ELEZIONI RADICALI Non capita tutti i giorni di poter entrare a far parte di un organismo politico senza pagare tessere o altro. Per questo l'occasione della elezione di 25 membri del Comitato di coordinamento dei radicali italiani puo' tornarci utile. Se ci registreremo in massa - tutti coloro che sono in rete - potremo non solo votare ma anche eleggere i nostri candidati: penso non a me ma ad esempio proprio a Francesco Amerio, a Gazzola, a Edwige o a chi vuole o volete. L'importante e' capire che questi nostri amici entreranno in un'area dove gia' l'esistenza dell'ERA e' ben consolidata. Insomma non saranno certo lasciati soli, anzi... Certo e' che se ad esempio i circa 400 destinatari della circolare di Francesco si registrano io credo che almeno 4 nostri candidati li eleggeremo. Il sito dove ci si puo' registrare e': http://www.elezioni.radicali.it Giorgio Pagano g.pagano@archiworld.it ************************************************************************************************ Korea Esperanto-muziktrupo iras al euxropo Amatora korea tradicia muziktrupo el esperantistoj planas rondvojagxi tra 7 euxropaj landoj (Nederlando, Germanio, Francio, Belgio, Auxstrio, Svisio kaj Italio) de la 4-a gxis la 15-a de okt. 2000. La trupo intencas prezenti sian talenton ne profitcele sed por diskonigi korean malnovan muzikon al euxropanoj. Se vi havas intereson aux bonan ideon rilate al la projekto, bv. turnu vin al S-ro LEE Jung-kee rete: esperant@unitel.co.kr Aperis en NUN la 11-an de auxgusto 2000. fonto: ret-info ************************************************************************************************ Interreta Esperanto-Centro cxe esperanto.nu La retejo esperanto.nu ricevis novan strukturon, laux kiu estas pli facile orientigxi en gxiaj diversaj partoj. Gxi dauxrigas esti tute en Esperanto. La diversaj sekcioj estas: Servo-centro, Nuntempo, Gazetfolioj, Kvodlibeto, Kafejo Zamenhof kaj Upsala Arkivo. La komuna nomo ankaux estas nova: Interreta Esperanto-Centro. Gxi havas la retejan adreson http://esperanto.nu . La Servo-centro La Servo-centro prezentas la jenajn jam konatajn servojn: -- Bildogramo, kie oni povas sendi salutojn kaj gratulojn per ilustrita karto kun Esperanto-teksto. -- Ni gratulas, kie oni povas gratuli siaj geamikojn kaj parencojn okaze de ilia naskigxtago aux alia okazo. -- Retadreso @esperanto.nu, kie oni povas havigi senpagan retadreson en la formo retnomo@esperanto.nu . -- Retkartaro, kie oni povas ekscii pli pri aliaj esperantistoj kaj informi pri si mem. -- Tabulo, kie oni povas anonci, ke oni deziras korespondi, intersxangxi aferojn aux ... Pri nuntempo En la sekcio Nuntempo de Interreta Esperanto-Centro troveblas jenaj funkcioj: -- Aktuala demando, kie oni povas vocxdoni pri aktualaj demandoj kaj tuj vidi la efikon de sia vocxo. -- Enketisto kun pli ampleksaj enketoj, sen tempolimo, kiuj helpas kompreni la esperantistan cxiutagon. -- NUN, aktualaj informoj pri Esperanto (lokigita cxe www.esperanto.se ) -- tpt: tagon post tago, kalendaro de Esperanto-eventoj en la tuta mondo. Oni povas mem aldoni informojn pri pliaj. Interretaj gazetoj Jenaj gazetoj aperas cxe Interreta Esperanto-Centro: -- ILEI-bulteno -- Komputora mondo -- Kroata esperantisto -- Male, "malaktuala, malinteresa kaj malica" - satira Ne nur Male estas malaktuala, sed ankaux la aliaj gazetoj, cxar nova komuna solvo por ilia prezento estas prilaborata. Iom por cxiu En la sekcio Kvodlibeto cxiu povas trovi ion interesan: -- 10 minutoj, kreskanta kolekto de anekdotoj kaj sxercoj, por dek minutoj da malstrecxigxo. Cxiu povas aldoni proprajn favoritojn. -- Bazaro, kie oni povas prezenti ideojn kaj proponojn, citi legindajn erojn el libroj kaj revuoj, reproponi forgesitajn faktojn. -- Esperanta proverbaro: la klasika proverbaro de L.L. Zamenhof, en kiu oni povas trovi proverbojn laux vortoj aux peti, ke unu aux pluraj hazardaj estu montrataj. -- Kriptogramo, kie oni povas pasigi iom da tempo solvante kriptogramon kun teksto el la esperanta literaturo. -- Pagxoj por malobeemaj infanoj, kun tekstoj por infanoj, kiuj