INVITO ALL'INAUGURAZIONE NUOVA SEDE DI TORINO Torino, citta' che non ti immagini. Capitale del barocco, i cui architetti hanno progettato quartieri e citta' in mezza Europa, che dopo decenni di industrializzazione selvaggia si sta scuotendo di dosso polvere e grigiore per tornare agli antichi splendori. Le olimpiadi del 2006 sono certo un riconoscimento di questa riconversione. Una buona occasione per farci visita sara' l'inaugurazione della nostra nuova sede Sabato, 1° Luglio 2000 PROGRAMMA Ore 11 Ritrovo alla stazione di Porta Nuova (biglietteria) per passeggiata nel centro cittadino con visita di palazzi storici e al mercato di Porta Palazzo Pranzo al sacco E' opportuno prenotarsi. La passeggiata avra' luogo se ci sara' un minimo di 10 partecipanti Per prenotazioni: geloso_carlo@libero.it Ore 17,30 Incontro presso la sede Ore 18,00 Ritrovo presso Parrocchia Madonna delle Rose C.so Unione Sovietica 221 - discorso del Presidente, Prof. Fabrizio Penacchietti - consegna dei diplomi - brindisi per Ada Bessone Ore 19,00 Spettacolo teatrale ''Tartufo '' gruppo teatrale esperantista TNT (Torina Nova Trupo) Ore 20,30 Buffet a base di prelibatezze varie: L. 15.000 Indirizzo della nuova sede: corso Unione Sovietica 215 10134 Torino Telefono 011 318 86 49 esperanto.torino@esperanto.it Dalla Stazione di Porta Nuova andare in via San Secondo (terza parallela ai binari sulla sinistra - Dalla parte opposta rispetto alla vecchia sede di via Saluzzo) e prendere gli autobus 63 o 63/ o il tram 4 IN DIREZIONE MIRAFIORI. Scendere davanti ai "Poveri Vecchi" (noto asilo infantile cittadino) in corso Unione Sovietica (15 minuti circa di viaggio da Porta Nuova). E' possibile dormire in sede a patto di aspettare che la baldoria cessi! A prestissimo! Framerio f.amerio@libero.it ************************************************************************************************ La 56a Internacia Junulara Kongreso - Honkongo, Cxinio 5-12a Auxgusto, 2000 Aktuala nombro de partoprenantoj: 182 10a Junio, 2000 Cxinio(inkl Tajvan):55 Honkongo: 20 Japanio: 17 Germanio: 17 Vjetnamio: 17 Koreio: 12 Kroatio: 10 Aliaj: 34 (inkl. Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kanado, Meksiko, Nederlando, Nepalo, Nigxerio, Pakistanio, Pollando, Reunio, Rusio, Senegalo, Svedio, Svisio, Tanzanio, Ukrainio, Urugvajo) Entute - 26 landoj Atenton: Posxta/reta Aligxado gxis 1 Jul, 2000. Post tio, bv aligxu surloke (sen garantio de loko). Bv vizitu nian hejmpagxon: www.esperanto.org/ijk2000 ************************************************************************************************ NOVA PASPORTA SERVO 2001 ELDONATA Se vi deziras aperi en la listo Pasporta Servo de 2001 (kiun oni nune eldonas) rigardu la hejmpagxon de Pasporta Servo < http://home.wxs.nl/~lide/paspserv.htm >. < pasporta.servo@esperanto.nu > ************************************************************************************************ DUM LA FESTIVALO EN CAVALLINO: JUBILEA PILGRIMO AL VENECIO Dum la Sankta Semajno du grupoj de junaj esperantistoj pilgrimis tra Venecio, akompanataj de volontuloj. Vendredon la 21an de aprilo la Jubilea Pilgrimo havis ekumenan karakterizon, por montri la akcepton de la venecianoj rilate al cxi-tiuj gejunuloj alvenintaj el la tuta mondo kaj do je malsamaj religioj. La unua etapo estis en la baziliko de la "Resanigxo", kie kunlaboris skolta Paolo De Rossi, doktorigxonta