Premio al 400-a ricevanto de Nova Sento La 400-a ricevanto de Nova Sento, Daniela Toni el Massa Carrara ricevas premion de Orbis Pictus en la formo de aligxkotizo al unu el someraj arangxoj de tiu esperanta firmao: 6-aj Someraj Kursoj (porkomencanta kun Zlatko Tisxljar SI/HR aux konversacia kun Georgo Handzlik, pola kanzonisto kaj instruisto) aux al OSIEK-konferenco (temo "Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado"). Cxiuj arangxoj okazas samtempe kaj samloke en Istrio (HR, urbeto Motovun/Montona, 15-22.07.2000). La premiito bonvolu rekte kontakti: ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it http://users.iol.it/orbispictus ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 81 (2000-06-05) UEA en la Jarmila Forumo: POR LEVI PRILINGVAN KONSCION De la 22-a gxis la 26-a de majo, cxirkaux 1300 homoj el 700 ne-registaraj organizajxoj (NRO-oj) partoprenis en la Jarmila Forumo cxe la sidejo de Unuigxintaj Nacioj en Novjorko. Universala Esperanto-Asocio estis reprezentita de prof. Lee Chong-Yeong kaj d-ro Mark Fettes kaj de la konstanta UN-reprezentanto de UEA, Rochelle Grossman. La Forumo estis iniciato de la NRO-oj mem, responde al la planoj de UN okazigi grandan pintkunsidon de sxtatestroj ("Jarmila Pintkunsido") en septembro 2000. La organizantoj esperis tiamaniere iom influi la interregistarajn diskutojn pri la estonteco de UN. Kontraste al la oficialaj konferencoj, la Jarmila Forumo disponis pri tre malmultaj rimedoj - malpli ol duonmilionon da dolaroj - kaj neeviteble suferis reprezente kaj organize. Forestis multaj konataj NRO-oj, kaj grandaj partoj de la mondo cxeestis nur per manpleno da homoj. Ankaux la diskutoj spegulis mankon de bona preparo, tiel ke nur tre malfacile ellaborigxis en la lastaj horoj komuna konkludaro de la delegitoj. Malgraux tiuj malfortoj, la UEA-grupo celtrafe laboris por levi la konscion pri lingvaj rajtoj kaj lingvaj problemoj. Disdonigxis multaj centoj da informiloj, i.a. kajero kun la Manifesto de Prago en la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj plurfoje en la pleno la delegitoj de UEA prenis la mikrofonon por atentigi pri lingva dimensio de la diskutoj. Fine, en la rekomendojn de du tem-grupoj, pri Homaj Rajtoj kaj Tutmondigxo, ili sukcesis enmeti frazojn pri lingvaj rajtoj, la konservado de lingva diverseco, kaj la bezono de egaleca interkultura komunikado. En la lasta tago UEA arangxis apartan kunsidon pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", nome de la Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo. Kvankam cxeestis nur reprezentantoj de Transnacia Radikala Partio, Mondfederista Movado kaj Sxintoismo, la kunsido montrigxis tre utila por disvolvi komunan strategion en la rondoj de UN. Tre klare sentigxas bezono de NRO-grupo, kiu konstante konsciigu pri la rolo de lingva diverseco en socia evoluo kaj monda demokratio, kaj kiu varbu aliancanojn inter la sxtatoj same kiel cxe la diversaj brancxoj de UN. Nur surbaze de tiu pli vasta konscio, la kontribuo de Esperanto povos ricevi pli vastan agnoskon kaj subtenon. En la venontaj monatoj konkretigxos agadplano surbaze de tiu ideo. ************************************************************************************************ AGO-TAGO LA 7-AN DE OKTOBRO Pro multaj demandoj, UEA rememorigas ke laux la siatempa decido de la Estraro de UEA, la Esperanta Ago-Tago cxiujare estas la unua sabato de oktobro. Sekve la Ago-Tago 2000 estos la 7-a de oktobro. uea ************************************************************************************************ KOMISIONO RENKONTIGXOJ: Atentu, atentu!!! KALENDARO DE ESPERANTO-RENKONTIGXOJ EN ITALIO 25.06.2000 - UDINE Santa Messa in esperanto nella Basilica della Madonna delle Grazie. I partecipanti converranno sotto il porticato della Basilica alle ore 15.30 e saranno quindi accolti nell'attiguo convento; seguira' una