Per Esperanto al fungoj-per fungoj al Esperanto MIKOLOGIA KLUBO INTERNACIA Naskigxanta organizo de natur-kaj fungo-amikoj esperantista lancxas programon KUNE KUN natur-kaj fungo-amikoj ne esperantistaj por permesi al homoj de diversaj landoj pliricxigajn spertojn en internacia interamikigxa etoso per internaciaj renkontigxoj en kiuj, sen granda strecxo por kompreni kaj sin komprenigi, oni uzu la plej simplan rimedon por komuniki:Esperanton, instruatan tuj antaux forveturo kaj dum la kunestado per esencaj lecionoj kun terminologio natura kaj mikologia. La unua arangxo de MKI disvolvigxos en Poprad (Slovakio) de la 4-a al la 20a de auxgusto kiel internacia laboratorio "Per Esperanto al fungoj-per fungoj al Esperanto" bazita sur binomio lingvo-naturo laux itineroj evitantaj komplikajxojn kaj cxerpante el vortprovizo esenca por praktika neceso kaj deziro intersxangxi konojn por distingi fungojn kaj observi laux kreskajxojn. La naturo estas tiu de unu el la plej belaj scenejoj montaraj de Euxropo: Slovaka Paradiso, Altaj Tatroj kaj aliaj magiaj naciaj parkoj. Kotizoj kaj kostoj estas por ciuj posxoj (cxirkauxe 20 DEM tage por logxi kaj mangxi). Dum la arangxo, se cxeestos suficxe da interesitoj, fondigxos ufficiale M.K.I. Nun ni urgxe sercxas kunlaborantojn por disvastigi la iniciaton en medioj koncernataj kiel mikologiaj kaj ekologiaj kluboj kaj por eventuale arangxi etajn karavanojn, instrui iom la lingvon antaux forveturo, kontribui al kulturaj vesperoj. La iniciato alkrocxigxas al due jam tradiciaj arangxoj de Poprad: Somera Esperanto-Lernejo (4-17 auxg.) kaj Turisma Semajno (13-20 Auxg.) sed la programo estos adaptata laux la nombro de la partoprenantoj. Pri gxenerala organizo : Giorgio Bronzetti, V.le A:Moro 37- I-66013 CHIETI Tel.:0871561301 mikoklubo@infinito.it bronzett@mail.cxieti.com Pri itala karavano; Emidio Di Giammarino, Via Scanno 12,I-66013 CHIETI Tel.:0871563575 dp001769@flasxnet.it (baldauxa nova retadreso) Pri aligxo kaj restado: Ing. Milan Zvara, SobotskÃ(c) nam. 36, SK-058 01 Poprad Slovakio milanzvara@nextra.sk ************************************************************************************************ Kompleta kalendaro de Esperanto arangxoj La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.esperanto.hu Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi text-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@esperanto.org El Eventoj - Retposxta versio n.185 ************************************************************************************************ 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Meksik-Urbo Kun ega plezuro kaj emocio ni sendas al vi tiun cxi unuan gxeneralan anoncon pri la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Meksikurbo, Meksikio, ekde la 15a gxis la 21a de aprilo, 2001. Ni petas vin tutkore, disvastigi la jenan informon inter viaj grupanoj. Kiel vi certe memoras, dum la 4a TAKE oni elektis Meksikon kiel sidejon de la 5a TAKE, kies cxeftemo estas: AMERIKO: UNU KONTINENTO, DIVERSAJ HISTORIOJ Pro tio, ke pluraj gesamideanoj demandis al ni pri la signifo de la vorto "historioj" kontekste de tiu cxi temo, ni klarigas, ke temas pri la ricxeco de la diversaj Amerikaj kulturoj (ne nur prahispanaj), inkluzive aspektojn artajn, politikajn, religiajn, militajn, ktp. Kompreneble, se la prelegoj pritraktus, ecx parte, iun aspekton de la lingvoproblemo en la historia evoluo, ili estus des pli interesaj