400!! Da oggi Nova Sento e' inviato a 400 persone o associazioni in Italia e (in alcuni casi) all'estero. Il 400-mo fortunato lettore e' Daniela Toni da Massa Carrara. Se ritenete che sia uno strumento utile, aiutatemi a contattare un numero sempre maggiore di esperantisti italiani. Se ritenete che non sia utile, ditemi cosa devo migliorare. Grazie e buona lettura! Framerio ************************************************************************************************ Mozambiko Cxu vi memoras pri la speciala numero de NS 129 pri mozambikaj inundoj? La Kasisto de Torino Esperanto Centro, informas ke alvenis gxis nun kontribuoj por 1.500.000 Liroj. Aparte rimarkinda estas la kontribuo de la junulara sekcio de UECI kiu sumas 1 miliono. Nova Sento klopodos dum la venontaj semajnoj informi la legantojn pri la utiligo de tiu rimarkinda sumo per de artikolo de nia speciala sendito Silvia Collazuol. Dankegon. Zecchin Armando armaze@tin.it ************************************************************************************************ LETTERA SUL GIORNALE DI VICENZA Una lunga lettera e' stata pubblicata sul Giornale di Vicenza nella rubrica "Lettere al Direttore" del 20 Maggio 2000. Il testo della lettera, il cui titolo e' "L'esperanto lingua di riferimento per i Paesi del'UE", e' disponibile presso l'autore Dante Chierico. Dante e' il coordinatore dell'attivita' volta alla pubblicazione di lettere e articoli relativi all'Esperanto sui quotidiani nazionali ed e' ovviamente sempre alla ricerca di nuovi collaboratori. Il suo indirizzo e': Dante Chierico < dachieri@theoffice.net > Framerio ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 80 (2000-05-24) SHIMON PERES ALTA PROTEKTANTO DE LA 85-A UK Shimon Peres, laureato de la Nobel-pacpremio en 1994, akceptis lainviton de UEA esti Alta Protektanto de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo. La Tel-Aviva UK, rekonita de Unesko kiel Flagsxipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, apenaux povus havi Altan Protektanton pli ligitan al la celoj de tiu Jaro kaj de cxiu UK ol Shimon Peres. Li ja estas konata kiel unu el la arkitektoj de la pacprocezo en la regiono, kies logxantojn tiom longe turmentis malamo kaj perforto. Ne hazarde Peres estis kuniniciatinto de la Manifesto 2000 por la Kulturo de Paco kaj Senperforto, cxar li mem farigxis simbolo kaj modelo de sentima agado por anstatauxigi kulturon de perforto per kulturo de paco. Peres estas aktiva en la politiko de sia lando jam de duona jarcento. Li okupis multfoje postenon de ministro, i.a. dufoje tiun de cxefministro. En la nuna registaro li estas ministro pri regiona kunlaboro. Li estas ankaux vicprezidanto de la Socialista Internacio. Je la 25-a de majo la 85-a UK havis 1111 aligxintojn el 54 landoj. Universala Esperanto-Asocio < uea@inter.nl.net > ************************************************************************************************ SOLIDARAJ TAGOJ Saint-Chamond (Francio, proksime de Lyon): 30.06.-05.07.2000. Al vi, kiuj okupigxas pri solidareco, amikeco inter la popoloj kaj inter homoj kun malsamaj vivmanieroj, jen finfine sxanco por montri al diversaj solidarecaj asocioj, ke ankaw Esperanto povas esti tawga medio. "LA HOMO EN FESTO" (1-2 julio) La 1-an kaj 2-an de julio, ni partoprenos grandan feston, 'La Homo en Festo', organizatan de urbo St Chamond specife por la jaro 2000. Kun multaj asocioj naciaj kaj internaciaj (kiel ekzemple Rugxa Kruco, Restos du Coeur, Terre des Hommes ktp) ni provos rikolti monon por unu komuna agado: helpo al malricxaj infanoj por ebligi al ili havi verajn feriojn. Estos ankaw okazo por diskonigi siajn ideojn kaj agadojn al aliaj asocioj. Esperantistoj partoprenos tiun feston en plurnaciaj teamoj. Kelkaj dejxoros cxe la budo pri Esperanto, aliaj teamoj vendos sandvicxojn internaciajn, ankoraw aliaj helpos al organizo de grandaj ludoj por la infanoj. Eble ni ankaw povos proponi lingvajn kursojn... Sed temas cxefe pri festo, kun multaj spektakloj kaj koncertoj, interalie esperanta koncerto, sabate posttagmeze. Por pli da informoj kaj por rete aligxi : http://home.worldnet.fr/~mjb/ekster/alighilo.htm mailto: festo@esperanto.org aux kontaktu : Rozenn kaj Clément Picard 35 rue Louis Goux, F-69100 Villeurbanne, Francio tel : 33 (0)4 78 68 25 44 (el Esperanto-novajxservo RET-INFO) ************************************************************************************************ EKFUNKCIO DE LANDA ASOCIO EN KAMERUNIO La movado Esperanta en Afriko pli kaj pli progresas. Unu el la atingoj de la lastaj tagoj estas la ekfunkcio de AEK (Esperanto-Asocio en Kamerunio). Sencxesaj klopodoj de Dualaj Esperantistoj revivigas la landan asocion. GBEGLO Koffi esp.togo@cafe.tg ************************************************************************************************ Eldonejo "Vosto d'elefanto" en internacia librofoiro Radek Nowakowski < radul@ki.onet.pl > estas librofaristo (li verkas, tradukas, printas, desegnas, do faras cxion necesan por krei la libron) kaj de 19-21/5/2000 li partoprenos la internacian foiron de artaj libroj en Bruselo (CARACTERES, Le Salon du Livre d'Artiste, Salle de la Madeleine, Rue Duquesnoy 14). Liaj libroj estas verkitaj ankaux en Esperanto. Kontaktadreso: LIBROFAREJO VOSTO D'ELEFANTO Dabrowa Dolna 41, PL-26-010 Bodzentyn retposxto: radul@ki.onet.pl (el Esperanto-novajxservo RET-INFO) ************************************************************************************************ Eksterordinara propono: sendu bildkarton kaj pasigu semajnon en Cxehxio Ni, E-geklubanoj el C. Trebova (Cxehxio), ni volas gaje ekpasi novan miljaron. Dum solena adiauxo kun nuna miljaro ni arangxos letervesperon. Bonvolu, sendi al ni belan bildkarton el Via lando gxis fino de novembro 2000. Unu el vi, gesendintoj, estos balotade elektita kaj povos travivi senpage unu semajnon en nia urbo (escepte de vojagxkosto). Cxiu sendinto de salutbildkarto ricevos E-bildkarton de nia urbo. Bildkarton, bonvolu, sendi al adreso: Anna Pistorova, Nove nam. 1746, Cz - 560 02 Ceska Trebova. (el Esperanto-novajxservo RET-INFO)