ALVOKO ATENTI PRI LA EBLECOJ PROVIZITAJ DE EUXROPA JARO DE LINGVOJ Aperis la informoj pri subvenciebleco lige al la euxropa jaro de lingvoj (jen la anglalingva nomo de tio). "Call for proposals (EAC/66/00) - European Year of Languages 2001" Pliaj informoj kaj petilo, informoj k.s. troveblas en la 11 laborlingvoj de la Euxropa Unio en la sekva retpagxaro. Ankaux la landoj de la Euxropa Ekonomia Areo (i.a. Norvegio kaj Islando) partoprenas la jaron laux la EU-reguloj. http://europa.eu.int/comm/education/languages/actions/year2001.html Limdato por petoj estas la 2a de oktobro 2000 (!!!)...por projektoj startontaj post la 1a de januaro 2001 kaj 15a de februaro, por projektoj startonta post la 1a de junio 2001. Subvecieblas tre vasta gamo de aktivecoj, kampanjoj, konkursoj, esploroj k.s. Sxtataj instancoj, lernejoj, universitatoj, asocioj... povas peti monon, ankaux lokaj komunumoj ekzemple. La peto estu donita al la nacia kunordiganto kaj poste la afero progresos al la EU-komisiono. La agadoj devas esti ne Esperantopropagandaj, sed rilati al la celaro de la jaro. Tiuj celoj enligas agadojn tute tauxgajn por Esperanto-asocioj. (Lingva diverseco, plibonigo de lingvoinstruado k.s. Pluraj celoj estas la samaj kiel la movadaj celoj laux la Manifesto de Prago, plurlingve cxe: http://www.esperanto.se ) Nun la defio estas rapide, kunordigite kaj REALISME kaj kompetente agi cxi-rilate. (Ne gravas se ni ne ricevas monon, gravas nun la komune strecxita pensoforto pri la euxropa jaro de lingvoj, ecx en la landoj ne en EU. Poste venos informoj de Konsilio de Euxropo, versxajne iom similaj, ecx se kun malpli da mono. Krome ne tiom la mono esencas, kiom la emo partopreni la agadojn por la celoj de la temjaro, cxeesti en la momento kiam la publiko interesigxos pri lingvoj). Cxu estas sxancoj ricevis monon? Mia takso estas ke la sxanco estas suficxe granda, speciale nun en la unua rondo, malpli facilos en la dua. (Nun cxiuj estas nepreparitaj, pli-malpli, cxar la informoj tute jxus aperis. Poste se ni estos preparitaj ankaux cxiuj aliaj estos preparitaj... kaj la konkurenco estos pli granda, krome propono de projekto nun povos utili por montri nian interesigxon, kaj pli grandos la sxanco por projekto en la dua rondo.) Per kunordigo ni povos trovi komunan vojon en pluraj landoj. Ankaux se vi interesigxas ne ambicii peti monon por projektoj, sed simple partopreni alimaniere en la jaro vi povas aligxi al la kunlaborantoj, kiuj dauxre estas informitaj pri la progreso de la agado ene de Esperantujo, interesxangxi ideojn kaj pensojn. Kompreneble ni celas ankaux vaste informi pri kelkaj evoluoj de tempo al tempo, sed tiuj kiuj emas dauxre envolvigxi povas aligxi al la kunlaborantoj kontaktante min. (Nun evoluas ekz. planoj por eldono de brosxuro pri la temaro de la jaro, en Esperanto, kaj adaptite al pluraj lingvoj.) La jaro estas kaj de EU kaj de KdE kaj ankaux aliaj landoj partoprenas. Jen la KdE-pagxaro: http://culture.coe.int/ael2001eyl Antaux elprinti diversajn pagxojn indas iri al tiu cxi kaj preni por si la manlibron (angla aux franca). Tie estas pli-malpli cxio: http://culture.coe.int/AEL2001EYL/eyl6001.htm Ankaux kelkaj landoj havas proprajn pagxojn: Bulgario malfermis lingvojaran pagxon jam en februaro 2000 edukministerio - anglalingva, sed eble ie trovigxas ligo al bulgarlingva): http://www.minedu.government.bg/information/langyear.htm Britio (CILT): http://www.cilt.org.uk/eyl2001/index.htm La Franclingva komunumo de Belgio: http://www.cfwb.be/ael2001/fram001.htm Finnlando: http://www.edu.fi/projektit/kielivuosi2001/etusivu.html Cxu vi trovis