staras en la hontangulo - kaj aliaj. Kafejo Zamenhof En Kafejo Zamenhof oni povas renkontigxi por diskutoj: -- e_Mac estas diskutforumo-dissendolisto por cxiuj esperantistoj, kiuj uzas makintosxojn. -- Junulara forumo, diskutforumo por - unuavice - junaj esperantistoj pri demandoj, kiuj estas aktualaj por junaj homoj. -- Lingva konsultejo, kie oni povas demandi pri lingvaj problemoj. -- ttt-diskutejo, publika diskutejo pri kiu ajn demando, kiu interesas esperantistojn, kun ebleco starti novajn diskuttemojn kaj reagi al la diskuteroj. -- Virtuala kunsidejo, por privatuloj kaj asocioj, malfermita dum la 24 horoj de la tagnokto. Upsala arkivo En Upsala arkivo estas kolektitaj historiaj tekstoj el la esperanta literaturo, sed ankaux kelkaj pli novaj. Tie legeblas: -- La bona sinjorino de Eliza Orzeszko, tradukita de Kabe -- Fabeloj de H.C. Andersen en la klasika traduko de Zamenhof -- Prismo, poeziaj'oj tradukitaj de Ferenc Szilágyi -- La sankta Biblio, Malnova kaj Nova Testamentoj. Franko Luin franko@esperanto.nu fonto: ret-info ************************************************************************************************ Infanlibroj en Esperanto per la Reto Cxiuj 14 porinfanaj romanoj de L. Frank Baum en lia serio pri la Mirinda Sorcxisto de Oz haveblas per la Reto. Ili havas la originalajn bildojn, multajn en koloro, kaj legeblas per Latino-3, Unikodo, kaj pluraj el ili per pdf-formato. La amataj verkoj de Lewis Carroll: Alico en Mirlando, Trans la Spegulo, kaj lia frua verko La Aventuroj de Alico sub la Tero ankaux haveblas simile per la Reto. <> estas praformo de <>, kaj estis ilustrita de Lewis Caroll mem. Gxi estas reproduktita en Esperanta traduko uzante lian propran manskribon! La verkojn, tradukitajn de Donald Broadribb, vi povas trovi cxe: http://www.geocities.com/Athens/Oracle/9067 Noto: Se iu eldonisto deziras aperigi libro(j)n el la Oz-libroserio, tiu bonvolu kontakti la tradukinton cxe la cxisuba adreso: Donald Broadribb, redaktoro de Esperanto sub la Suda Kruco < donaldbroadribb@mac.com > fonto: ret-info ************************************************************************************************ Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj En lasta UK, mi intervjuis pli ol 40 esperantistoj, kaj famaj kaj ne famaj, por fari t.n. 'Foto-vocxan albumon de mondaj esperantistoj' en mia Esperanto-Radio Interreta (ERI), kaj gxi nun bone funkcias. Se vi volas vidi la vizagxojn de mondaj esperantistoj, auxdante iliajn vocxojn, vizitu http://www.esperanto-radio.net kaj simple klaku la skatolon kun la vortoj 'Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj', kiu trovigxas dekstre de la cxefa pagxo. MA Young-tae, la prezidanto de ERI. Aperis en NUN la 14-an de auxgusto 2000. fonto: ret-info ************************************************************************************************ 22a Sxtata Renkontigxo de Espeeranto en Ararakuara - Brazilo Karaj Gesamideanoj, 14 - 15 de oktobro 2000 estos la 22a Sxtata Renkontigxo de Esperanto kaj la 2a Renkontigxo de la Sudorienta Regiono de Brazilo kiu oazos en la urbo de Ararakuara, San Paulo - Brazilo. La samideanino, Aparecida Tagliari, dezirus montri panelon kun multajn mesagxojn el variaj partoj de la mondo. Do, se vi volas, vi povas sendi mesagxojn kun salutojn al la gevizitantoj. Vi povas skribi tuj kaj sendi viajn mesagxojn al la esperantistino Aparecida Tagliari, al sxia ret-adreso: cidina@techs.com.br . Ne forgesu skribi de kie urbo kaj lando vi estas. Dankon Marco Menghini menghini.marco@libero.it ************************************************************************************************ Masonistoj sercxataj en Baselo (Svislando) Konstrua firmao inter Bazelo kaj Strasburgo (Alzaco), dungas masonistojn (lingvo :Itala aux esperanto) Long-dauxra kontrakto, aux nur kelkajn monatojn laux deziro . Interesantoj kontaktu nin . Ni sxatus ankaux malfermi filion en Italio, cxu faka konstruisto estus interesita por fondi komunan firmaon en Italio (prefere :Nord-orienta). BASSO Michel F-68920 WINTZENHEIM-COLMAR 100623.3022@compuserve.com