breve introduzione sulla storia e le finalita' del Giubileo, verra' offerta l'opportunita' di confessarsi, poi seguira' la Messa alle ore 16. Dopo la cerimonia, per chi non ha problemi di dieta, si potra' visitare qualche osteria tipica per degustare gli ottimi prodotti eno-gastronomici del Friuli. Vi attendiamo numerosi. NOVA ESPERO FRIULI livandmar@iol.it 1.7.2000 - BLERA (VT) Arkeologiaj laborbrigadoj informoj cxe Pierluigi Cinquantini pcinqua@tin.it 16.08.2000 BLERA (VT) 6a INTERNACIA ARKEOLOGIA LABORBRIGADO Regiono Lazio, Centra Italio De la 16a gxis la 23a de Auxgusto, 2000 informoj cxe Pierluigi Cinquantini pcinqua@tin.it 26-30.8.2000 CASALECCHIO DI RENO 69a Itala Kongreso de Esperanto informoj kaj aligxoj cxe la Bolonja Esperanto-Grupo gesperbo@iperbole.bologna.it 07.10.2000 IN OGNI LUOGO agotago! agotago! 07-08.10.2000 TORINO Speciala AGOTAGO por inauxguro de la nova sidejo partoprenu multenombraj! Kontaktu : esperanto.torino@esperanto.it 05.11.2000 VILLA DI TIRANO (Valtellina) Incontro eno-gastronomico-culturale presso la Casa vinicola di Villa di Tirano: visita della cantina e degustazione presso la Tenuta "La gatta" delle specialita' locali (pizzoccheri, formaggi, salumi, il tutto innaffiato dall'ottimo vino dell'azienda) incontro h.10, pranzo rustico h.12.30, pomeriggio: visita dei borghi di Villa di Tirano, Bianzone e Madonna di Tirano. Maggiori dettagli in seguito, ma gli interessati contattino anche subito il Circolo Esperantista Sondriese, via Caimi 44, 23100 Sondrio tel. e fax 0342-213242 2.12.2000 - BOLZANO La tago de Esperanto informoj cxe : leafab@tin.it 10.12.2000 - Verona Verona Fervojista Esperanto-Grupo arangxas la cxiujaran Zamenhofan Tagon. 17.12.2000 - TRIESTE Zamenhofa Tago 19-25.02.2001 SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO Triesto, kaj kiuj aliaj urboj ion organizos? 28.07 - 01.08.2001 TRIESTE TRIESTE TRIESTE 70-a Itala Kongreso de Esperanto la 4a en Triesto, post tiuj de 1922, 1933 kaj 1975, sed la 1a en la nova jarmilo, kaj pro tio eksterordinare ricxa, bela, interesa, ktp ktp ktp ktp, programo praktite jam elpensita kaj preparita por via komforto; informoj kaj aligxoj cxe : nored@tiscalinet.it , testudo@adriacom.it , esperanto@retecivica.trieste.it Cxu vere neniu alia organizas ion en la monato de junio, septembro, kaj de cxiuj aliaj? Tiu kiu emus tion fari, kontaktu min kiel eble plej rapide! NE FORGESU KE LA UNUA SEMAJNFINO DE OKTOBRO ESTAS : AGOTAGO. Cxu vi ne scias kion fari, kion organizi??? Bonvolu kontakti min. Edvige nored@tiscalinet.it ************************************************************************************************ ADIAUxO DE STIAN HAKLEV Karaj italaj samideanoj, mi nun estas en Norvegio, post ke mi finis la Kolegion en Italio kie mi studis dum du jaroj. Mi volas uzi tiun cxi eblecon por danki cxiu Esperantisto kiun mi renkontis dum la du jaroj, dum la festivaloj en Padovo, dum mia restado en Romo, dum la IJF, kaj specife mi volas danki la ulojn kiuj helpis min realigi mian projekton vivi "itale" dum unu semajno, en Chieti, kie mi lernejumis en Liceo Classico, vivis en du familioj, kaj gajnis multajn bonajn amikojn kaj spertojn. Vi cxiuj donis al mi la eblecon multe pli bone sperti Italion, ol se mi nur restus en la eta vilagxo de la lernejo dum la tutaj du jaroj. Finfine, mi dankas vin cxiujn, kaj esperos ke mi baldaux revidos kelkajn el vi (kaj Italion). Venontjare mi studos en Lund en Svedio (se ili min volas), kaj se vi hazarde trovigxas je tiaj partoj, nepre kontaktu min, kaj estos cxiam lito preta por vagabonda E-isto! Gxis, Stian shaklev@yahoo.com ************************************************************************************************ LE FOTO DEL FESTIVAL DI CAVALLINO Visita e scarica le piu' belle foto del Festival di Cavallino dal sito: http://www.esperanto.it/iej/ijf/2000/fotoj/IJFote.html Framerio