HONKONG 2000: IL CONGRESSO GIOVANILE E' IN RETE http://www.esperanto.org/ijk2000 E' questo l'indirizzo da selezionare per partecipare, almeno virtualmente, al 56° congresso della Gioventu' Esperantista Mondiale (TEJO) che si aprira' il 5 Agosto ad Honkong. Eccovi l'invito del presidente del Comitato Organizzatore, Bill Mak, che vi attende sul sito!! Comunque, se vi sbrigate, fate ancora in tempo ad arrivare di persona (ma se volete provarci consiglio di evitare la Transiberiana)!! Buon viaggio a tutti, virtuale o fisico che sia!! Framerio ______ Kiel prezidanto de cxijara Internacia Junulara Kongreso, mi sxatus persone inviti vin cxiujn partopreni kaj celebri tiuncxi signifoplenan eventon. 250 junuloj el pli ol 30 landoj, de Mongolio gxis Nigxerio, de Hispanio gxis Koreio kunvenas unu semajnon cxe la piktoreska Sai Kung Pak Tam Chung Po Leung Kuk Feriejo por ricxa programo. (Bv vidu suben por rezumo). Viaj gratulaj mesagxoj, en iu ajn lingvo, prefereble via patra lingvo, estas bonvenaj. Por tiuj kiuj ne povas partopreni tiuncxi eventon persone, estos cxiutaga E-novajxoj kaj E-forumo dum la kongreso cxe www.esperanto.org/hkjea kaj www.esperanto.org/ijk2000 . Specialaj dankoj al kelkaj internaciaj organizoj (TEJO), sxtata kultura organizo (CEL/HKTA) kaj sponsoroj (Cathay Pacific kaj Dragonair) kun ties helpoj tiucxi evento realigxas. Estu parto de tiu cxi celebro de junulara aktivismo kaj mult-kulturismo! Sincerely yours / Sincere via, Bill Mak Man Biu Prez., LKK-IJK2000 Prez., Honkonga Junulara Esperanto-Asocio Venu multnombre al IJK2000 www.esperanto.org/hkjea (Congress Mainsite in Esperanto/Cxinese) www.esperanto.org/ijk2000 ************************************************************************************************ Euxropa Jaro de la Lingvoj 2001. Projekto "Euroscola" Karaj funkciuloj de landaj asocioj de UEA aux landaj sekcioj de TEJO/ILEI en la menciitaj landoj, dum UEA/ILEI/TEJO kunlabore kun Euxropa Esperanto-Unio ankoraux estas redaktantaj siajn planojn por partopreno de esperantistoj en la Euxropa Jaro de la Lingvoj 20001, niaj francaj samideanoj iniciatis jam subprojekton, al kiu mi petas vin doni atenton. Temas pri kunvenigo al la Euxropa Parlamento en Strasburgo de liceanoj (lernantoj inter la agxo 15 kaj 18), apartenantaj prefere al unu-du lernejaj klasoj (maksimume 30 lernantoj por cxiu lando) kaj kapablaj diskuti en Esperanto kun la lernantoj de aliaj landoj pri euxropaj problemoj. Tio okazos en la kadro de renkontigxoj inter lernejanoj kaj parlamentanoj, kiuj okazas cxiu-jare sub la nomo "Euroscola". Ili ne nur diskutos, sed ankaux auxdos prelegojn kaj partoprenos komunajn ludojn. La Euxropa Parlamento mem pagos la vojagxon kaj tre versxajne la restad-kostojn. La vizito devos okazi komence de majo venontjare. Nia/via tasko estas klara sed malfacila: - trovi unu aux du lernejajn klasojn kun geknaboj de la indikita agxo, kiuj pretus de septembro cxi-jara gxis la fino de venonta aprilo lerni Esperanton je tre bona nivelo, kaj poste vojagxi al Strasburgo. Kompreneble la lernejestroj koncernataj devus konsenti, cxar dum la jaro la instruado de Esperanto devus esti regula kaj intenseta. Niaj francaj samideanoj jam plenenergie provas kunordigi la laborojn por cxi tiu projekto. Demandojn kaj pretecojn partopreni sendu al Philippe Bérizzi . La finaj interkonsentoj kun la Euxropa