SCRIVIAMO!! Carissimi, certamente in questi giorni avete seguito la Giornata Mondiale della Gioventu', anche se non siete credenti o neanche cattolici. E' stato un evento senza dubbio affascinante, perche' ha richiamato in uno stesso luogo persone di lingue e culture molto diverse fra loro; tutti i discorsi si sono tenuti pero' in poche lingue (tra cui naturalmente non compare l'esperanto) creando certamente dei disagi a chi non conosceva nessuna di esse. Alziamo la voce in nome dell'Esperanto! Priviamoci di 5 minuti del nostro tempo libero e scriviamo a giornali locali e nazionali per sensibilizzarli sulla necessita' dell'adozione dell'Esperanto come lingua ausiliaria. STEFANO BUZZANCA suneklipso@hotmail.com ************************************************************************************************ Hungara-itala kunlaboro por Esperanto Mian urbon (Székesfehérvár en Hungario) vizitis Giovanni Grossi el Italio el Bolonjo. Li donis intervjuon al la loka radio. Temis pri Esperanto, pri renkontigxoj, pri TEJO, pri Hungario ktp. (Dankon Giovanni). La intervjuo okazis grandparte esperantlingve. La radioj, gazetoj en mia urbo estas malfermitaj se temas pri Esperanto. En la lokaj radioj, gazetoj ofte aperas artikoloj, intervjuoj pri E-renkontigxoj, eventoj. Mi devas konfesi, ke mi tamen ne estis kontenta per tiu intervjuo. La problemo estis, ke mia plej sxatata intervjuisto ne havis tempon kaj donis la taskon al iu blondulino, kiu nenion sciis pri Esperanto, kaj exc ne sciis, kion sxi demandu, ecx ne komprenis la respondon. Tamen temis pri E. kaj ne negative. Toni Antonia Rozsa Szekesfehervar, Hungario antonia@mail.datatrans.hu ************************************************************************************************ Scienc-Praktika konferenco "BANLOKOJ, NATURDEFENDO, KLERIGADO" La 19-20 aprilo 2001 en Sankt-Peterburgo (Rusio) okazos cxiujara (jam la 9-a) Internacia Scienc-Praktika konferenco "BANLOKOJ, NATURDEFENDO, KLERIGADO",kie unuan fojon eksperimente Esperanto uzigxos dua laborlingvo (krom la rusa lingvo). En tri sekcioj de la konferenco renkontigxos fakuloj pri sanatori-banloka sanigado, saniga turismo, ekologoj kaj specialistoj pri instruado de la cititaj profesioj. Estus tre dezirinda fari la eksperimenton sukcesa kaj disvastigi cxi informon laux eble vaste inter la koncernaj esperantistoj fakuloj. Pli detalajn informojn pri la konference eblas peti rete: anatolog@mail.ru kaj posxte cxe OOO "Orgkurort", ul Gagarina 20-6-116, Sankt-Peterberg, RU-196211, Rusio. Informis A.Goncxarov < anatolog@mail.ru > fonto: ret-info ************************************************************************************************ SERCxANTE PER UNILIBRO Mi sercxis kun la vorto ESPERANTO en menciita UNILIBRO. Kaj unue aperis la romano de argentina verkisto Rodrigo Fresán (Einaudi, 2000. Collana I coralli n. 125. Letterature straniere. L.22000. 195 pag.). La romano aperis en Argentino en 1995 fare de iama Tusquets editores, en Buenos Aires, sub la sama nomo ESPERANTO. Ne estas granda romano, cxar vere Fresán (37 jaraj) ne estas granda verkisto. Li deklaris ke li songxis tiun cxi verkon. Temas pri Esperanto nur flanken: nomo de la protagonisto, "Federico Esperanto", citajxo en Esperanto, kaj unu pagxo pri Zamenhof kaj sia lingvo internacia. Iom moketas pri la afero, kvankam li deklaris ke li ne havas antauxjugxojn pri Esperanto, li ne studis la lingvon kaj prenis datojn el anglaj fontoj cititaj je lastaj pagxoj de la libro. La verko temas pri rokmuzikisto en frenecaj tagoj de jxusa historio de Buenos Aires urbo, pli ol Argentina lando. Do esperantistoj ne pensu ke ili acxetos verkon pri Esperanto, sed romano kie oni parolas apenaux pri Esperanto lingvo. Kiuj pensas ke la vorto ESPERANTO mem, jam estas propagando por nia Lingvo tre gxojos, cxar oni skribadas la vorton "esperanto" en preskaux cxiu el la 195 pagxoj de la libro, ecx plurfoje... (Rimarko por NOVA SENTanoj) Gxis R. Sartor Rosartor@esperanto.nu Buenos Aires auxg.2000. ************************************************************************************************ BONDEZIRAJ KARTOJ Por viaj bondeziroj okaze de la venontaj kristnaskaj-jarfinaj festotagoj, mendu cxe TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO serion de 2 bildkartoj: belaj, allogaj, buntaj, spritaj, elegantaj, originalaj kaj unikaj!!! Informoj cxe: testudo@adriacom.it ************************************************************************************************ Naturkuracado 2000 - senpage en la reto La organo de INA (Internacia Naturkuraca Asocio) sub la titolo "Naturkurcado 2000" estas senpage legebla kiel elektronika libro je http://www.mz-verlag.de/INA/Publikationen/INA_jarlibro_2000_online.pdf Membreco en INA estas utila por cxiu, kiu interesigxas pri sano, precipe kompreneble por naturkuracistoj aux medicinistoj. La hejmpagxo de INA estas cxe http://www.esp-ina.com Harald Schicke Harald.Schicke@t-online.de fonto: ret-info