GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 87 (2000-08-07) Enhavo: 1. Rezolucio de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto 2. Kongresaj gratuloj al la nova prezidento de Israelo 3. Al-voko kaj pro-voko de Amano 4. Infana Kongreseto 2001 jam atendas REZOLUCIO DE LA 85-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO La 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Tel-Avivo, Israelo, de la 25-a de julio gxis la 1-a de auxgusto 2000, kun 1212 partoprenantoj el 61 landoj, DEKLARAS ke: - en tiu cxi Internacia Jaro por la Kulturo de Paco necesas refortigi la tutmondajn klopodojn trovi komunajn kulturajn valorojn kaj interkonsentojn cele al konstruo de tutmonda Kulturo de Paco; - tio cxi okazos nur se en la mensoj de la homoj ni komune kreos tiun kulturon, cxar dauxra paco estas konstruata nur en la mensoj de homoj; - en tiu cxi mondoparto, la Meza Oriento, kie kunvenas malsamaj kulturoj, kaj kie ricxa historio samtempe unuigas kaj dividas homojn, apartaj streboj estas bezonataj kaj jam farataj en sercxado de paco; - kondicxo por paco estas la respekto de cxiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj inkluzive de la lingvaj rajtoj de cxiuj konfliktantaj grupoj; - la internacia lingvo Esperanto estas kreita gxuste por ebligi kulturon de paco inter malsamaj gentoj, kaj ke pro sia neutraleco kaj pro sia rekono de la digno kaj samvaloro de cxiuj hom-grupoj gxi donas grundon, sur kiu valoroj de paco povas flori; ALVOKAS cxiujn internaciajn organizajxojn, cxiujn registarojn kaj cxiujn homojn: - ke ili decide ekrespektu la lingvajn homajn rajtojn cele al lingva kaj kultura demokratio en la mondo kaj subtenu la klopodojn de la Esperanto-movado en tiu kampo; DEKLARAS la pretecon de la Esperanto-movado: - plulabori por kulturo de paco en la mondo surbaze de reciproka respekto kaj egalvaloro de cxiuj gentoj kaj hom-grupoj grandaj kaj malgrandaj; - agi cxie, kie paco estas minacata, apoge al la ceteraj klopodoj de la internacia komunumo; ESPRIMAS - sian admiron kaj subtenon al la klopodoj de la homoj de cxi tiu regiono, kiuj laboras por krei la eblecon de kulturo de paco, kiu estas antauxkondicxo por alveni al situacio de paca kunvivado kaj de respekto ambauxflanka de la homaj rajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj por cxiuj. _____________________________________________________ KONGRESAJ GRATULOJ AL LA NOVA PREZIDENTO DE ISRAELO La Tel-Aviva UK koincidis kun la kulmino de febra politika lukto pri la prezidenta posteno de la kongreslando. Sendepende de la rezulto, la Kongreso ne povis "malvenki", cxar ambaux kandidatoj estis ligitaj al gxi: Shimon Peres estis gxia Alta Protektanto kaj Moshe Katsav membro de la Honora Komitato. La rilato de Katsav al la UK ekestis jam en junio 1997, kiam li en sia tiama funkcio de viccxefministro kaj ministro pri turismo akceptis la gxeneralan direktoron de UEA dum lia esplorvojagxo al Israelo. La 31-an de julio, kun malgranda margxeno kaj fakte surprize, Katsav venkis en la decida balotado. Kun subskriboj de la prezidanto de UEA kaj tiu de LKK, la 85-a UK sendis al li jenan gratulmesagxon, akceptitan de la kongresanaro per aplauxdo en la Solena Fermo: Al la estimata prezidento de Israelo, S-ro Moshe Katsav La 1212 partoprenantoj de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis hodiaux fermita en Tel-Avivo, gratulas vin pro via elektigxo al la alta ofico. Tiu cxi gratulo estas des pli varma pro la fakto, ke vi estas membro de la Honora Komitato de la Kongreso, kaj pro via persona kontribuo al la decido okazigi la Kongreson en Israelo, kiam kiel ministro pri turismo vi akceptis la gxeneralan direktoron de UEA, s-ron Osmo Buller. La kongresanoj bondeziras, ke vi sukcesu realigi vian intencon esti prezidento de cxiuj israelaj civitanoj, preter diferencoj de gento, religio kaj politikaj opinioj, kaj uzi vian influon por helpi la sxtaton de Israelo progresi sur la malfacila vojo al paco. Grandestime, Hon. Keppel Enderby Q.C. