Esperanto akreditita en Hungario Hungario estas inter tiuj malmultaj landoj, kie la sxtato oficiale rekonas la Internacian Lingvon. Pruvas tion pluraj faktoroj, kiel apero de E-lingva klariga teksto en la telefonlibroj, fervojaj horaroj, ekzisto de aparta E-fako en la Budapesxta Universitato ktp. ktp. Pasintjare oni akceptis novan legxon, kiu transformis la strukturon de la sxtate rekonitaj lingvo-ekzamenoj. En la unua pasxo estis rekonitaj nur 7 fremdaj lingvoj, kaj nun, post plurmonata klopodo la 25-an de septembro oni akreditis ankaux Esperanton! Tio signifas, ke ekde post 2-3 semajnoj oni denove povos plenumi sxtate rekonitajn lingvoekzamenojn ankaux pri la Internacia Lingvo. Gxia sekvo estas, ke oni denove rajtos fari abiturientan ekzamenon el E-o, oni konsideras la lingvoekzamenon (mezan aux supernivelan) kiel krompoentoj cxe la priakcepta ekzameno al universitatoj, gxi estos utiligebla ankaux kiel kondicxo por ricevo de altlernejaj diplomoj, kaj oni ecx rajtos ricevi kromslajrojn en koncernaj laborejoj. Plej grava estas la supra "diplom-kondicxo", ja ekde 3 jaroj studentoj en altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon, nur se ili havas 1 aux 2 sxtate rekonitajn lingvo-ekzameno(j)n. Tiu kondicxo instigis multcentojn de studentoj eklerni Esperanton, kaj la nuna akreditado remalfermas la pluan pozitivan vojon al pli vastskala E-instruado. Oni ja povus taksi tiun eventon kiel "malgranda fina venko". Bedauxrinde la realaj okazajxoj tre bone montras la netauxgan funkciadon de la nuna E-movado, ja la hungariaj E-organizajxoj tute ne estis preparitaj al tiu "venko". En la pasinta kaj en la antauxpasinta jaroj la tutan auxtunon sonoris la telefono en la Budapesxta E-Domo (sidejo de Kultura E-Asocio "Eventoj") kaj oni petis startigi E-kursojn, peri instruistojn, disponigi vortarojn, lernmaterialojn el plej diversaj anguloj de la lando. Malgranda fina venko - sen preparo Malgraux la ekzisto de tradicia landa asocio kaj ankaux de landa ILEI-sekcio, ne estis preparita landa listo de instruistoj kapablaj kaj volantaj instrui la lingvon en kursaj sistemoj. Pro tiu "atako" dum kelkaj monatoj elcxerpigxis la vortaroj en la librovendejoj kaj en la E-asocioj, evidentigxis ke la gxisnunaj lernolibroj ne kontentigas la postulojn de studentoj, kaj ne estas solvita la normala informfluo kaj administra strukturo. Venis do malgranda "fina venko", sed la tradicia movado ne estis preparita. Malfaciligis la aferon, ke ecx multaj el la gxisnunaj aktivuloj preferis rigardi sian "rauman umbilikon" anstataux zorgi pri la strukturaj kontentigoj de postuloj. Stabiligxo Estas tamen pozitive, ke post 3 jaroj la situacio sxajnas stabiligxi. Danke al la dauxra publika reklamado farita de Kultura E-Asocio (nova, agema landa organizo cxirkaux la Eventoj-teamo, kiu plenumas plejmulton de taskoj anstataux la tradicia "landa asocio") Esperanto igxis vastskale konata. Estis produktita kaj dissendita reklamafisxoj al preskaux cxiuj mezlernejoj, estis eldonita nova, moderna flugfolio en multmil ekzempleroj, aperis plurdekoj de gazetanoncoj, interretaj ligoj al E-instruaj pagxoj, ni cxeestis la lingvo-festivalon en Budapesxto, estis invititaj al televida intervjuo, ktp. Kaj la tradicia landa asocio, kaj ni kompilis liston de E-instruistoj, eldonis vortarojn kaj lernolibrojn, kaj nun okazis ankaux la akreditado de nia lingvo cxe sxtataj instancoj. La sxanco do denove ekzistas por Esperanto en Hungario. Laszlo Szilvasi prez. de Kultura E-Asocio cxe Eventoj fonto: ret-info ************************************************************************************************ Pasporta Servo: PLI FACILA HEJMPAGxO La adreso de la hejmpagxo de Pasporta Servo ne estas facile entajpebla aux memorigebla. Tial mi gxojas