por la partoprenantoj. Cele de oferti la kiel eble plej altiran programon, ne petas al vi sercxi inter via organizo, kapablajn samideanojn kiu povus helpi nin. Ni bezonas: 1. PRELEGANTOJN pri la cxeftemo aux pri aliaj temoj de gxenerala intereso; 2. ARTOPREZENTOJN: muziko, teatrajxoj, deklamado, ktp.; 3. Alispecajn elementojn, kiuj povus pliinteresigi la eventon, ekzemple, videobendoj pri E-O agadoj, prezentindajn inter la programeroj. Ni esperas dissendi baldaux la unuan bultenon de la 5a TAKE, kaj duan versxajne je oktobro, 2000. Ni petas, ke cxiuj, kiuj volas partopreni kiel prelegantoj, informis nin antaux ol la 15a de julio, 2000. Tiuj partoprenontoj povis kontakti nin per la sekvantoj adresoj: Federacion Mexicana de Esperanto Apartado Postal 10576 MX-06000, Mexico, D.F. MEKSIKIO aux al Michael Porter per fakso: 52-5-5624333 aux al la sekvanta retadreso: mike@math.cinvestav.mx Ankaux, ni invitas vin regardi nian TTT-pagxon: http://www.punto-y-aparte.com/esperanto/agado.html kie ni aktualigas kiel eble la informojn pri la Kvina Tut-Amerika Kongreso de Esperanto. Tie vi povos aligxi al la evento. ************************************************************************************************ Messaggio per chi abita nelle vicinanze di Udine, ma non solo. Il 25 Giugno, giorno del Corpus Domini, nella Basilica della Madonna delle Grazie a Udine verra' celebrata una Santa Messa in Esperanto. I partecipanti converranno sotto il porticato della Basilica alle ore 15.30 e saranno quindi accolti nell'attiguo convento; seguira' una breve introduzione sulla storia e le finalita' del Giubileo, verra' offerta l'opportunita' di confessarsi, poi seguira' la Messa alle ore 16. Dopo la cerimonia, per chi non ha problemi di dieta, si potra' visitare un'osteria tipica per degustare gli ottimi prodotti eno-gastronomici del Friuli. E' gradito il preavviso entro mercoledi' 21, per chi intenda partecipare al mini convivio, telefonando al n. 0432/478454 o inviando un messaggio al mio indirizzo E-mail livandmar@iol.it. Vi attendiamo numerosi. Mario Liva Nova Espero Friuli ************************************************************************************************ Invito al IJS2000 - Hungario 13-a Internacia Junulara Semajno de 27.07.2000 gxis 02.08.2000 Nyíregyháza, Hungario Saluton! Ni kore invitas vin al la cxi-jara Internacia Junulara Semajno. Cxu vi maltrafis la pasintjaran IJK-n en Hungario? Jen nova ebleco por gxui hungarian, neforgeseblan E-etoson! Cxu vi partoprenis IJK-n en Hungario? Cxu vi pensas, ke E-arangxo ne povas esti pli etosa kaj surpriza ol IJK en Veszprém? Venu kaj spertu vi mem! SPECIALA EBLECO POR ITALOJ! Kadre de la kunlaboro kun la itala Ministerio pri eksterlandaj aferoj eblas REPAGO de viaj vojagxkostoj al Hungario! info: hej@math.bme.hu Se vi havas demandojn, skribu al ni: hej@math.bme.hu. Ni atendas vian aligxon! (http://www.math.bme.hu/~hej / aux retposxte) En la nomo de la organiza teamo, amike: Szabo Tibor ************************************************************************************************ Flugo kaj ekskursoj al/dum 85-a UK en Tel-Aviv Dum mallonga tempo ankoraux estas disponeblaj kelkaj lokoj en la internacia flugkaravano de Orbis Pictus al 85-a UK en Tel-Aviv, inkluzive de antaux - kaj postkongresaj ekskursoj. Interesitoj urgxe kontaktu la organizanton: ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it http://users.iol.it/orbispictus