UEA ELDONIS AKTORAN VERSION DE LA TAGLIBRETO DE ADA SIKORSKA DE TAJGO AL MINARETOJ. Aktorajxo laux la taglibreto de Ada Sikorska-Fighiera. Jadwiga Gibczynska. Rotterdam: UEA 2000. 18p. ISBN 92-9017-070-0. 21cm. Prezo: 3,00 EUR. (Triona rabato ekde 3 ekz.) UEA lancxis en la kongresa libroservo de la Tel-Aviva UK sian plej novan eldonajxon, "De tajgo al minaretoj". Temas pri aktorajxo surbaze de la samnoma taglibreto de Ada Sikorska-Fighiera, kiun la elstara pola aktorino Jadwiga Gibczynska adaptis al monodramo. Gibczynska jam kelkfoje prezentis sian verkon sur scenejo, i.a. en la Adelajda UK en 1997. La taglibreto, kies proza versio aperis cxe Esperantotur en 1991, estas persona atesto pri kruelajxoj de la dua mondmilito. Ada Sikorska farigxis ilia viktimo kiel 10-jara knabino en la pola urbo Lvovo, de kie sxi -- filino de pola generalo -- estis deportita kun siaj patrino kaj fratino al Siberio. Fine sxi sukcesis forlasi Sovetion kaj tra Irano, Libano kaj Britio reveni al Pollando. Jadwiga Gibczynska transformis la taglibreton en teatrajxon, en kiu instruistino Helena Terlecka, mem reala figuro kiel Onjo Lunja en la originala taglibreto, legas kaj komentarias la tekston de la juna Ada post la milito. GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 89 (2000-08-09) ************************************************************************************************ Denove startos INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ en Poznan (PL) La unua sesio okazos inter la 25-29-a de septembro, kun partopreneblo en la tradicia arta renkontigxo Arkones dum la tuj sekva semajnfino La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startis en la vintra semestro de la studjaro 1998/99, kaj eblas aligxi ankaux por la studjaro 2000/2001. La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de AdE. Inter la prelegantoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj M. Duc Goninaz, H. Tonkin kaj J. Wells, d-roj V. Barandovska-Frank, Z. Galor, K. Smideliusz kaj B. Vaha, krome L. Ligeza, kaj I. Ertl. La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko. Surloka kurso (sesio) okazos unufoje dum la semestro (en septembro kaj februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 30-a de auxgusto 2000. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora) kaj bona scio de Esperanto. Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj landoj 350 PLZ: 90 USD). Por pluaj informoj kaj aligxilo kontaktu d-rinon I. Koutny: Lingvistika Instituto de UAM ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan T/F: 61 8618-572 (sekretariejo) rete: ikoutny@amu.edu.pl Somere: koutny@ttt-202.ttt.bme.hu ************************************************************************************************ Kultura Esperanto-Festivalo 2000 17.-23.7.2000, Helsinko, Finnlando KEF vekis grandan reehxon Preskaux 200 personoj el pli ol 20 landoj kolektigxis al Helsinki 17.-23.7.2000 por festi la originalan Esperanto-kulturon dum KEF 2000. Tiu cxi estis lauxvice la sepa KEF, por la unua fojo en Finnlando.

