la bando prizorgis la distran vesperon. raporto de Wim Posthuma en NUN fonto: ret-info ************************************************************************************************ Aktivuloj por TEJO sercxataj Kara komisiito, estrarano aux alia leganto de tiu cxi cirkulero, Certe vi multe laboras por TEJO, kaj malfacilas de vi peti ke vi ankoraux pli faru por TEJO. Tamen... mi nun petas vian helpon por ege grava afero. Bonvolu flankenmeti viajn aliajn devojn, kaj dum eble horo (se vi povas pli!) okupigxi pri la jena: novaj aktivuloj por TEJO. Envolvi novajn aktivulojn estas nun pli grava ol io ajn alia por TEJO! Kiel vi certe scias, kadre de TEJO eblas fari tre multajn interesajn aferojn. Evidente TEJO ne havas senlimajn rimedojn, sed eblas (kaj indas!) realigi plej diversajn ideojn kadre de gxi. Gxi povas roli kiel ponto inter diversaj asocioj, esperantistaj sed certe ankaux ne-esperantistaj, kaj ecx fojfoje sukcesas akiri interesajn subvenciojn. Sed nuntempe TEJO ne estas tre forta organizo... Estas multaj suficxe bazaj aferoj kiujn indus fari, kiuj nuntempe ricevas ne suficxe da atento. Kial? Nu, vi ja scias, oni ne havas tempon... Sed mi estas tute konvinkita, ke tamen ekzistas suficxe da homoj kiujn eblas entuziasmigi por iu afero. Povas temi pri io eta, kiu prenas ne pli ol horon dum semajno averagxe, aux io vere granda - cxiaj kontribuoj bezonatas. Kaj mi ankaux estas tute konvinkita, ke agado estas ofte interesa, lerniga, konktaktiga, amuza. Cxi sube ni faris liston de taskoj kaj postenoj por kiuj TEJO bezonas novajn kunlaborantojn. Ni bezonas VIAN helpon por trovi ilin! Mi petas vin cxe cxiu tasko (lauxeble!) skribi unu aux kelkajn nomojn de homoj kiuj laux vi estus tauxgaj. Estus bone (sed ne nepras) ke vi ankaux skribu per kelkaj vortoj kial tiu persono laux vi estas tauxga. Mi esperas ke vi helpos nin plifortigi TEJOn! Kun granda antauxdanko, atendante vian respondon, Sjoerd Bosga prezidanto de TEJO sjoerd@esperanto.se p.s. bonvolu diskonigi la liston ankaux inter viaj konatoj. Aktuala versio estonte estos trovebla en la retpagxoj de TEJO. **** List(eg)o de vakaj postenoj en TEJO (2000-07-31) **** 001* volontulo en Centra Oficejo Volontulo en la CO en Roterdamo, Nederlando, estas centra persono en TEJO, kiu zorgas pri rilatoj kun aliaj organizoj kaj instancoj, korespondado, rilatoj kun la stabo de la oficejo. Ekde septembro vakas la posteno. Kono de angla aux/kaj franca estas bezonata, kaj suficxe da memstareco. TEJO prizorgas logxadon kaj etan posxmonon. Pro vizaj kialoj (volontulo restu prefere minimume 6 monatojn) praktike preferatas anoj de Euxropa Unio. 002* redaktoro de TEJO-tutmonde, kaj redaktora teamo La revuo de TEJO post iom da tempo bezonas novan cxefredaktoron (Rick Newsum anoncis ke ni sercxu posteulon). Samtempe ni sercxas ankaux kunlaborajn redaktorojn, por faciligi la kontakton kun la aktivuloj kaj membroj dise en la mondo. 003* kunlaborantoj de TEJO-aktuale Nova initiativo estas TEJO-aktuala, cxiusemajna retletero kun mallongaj novajxoj el TEJO, landaj sekcioj, lokaj grupoj, ktp. Kiu gxin enmetos en nian hejmpagxon, varbos por gxi, sercxos verkantojn, redaktos la tekstojn? 004* redaktoro de Dialog' Por informi pri TEJO kaj Esperanto al ne-esperantistaj junularaj organizoj ekzistas Dialog' - ambaux rete kaj papere. Speciale dum gravaj internaciaj arangxoj ni sxatus gxin aperigi papere, krome gxi estu kolekto de artikoloj en la reto, en angla, franca, hispana, ... Kiuj verkos speciale por gxi, kiu redaktos kaj kiu enretigos? 005* redaktoro de retpagxoj La retpagxoj de TEJO urgxe bezonas gxisdatigon en multaj kampoj, kaj certe indus aldoni multon. Kiu redaktos, planos, verkigos kaj mem verkos? 006* administranto de retpagxoj Dum pli da homoj preparos retpagxojn por TEJO, necesas ankaux enretigi ilin, ordigi ilin, zorgi ke ekzistas ligoj al ekstero kaj de ekstero, ktp. Krome necesas zorgi pri unueco inter la pagxoj kaj korekta uzo de HTML. Administranto havu la necesajn teknikajn konojn, kaj havu la eblecon tre regule kaj ofte (sed ne nepre multe) okupigxi pri la pagxoj. 