NE OKAZOS LA AUxGUSTA INTERNACIA ARKEOLOGIA LABORBRIGADO Pro burokratiaj kialoj la 6a Internacia Arkeologia Laborbrigado NE OKAZOS. La organizantoj pardonpetas. Restos la ebleco aligxi al la Eksterordinara IAL de la 1-15 julio, kiu dauxros, siaflanke, GXIS LA 30a DE JULIO. Pier Luigi Cinquantini via Dante Alighieri, 2 I- 01010 BLERA (VT) Tel. Casa - Hejmtel. +39/0761/479503 Tel. Cell. - Kunportebla Tel. +39/335/492337 ************************************************************************************************ Lingvaj Kursoj por junaj aktivuloj cxe la Konsilio de Euxropo Cxiujare la Konsilio de Euxropo (KdE) organizas kelke da trejnaj kaj lingvaj kursoj por aktivuloj de euxropaj junularaj organizoj. La trejnaj kursoj celas instrui al la partoprenantoj bazajn sciojn pri euxropaj junularaj strukturoj kaj trejni ilin pri organizado de sia laboro internaci-nivele. Kutime la trejnaj kursoj konsistas el sekvaj eroj: ~ trejnkurso "Enkonduko al Euxropaj strukturoj"; ~ trejnkurso "Organizado de internaciaj arangxoj"; ~ trejnkurso "trejnado por trejnistoj"; kaj diversaj longdauxraj kursoj. Krom tiuj konstantaj kursoj okazas ankaux aliaj pri plej diversaj, ofte profesiecaj temoj, ekz. pri kiel efike informadi k.s. La kursoj estas kutime unusemajnaj kaj relative malmultekostaj por partoprenonto (cx 350 FF por la programo, lernado kaj restadkostoj). TEJO havis tre bonajn spertojn pri tiuj cxi trejnkursoj, en kiuj oni kutime ankaux lernas kiamaniere trovi subvenciojn por siaj projektoj. Lerni lingvon diference Apud la trejnaj kursoj estas t.n. lingvaj kursoj, kies celo estas doni eblecon al junuloj laborantaj je internacia nivelo perfektigi siajn lingvajn konojn pri diversaj lingvoj por pli efika agado internacia. Kutime por aligxi al kurso necesas baza scio de lernota lingvo. Ekzistas kursoj por la angla, franca, germana, hispana, portugala kaj rusa lingvoj. La kursoj dauxras unu monaton kaj kostos cxirkaux 1000 FF. Informoj kaj aligxoj Por cxiu kurso necesas plenigi formularon, kiu sendendas al KER-gvidanto, kiu siavice verkas rekomendan leteron al la Konsilio de Euxropo kaj gxuste la Konsilio de Euxropo faras sian finan decidon pri (mal)akcepto de kandidatoj, rekte informante la kandidatojn pri tio. Ne eblas aligxi rekte: oni devas aligxi pere de sia organizo (niakaze TEJO) kaj oni partoprenas, se akceptite, kiel reprezentanto de tiu organizo. La cxefaj postuloj por la kandidatoj estas bazaj scioj pri sia internacia organizo, gxiaj celoj kaj agado, propra agado sur la internacia nivelo kaj preteco kaj suficxa posedo por interveni de unu el la du laborlingvoj de KdE: la angla aux la franca. Pro tio ke informoj pri la kursoj venas ene de la jaro kaj ofte atingas CO-n de TEJO ne suficxe frue kaj sekve foje mankas tempo por infornzi homojn pri certaj kursoj, estas dezirinde ke personoj interesitaj jam antauxe anoncu sin cxe CO de TEJO, indikante pri la elektita kurso kaj kun mallonga priskribo de sia Esperanto-agado kaj la kialoj por aligxi al la kurso. Pri ajna demando pri la kursoj ne hezitu kontakti CO-n de TEJO: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ, Rotterdam, Nederlando Rete: tejo-oficejo@esperanto.org el tejo-tutmonde jun/2000 fonto: ret-info ************************************************************************************************ Kanzonisto instruas en Istrio Konata esperanta kanzonisto, instruisto kaj eldonisto Georgo Handzlik instruos venontmonate en Someraj Kursoj de Orbis Pictus (15-22.07.2000) en mezepoka urbeto Motovun en Istrio (Kroatio). Liaj unuaj muzikaj kasedoj ekvojagxis al la mondo el itala eldonejo Edistudio de Brunetto Casini el Pisa. Certe ke li instruos (progresantan grupon) ankaux kantate kaj kantigante. La porkomencantan grupon instruos Zlatko Tisxljar (HR/SI), konata ankaux kiel pedagogo, gvidanto de diversaj lernoeksperimentoj kaj unu el la auxtoroj de la Zagreba Metodo. Ambaux instruistoj kontribuos ankaux al la samtempa kaj samloka OSIEK-konferenco, la unua per koncerto "Ni tostu la verdan fortunon" kaj la dua per prelego "Multlingveco, la natura stato de la homo". ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it http://users.iol.it/orbispictus ************************************************************************************************ KIU DEZIRAS PARTOPRENI AVENTURON? Kiu pretas partopreni aventuron, kaj cxeesti la unuan Esperanto-eventon en arabaj landoj, bonvolu kontakti min. Amike Renato Corsetti < corsetti@itelcad.it > UEA Komisiono por la Arablingva Mondo PROGRAMO de la 1-a SEMINARIO EN ARABAJ LANDOJ, AMANO, JORDANUJO, 22/24 - 07 - 2000 "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj" Dum la 22-a kaj la 23-a de julio la seminario okazos en la Regxa Kultur-Centro (Markaz al-Maliki al Thaqafa), Strato Regxino Alja (Malika Alya) - 22 07 2000 je la 10,30 Inauxguro je la 10, 45 Trude Sinno, Renato Corsetti, UEA Prezento pri la situacio de Esperanto en la araba mondo je la 11,30 Dr. Faisal Al-Refouh, Universitato de Amano Tutmondigxo kaj kulturaj rilatoj inter arabaj landoj kaj la mondo. je la 12,45 debato je la 13,30 pauxzo je la 15 Attilio Orellana Rojas, UEA Prezento de Esperanto en la mondo kaj de la celoj de esperantistoj, kun aparta atento al kampanjoj de UN kaj Unesko je la 16,30 Elisabeth Schwartzer, etnologiisto, Germanujo Interkultura komunikado en la praktiko - 23 07 2000 je la 10-a Kamal Chaouachi, Jordanujo La nargileo kiel socia ilo por interparolado kaj paco historio, etnografia interpreto je la 11,30 dr. Hasan Shodiev, Universitato de Samarkando, Uzbekistano Kompara analizo de la uzbeka kaj Esperanto je la 13,30 pauxzo ek de la 15-a vizito de Amano je la 21-a arta programo kun Nargis Shodiev - 24 07 2000 Komuna sesio kun la partoprenantoj de la antauxkongresa ekskurso en la hotelo Le Meridien. je la 10-a malfermo de la komuna sesio je la 10,15 prof. Humphrey Tonkin, Universitato de Hartford, Usono. titolo anoncota je la 11,15 prof. Hasan Shodiev, Universitato de Samarkando Islamo en meza Azio je la 12,15 Hugh Martin, Britujo, UEA Komparo inter la araba kaj Esperanto je la 13,15 konkludoj kaj fermo je la 15-a komuna veturado por partoprenantoj al la Pac-oazo Dum la seminaria periodo la membroj de la Araba Komisiono de UEA logxos en la hotelo Mirage, kie mesagxoj por ili estas laseblaj: Funduq Mirag', Jabal Al-Weibdeh/Abdali Area, proksime al la moskeo Regxo Abdulla (gxa:miamalik Abdullah), Amman 11118, tel: 00962-6-5682000, Fakso: 00962-6-5688890 ret-posto < mirageh@index.com.jo >