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Prof. Amri Wandel Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato _________________________________________ Rezolucio de la 1-a Seminario por Arabaj Esperantistoj: AL-VOKO KAJ PRO-VOKO DE AMANO Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj antauxjugxojn kaj utiligi la lingvon por krei kondicxojn de paco kaj komprenigxo. Tiucele ni, partoprenantoj de la 1-a Seminario por Arabaj Esperantistoj en Amano, Jordanujo, de la 22-a gxis la 24-a de julio 2000, diskutinte pri la temo "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj", proponas al la membraro de UEA la jenajn realigindajn punktojn: 1) UEA okupigxu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj; 2) Niaj fortoj estas limigitaj kaj sekve ni koncentru nian agadon cxefe (kvankam ne ekskluzive) je unu-du el la arabaj landoj. Parto de nia celo estu krei en tiuj landoj arabajn esperantistojn kapablajn siavice disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj; 3) Jordanujo kiel facile alirebla lando kun favoraj kondicxoj estu unu el tiuj landoj; 4) Komencaj pasxoj estu: a) pretigo de tauxgaj arablingvaj inform-materialoj; b) organizado de kurso en Jordanujo per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia helpo; c) komunikado kun universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado de komunik-reto kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj kulturaj problemoj kun internacia partopreno por i.a. informi la fakulojn pri la valoro de Esperanto kiel universitata stud-objekto; cx) konversacioj inter la Araba Komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj pri la manieroj laux kiuj ili povus helpi en tiu cxi iniciato. Amano, la 24-an de julio 2000 INFANA KONGRESETO 2001 JAM ATENDAS Se la antauxa Infana Kongreseto estis de maro kaj nagxoj, la sekva en Zagrebo (21-28 julio 2001) estos de arboj kaj grimpoj. La renovigita kongresejo situas sur monto-flanko, cxirkauxata de arbaro, nekrutaj herbejoj kaj belaj promen-aleoj. Kaj tamen, la kongresejo "Grad Mladih" (urbo de gejunuloj) trovigxas ene de la urbaj limoj de Zagrebo, atingebla en 30 minutoj de la centro per urbaj trafikiloj. La kongresejo estas speciale konstruita por vizitoj de junularaj grupoj al Zagrebo. La diversgrandaj cxambroj estas en apartaj kabanoj, cxiu kun propraj necesejoj kaj dusxejoj. Ni logxos en kabanoj kun du plurlitaj cxambroj, kaj krome unu por gvidantoj. En la komplekso ne estos aliaj gastoj, do, ni povos libere uzi la sportajn terenojn: por piedpilko, korbopilko, tabloteniso, minigolfo, gimnastiko ktp. Estas ludejo por etuloj. Se vi estos lacaj de ludado, atendos vin klascxambroj en eta lernejo aux scenejo de intima teatro. Ni preparos laborgrupojn pri manlaboroj, desegnado, pupfarado, preparo de prezentajxoj kaj kvizoj, pretigo de la kongresa bulteno kaj simile. Ni promenos, kreos muzikon kaj aktoros. Ni volonte akceptos viajn ideojn kaj proponojn. Kongresetanoj ekskursos unutage al urba bestogxardeno, al interesa teknika muzeo, kiu enhavas interalie viv-grandan kvazaux-minejon, ekspozicion pri elektraj malkovrajxoj kaj