Parlamento estos farataj en septembro, sed jam antaux tiu dato estus bone scii en kiuj landoj ni povas trovi la klasojn. Malgraux la feria periodo en Euxropo, cxu vi povus pripensi kaj fari kelkajn kontaktojn kaj raporti al Philippe? Philippe estas juna kaj entuziasma esperantisto kaj li absolute rifuzas kredi ke la Esperanto-movado en euxropaj landoj ne sukcesas trovi du klasojn en cxiu lando. Ni provu ne seniluziigi lin. Dankon! Renato Corsetti UEA, Landa Agado < corsetti@itelcad.it > PS. La partopreno de klasoj el landoj de la Euxropa Unio estas auxtomate akceptata. La partopreno de klasoj el la tiel nomataj "kandidataj" landoj supremenciitaj estas principe ebla, sed en cxiu aparta kazo oni devas fari apartan peton. Ankaux pri tio zorgos Philippe kaj Gilbert Stammbach, la prezidanto de la strasburga Esperanto-klubo, sed vi devas relative frue kontakti ilin. fonto: ret-info ************************************************************************************************ Europarlamentanoj kiuj subtenas Esperanton (stato: 2000-06-30) 89 (14,21%) Europarlamentanoj kiuj, diversgrade, opinias ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi dialogon en Europa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de cxiuj, apud la aliaj lingvoj. - AUxSTRIO (2) : ETTL Harald , PSE - RÜBIG Paul , PPE/DE - BELGIO (16) : DE CLERCQ Willy , ELDR - DEPREZ Gérard , PPE/DE - DESAMA Claude , PSE - DUCARME Daniel , ELDR - FRASSONI Monica , V/ALE - GROSCH Mathieu , PPE/DE - LANNOYE Paul , V/ALE - MAES Nelly , V/ALE - RIES Frédérique , ELDR - SMET Miet , PPE/DE - SÖRENSEN Patsy , V/ALE - STAES Bart , V/ALE - STERCKX Dirk , ELDR - THYSSEN Marianne , PPE/DE - VAN LANCKER Anne , PSE - VAN HECKE Johan , PPE/DE - BRITIO (15): CLEGG Nick , ELDR - CORBETT Richard , PSE - DOVER Densmore , PPE/DE - HUGHES Stephen , PSE - LYNNE Liz , ELDR - MacCORMICK Neil , V/ALE - McNALLY Eryl , PSE - MARTIN David , PSE - PAISLEY Ian , NI - PERRY Roy James , PPE/DE - WALLIS Diana , ELDR - WATSON Graham , ELDR - WATTS Mark , PSE - WHITEHEAD Phillip , PSE - WYNN Terry , PSE - DANLANDO (4) : BONDE Jens-Peter , EDD - CAMRE Mogens , UEN - DYBKJAER Lone , ELDR - RIIS-JORGENSEN Karin , ELDR FINNLANDO (2) : PAASILINNA Reino , PSE - THORS Astrid , ELDR - FRANCIO (13) : AINARDI Sylviane , GUE/NGL - BERNIE Jean-Louis , EDD - BOUDJENAH Yasmine , GUE/NGL - CAUDRON Gérard , PSE - DARRAS Danielle , PSE - DESIR Harlem , PSE - FRAISSE Geneviève , GUE/NGL - HORTEFEUX Brice , PPE/DE - ONESTA Gérard , V/ALE - PIETRASANTA Yves , V/ALE - POIGNANT Bernard , PSE - ROURE Martine , PSE - ZIMERAY Francois , PSE GERMANIO (5) : BREYER Hiltrud , V/ALE - LINKOHR Rolf , PSE - SCHLEICHER Ursula , PPE/DE - SCHWAIGER Konrad , PPE/DE - WEILER Barbara , PSE - GREKLANDO (1) ALAVANOS Aleksandros , GUE/NGL HISPANIO (9) : FERRER i CASALS Concepció , PPE/DE - GARRIGA POLLEDO Salvador , PPE/DE - GASÓLIBA i BÖHM Carles Alfred , ELDR - GIL-ROBLES GIL-DELGADO José María , PPE/DE - IZQUIERDO ROJO María , PSE - MEDINA ORTEGA Manuel , PSE - SAUQUILLO PÉREZ DEL ARCO Francisca , PSE - TERRÓN i CUSÍ Anna , PSE - ZABELL LUCAS Teresa , PPE/DE IRLANDO (12) : AHERN Nuala , V/ALE - ANDREWS Niall , UEN - BANOTTI Mary , PPE/DE - COLLINS Gerard , UEN - COX Pat , ELDR - CROWLEY Brian , UEN - CUSHNAHAN John , PPE/DE - FITZSIMONS Jim , UEN - GALLAGHER Pat the Cope , UEN - HYLAND Liam , UEN - McCARTIN