56a IJK (5a-12a de auxgusto 2000) Hongkongo - la realigxinta revo Inter la junaj esperantistoj en Euxropo ne tre multaj gxojis, kiam Hongkongo invitis al la cxi-jara IJK. Multaj timis pagi entute cxirkaux 1000 euxrojn por fine damagxi la medion per interkontinenta flugo, suferi de varmega vetero kaj eventuale trovi nur malaltan lingvan nivelon cxe niaj aziaj samideanoj. Ankaux mi komence hezitis, sed pripensis, ke principe mi tre sxatus iam vojagxi al alia kontinento por konatigxi kun aliaj homoj kaj kulturoj. Kaj kiamaniere tio povus esti pli bela ol en la etoso inter junaj esperantistoj? Mia antauxgojo kaj scivolo kreskis precipe, kiam en junio la Hongkonga LKK aperigis en siaj cxiam bele prizorgitaj retpagxoj la liston de la unuaj 160 aligxintoj. Certe estos agrable eltrovi, kiaj homoj kasxigas malantaux tiom da nekonataj, ekzotikaj nomoj... "La vetero en Hongkongo - 26 gradoj kaj pluvo", anoncis la piloto en mia aviadilo el Frankfurto. Elirante de la flughaveno al la bushaltejo, mi sentis klimaton, kiun mi gxis nun konis nur el la tropikaj domoj de botanikaj gxardenoj. Sed tuj mi konkludis, ke estas facile elteni tiun cxi klimaton. Bonsxance la pluvo estis nur pluveto. Sed pli gravaj estis miaj unuaj impresoj en la kongresejo: rapide mi konvinkigxis, ke ankaux inter la aziaj IJK-anoj trovigxas suficxe da homoj, kun kiuj eblas bone, parte ecx tre bone, interparoli en Esperanto. Nia ejo - feria vilagxo meze de la naturo - ideale tauxgis por gastigi IJKon. Ni trovis tie klimatizitajn kunvenejojn kaj dormcxambrojn kaj multajn eblecojn por sportumi. Multaj azianoj sxatis ludi tablotenison, badmintonon aux korbopilkon, dum cxefe la euxropanoj ne emis ekhavi sxvitoplenan cxemizon ene de du minutoj, sed preferis viziti la nagxejon, senpage kaj preskaux ekskluzive je nia dispono. Danke al tiu cxi nagxejo, la vento kaj la humideco la vetero restis agrabla ankaux post la dua tago, kiam la pluvetoj cxesis kaj la tagaj temperaturoj altigxis gxis eble 35 gradoj. Meze de nia ejo trovigxis herbejo kun tegmentetoj kaj benkoj, kie tage kaj nokte eblis renkonti aliaj homojn, babili, kanti, ludi ktp. Kaj la komprenigxo funkciis pli bone ol mi atendis. Inter la cxirkaux 200 kongresanoj el 24 landoj de cxiuj 5 kontinentoj trovigxis 160 azianoj el Cxinio, Hongkongo, Tajvano, Japanio, Koreio, Vjetnamio, Nepalo, Mongolio kaj Siberio, sed nur 30 euxropanoj. Foje mi auxdis eldirojn kiel "Dankon pro via herbo" aux "Unu rando - du sistemoj", kiujn sperta euxropa esperantisto tamen tuj komprenas (herbo = helpo, rando = lando). Sed mi ne rajtas moki pri tio - juna koreo atentigis min, ke ankaux mia germaneca "r" ne estas modela (bildkato = bildkarto, ondo = rondo). Cetere, la tre simpla interkona ludo, ke oni sidas en cirklo kaj ripetas la nomojn de la aliaj, farigxis tre amuza en tia vere interkultura IJK. Gxenerale tiu cxi IJK meritas multe da lauxdo. Sxajnas, ke la organizado funkciis tute glate; la programo estis suficxe abunda kaj interesa, kaj ecx la tuttaga ekskurso al la centro de Hongkongo valoris, malgraux antauxa skeptikeco cxe la euxropanoj, sian pli ol 50-euxran kotizon. (Ni vizitis la plej belajn lokojn de la urbo kaj la Oceanan Parkon.) Kun granda kontenteco mi konstatis ankaux, kiom da