007* tradukantoj Ambaux por la Dialog' kaj por la retpagxoj TEJO sercxas tradukantojn. Ni sercxas denaskajn parolantojn de unuavice la angla, franca kaj hispana (kastilia), sed ankaux de aliaj lingvoj. 008* komunikisto Kiam okazas iu kongreso, arangxo, seminario, ktp, indas pri tio disinformi. Tio eblas pere de TEJO-tutmonde kaj TEJO-aktuale, sed ankaux per revuo Esperanto, Eventoj, Koncize. Sed ankaux pere de radio (Pollando, Pekino). Kompreneble al ekster la movado pere de la reto (Dialog', retpagxoj de TEJO kaj UEA, gazetaraj komunikoj de UEA), pere de aktivuloj (landaj sekcioj, komitananoj, redaktoroj) dise en la mondo, kaj pere de revuoj kiel Youth Opinion/Opinion Jeunesse. Komunikisto de TEJO scias kiel tion plej tauxge fari, kaj zorgas ke ni ne maltrafu ajnan okazon informi pri Esperanto, TEJO, lingvaj problemoj, ktp. 009* kunlaborantoj pri kongresoj Cxiujare okazas la IJK de TEJO. Sed kiu zorgas ke la spertoj de unu jaro transiru al la venonta? Kiu diskutas kun kandidatoj por venontaj jaroj, kaj kiu helpas en la kontaktoj inter la LKK kaj la landaj sekcioj, la membroj, k.s.? Por transdono de spertoj TEJO planas aperigon de manlibro - sed en formo de retpagxaro, al kiu cxiuj kiuj iel spertis povos kontribui! TEJO sercxas kunordiganton por tion realigi. 010* kunlaborantoj de KER En la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj oni partoprenas en internaciaj renkontigxoj kun ne-esperantistaj organizoj, partoprenas en seminarioj kaj kursoj de tiuj organizoj kaj internaciaj instancoj, kaj tiel reprezentas TEJOn. Tiu laboro estas ege grava por la antauxenigo de Esperanto, gxiarekono fare de internaciaj instancoj kaj de individuaj junuloj. Nuntempe ne nur bezonatas kunordiganton por la eksteraj rilatoj de TEJO en Euxropo, sed ankaux pliaj kunlaborantoj en la tuta mondo. Kono de lingvoj (cxefe angla, sed ne nur) estas bezonata. Aktivuloj kun multjara sperto pretas por enkonduki novulojn en tre interesa, vasta agadkampo. 011* estrarano pri eksteraj rilatoj Post la demisio de Grisxa Arosjev (laux reciproka interkonsento), Sasxa Blinov envolvigxis en la laborkampo de Landa Agado, kaj tio signifas ke en la estraro estas loko por estrarano pri eksteraj rilatoj. Tiu tasko estas kunigebla kun la supre menciita kunordigato de eksteraj rilatoj en Euxropo, sed tio ne nepras. 012* organizantoj de seminarioj, kaj kunordiganto Por organizado de TEJO-seminarioj, cxiam estas bonvenaj kunlaborantoj. Necesas prepari la programon, ofte kunlabore kun reprezentantoj de la konsilio de Euxropo, prepari aligxilon, varbi, informi, kontakti prelegantojn, prepari raporton. Sed ankaux necesas plani entute kiajn seminariojn TEJO organizu kaj peti subvenciojn por ili. 013* idedonanto pri UK-oj kaj Junulara Programo La plej granda Esperanto-renkontigxo de la jaro, la Universala Kongreso estas ne speciale populara cxe junuloj. Tamen ofte okazas tre alloga junulara programo. Kial do tamen iuj junuloj (kaj ne nur ili) ne trovas sian lokon en tiu kongreso? Necesas ion sxangxi! Por tio, la estraro de UEA starigis komisionon en kiu ankaux TEJO partoprenas. Kiu sxatus kundiskuti kaj kundecidi pri kiel aspektu la UK estonte? 014* oficeja modernigo Antaux nelonge aperis reta versio de la libroservo de UEA, kaj ankaux retpagxoj jam ekestis. Sed tio estas nur tre etaj pasxoj kompare al la necesa modernigo de la membroadministrado, la kongresa administrado, kaj la kontosistemo - kaj la komputilaro por funkciigi tian modernigitan sistemon. Laborgrupo de TEJO kaj UEA laboras pri proponoj por tio, sed bezonas ideojn kaj konsilojn de spertuloj, ne nur pri komputilaj aferoj sed ankaux pri organizaj, oficejaj kaj administraj aferoj. 