planetarion kun Esperanto-parolanta klariganto. Dua tuttaga ekskurso portos la infanojn ekster Zagrebon, versxajne al mezepokaj kasteloj. La programo disvolvigxos sub prizorgo de profesie kvalifikitaj gvidantoj. IIK okazos paralele kun la samurba Universala Kongreso. Pro la proksimeco, ambauxdirektaj vizitoj estas planataj. Infanoj venos al UK, gepatroj povos komune viziti unufoje la kongreseton. IIK havas propran hejmpagxon, kie partoprenontoj prezentas sin per tekstoj, fotoj kaj verkoj kun desegnajxoj. Aperas raportoj pri antauxaj kongresetoj. Troveblas didaktika materialo uzebla de kiu ajn. Vizitu gxin tra la hejmpagxo de UEA, sub Servoj/Kongresoj. Bonvenas infanoj kapablaj kaj pretaj paroli Esperanton, inter 6- kaj 13-jaraj. Egale cxu ili akiris la lingvon familie, lerneje aux alimaniere. Egale cxu la gepatroj partoprenos UK aux ne. Se anoncigxos gepatroj de adoleskuloj (13-17-jaraj), ni pretos pretigi apartan paralelan programon por ili kun propraj gvidantoj, kun nur kelkaj konvenaj komunaj programeroj kun la IIK-anoj. Petu aligxilon por kondicxoj kaj organizaj informoj! Aligxu frue; lasu viajn infanojn gxui semajnon en unika Esperanta etoso! La aligxo kovras kostojn de logxigo, mangxoj, transporto kaj ekskursoj: Gxis 30 sept. 2000 109 EUR Gxis 31 dec. 2000 129 EUR Gxis 31 mar. 2001 149 EUR Gxis 15 majo 2001 169 EUR Poste 179 EUR Rabato de 15% por infanoj post la unua el unu familio. Eblas aligxi elektronike pere de la hejmpagxo. Paperan aligxilon oni povas peti de la komisiito: Stefan MacGill, Bethlen G, u 2, HU-2030 Erd, Hungario < stefan.macgill@galamb.net >. Aligxilojn oni sendu al la komisiito, sed pagojn al la Centra Oficejo de UEA. ************************************************************************************************ La TTT-ejo de IKEL (http://Beam.to/IKEL ) gxisdatigis sian ligo-pagxon: nun vi trovas plej interesajn ligojn al pluraj pagxoj pri minoritatoj kaj pri Esperanto. Tre interesa estas Eurolang news agency, novajxagentejo kiu kadre de Euxropa Unio informas plej aktuale pri la euxropaj minoritatoj. Daniele Vitali prezidanto de IKEL ikel@bigfoot.com ************************************************************************************************ 5A TUT-AMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO (Aprilo 15-21, 2001) UNUA BULTENO Meksika Esperanto-Federacio 1. Enkonduko 2. Cxefurbo Meksika 3. Urbo kaj Sxtato Oaxaca 4. Provizora Programo 5. Postkongresaj Tagoj 6. Aliaj Neprogramitaj Ekskursoj 7. Kontakt-adresoj 8. Aligxkotizoj 9. Aligxilo 1. Enkonduko Kvankam Urugvajo jam en 1926 organizis Sudamerikan Esperanto-Kongreson, la unuaj Tutamerikaj Kongresoj de Esperanto (TAKE) estis organizitaj en Brazilo (1978) kaj Argentino (1980). Dum kunsido de la komisiono pri Amerika Agado en la 79a UK en Koreio, oni kunakordis revigligi kaj regule prizorgi la organizadon de Tutamerikaj kongresoj. Estis Kostariko kiu respondecis pri la koncerna cxenero. Grupo de junuloj apogitaj de la Ministerio pri edukado kaj de universitataj auxtoritatoj sukcesis reveki sian lokan movadon kaj sukcese okazigi la 3an Kongreson (1996). En tiu cxi kongreso Meksiko kaj Kanado restis kandikatoj por efektivigi la 5an. Kolombio tamen konsentis organizi la 4an TAKE; tiu evento rezultis pli bone ol prognozite, malgraux tertremoj kaj aliaj kontrauxajxoj. Tiel, la esperantistoj kunsidantaj en Bogoto (1999), unuanime elektis Meksikon por organizi kaj okazigi la sekvantan Tutamerikan koncernan festivalon. La cxeestinta meksika delegitaro volonte akceptis la defion, kaj jen la LKK jam eklaboras