ke PS ekhavis du plusxaltopagxojn, pro la afableco de la administrantoj cxe esperanto.nu kaj esperanto.net: < http://www.esperanto.nu/ps > kaj < http://www.esperanto.net/ps >. Vizitu la hejmpagxon de PS por aktualaj informoj. ALDONA RETADRESO Pasporta Servo cxiam havis du retadresojn: < pasporta.servo@esperanto.nu > kaj < pasporta-servo@esperanto.org >. Pro la lastatempaj problemoj cxe esperanto.nu, mi aldonis trian retadreson: < pasporta.servo@wxs.nl >. Krome, se la problemoj cxe esperanto.nu dauxros, pluraj gastigantoj en eldono 2001 ne estos rete atingeblaj. Tiukaze mi provos akiri alternativajn retadresojn por ili. NOVAJ ALIGXILOJ La hejmpagxo de Pasporta Servo enhavas novajn aligxilojn: finfine vera formularo, kaj ankaux PDF- kaj PostScript-versiojn, kiujn oni povas surloke eltajpi kaj multobligi. NOVA DISKUTGRUPO Mi starigis diskutgrupon pri Pasporta Servo cxe eGroups: < http://www.egroups.com/group/PasportaServo >. Gxi celas kunigi ne nur gastigantojn, sed ankaux gastojn kaj interesigxantojn. Kvankam ne jam vaste anoncata, gxi jam nun enhavas kelkajn membrojn. Estonte, gxi estos la cxefa reta informkanalo por PS (apud la hejmpagxo). Ankaux ekzistas aparta grupo por la Landaj Organizantoj. Aligxi oni povas ankaux per simpla malplena retposxta mesagxo al: PasportaServo-subscribe@egroups.com La poste ricevotan (anglalingvan) mesagxon oni devas sensxangxe simple resendi. Tiu resendo konfirmas, ke vere estas vi, kiu aligxas. Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo < pasporta-servo@esperanto.org > / < pasporta.servo@wxs.nl > < http://www.esperanto.nu/ps > / < http://www.esperanto.net/ps > eGroup: < http://www.egroups.com/group/PasportaServo > * Pasporta Servo strebas teni 1000 gastigantojn en eldono 2001! Helpu nin! *** bonvolu ne ripeti mian mesagxon kiam vi respondas al gxi *** fonto: ret-info ************************************************************************************************ Pinuccia Bevanda en RAI 3 la 4an de oktobro (Mi ricevis el Pinuccia la suban informon - Framerio) Mi deziras informi ke mi parolis en televida programo de Giovanna Milella en Rai3 "Italie", cxar mi sekvis en Milano kurson de Internet por maljunuloj. En tiu okazo mi ligis al Internet "mian" Esperanton. Mia parolado estis suficxe mallonga kaj ecx mi esperas ke oni ne trancxu min gxuste kiam mi parolas pri Esperanto! Se vi deziras min vidi kaj auxskulti, la programo estos dissendita la kvaran de oktobro inter la horoj 11.30 kaj 13.00. Gxis. Pinuccia Bevanda bevanda@tin.it ************************************************************************************************ Kiu itala esperantisto kapablas peri la vendon de uzita kamiono? Bonvolu respondi rekte al la petinto. >From: Jean BALAGA < balaga7@yahoo.fr > >Subject: Acxeto de kamiono Kara Amiko saluton! Mi petas vin, spite al viaj plenplenaj okupoj, bonvolu kontentigi al mi la jenan peton: Protektanto mia kaj amiko de E-o petis min trovi tra la tuta Euxropo konatulon en nia lingvo, kiu povas helpi lin pere de mi akiri duon-uzitan sxargxauxton (tipo Mercedes 10 radoj). Mi estos al vi tre dankema helpi min plenumi tiun demandon, kiu eventuale povos permesi al mi efektivigi unu el miaj multaj projektoj, kiujn kun plezuro mi malkasxos je la demando. Amike salutas vin Jxan Balaga. ************************************************************************************************ "El Popola Cxinio" cxesos aperi La revuo 'El Popola Cxinio' cxesos aperi en presita eldono je la fino de cxi tiu jaro. Ek de 2001 gxi estos havebla nur rete kaj senpage. La redakcio informas, ke tiuj, kiuj antauxpagis por la revuo, povos ricevi por la restanta sumo librojn eldonitajn de Cxina Esperanto-Eldonejo. raporto de Irja Kaponen en NUN fonto: ret-info