pri arkitekturo, kiu ilustris la strukturon de la pregxejo. La grupo analizis speciale la tolon pri Pentekosto de Tiziano, cxu pro la granda intereso de la partoprenantoj, cxu pro la rilato de la signifo esprimita en la verko, tio estas paroli je lingvoj: homoj diversaj laux raso kaj laux lingvo, kiuj mirakle povas komuniki kaj komprenigxi reciproke. Temo kara, tiu, al esperantistoj, kiuj spertas paroli kun homoj de la tuta mondo kaj komprenigxas facile. La alia etapo okazis en la ortodoksa baziliko de Sankta Georgo de la Grekoj, kie la pastro arkimandrita Polikarpòs Stravroloupòs priskribis la pregxejon (ecx ne konata de multaj venecianoj mem) sed donis ankaux klarigojn pri la ortodoksa rito. Sabaton la 22an alia grupo pilgrimis al insuloj de la venecia Laguno. En Torcello kondukis plenkompletan klarigon doktorino Gxiovanna Ambrosetto, kiu priskribis la bazilikon kaj la mozaikon de la Lasta Jugxo, profesie kaj kompetente. La grupo de 50 gejunuloj haltis en Burano, por libere rigardi la cxarmajn tipajn dometojn kun buntaj muroj. Poste pluvojagxis al Murano, kie estis atendata de doktorino Anna Zecchin, kiu tre vigle kaj entuziasme priskibis la bazilikon de San Donato. La Paskan Dimancxon, la gejunuloj partoprenis la Meson en Esperanto, celebratan de Sacerdoto Gxianni Forestan el Verono, en la Festivalejo en Cavallino. La knaboj kiuj gxis antaux du tagoj ne konis sin reciproke, formigxis belan harmonian koruson, helpate de gitaro, akordiono kaj tamburino, kaj prezentis al Sinjoro siajn pregxojn, preparitajn aux spontaneajn. Lundon la 24an okazis simplan ekumenan pregx-renkontigxo. La pilgrimo, la pregxoj kaj la Meso en Esperanto estis preparitaj de la Venecia sekcio de IKUE, kontaktebla cxe esperantovenezia@libero.it Estas festivala tradicio ke la lastan tagon oni surscenigu skecxon pri la pasinta semajno. Post kelkaj humurajxoj, kantoj, skecxoj, germanoj kaj hungaroj mokis la italajn estraranojn de la festivalo, kaj trafe imitis la karakteron de la gvidantino kun flago, aux tiun de la neitalaj ekskursanoj kiuj faras kion ili volas. La gejunuloj memorigis tiujn tagojn laux fantazia kaj agrabla interpreto, ridigante gxis larmoj la publikon. Paola Ambrosetto. < esperantovenezia@libero.it > ************************************************************************************************ Cxarto 99 Karaj geamikoj, ekzistas io, kio nomigxas Cxarto 99. Temas esence pri klopodo doni pli da forto al UN kiel monda demokratia instanco. Multaj homoj tra la mondo jam subskribis gxin, interalie Chomsky kaj Universala Esperanto-Asocio. Nun la organizajxo, kiu zorgas pri gxi, akceptis afisxi ankaux la version en Esperanto. Bonvolu vidi gxin cxe " www.charter99.org " kaj ... subskribi gxin (se vi konsentas pri la enhavo). Se vi ne havas eblecon pri subskribado en la TTT-pagxoj, bonvolu sendi simplan mesagxon, ankaux en Esperanto, al < info@charter99.org > kun cxi tiuj informoj: Mi subskribas la cxarton 99. persona nomo, familia nomo profesio aux asocio en kiu oni membras kompleta posxta adreso Ni estas nun intretraktantaj por aldono de 13-a punkto pri justaj tutmondaj lingvaj rilatoj al iliaj 12 punktoj pri urgxa agado fare de UN. Evidente multaj subskriboj de esperantistoj donos plian forton al niaj argumentoj. BONVOLU PLUDISVASTIGI CxI TIUN MESAGxON TRA VIAJ LANDAJ RETOJ. Amike Renato Corsetti Estrarano de UEA corsetti@itelcad.it