klopodante prezenti al la mondo, kunvenon samkvalitan kiel tiuj gxis nun organizitaj de niaj hemisferiaj gefratoj. Tiun celon ni esperas sukcese atingi kun via helpo kaj partopreno! --Loka Kongresa Komitato de la 5a TAKE (MEXICANA Oficiala fluglinio) 2. Cxefurbo Meksika La euxropanoj, pere de Hernán Cortés kaj ties soldatoj, ekrigardis la koron de Meksiko la 8an de novembro de 1519: la valon, gxiajn lagojn kaj la grandan cxefurbon Tenocxtitlan. La mirego de tiu unua bildo de la antikva Meksiko travideblas per la vortoj de Bernal Díaz del Castillo, soldato de la hispana armeo. Li diris ke kiam la euxropanoj vidis tiom da urboj kaj vilagxoj sur la akvo, ili gapis; kaj ke la soldatoj demandadis cxu tion kion ili rigardis estis verajxo aux songxo. Nun la esperantistaro ankaux havos la sxancon unuafoje rigardi aux denove rigardi, sed hodiaux la novan koron de Meksiko-Tenocxtitlan, tiu urbo plena je kontrastoj, konsiderata la plej granda de la mondo. Vidu per propraj okuloj, auxdu per propraj oreloj la antikvan kaj modernan cxefurbegon, gxiajn enlogxantojn, konstruajxojn, muzeojn kaj artajxojn. Akompanu nin! Plikreskigu la maturantan brilon de nia esperanta movado! 3. Urbo kaj Sxtato Oaxaca Post la konkero de Meksiko-Tenocxtitlan, Hernán Cortés estis nomumita Markizo de la valo Oaxaca. La meksika sxtato Oaxaca lokigxas sude de la lando. Gxia cxefurbo havas la saman nomon. Gxi estas centro de antikvaj civilizacioj. Nuntempe gxi stas logxata de miksita popolo devenanta de la antikva, de la kolonia, kaj de la moderna periodoj. Tiu cxi loko estas unu el la plej pitoreskaj regionoj de la lando, gxi karakterizigxas pro siaj brilantaj sunoj en helblua cxielo. Amiko diris ke Oaxaca estas loko por unuafoje viziti gxin kaj poste kiel eble plej ofte. Franca amikino opiniis ke tiun urbon oni deva viziti kaj poste reveni por cxiama restado. Duontaga ekskurso al la arkeologia zono Monte Albán kaj tuttaga nepra vizito al la arkeologia zono Mitla, kun haltoj por rigardi la plej grandan kaj malnovan arbon El Tule, kaj por viziti tipajn vilagxojn kaj fabrikon de agava brando. Aviadile oni facile atingas la pacifikan marbordon Huatulco. 4. Provizora Programo Kongresa temo: Ameriko: unu kontinento, diversaj historioj. Kongresejo: Hotelo Bamer Dimancxo, la 15an Registrigxo, interkona vespero cxe la kongresejo. Lundo, la 16an Solena inauxguro. Posttagmezaj prelegoj. Mardo, la 17an Ekumena diservo. Matenaj kunsidoj. Duontaga ekskurso. Arta vespero. Merkredo, la 18an Tuttaga ekskurso al la piramidoj de Teotihuacan. Jxauxdo, la 19an Matenaj kaj posttagmezaj prelegoj. Teatra prezentado. Vendredo, la 20an Matenaj prelegoj. Duontaga ekskurso. Bankedo. Sabato, la 21an Solena Fermo. Komuna tagmangxo. Dimancxo, la 22an Senpaga vizito al la impona Muzeo de Antropologio. 5. Postkongresaj Tagoj Lundo, la 23an Ekvojagxo al la urbo Oaxaca. Bonvenon fare de registaraj auxtoritatoj kaj lokaj esperantistoj. Lundo, la 24an gxis Jxauxdo, la 26an Ekskursoj al la arkeologiaj zonoj, tipaj vilagxoj kaj muzeoj, folkloraj prezentadoj. Laux propra decido, vizito al la pacifika marbordo. Diservo. Vendredo, la 27an Reveno al la cxefurbo Meksiko. Adiauxo cxe la kongresejo. 6. Aliaj Neprogramitaj Ekskursoj Profitu la specialajn rabatojn en turisma pakajxo de Mexicana de Aviación, nia oficiala aerlinio, ekzemple, al mondfamaj marbordoj Acapulco, Ixtapa, Cancún, k. a. Prelegontoj: konfirmu rapide kiel eble, antaux septembro vian partoprenon. 