IL CALENDARIO DEGLI INCONTRI IN ITALIA E' IN RETE Un'altro importante passo avanti per rendere il sito www.esperanto.it sempre piu' utile: da alcuni giorni all'indirizzo: http://www.esperanto.it/eventi/ raggiungibile direttamente dall'indice principale alla voce "incontra con l'Esperanto", puo' essere consultato il CALENDARIO DEGLI INCONTRI ESPERANTISTI IN ITALIA. L'importante servizio, reso possibile dal lavoro di Edvige Tantin, coordinatrice della Commissione Renkontigxoj e di Paolo Capriotti, gestore del sito internet, sara' mensilmente aggiornato per permettere a tutti noi di: a) programmare le nostre vacanze esperantiste in Italia b) programmare LE DATE DI SVOLGIMENTO DEI NOSTRI INCONTRI Ogni informazione sugli incontri deve essere passata ad Edvige < nored@tiscalinet.it >, che provvedera' direttamente all'inserimento ne calendario, ripeto, con cadenza MENSILE. Framerio ************************************************************************************************ McDonald's en Esperanto La plej fama interpan-vendista reto en la mondo "McDonald's" , cxirkaux de la tago de la amindumantoj (kiun oni festas en Brazilo la 12-an de junio), decidis ormani siajn pleto-tukojn (fakte paperaj) per am-deklaroj en diversaj lingvoj. Inter la 24 land-nomoj, tria-loke, meze en la supra parto trovigxas: MI AMAS VIN! dirata de geparo hipie vestita kaj faranta la paco-signon. Sube , antataux la land-nomo venas: Esperanto * Flanke, per malgrandaj nigraj literoj: * Idiomo kreita por esti parolata de cxiuj popoloj. Nu, ne povus esti pli bona reklamo por ni !!! Roberto Resende < rresende@brnet.com.br > fonto: ret-info ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 82 (2000-06-14) SUBVENCIO POR ESPERANTO-BIBLIOTEKOJ Cxi-jare UEA disdonos por la kvara fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare naux bibliotekoj povis pliricxigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1825 Euxroj. Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de sxtata, urba aux alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laux prefero. Diskoj, kasedoj, vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio. La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de oktobro 2000. ************************************************************************************************ UEA en la Jarmila Forumo: POR LEVI PRILINGVAN KONSCION De la 22-a gxis la 26-a de majo, cxirkaux 1300 homoj el 700 ne-registaraj organizajxoj (NRO-oj) partoprenis en la Jarmila Forumo cxe la sidejo de Unuigxintaj Nacioj en Novjorko. Universala Esperanto-Asocio estis reprezentita de prof. Lee Chong-Yeong kaj d-ro Mark Fettes kaj de la konstanta UN-reprezentanto de UEA, Rochelle Grossman. La Forumo estis iniciato de la NRO-oj mem, responde al la planoj de UN okazigi grandan pintkunsidon de sxtatestroj ("Jarmila Pintkunsido") en septembro 2000. La organizantoj esperis tiamaniere iom influi la interregistarajn diskutojn pri la estonteco de UN. Kontraste al la oficialaj konferencoj, la Jarmila Forumo disponis pri tre malmultaj rimedoj - malpli ol duonmilionon da dolaroj - kaj neeviteble suferis reprezente kaj organize. Forestis multaj konataj NRO-oj, kaj grandaj partoj de la mondo cxeestis nur per manpleno da homoj. Ankaux la diskutoj spegulis mankon de bona preparo, tiel ke nur tre malfacile ellaborigxis en la lastaj horoj komuna konkludaro de la delegitoj. Malgraux tiuj malfortoj, la UEA-grupo celtrafe laboris por levi la konscion pri lingvaj rajtoj kaj lingvaj problemoj. Disdonigxis multaj centoj da informiloj, i.a. kajero kun la Manifesto de Prago en la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj plurfoje en la pleno la delegitoj de UEA prenis la mikrofonon por atentigi pri lingva dimensio de la diskutoj. Fine, en la rekomendojn de du tem-grupoj, pri Homaj Rajtoj kaj tutmondigxo, ili sukcesis enmeti frazojn pri lingvaj rajtoj, la konservado de lingva diverseco, kaj la bezono de egaleca interkultura komunikado. En la lasta tago UEA arangxis apartan kunsidon pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", nome de la Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo. Kvankam cxeestis nur reprezentantoj de Transnacia Radikala Partio, Mondfederista Movado kaj Sxintoismo, la kunsido montrigxis tre utila por disvolvi komunan strategion en la rondoj de UN. Tre klare sentigxas bezono de NRO-grupo, kiu konstante konsciigu pri la rolo de lingva diverseco en socia evoluo kaj monda demokratio, kaj kiu varbu aliancanojn inter la sxtatoj same kiel cxe la diversaj brancxoj de UN. Nur surbaze de tiu pli vasta konscio, la kontribuo de Esperanto povos ricevi pli vastan agnoskon kaj subtenon. En la venontaj monatoj konkretigxos agadplano surbaze de tiu ideo. UEA ************************************************************************************************ Mikologia agado La studferio por natur-kaj fungoamikoj kiu okazos en Poprad de la 4° al la 20° de auxgusto jxus lancxita jam ricevis viglan atenton de la estraro de A.M.E.P. (asocio mikologia kaj ekologia de Pescara) kiu sendis cirkuleron al siaj multnombraj membroj kun invito aligxi kaj baldaux komencigxos kurso de Esperanto por la partoprenontoj. Ni preparas ilustritan faldfolion por informi aliajn mikologiajn kaj ekologiajn klubojn nome de AMEP. La Esperanto-Grupoj estas vigle petataj kontribui al sukceso de tiu cxi iniciato interesigante koncernatajn mediojn. Ekzistas multaj kluboj, preskaux cxie, kiuj arangxas ekskursojn kaj restadon en arbarricxaj lokoj por observi la naturon kaj koni novajn fungojn. Al ili ni povus doni tre valoran sxlosilon por ke ili havu ricxigajn spertojn en interamikigxa etoso internacia. Cxi tiu programo povus kontribui, se bonsukcesa, al adoptado de tiu sistemo kiel generala strategio por enpenetri amasmediojn (KUNE KUN..posxtistoj, KUNE KUN...flegistoj ktp- nature pli grandskale kun grandaj amasgrupigxaj kunvenoj post mallonga kurso de magia lingvo Esperanto).Estas do defio kun en perspektivo la ebleco por pli grandaj atingoj. Giorgio Bronzetti mikoklubo@infinito.it ************************************************************************************************ GUIDO CARRAVIERI: NOVA RET-ADRESO Ne plu validas la adreso gcarravi@comm2000.it Nova adreso estas: guido.carravieri@libero.it