pliajn? Cxu vi havas aliajn utilajn informojn? Mi kolektas ilin kaj pludistribuas. Cxu vin interesas lingvaj festivaloj (jen tre tauxga ideo por la jaro)? Jen la ellaborata retpagxo: http://www.esperanto.org/tejo/lf Aparte konsultindas ankaux: http://linguafest.org Por dauxre ricevi novajxojn de la movado por lingvaj festivaloj sendu malplenan mesagxon al: tejo-lf-subscribe@egroups.com (gvidas la TEJO-komisitino pri lingvaj festivaloj Katerina Jevampieva). Kun lingvemaj salutoj, Anna Margareta Ritamäki, Dragsfjärdsvägen 690, FIN-25700 Kimito Finnlando, +358-2-423146 fakso +358-2-423246, anna.ritamaki@kolumbus.fi ************************************************************************************************ EL LA RET-PAGXARO DE BRITA PARLAMENTO La brita Registaro ,,ne aktive kuragxigas britajn unuopulojn studi en alia lando por la tuta tempo de ilia altedukado.,, Tamen Britio tre aktive markadas edukadon al pagipovaj eksterlandanoj. La registaro ecx rekonas ke la "...mono kiun ili (studentoj) elspezas cxi tie rekte kontribuas al la brita ekonomio (kaj, tra nerekta impostado, al registara enspezo).,, (pr. 13 miliardoj euroj jare) http://www.parliament.the-stationery-office.co.uk/pa/ld199899/ldselect/ldeucom/24/2482.htm el [europo] Digest Number 103 europo@egroups.com ************************************************************************************************ GxEMELA DISTRIKTO EN ITALIO SERCxATA Distrikt-estro de Malbork(starosto)pere de nia Esperanto Rondo en Malbork turnas sin al Vi kun peto: bonvolu helpi nin trovi en Via regiono de Italio partneran(gxemelan) distrikton,similan al nia distrikto.Jen kelkaj informoj pri nia:120 mil enlogxantoj,kun kvar urboj,cxefa urbo Malbork cxirkaux 45 mil enlogxantoj.Bonvolu skribi al ni la adreson de tia distrikt-estro en Via regiono. Nia distrikt-estro elektis al tiu celo Esperanton cxar Li iomete konas gxin kaj estas simpatianto kaj helpanto de nia E-Rondo. Bonvolu rigardi interreton de nia urbo http://www.malbork.pl gxi estas ankaux en Esperanto. Bonvolu respondi al retposxto (emailo): promocja@um.malbork.pl kaj al nia Esperanto-rondo ( koza666@poczta.fm ) En nia urbo estas Zamenhof-monumento, Zamenhof-placo, skvaro , kverko ,ni havas E-bibliotekon kaj oni eldonis senpagan E-prospekton pri nia urbo,12-pagxan,koloran,tute en Esperanto. Kiam ni ricevos la petitan adreson (ankaux retposxtan) de la distrikt-estro de Via regiono,nia distrikt-estro tuj sendos oficialan proponon pri la gxemeleco de niaj distriktoj - antauxdankon! E-Rondo Malbork ul.Mazowiecka 23 82-200 Malbork POLLANDO ************************************************************************************************ Nova dissendo-listo de la Akademio de Esperanto La estraro de la Akademio de Esperanto decidis starigi novan dissendan liston, cele al konatigo de la temoj diskutataj ene de la akademio. Jen pli da detaloj: Ofte la diskutoj ene de la Akademio de Esperanto havas intereson ankaux por aliaj personoj ol la membroj. Tial la estraro decidis starigi dissendan liston cele al konatigo de la akademiaj temoj. La nova listo dissendos la mesagxojn kiujn la membroj mem volas diskonigi ekster sia rondo. Cxiu povos aligxi al gxi kaj kontribui al la intersxangxo de ideoj. La adreso de la nova dissenda listo estas: akademia-diskuto@egroups.com Se vi volas aligxi al la listo "Akademia Diskuto" kaj poste ricevi la mesagxon de tiu listo, sendu malplenan mesagxon al la adreso: akademia-diskuto-subscribe@egroups.com Mi tre esperas ke tiu servo utilos al nia lingvo. Plej kore, Christer Vicprezidanto de AdE kiselman@math.uu.se fonto: ret-info