NUOVO GESTORE DEL SITO www.esperanto.it E DEL CORSO PER POSTA ELETTRONICA KIREK Carissimi!! Dopo un lungo e prezioso lavoro di coordinamento e compilazione del sito Internet http://www.esperanto.it e dopo aver realizzato e gestito per anni il corso per corrispondenza via posta elettronica KIREK, Federico Gobbo ha ceduto il passo a forze nuove. Il nuovo gestore del sito e del KIREK e' Paolo Capriotti < capaolo@libero.it > A Federico va un ringraziamento per un lavoro minuzioso e pionieristico senza il quale saremmo rimasti ancora a lungo senza due strumenti che si stanno rilevando formidabili. A Paolo va un augurio di buon lavoro e la garanzia di poter contare sulla nostra collaborazione per continuare il lavoro intrapreso da Federico. Framerio ************************************************************************************************ REKORDA FESTIVALO PLUS SEMINARIO De la 19a gxis la 25a de aprilo 2000 okazis en Cavallino, proksime de Venecio, la 24a Internacia Junulara Festivalo (IJF). Temas pri unu el la plej gravaj junularaj E-arangxoj, certe la plej granda en la printempo, kaj cxi-foje gxi estis iom nekutima: organizis gxin ne nur Itala Esperantista Junularo (IEJ), sed ankaux TEJO; tio ebligis ke la Festivalo estu samtempe ankaux "Seminario pri Euxropa Integrigxo", ke gxi ricevu grandan subvencion de la Konsilio de Euxropo, kaj ke - pro la malaltegaj kotizoj - partoprenu pli da homoj. Fakte cxeestis pli ol 320 (recordo por IJF); aparte multis orienteuxropanoj, cxefe bulgaroj. ABUNDA PROGRAMO, KAJ NE NUR La kondicxoj estis tre bonaj: luksega ejo - kompare al averagxa E-renkontigxejo - kun granda gxardeno kaj propra plagxo; bonegaj mangxoj (sed, kiel kutime en Italio, multe malpli por vegetaranoj...); belega kaj suna vetero, kaj Venecio atingebla per 40-minuta publiksxipa vojagxo. Laux mia impreso la partoprenantoj gxenerale tre kontentis pri la Festivalo, pro la cxi-supraj kialoj kaj pro la programo. Cxiuvespere okazis unu aux ecx du sinsekvaj, bonkvalitaj programeroj. Interalie eblis partopreni ecx kvar koncertojn: du rokajn, unu gospelan kaj unu de jxus E-istigxinta popkantisto, lauxdire ege fama en Bulgario. Teatrajxojn prezentis la zagrebanoj (kiel kutime tre avangardan) kaj la torinanoj (kiel kutime tre amuzan kaj sukcesan). La tradicia Internacia Vespero certe estis unu el la plej belaj kiujn mi iam ajn spertis. Nokte funkciis bona diskejo kaj bona trinkejo (zorge de la lionaj KTP-anoj); bedauxrindete ili iom konkurencis unu al la alia (cxar ankaux en la trinkejo oni dancis), kaj, cxar neniu el la du venkis, mi neniam vidis vere amasan dancadon. La taga programo estis suficxe plena, cxar al la kutimaj festivalajxoj aldonigxis multaj kromaj eroj: TEJO organizis la seminarian parton, kun kontribuoj de spertuloj kiel Anna Ritamaki kaj Detlev Blanke; Akademio Internacia de la Sciencoj, same kiel pasintfestivale, okazigis studsesiojn kaj disdonis diplomojn al la lernintoj; Katalin Smideliusz gvidis bonegan kurson por E-instruistoj; Itala E-Federacio arangxis diskutojn inter aktivuloj; religiemuloj, fine, povis E-lingve diservi, pilgrimi en Venecio kaj interreligie pregxi. TUTE BRILE - AUx PRESKAUx Kiel cxiam, estas eble trovi malbonajxojn ankaux en tiu cxi arangxo. Laux mi la cxefa estas, ke oni malbone komunikis al la partoprenantoj kio okazas kaj okazos. La Festivala kajero estis tre malabunda kaj suficxe acxa; la programtabulo malmulte informis (ekzemple ofte estis skribita nur la nomo de preleganto sed ne pri kio temas la prelego); pri la ekskursoj oni anoncis iom malfrue, kaj tiu kiun mi partoprenis estis vere lastmomente improvizita. Ankaux la inauxguro arangxigxis nur lastminute, kaj, male ol kutimis gxis antaux du jaroj, gxi ne estis ankaux okazo por publikaj rilatoj kun lokaj gravuloj. Tiuj cxi problemoj, laux mia takso, influas nur malmulte al la impreso kiun la partoprenantoj ricevas de E-arangxo; sed kompreneble ili estas bedauxrindaj. Laux mi pri ili kulpas unuavice la malmulta homforto de la organizantoj. Ili estis vere malmultegaj, kaj la Festivalo pli grandis ol kutime, do ili tre dankinde laboregis kaj ne indis antauxvidi pli da ilia zorgado pri detaloj. Krome iom influis la internacieco de la