ARANGxOJ DE ORBIS PICTUS EN LA RETO Informoj pri flugkaravano al 85-a UK en Tel-Aviv, 6-aj Someraj Kursoj kaj OSIEK-konferenco en Istrio troveblas en novinauxguritaj bazaj pagxoj de la organizanto de cxiuj tri arangxoj, firmao Orbis Pictus el Trieste: http://users.iol.it/orbispictus Visnja Brankovic orbispictus@iol.it ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 79 (2000-05-16) MULTAJ VIZITANTOJ EN LA MALFERMA TAGO DE UEA La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA evidente estas veter-imuna arangxo. Malgraux somermeze belega kaj varma vetero gxia 12-a eldono sabaton, la 13-an de majo, kolektis saman nombron da vizitantoj (85) kiel unu jaron pli frue en malpli bela tago. Krom el pluraj europaj landoj, po du vizitantoj venis ecx el Brazilo kaj Japanio. La cxefgasto estis Gian Carlo Fighiera, iama KKS de UEA kaj multflanka movada aktivulo. Li prelegis trifoje pri la obstakloj kaj sxancoj, kiujn li vidas por Esperanto en la tria jarmilo. Grandan atenton li donis al la decida rolo de UEA tiurilate. Kiel Fighiera atentigis, almenaux naux el dek esperantistoj referencas al UEA, sendepende de tio, cxu ili mem membras en gxi. Laux peto de UEA Fighiera prilaboros sian prelegon, konsiderante ankaux la ideojn el la viglaj postprelegaj diskutoj, por aperigo en la serio de Diskutkajeroj de UEA. Krom auxskulti al Fighiera, spekti filmojn kaj babili cxe la kaftablo, la gastoj ankaux multe butikumis en la libroservo, kiu vendis dum la tago por 4816,69 guldenoj. Cxefe furoris novaj libroj de UEA, kiel "Pacxjo, kio estas rasismo?" (10 ekz.), "Esperantaj sinonimoj" (8), "Kio estas demokratio?" (6) kaj "Hejma vortaro" (5). Inter la verkoj de aliaj eldonistoj elstaris la romano "La sxtona urbo" de Anna Lowenstein (7). Jam nun la Centra Oficejo invitas por sia sekva Malferma Tago, kiu okazos la 25-an de novembro. ************************************************************************************************ Laborbrigadoj en Rusio! Inter 10-20. de auxgusto okazos la fama rusia E-arangxo OkSEJT. La tendaro okazos en bazejo "Berjozovaja rosxcxa" - eksa Internacia Junulara tendarejo de la antauxa sxtata junulara vojagxoficejo "Sputnik" - speciale konstruita komence de la 80-aj por akcepti junularajn arangxojn. En la bazejo estas tre bonaj haloj, inkluzive de la sporta kaj diskoteka. Ekzistas ankaux teniskortoj kaj boata stacio (lueblas pedalaj katamaranoj). De la 15 gxis la 23 de julio okazos laborbrigado, kiu devos prepari la tendarejon por OkSEJT-anoj. Parto de la logxkonstruajxoj, kiujn disponigas al ni la tendarejo estis fermitaj kaj nefunkciantaj dum 5 jaroj. Necesas purigi, farbi, ordigi. Estas bezonataj volontuloj! La laborbrigadanoj ricevos senpagan mangxon kaj logxon en la bazejo, por ili okazos ankaux kultura kaj kleriga programo. Sekvos grandaj rabatoj por OkSEJT! Interesigxantoj anoncu sin antaux la 1-a de julio: Organiza Komitato de OkSEJT ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio. rete: oksejt2000@nm.ru De la 24 gxis la 30-a de julio vin invitas la 1-a Rusia Esperantista Arkeologia laborbrigado en Pljos. Subgvide de profesiaj arkeologoj vi elsubterigos restajxojn de la mezepoka rusa urbo kaj fortikajxo - en unu el la plej belaj lokoj de Centra Rusio. Logxado kaj mangxado - memzorga! Interesigxantoj anoncu sin antaux la 1-a de julio: Organiza Komitato de OkSEJT ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio. rete: oksejt2000@nm.ru (el Esperanto-novajxservo RET-INFO) ************************************************************************************************ Diskonigu novajxojn per la "Esperanto-novajxservo RET-INFO" Ni funkciigas ankaux alian servon: Retposxta Esperanto-Novajxservo "RET-INFO", kiu distribuas novajxojn de la internacia Esperanto-movado (eventoj, novajxoj, aktualajxoj, interesajxoj). Gxi estas tre populara servo, gxi atingas preskaux cxiujn internaciajn, landajn kaj fakajn asociojn, redaktorojn de preskaux cxiuj signifaj E-gazetoj, aktivulojn kaj multajn "simplajn" interesigxantojn. Se en via urbo, E-asocio okazas io, sendu mesagxon al " ret-info@esperanto.org " kaj ni zorgos pri gxia distribuado. En "RET-INFO" ni NE okupigxas pri reformo de la lingvo, pri literaturaj aferoj, poemoj - nur pri la aktualajxoj de la E-movado. Por pli detalaj informoj vizitu la retpagxon http://www.esperanto.hu/ret-info.htm aux petu gxin retposxte, volonte ni sendos gxin al vi. Utiligu la servon per unu mesagxo informi la Esperanto-mondon pri novajxoj cxe vi, aux utiligu vi mem tiun servon. Ni staras je via dispono. Laszlo Szilvasi gvidanto de Eventoj kaj Ret-Info http://www.esperanto.hu ret-info@esperanto.org ************************************************************************************************ CATTEDRA DI BOLZANO: NUOVO INDIRIZZO Comunico il nuovo indirizzo in rete della Cattedra di Esperanto di Bolzano: leafabbri@iol.it CordiaLi saluti Lea Fabbri leafabbri@iol.it ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS: EL BRAZILO karaj samideanoj Mi deziras interkorespondi kun italiaj esperantistoj, mi estas 39-a, edzo, auxtonoma laboristo, mi interesas pri naturprotektado, abeloj, espiritismaj aferoj, ktp. Danke Wellington J. Lariucci P.S. Mi estas nepo de emigrinta italujoj lariuxi@ruralrj.com.br