ESPERANTO EKZAMENOJ DUM LA 69a IEF-Kongreso EN CASALECCHIO (BO). Ricevinte petojn tiusence, la Bologna-Katedro de la Itala Instituto de Esperanto organizos seksion por III- kaj II-Grada ekzamenoj. Oni komencos per la skriba parto dimancxon la 27an de auxgusto. Por kromaj detaloj kaj indikoj, eventualaj aliaj kandidatoj bonvolu kontakti la katedrestron: d-ro Romano BOLOGNESI, Via Misa 4, 40139 Bologna BO+ADs- tel. 051 547247+ADs- lov0354@iperbole.bologna.it anoncante la intencon partopreni. Ili devas ankaux prepari kaj sendi neprajn dokumentojn. Por la III-Grado ili estas: - A) subskribita petletero por partopreni la ekzamenon mem+ADs- - B) fotokopio de la Diplomo de Supera Mezlernejo aux Universitata+ADs- - C) fotokopio de la Atestilo de la Duagrada ekzameno pri Esperanto+ADs- - D) listo de la prilernitaj verkoj+ADs- plus: - E) fotokopio de valida identigilo (Carta d'ident+AOA-, o Passaporto). Por la II-Grado ili estas: - A) subskribita petletero por partopreni la ekzamenon mem+ADs- - B) fotokopio de la Licenco de Baza Mezlernejo, aux supera+ADs- - C) fotokopio de la Atestilo de la Unuagrada ekzameno pri Esperanto. d-ro Romano BOLOGNESI, lov0354@iperbole.bologna.it ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 85 (2000-07-17) EUXROPA JARO DE LINGVOJ Konsilio de Euxropo, en kiu membras preskaux cxiuj landoj de Euxropo kaj kiu estas konata pro sia okupigxo pri homaj rajtoj, kaj Euxropa Unio deklaris la jaron 2001 Euxropa Jaro de Lingvoj. La du euxropaj organizajxoj strebas progresigi instruadon de lingvoj kaj levi la konscion de la granda publiko pri la valoro de lingva plureco en Euxropo. Krom vasta informkampanjo, uzanta specialajn simbolon kaj frapfrazojn, oni organizos amason da eventoj sur cxiuj niveloj: tuteuxrope, plurlande, nacie kaj loke. UEA subtenas la iniciaton de la euxropaj organizajxoj. La celoj de la Euxropa Jaro de Lingvoj kongruas kun tiuj de la Esperanto-movado, al kiu gxi donos okazon diskonigi siajn lingvopolitikajn celojn. Ecx se la Jaro formale celas nur la lingvojn "rekonitajn de la membrosxtatoj" gxi ja ebligos partoprenon ankaux de Esperanto-organizajxoj per projektoj kongruaj al la celoj de la Jaro. Krome oni povas antauxvidi, ke jxurnalistoj k.a. interesitoj ne limigos sin nur al la sxtataj lingvoj sed povos interesigxi ankaux pri la situacio de Esperanto kaj la perspektivoj por gxia pli vasta uzo en Euxropo. La Jaro de Lingvoj prezentas sxancon al agado por antauxenigi la celojn de Kampanjo 2000, t.e. plialtigi la prestigxon de la internacia lingvo. influi la internacian vivon, kaj levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-movado. La Jaro ricevos atenton i.a. en la traktado de la kongresa temo de la Zagreba UK, "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj" kaj en la eldona agado de UEA, t.e. revuoj kaj libroj. Landaj asocioj devus atenti gxin en siaj arangxoj kaj eldonajxoj, kaj klopodi kiel eble plej multe kunlabori kun ne-esperantistaj asocioj kaj fakuloj. Por evoluigi ideojn pri la esperantista kontribuo al la Jaro, estas formigxanta kunaganta grupo kiun kunordigas Anna Ritama"ki: adreso: Dragsfja"rdsva"gen 690 FI-25700 Kimito, Finnlando rete: anna.ritamaki@kolumbus.fi tel. +358-2-423146 fakso +358-2-423246 Oficialaj informoj trovigxas en TTT i.a. cxe: http://europa.eu.int/comm/education/languages/actions/year2001.html (anglalingva kun ligoj al alipagxaj versioj) http://culture.coe.fr/infocentre/press/eng/2000/epress2000.04.03.html (gazetara komuniko de Konsilio de Euxropo) ************************************************************************************************ INGXENIERO DANIELA CAPOCCIA Merkrede la 26an de Julio Daniela Capoccia doktorigxis pri Elektronika Ingxenierio cxe la torina Politekniko. Sekvis festa randevuo cxe la torina Esperanto Centro. Framerio ************************************************************************************************ 1000-jaraj lokoj mondvaste sercxataj! La mezepoka Bavara urbo Kronach festos dum la jaroj 2000 - 2003 la jubileon de sia miljara ekzisto. Okaze de tiu unika evento, la membroj de la loka Esperanto-grupo intencas diskonigi sian urbon, kaj sercxas kontaktojn al urb(et)oj, kiuj en la jaro 2003 pruveble ankaux havos la saman agxon. Ni alvokas la legantojn de EVENTOJ / RET-INFO esplori la agxon de la propra hejmurbo, cxu estas miljara aux eble ecx pli ??? Se jes, bonvolu sendi (bild)karton pri via urbo kaj kopion de iu historia dokumento, kiu pruvas la realan agxon al: Gosbert Gehlert, BELO-Prezidanto retposxte: belo@bavara-esperanto-ligo.de Am Kehlgraben 61, D-96317 Kronach - Germanio fonto: ret-info ************************************************************************************************ Esperantigo de la krozilo Mozilla Jam komencigxis la traduko de Mozilla, la senpaga retlegilo (krozilo) verkita de programistoj el la tuta mondo. Pri la traduko cxiuj esperantistoj rajtas esprimi sin kaj diskuti en aparta dissendolisto. Kiel partopreni? Por aligxi skribu al majordomo@esperanto.org.uy kun la frazo subscribe mozilla-eo en la mesagxo (la temo ne gravas). En tiu listo estos anoncataj la novajxoj pri la tradukado. fonto: ret-info