7. Kontakt-adresoj Meksika Esperanto-Federacio: Posxta adreso: Apartado postal 10576 c.p. 06000 México D.F. Meksiko Adreso: Relaciones Exteriores 24 Col. Federal c.p. 15700 México D. F. Meksiko Retposxta adreso: mef@punto-y-aparte.com TTT pagxo: http://www.punto-y-aparte.com/esperanto (Konsultu gxin poste por pliaj informoj de la 5a TAKE) Organizado: Michael Porter mike@math.cinvestav.mx Gxenerala kunordiganto: Angel Segura gelar@data.net.mex Turismo: Ana Luisa http://chipotle.styx.net/analuisa; emejlo: analuisa@styx.net Kasisto: Estela Gracia García (Banka Konto: BANAMEX 509 36507) Specialaj eventoj: Leonora González mellamanlola@yahoo.com.mx UEA konto: mefa-h. "Nepre indiki: kotizpagon por la 5a TAKE" Postkongreso Oaxaca: Aurora García aurogr@yahoo.com Leandro García legaro-gr@yahoo.com 8. Aligxkotizoj Gxis decembro 2000: Individue...................................... 60 US dol. En grupoj pli ol 5 partoprenantoj.............. 40 US dol. Ekde januaro gxis aprilo 2001.................. 80 US dol. Hotelo BAMER (kongresejo) Unulita cxambro kun matenmangxo................ 45 US dol. Dulita cxambro kun matenmangxo................. 25 US dol. Hoteloj en Oaxaca (postkongreso)............... 20 - 100 US dol. Post la pago, sendu la aligxilon, kaj rezervu vian cxambron. 9. Aligxilo Familia(j) nomo(j) ......................................... Nomo ....................................................... Adreso: Strato....................... Nro................... Kvartalo ................................................... Kodo ................. Urbo ................................ Lando ...................................................... Retposxta adreso ........................................... Agxo ........................ Genro ........................ Pagmaniero: - BANAMEX 509 36507 México, D. F. kotizo ................ donaco ................ - UEA konto mefa-h "Nepre indiki: kotizpagon por la 5a TAKE" kotizo ................ donaco ................ - Alia maniero, bv. klarigi ............................................................. kotizo................. donaco ................ ************************************************************************************************ Bialostok-ano de XX-a Jarcento. Laux la informoj, kiujn oni skribis la 21an de julio en la pola taggazeto “Gazeta Wyborcza” /region-eldono en Bialistoko/ dum la pasintaj monatoj oni organizis en Bialistoko plebisciton je la temo “Bialostokano de XXa jarcento”. Organizis gxin “Gazeta Wyborcza”, Radio Bialystok, Telewizja Bialystok. La organizantoj volis sciigxi, en la lastaj monatoj de pasanta jarcento, kiu el la eksaj kaj nunaj anoj de la urbo plej promociis kaj famigis la urbon. Kiu el ili, per sia vivo kaj atingajxoj plej multe aldonis al komunaj akirajxoj de la urbo, al la akirajxoj de kelkaj genaracioj. Venis miloj da respondoj kaj centoj da proponoj. La organizantoj preparis el la proponoj la liston de 50 plej popularaj personoj. Post kelkmonata prezentado en amaskomunikiloj estis prezentita la listo laux la vocxdonoj. 1. Ludwik Zamnehof 6337 vocxoj /kreinto de internacia lingvo/ 2. Jerzy Maksymiuk 3433 vocxoj /fama pola muzikisto kaj orkestrestro/ 20. Jakub Szapiro 335 /esperantisto kaj e-movadano/ Por ni esperantistoj estas granda gxojo, ke nia majstro estas cxiam plej konata persono en la urbo kaj regiono de sia naskigxo. Gratulojn Vi povas sendi al: Adreso: Urzad Miejski w Bialymstoku 15- 028 Bialystok ul. Slonimska 1 tel. centralo +48 (85) 732-93-25 fax: +48 (85) 741-43-24, 732-76-01 e-mail: bpm@city.bialystok.pl Bonvolu rigardi ankaux: http://www.city.bialystok.pl/espera.htm prilaboris: Stanislaw Mandrak