En la abunda muzika programo auxdeblis ia. jam kefe konataj grupoj kiel Persone, Jxomart kaj Natasxa, Juhani Haavisto, sed ankaux novaj artistoj kiel Mihail Povorin el Rusio, Stomakoj el Ukrainio kaj dana-pola-bosnia Esperanto Desperado. Por la unua fojo hejmlande prezentigxis finna esperanta rok-bando Dolcxamar . Gxi altiris multan publikon al la urbocentra scenejo Espan lava. Gunnar Fischer frandis la partoprenantojn per cxiunokta diskejo. Ili gxuis ankaux plene esperantlingvan diskejon, prezentitan de Flo Martorell. La tuta kvar-persona ibera grupo (Miguel Fernández, Gonzalo Neves, Jorge Camacho kaj Liven Dek) prezentigxis antaux la publiko en la literatura parto de la programo. Ankaux plia iberiano, Antonio Valén el Hispanio, prezentigxis kefe, same kiel du finnlandaj auxtorinoj Sabira Stahlberg kaj Anja Karkiainen. La verkoj de la prezentitaj auxtoroj bone vendigxis en la kefa libroservejo. Multajn aplauxdojn de la publiko ricevis la teatraj grupoj Suninfanoj, Ibere Libere kaj Variantoj. Same furoris Kim J. Henriksen per sia nova dancspektaklo. Ljubomir Trifoncxovski prelegis pri Esperanta teatro kaj gvidis amatoran teatran grupon. Okazis, por la unua fojo en la mondo, ekspozicio de Esperantaj komiksoj. Funkciis ankaux Esperantlingva infanvartejo. Dum KEF okazis seminario "Dudek jarojn post Rauxmo - cxu ni diras ion kulture originalan kaj internacie valoran"? Estis diskutita la kontribuo de la Manifesto de Rauxmo al la idea evoluo de la Esperanto-movado. Grandan intereson vekis ankaux alia diskuto, kiam akademianoj Jouko Lindstedt kaj Jorge Camacho diskutis pri la bezono de literaturaj vortoj. La festivalo vekis grandan reehxon inter la helsinkaj kaj tutfinnlandaj amaskomunikiloj. Neniam pli frue la cxefurbaj amaskomunikiloj, lokaj kaj naciaj radiostacioj, televido kaj jxurnaloj raportis tiom vaste pri iu Esperanta arangxo. Retpagxaj informoj cxe: http://www.esperanto.fi/kef2000.html Sakari Kauppinen < sakari.kauppinen@prh.fi > El Ret-Info ************************************************************************************************ KONTAKTO PRI KINO Kontakto 4/00 jxus aperinta temas pri kino - ne tiom pri kinarto kiom pri gxia socia rolo. Spionfilmoj kaj latinamerikaj telenoveloj formas nian mondbildon, kaj ecx kauxzas foje perturbojn sociajn. Ne kredu cxion, kion vi vidas, atentigas Daniele Vitali en sia artikolo. Vladka Chvatalova, gxenerala sekretario de TEJO el Cxehxio, vokas en intervjuo al plia engagxigxo de esperantistoj en helpado al margxenigitaj grupoj de la socio. La Taglibro memorigas pri Hiroshimo, dum cxefartikole d-ro Helmut Brath, Auxstrio, rakontas pri la alia flanko de civilizo: civilizaj malsanoj. Alain Fagot el Nederlando dauxrigas la temon, sed en la komputila mondo: virusoj plagas nin cxiujn, sed kiel rilati al avertoj pri ili? Cxe la distra flanko Shyamar Kumar Paul, Hinda Unio, novelas originale en Esperanto; Aleksandar Shivarov, Bulgario, recenzas Merlin; Oguinye Princo-Henriko, Nigxerio, raportas pri afrika futbalcxampionado; kaj aperas ankaux la unua gajninto de la Granda Konkurso de Kontakto 2000. Enestas ankaux konkursoj kaj Kuirejo kun sekreta recepto pri cxehxa delikatajxo, kaj vigla diskuto pri nuklea energio kaj legxigo de hasxisxo en la forumo Bumerango. Abono de KONTAKTO por 2000 (6 n-roj) kostas 18 EUR por la ricxaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 EUR. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.) gxuas grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo. Vidu ankaux < http://www.esperanto.org/tejo > => Kontakto GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 89 (2000-08-09) ************************************************************************************************ KONTRAUx MORT-PUNO Por subteni kampanjon kontraux mort-puno vizitu la TTT-Pagxon http://www.santegidio.org/it/pdm/adesione.htm Framerio ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS: EL TAGXIKO Mia nomo estas Sirogh. Mi estas tridek jara. Mi estas tagxiko. Mi logxas en Dushanbe cxefurbo de Tagxiko. Mi havas familion. Mi estas instruisto de la angla lingvo. Nun mi lernas Esperanton kaj volas konatigxi kun homoj kiaj konas Esperanton. Ankaux mi volus scii pri vi, pri via laboro, interesoj, hobio. Kaj se vi havas demandojn al mi, mi volonte respondos. Dankon! Mi atendas vian respondon. Amike,via Sirogh. Mahmadiev Sirojidin < siroge@cada.tajik.net >