bongustaj vegetaraj mangxoj el legomoj, fungoj, tofuo, nuksoj ktp. cxinoj kapablas kiuri. Por preskaux cxiu IJK-ano la partopreno en la IJK postulis grandajn elspezojn. Multaj cxinoj devis pagi krom la IJK-kotizo ankaux restadon en hotelo, kiun ili fakte tute ne vizitis, nur por akiri enirpermeson al Hongkongo. "Estas facile por ni iri al Rusio. Sed estas malfacile iri al Hongkongo.", klarigis al mi juna cxinino. Sed versxajne pro tiuj cxi altaj kostoj partoprenis en la IJK cxefe homoj, kiuj tre sxatas Esperanton. Videblis multe da entuziasmo - kaj multaj verdaj flagoj. Specialan simpation akiris la vjetnama delegacio, 9 gejunuloj el Hanojo, kiuj emfazis en sia kunveno "Hanojo - via rendevuo", ke post jarcento kun 30 jaroj da milito ili deziras igi sian urbon centro de paco. Ili tre sxatus post kelkaj jaroj - kiuj estas ankoraux bezonataj por lingva spertigxo - inviti al UK aux IJK en sia lando. Ankaux juna afrikano el Nigxerio videble gxojis, ke post multaj vanaj provoj akiri vizon por partopreni en euxropaj IJKoj aux UKoj (kaj paginte pli ol 2.000 USD por flugbileto al Hongkongo) finfine realigxis lia revo esti kune kun esperantistoj el la tuta mondo. Sxajnas al mi, ke neniu pentas sian partoprenon, cxar tiu cxi IJK estigis multe da novaj amikecoj kaj vastigis cxies horizontojn. Kiam antaux 14 jaroj mi eklernis Esperanton, malfermigxis al mi nova, nekonata mondo. Kaj post mia partopreno en la Hongkonga IJK tiu cxi mondo sxajnas al mi multe pli granda ol antauxe. Ulrich Matthias, Germanio < Ulrich.Matthias@t-online.de > fonto: ret-info ************************************************************************************************ Eldonita la dua volumo de la lernolibro "Ludu kun ni!" Komence de julio ERA eldonis "Ludu kun ni! - 2". Temas pri kompletigo de la konata lernolibro de Elisabetta Vilisich Formaggio. Tiu eldonajxo sin direktas al la infanoj de la tuj postaj klasoj ol tiuj de la unua libro kaj largxe uzas bildojn. Ankaux tiu dua volumo entenas enkondukon de profesoro Helmar Frank kaj dauxras lian didaktikon pri la propedeuxtika uzo de Esperanto laux la Paderborna metodo. La libro "Ludu kun ni! - 2" estas rekomendita de profesoro Fabrizio Pennacchietti, prezidanto de la Itala Instituto de Esperanto. La libro, grandformata, kostas 30 000 italaj liroj (euxroj 15.50). Por acxeto de ambaux libroj (volumo 1 kaj 2) oni ofertas la prezon de nur 50 000 LIT (euxroj 25.82). Por acxetoj de almenaux tri ekzempleroj de la sama libro estas rabato de 33% (plus sendokostoj). Jam nun oni povas sendi mendojn al ERA, Via di Torre Argentina 76, Roma (Italio) aux retposxte al < e.r.a.@internacialingvo.org >. ERA ************************************************************************************************ PUBBLICATO COMUNICATO SU FAMIGLIA CRISTIANA Il settimanale Famiglia Cristiana pubblica sul numero 24 del 27/08/2000 a pag 139, un mio breve "Comunicato" : ESPERANTO : PER SAPERNE DI PIU' Vi ho gia' scritto a proposito dell'Esperanto ed ora vorrei dare una informazione pratica, a coloro che vogliono controllare di persona l'utilita' di questa lingua ed eventualmente servirsene, se la ritengono vantaggiosa. In Internet ci si puo' collegarere al sito : www.esperanto.it oppure chiedere