teamo. Sxajnas al mi ke la kunlaboro inter gxia IEJ-flanko kaj tiu de TEJO ne funkciis perfekte: ecx surloke ne klaris kiu faru kion, kaj tio, male, prefere klaru jam monatojn antaux la IJF. Versxajne, kvankam cxiuj parolas E-on, oni ne bone komunikis unu al la alia siajn ideojn dum la preparaj kunsidoj kaj interretaj diskutoj, kaj dum la renkontigxo la situacio cxiam estas tiom strecxa ke ne eblas solvi multe. Kiel partopreninto en la IJF, mi cxiukaze tre gxojas pri kiel gxi funkciis. Al homoj, kiuj intencus internacie organizi simile kunmetitan renkontigxon, mi konsilus esti realismaj kaj antauxkalkuli iom da problemoj; sed, se ili eltenos tion kaj la rezulto similos al la pasinta IJF, ili povos kontenti kaj fieri. Giuseppe CASTELLI gcastelli@enjoy.it ************************************************************************************************ Ancora dal festival di Cavallino: Seminario sull'insegnamento dell'Esperanto "Ni instruu ne tradicie sed amuze", questo era il titolo e il programma del seminario che Katalin Smideliusz ha tenuto a Cavallino (VE)dal 20 al 22 aprile, inserito nella sede e nel corso del annuale Itala Juanulara Festivalo. Il seminario didattico, voluto dall'I.I.E.(Istituto Italiano di Esperanto) in collaborazione con la F.E.I. all'interno del proprio programma di iniziative e organizzato da Laura Brazzabeni, ha visto la partecipazione di15- 16 allievi prevalentemente italiani. Sono state 16 le ore complessive di insegnamento della nota docente ungherese, con un buon esito di coinvolgimento e di profitto dei partecipanti. L'interesse degli allievi e' stato fin dall'inizio catturato con grande abilita' dalla docente, come si poteva prevedere, vista la grande levatura ed esperienza della docente, la quale servendosi di risorse didattiche e metodologiche sempre nuove ed attive, ha voluto mostrare ai presenti dal vivo una strada da seguire. In sostanza, ha piu' volte rimarcato, "Come io faccio con voi, voi potete fare con i vostri alunni, i punti e temi di insegnamenti, gli accorgimenti, lo stile ecc. che io uso, possono essere adottati, a volte con opportuni adattamenti, da voi stessi nel corso delle lezioni di Esperanto." Il divertimento, annunciato, dal titolo, vuole se non opporsi almeno arricchire le possibilita' dell'insegnamento tradizionale dell'Esperanto. Ebbene esso c'e' stato nel corso del seminario ed ha alleggerito la fatica di stare per ore raccolti in un'aula quando fuori il sole e il mare offrivano indiscutibili richiami. I mezzi audiovisivi, dalle immagini , alle registrazioni audio, ai brani video, e poi dall'attenzione alle persone nel gruppo, al gioco di ruoli: tutto cio' che puo' essere utilmente impiegato per variare e arricchire la possibilita' di attenzione e di approccio dell'alunno agli aspetti fonetici, grammaticali, sintattici della lingua. Come si diceva fin dall'inizio, coi principianti, specialmente se ragazzi, si possono usare mezzi coinvolgenti e diretti che fanno cogliere e memorizzare per sempre anche punti che a volte possono sembrare ostici. Alla fine e' stato rilasciato l'attestato di partecipazione dall'Itala Instituto de Esperanto, a firma del (direttore) Carlo Bourlot. Gian Paolo Parma ************************************************************************************************ "Esplorvojagxo" de Jules Verne lasta eldonajxo de ERA "Esperanto" Radikala Asocio prezentis sian lastan eldonajxon: "Viaggio di studio - Esplorvojagxo - Voyage d'etudes", nefinita romano de Jules Verne en kies pagxoj ankaux Esperanto estas pritraktita. La teksto kun notoj kaj multaj auxtoraj rimarkoj aperas en la franca originalo, en la itala kaj esperanta tradukoj. La asocio acxetis la eldonrajtojn de tiu teksto por itala kaj esperanta tradukoj. Sur la koverto, originalaj neeldonitaj desegnajxoj de Giordano Falzoni, forpasita artisto suficxe konata en Italio (pentristo kaj aktoro, plurfoje aperinta en filmoj de Fellini). ERA prezentis tiun eldonajxon la 19.an de majo 2000, enkadre de grava manifestacio okazinta en urbo Parma, dedicxita al Jules Verne. Tiu manifestacio, organizita fare de la Skabeneco pri Kulturo de la Komunumo de Parma, titolis: "Ekspedicio Jules Verne: eksterordinara vojagxo". La prezento de la libro ricevis varmajn aprobojn de la respondeculoj de tiu parma manifestacio.La libro, 160-pagxa, kostas 30 000 italaj liroj (LIT) korespondantaj al euxroj 15.50. Jam nun oni povas gxin mendi al ERA, Via di Torre Argentina 76, Romo (Italio) aux retposxte al < e.r.a.