Joe , PPE/DE - McKENNA Patricia , V/ALE ITALIO (6) : BERTINOTTI Fausto , GUE/NGL - COSSUTA Armada GUE/NGL - DELL ´ALBA Gianfranco , TDI - DUPUIS Olivier , TDI - FERRI Enrico , PPE/DE - CHILARDOTTI Fiorella , PSE - LUKSEMBURGIO (0) : - NEDERLANDO (1) : OOMEN-RUIJTEN Ria , PPE/DE - PORTUGALIO (1) : MARINHO Luis , PSE - SVEDIO (2) : GAHRTON Per , V/ALE - STENMARCK Per , PPE/DE Statistiko de la LISTO de PIRLOT (stato: 2000-06-30) laux la politika grupo politika grupo/EP-anoj/por Esperanto 1) ELDR 51 / 13 = 25,49 % 2) V/ALE 48 / 12 = 25,00 % 3) UEN 30 / 7 = 23,33 % 4) GUE/NGL 42 / 6 = 14,28 % 5) PSE 180 / 25 = 13,88 % 6) EDD 16 / 2 = 12,50 % 7) NI 8 / 1 = 12,50 % 8) TDI 18 / 2 = 11,11 % 9) PPE/DE 233 / 21 = 9,01 % 626 / 89 = 14,21 % ELDR = Europaj Liberaluloj Demokrataj kaj Reformantaj V/ALE = Verduloj /Libera Alianco Europa UEN = Unigxo por Europo de la Nacioj GUE/ = Europa Unuiga Maldekstro/NGL Nord-Verda Maldekstro PSE = Europaj Socialistoj EDD = Grupo por Europo de Demokratioj kaj Diferencoj NI = Ne Enskribitaj TDI = Teknika Grupo de Sendependaj Deputitoj PPE/DE = Europa Popol-Partio kaj Europaj Demokratoj Statistiko de la LISTO de PIRLOT (stato: 2000-06-30) laux la lando Lando / EP-ano / por Esperanto 1) Irlando EI 15 / 12 = 80,00 % 2) Belgio BE 25 / 16 = 64,00 % 3) Danlando DK 16 / 4 = 25,00 % 4) Britio GB 87 / 15 = 17,24 % 5) Francio FR 87 / 13 = 14,94 % 6) Hispanio ES 64 / 9 = 14,06 % 7) Finnlando FI 16 / 2 = 12,50 % 8) Auxstrio AT 21 / 2 = 9,52 % 9) Svedio SE 22 / 2 = 9,09 % 10) Italio IT 87 / 6 = 6,89 % 11) Germanio DE 99 / 5 = 5,05 % 12) Greklando GR 25 / 1 = 4,00 % 13) Portugalio PT 25 / 1 = 4,00 % 14) Nederlando NL 31 / 1 = 3,22 % 15) Luksemburgio LU 6 / 0 = 0,00 % 626 / 89 = 14,21 % Kompilis: S-ro Germain PIRLOT, Steenbakkersstraat 21, BE-8400 OOSTENDE, Belgio, Europa Unio, kiu kunordigas la agadon kaj lauxbezone gxisdatigas tiun liston. inf: Leopold Patek < apmarks@ping.at > fonto: ret-info ************************************************************************************************ PROPONO PRI EUxROPA INTERPARLAMENTA KONFERENCO Dum la pasintaj semajnoj G.C. Fighiera partoprenis en pluraj esperantistaj aranxgoj dise en Europo. Laux invito de UEA, li gastis kiel cxefparolanto en Roterdamo okaze de la Malferma Tago, kie li pritraktis la temon de nova strategio por Esperanto en la nova jarmilo.La teksto de la prelego aperos brosxurforme en la serio de la diskut-kajeroj de UEA. Pri la sama temo li prelegis en la sidejo de la E. societo de Antverpeno. Dum vojagxo al Pollando, li same agis kun la esperantistojnen NowySacz. Cxie Fighiera analizis la nunan staton de la disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo, pledis por unueco en nia Movado kaj kontraux la kreo de splitigaj sektoj, kiel iu fantazia suverena ÒsxtatoÓ de esperantistoj, kun propraj parlamento, registaro, prezidento, tribunalo kaj episkopoj. Inter alie, li sugestis, ke UEA kunvoku en venontaj jaroj internacian konferencon de la parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton. La arangxon sekvu tuteuropa intersxtata konferenco pri la lingva problemo. ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS: virinoj el Pollando Jenaj polaj virinoj deziras korespondi pri aktualaj temoj: - (per retposxto) vojdan2@go2.pl - (per leteroj) Krystyna Stendera, ul. Kariwievza WLK 9, 33350 Piwniczna, Pollando.