informazioni alla : FEI, Federazione Esperantista Italiana Via Villoresi 38 20143 Milano. Tel. e Fax 02/58.100.857, e-mail f.esp.it@infinito.it oppure rivolgersi a Francesco Amerio (e-mail: f.amerio@libero.it ) Dante Chierico - Schio (Vi) Con la presente aggiungiamo circa un altro 1.000.000. di messaggi espliciti sull'Esperanto. La vostra collaborazione e' sempre necessaria. Gxis Dante Chierico dachieri@theoffice.net ************************************************************************************************ MANIFESTO 2000 FAVORE AL PACO KAJ SOLIDARECO Statistiko de subskriboj pere de UEA je 2000-09-04: LANDO Papere Rete Sume Afganio 0 1 1 Albanio 14 0 14 Algxerio 1 1 2 Antiloj 1 0 1 Argentino 159 7 166 Auxstralio 19 11 30 Auxstrio 11 16 27 Belgio 52 66 118 Benino 1 13 14 Bjelorusio 1 0 1 Bosnio-Hercegovino 55 0 55 Brazilo 818 119 937 Britio 25 40 65 Bulgario 70 6 76 Cxehxio 321 7 328 Cxinio 18 11 29 Danio 15 15 30 Ebura Bordo 1 0 1 Estonio 1 0 1 Figxio 0 1 1 Finnlando 27 16 43 Francio 155 356 511 Ganao 2 1 3 Germanio 83 64 147 Greklando 2 0 2 Hinda Unio 9 4 13 Hispanio 12 13 25 Hungario 37 12 49 Irano 25 27 52 Irlando 1 4 5 Islando 1 2 3 Israelo 4 4 8 Italio 490 55 545 Japanio 18 21 39 Jugoslavio 84 4 88 Kanado 2 4 6 Kazahxio 1 1 2 Kenjo 1 0 1 Kolombio 1 39 40 Kongo, Dem.ResP. 4 0 4 Korea Resp. 1 15 16 Kroatio 14 2 16 Kubo 8 0 8 Latvio 0 1 1 Libano 0 2 2 Libio 1 0 1 Litovio 5 4 9 Luksemburgio 1 2 3 Madagaskaro 1 0 1 Malto 0 1 1 Meksiko 0 1 1 Nederlando 88 33 121 Nepalo 25 0 25 Nigxerio 3 0 3 Nikaragvo 1 0 1 Norvegio 3 11 14 Nov-Zelando 0 4 4 Pakistano 3 56 59 Pollando 71 8 79 Portugalio 1 5 6 Rumanio 10 104 114 Ruslando 247 46 293 San-Marino 0 1 1 Senegalio 2 0 2 Slovakio 128 14 142 Sud-Afriko 0 4 4 Svedio 17 18 35 Svislando 63 9 72 Tagxikio 1 0 1 Tajlando 1 1 2 Tanzanio 16 1 17 Togolando 41 3 44 Turkio 1 0 1 Ukrainio 0 18 18 Usono 9 41 50 Uzbekio 3 0 3 Venezuelo 0 1 1 Vjetnamio 44 10 54 Zambio 1 0 1 TOTALE 3352 1357 4709 Nekredeble - Italio estas en la dua loko post Brazilo ..... ja konkurenci kun Brazilo estas malfacile. Ne nur gxi estas MULTE pli granda kaj logxata, sed gxia e-movado estas ege vigla kaj laborema. Cxu ni tamen klopodu superi Brazilon? Karaj legantoj, vekigxu kaj ekstartu, kolektado de tiuj subskriboj tre bone adaptigxas al AGO-TAGO de la 7a de oktobro kaj kune al la subskriboj vi povos doni informojn pri la kursoj kiujn certe vi planas okazigi ie en via logxloko. Teksto de la Manifesto en Esperanto trovigxas cxe http://www.uea.org , kaj en la itala en iu pasinta numero de NOVA SENTO IN RETE. Cxiuj povas partopreni en la kolekto, ankaux E.R.A. kiu per sia aparato povus vere helpi en superado de la brazilanoj. Cxiu povas subskribi, precipe neesperantistoj, estas cetere bona okazo atentigi ilin pri Esperanto. Informu min, Edvige - nored@tiscalinet.it ************************************************************************************************ Ministeria retpagxo ankaux en Esperanto Sur la retpagxo de la Ministrejo por kamparaj regionoj, landplanado, agrikulturo kaj turismo de la germana federacia lando Sxlesvigo-Holstinio vi povas legi la informojn krom en la germana, angla, franca, dana, frisa kaj platdicxa ankaux en Esperanto. Aperis en NUN fonto: ret-info