@internacialingvo.org >. ************************************************************************************************ Internacia seminario INTERKULTURO en Serbio SERBIA ESPERANTO-LIGO Terazije 42, Beograd, Jugoslavio PROGRAMO deE Internacia seminario INTERKULTURO kun Somera Esperanto-Lernejo 2000.07.09-14, Cxacxak, Jugoslavio La seminarion povas partopreni ne nur plenumantoj de la projekto Interkulturo, sed cxiuj kiujn interesas la temoj kaj programo de la seminario 2000.07.09 posttagmeze kaj vespere: akcepto de gastoj, amika vespero; 2000.07.10-13; cxiutage: intensaj komenca kaj dauxriga kursoj kun trejnado de instruistoj, kvizoj, amuzaj programoj en la Domo por mezlernejanoj kaj en la urbo, refresxigxo en la urba nagxejo 2000.07.10 antauxtagmeze: interkonsiligxo de interkulturo-instruistoj, akordigo kaj aprobo de programo de interkultura lernejo ; BaJK: Balkana E-junulara kunlaboro; prezentigxo de la balkanaj LSoj de TEJO libera antauxtagmezo por la lernantoj-interkulturanoj - por interkonatigxi, viziti la urbun, refresxigxi en la urba nagxejo; posttagmeze kaj vespere: publika prezento de libro FOJAN TAGON - esperantigita porinfana poezio de Ranko Simovic'; renkontigxaj programoj, kvizo, distrajxoj; 2000.07.11 antauxtagmeze: instru -metodika interkonsiligxo de la IK-instruistoj interkultura lernejo por la lernantoj-interkulturanoj; BaJK: Perspektivoj de paca kunlaboro en la regiono posttagmeze kaj vespere: ekskurso, amuzaj programoj; E-pupteatra prezentajxo 2000.07.12 tage: kultur -metodika interkonsiligxo de la IK-instruistoj interkultura lernejo por la lernantoj-interkulturanoj; BaJK: Interkultura edukado en registaraj kaj neregistaraj institucioj: stato kaj perspektivoj posttagmeze: prelego kaj ronda tablo pri Tibor Sekelj kaj lia interkultura agado; vespere: finalo de la kvizo; amuza programo 2000.07.13: antauxtagmeze: ekskursa tago posttagmeze: konkluda ronda tablo vespere: adiauxa vespero resuma kaj solena prezento de rezultoj kaj konkludoj 2000.07.14: forveturo hejmen, aux al Somera Esperanto-Lernejo Modricxa (antauxe okazadis en Teslic'), Bosnio kaj Hercegovino - Respubliko Serba. KOTIZO inkluzivas: portoprenon, logxadon en 2-4-litaj cxambroj kun komunaj dusxejoj, tri mangxojn tage, ekde vespermagxo la unuan tagon gxis matenmangxo la lastan tagon. Eblas mendi unulitan cxambron kontraux 20%-a alpago, aux logxigon en proksima hotelo, laux pli altaj prezoj. KOTIZOJ (en germanaj markoj) A-landoj: Cxiuj eksplicite menciitaj landoj en la kotiztabelo de UEA B-landoj: Orienteuxropaj, eksjugoslaviaj kaj cxiuj aliaj landoj por kiuj validas la tarifo B de UEA POR ALIGXOJ GXIS 2000.05.31: 55 DM por B-landoj / 80 DM por A-landoj POR ALIGXOJ GXIS 2000.06.15: 60 DM por B-landoj / 90 DM por A-landoj Post 2000.06.15: 65 DM por B-landoj / 100 DM por A-landoj Instruisto kun 5 lernantoj gxuas 50%-an rabaton, kun 10 la 100%-an. Aligxintoj ekster Jugoslavio povas pagi cxe alveno al Cxacxak, laux la dato de sendo de la aligxilo. Por aligxintoj el Jugoslavio la dato de enpago validas kiel aligxdato. Partoprenantoj el Jugoslavio povas antauxpagi per popartaj cxekoj kun prokrastita realigo. Pli precizaj informoj cxe la organizanto (tel. 032/231338). Cxacak atingeblas buse kaj trajne. Enlandaj prezoj de unudirektaj trajnbiletoj gxis Cacxak estas jenaj (proksimume, laux la aktuala "nigra" kurzo de germana mako): Bar - Cxacxak: 7 DM Subotica - Cxacxak: 4 DM Vrsxac - Cxacxak : 3 DM Dimitrovgrad - Cxacxak: 3 DM Presxevo - Cxacxak: 3.5 DM Pluaj informoj kaj aligxoj: ESPERANTO Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio ESPERANTO, Radojica Petrovic, Bul. oslobodjenja 36/14, YU-32000 Cxacxak; Jugoslavio Rete: < radp@ptt.yu > ************************************************************************************************ NUOVO INDIRIZZO DI MARCO MENGHINI Marco Menghini di Ancona comunica il suo nuovo indirizzo < menghini.marco@libero.it >