015* infana agado Infanoj estas la ontaj junuloj, kaj junuloj estas la ontaj (aux nunaj) gepatroj. Do kial TEJO ne kunlaboras kun organizantoj de arangxoj por infanoj, kaj integras infanan agadon en TEJOn? Ni sercxas junulojn kiuj sxatas labori kun aux/kaj por infanoj, faciligi la vojon kiam infanoj atingas la agxon por partopreni en ekz. IJK, kaj kiam junuloj ekhavas infanojn kaj plue sxatus esti ligata al la movado. 016* kulturaj konkursoj Cxu vi memoras tiun projekton, en kiu ekzemple kolektigxis infandesegnajxoj el diversaj landoj kaj ekspoziciigxis dum IJK? Fakte ankoraux restas mono kolektita por tiu projekto, kaj indus trovi iun dauxrigon. 017* kandidatoj por komitataneco C de TEJO En la komitato estas ne nur reprezentantoj de landaj sekcioj (A) kaj de individuaj membroj (B), sed ankaux spertuloj pri diversaj fakoj kiuj gravas por la laboro de la komitato kaj de TEJO. Dum la IJK eblas elekti novajn komitatanojn C. 018* ano de financa komisiono Helpe al la kasisto, ano(j) de financa komisiono respondecas pri iu parto de la TEJO-financoj, ekzemple subvencipetoj, kongresaj financoj, seminariaj financoj. Sed ankaux la komisionanoj povas ellabori strategion pri reklamo en niaj eldonoj kaj retpagxoj, trovi novajn subvencifontojn, ktp. 019* varbanto kaj reklamisto Por Pasporta Servo, sed ankaux por Kontakto kaj por TEJO-membreco entute necesas informadi, varbi, komuniki. Ankaux indus aktive sercxi firmaojn kiuj sxatus anonci pere de la eldonoj de TEJO, por ke ni en tiu maniero povu malplikostigi niajn servojn. Kiuj profesinivele spertas pri varbado kaj reklamado? 020* anoj de financkontrola komisiono Tiu komisiono gxis nun ne ekzistis... Certe ni fidas al nia kasisto, sed cxu ne estus logike ke same kiel en cxiu asocio iuj kontrolu lian laboron, liajn labormetodojn? Financkontrolaj komisionoj e aliaj asocioj ofte sukcesas eki sxangxojn kaj plibonigojn, kaj entute estas stimulaj al la kasisto. Kaj certe bonas ke pli da homoj komprenu kiel funkcias la financoj de TEJO. 021* ontaj estraranoj Jam post iom pli ol unu jaro la nuna estraro finas sian terminon. Certe ni sxatus trovi la posteulojn inter tiuj kiuj antaux tio jam suficxe spertigxis pri TEJO kaj pri la koncernaj fakoj. Jam nun ni sxatus konatigxi kun eblaj kandidatoj, inviti ilin foje cxeesti estrarkunsidon, kundiskuti pri diversaj temoj, kaj esti plene informita pri cxio kio okazas en TEJO. 022* kunordiganto de laborbrigada agado En diversaj landoj okazas laborbrigadoj plej diversaj, kelkaj en kiuj oni instruas esperanton, kelkaj kiuj alcelas nur esperantistojn. Ili povas tiel utili kiel instruejoj de Esperanto, sed ankaux kiel interesaj renkontigxejoj - do, ili gravas por TEJO! Kiu estonte kunordigos la laboron pri laborbrigadon (organizado, subvencipetado, varbado, respondado al informpetoj)? 023* prizorganto de Korespondo Servo Reta Multaj homoj - cxefe junuloj - sercxas korespondantoj pere de la reto. TEJO devus stimuli tiun uzadon de la lingvo kaj helpi al homoj trovi korespondantojn. La prizorganto respondecas pri retpagxoj kaj datumbazo, kaj pere de retmesagxoj peras kontaktojn. 024* prizorganto de novulaj aferoj En la IJK, sed ankaux gxenerale en TEJO kaj dum aliaj grandaj arangxoj, novuloj facile sentas sin iom perditaj. Kiu sxatus (kune kun organizantoj de renkontigxoj) organizi kontaktojn inter novuloj kaj jam-ne-novuloj, plibonigi la integrigxon, funkcii kiel kontakpersono al kiu homoj povas sendi siajn demandojn? Tiu persono povus ekzemple ankaux sendi novajxleteron al novaj membroj, por informi kaj komunikigi ilin. el Lodza Informilo 4/2000 fonto: ret-info ************************************************************************************************ NOVA RET-ADRESO DE CARLO SARANDREA Karaj geamikoj, iomete sxangxigis mia E-posxtadreso. NE PLU c.sarandrea@agora.stm.it SED EKDE NUN: c.sarandrea@agora.it Kiel konate, mia adreso validas ankaux por mesagxoj al IKUE, kvankam ekzistas ankaux: ikue@ikue.org Mi profitas la okazon por saluti cxiujn tre kore. Carlo Sarandrea