NOVA SIDEJO EN TORINO Merkrede la 17an de Majo 2000 antaux notario en Torino la Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio akceptis la donacon de logxejo en Torino, c.so Unione Sovietica 215. La donacinto estas historia membrino de la Esperanto Centro de Torino, S-ino Ada Bessone. La nova sidejo estas grundo por la organizado de novaj agadoj en Torino: gxi estos organizita kun oficejo kun cxiu rimedo por la organizado de Esperanto agadoj (inkluzive de komputilo kun reta aliro) kaj salono por konferencoj kaj renkontigxoj (20/25 personoj). Ekzistas krome perfekte ekipita kuirejo. Por tauxge inauxguri la novan sidejon, la Esperanto Centro Torino planas arangxi seminarion dum la venonta auxtuno. Pere de venontaj komunikoj ni komunikos la aliajn datumojn pri la Centro (telefon-numero, ret-adreso, ktp). Ekde nun notu tamen ke la nova adreso ESPERANTO CENTRO TORINO c.so Unione Sovietica 215 10134 Torino La posxt-cxek-konto restas la sama kiel antauxe: ccp 13691100 Francesco Amerio Vic-Prezidanto de Esperanto Centro Torino ************************************************************************************************ LA MINISTRO KAJ ESPERANTO Itala Esperanto Federacio estas esploranta la eblecojn kontakti la novan Ministron pri Instruado, D-ro Tullio de Mauro, kiu dum la lastaj jaroj agnoskis la valoron de Esperanto. Dum oni petas NE AMASE KONTAKTI LA MINISTRON por eviti gxeni lin en certe strecxiga periodo, oni ne povas ne rimarki ke la libron MANUALE DI ESPERANTO - Migliorini havas antauxparon de d-ro De Mauro. Tiu cxi estas certe bona ilo kun instruistoj kaj lernej-estroj: "esperanto valoras, tion diras la Ministro mem....." Por pliaj informoj pri la situacio bv kontakti Renato Corsetti < corsetti@itelcad.it > Framerio ************************************************************************************************ Jubileo de la jaro 2000: Pilgrimado de Alp-Adriaj Esperantistoj 4.6.2000 Ankaux ni deziras partopreni en celebrado de la fama Jubileo. Ideo kaj propono aperis februare, okaze de Semajno de Internacia Amikeco; nun tio cxi farigxis konkreta plano: ekskurso al la Sanktejo de Monto Lussari (en Valcanale, apud Valbruna). Al la arangxo estas invititaj cxiuj esperantistoj el la najbaraj landoj kaj regionoj, ne gravas cxu de Alp-Adrio aux ne. TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO volas ke gxi farigxu, el simpla ekskurso sur monto, io pli enhavo-ricxa. Jen la programo, sekvu nin! h. 10 - Oni atingos la supron, je 1789 metroj, per telfero. Tie spirhalta panoramo malfermigxos antaux viaj okuloj: via rigardo povos libere flugi al Orientaj Alpoj, al Tauxroj, al Karintio. En la vilagxeto, je oportuna horo, ni tagmangxos. La Sanktejo, kie, espereble, ni sukcesos celebri je la h.11 esperantlingvan Di-servon, estas unu el la plej famaj pregxejoj, dedicxitaj al Sankta Maria, ne nur de Friulo sed ankaux de Slovenio kaj Karintio. Jam de jarcentoj gxi estis religia renkontigxejo de auxstroj, italoj kaj slovenoj. Gxiaj originoj datigxas, plej probable, de la jaro 1360a. Laux unu el la multaj legendoj, la unua kapelo estis starigita en la loko kie iu pasxtisto el Camporosso ektrovis, kasxitan en arbetajxo, etan lignan statuon de Madono kun Infano. Oni scias, ke en la 16a jc. gxi estis transformita al pregxejo kaj, pli poste, en 1788 al Sanktejo. Fermita, sekve de ordono de la Auxstria Imperiestro Jozefo la 2a, detruita dum la mondmilitoj, rekonstruita kaj rekonsekrita en la nuna jarcento, tiu unu-nava pregxejo plejbelas pro ligna plafono, pentre ornamita per steloj, flanke, du kapeloj estas dedicxitaj al la Sanktuloj Anna kaj Jozefo. Sur la cxefaltaro, en la nicxo, staras tiu statueto, el tilia ligno, de Maria kun Jesuo, kies manteloj estis faritaj el cizelitaj kaj cxizitaj argxentaj lamenoj. La kronoj, ornamitaj per diverskoloraj sxtonetoj, surhavas la simbolan globon kun kruco. Cxirkauxas la kapon de la Virgo auxreolo kun dekdu steloj. La statuo estas gotikstila verkajxo de auxstraj metiistoj. Pri pliaj detaloj (horaro, kostoj, ekveturo...) kaj por plifaciligi la organizajn laborojn, anoncu vin cxe TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO. Kvankam oni povas supreniri la monton Lussari preskaux dum la tuta jaro, ekskurso tien estas malofta. Kaptu do, la okazon: tio helpos vin kaj nin laux diversaj vidpunktoj. Anoncigxu cxe: esperanto@retecivica.trieste.it aux nored@tiscalinet.it aux teatea@libero.it aux testudo@adriacom.it Edvige nored@tiscalinet.it ************************************************************************************************ Plena Kalendaro de E-arangxoj cxe nova adreso La "Plena Kalendaro de Esperantaj Arangxoj" estas atingebla cxe nova adreso: http://www.esperanto.hu Bonvolu korekti gxin en viaj adreslibroj, kaj se vi metis hiperligon de via retpagxo al la antauxa adreso (www.hungary.net/esperanto ) bonvolu korekti gxin! Se vi gxis nun ne faris hiperligon - faru nun! En la "Plena Kalendaro" ni listigas (senpage) cxiujn Esperantajn arangxojn, renkontigxojn (dato, nomo, retpagxo, adreso de organizantoj ktp), kaj nun gxi estas unu el la plej popularaj, plej ofte vizitataj Esperantaj retpagxoj. La Plenan Kalendaron ni aktualigas en cxiu monato! Se mankus iu renkontigxo - bonvenas ankaux via kompletigo aux korekto. - Se vi estas organizanto, antaux ol decidi pri la dato de via arangxo estas utile konsulti la Plenan Kalendaron - por eviti eventualajn koliziojn kun aliaj arangxoj. Post la decido informu nin pri via arangxo por senpage enlistigi gxin! - Se vi estas vojagxema esperantisto, utiligu la servon, kaj helpu kompletigi gxin, ke ankaux estonte gxi estu "kompleta". La plena listo aperas po monataj blokoj en la gazeto Eventoj, kaj vi povas ricevi ilin ankaux retposxte, se vi sendas mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomata adreso: kalendaro@esperanto.org ************************************************************************************************ UNUA JUNULARA KONGRESO EN BOGOTO, KOLOMBIO De la kvina gxis la sepa de auxgusto, 2000 http://abeja.go.to Kara samideanaro: Ni kore salutas vin kaj varme invitas vin partopreni nian Unuan Junularan Kongreson en Bogoto, la cxefurbo de Kolombio, Sudameriko. Gxi okazos de la kvina gxis la sepa de auxgusto cxijare. Nia grupo laboras kore por ke gxi estu neforgesebla okazontajxo. Ni celas disvastigi la movadon inter la gejunuloj de nia urbo kaj lando, kaj tiel, inter cxiuj kolombianoj. La kongreso estas tre alloga ni kredas kaj multaj esperantistoj apogadas nin. Ni esperas sukcesi pri la diskonigado de nia kara lingvo inter la gekolombianoj, almenaux tiuj el Bogoto. Ni invitis multajn homojn kaj ni esperas ilian partoprenadon. Ni bezonas eksterlandanojn por ke nia kongreso estu sukcesa, do ni varmete invitas cxiujn viziti nian landon, Kolombio. Gxi estas belega lando, ni havas du marojn, belajn pejzagxojn, strandojn, vi povos koni la plej belan riveron sur la mondo, nomata CaƱo Cristales (Kristala Rivereto, multaj homoj kaj fotistoj kiuj konas preskaux la tutan mondon nomis gxin la plej bela rivero), belegajn naturajn parkegojn, belajn virinojn.... kaj nian gastigantemon kaj afablecon, tre konata inter multaj eksterlandanoj. Ni havas kelkajn problemojn, sed la 95% el la gekolombianoj estas afablaj, sxercemaj, laboremaj, dancemaj.... esperantistemaj! Ni planas okazigi etan skoltan kunvenon (jamboree), teatrajxojn, kulturajn kunvenojn, vojagxojn, ni prezentos vidbendon pri "Toy Story II" esperante, ni babilos rete kun la gejunuloj dum la Internacia Junulara Kongreso kiu estos samtempa... do, jen la programo, ne dubu kaj vizitu nin! PROGRAMO SABATO 5an DE AUxGUSTO 12 m. Komencado pri aligxado 2-30 pm. Malferma ceremonio 3-30 pm. Enkonduko al Esperanto 4-15 pm. Dancgrupo "Kolombia Tagigxo" 5 pm. Amuza integrado kaj diskonigado pri agadgrupoj 6-30 pm Fermo de la tago DIMANCxO 6an 9 am. Eta skolta kunveno 11 am. Kurseto pri Esperanto por komencantoj 12 m. Tagmangxo 2 pm. Prelego: Cxu tutmondigxo sen tutmonda lingvo? 3 pm. Sportero: batalartoj- mura grimpado 4-20 pm. Pauxzo 4-35 pm. Teatrajxo: La Selestina 6 pm. Vespera eksterdoma kunveno: apudfajrejo, poezio, rakontado, gitaroj,... LUNDO 7an 9 am. Reta babilado kun gejunuloj dum Universala Junulara Kongreso en Hongkongo 10-15 am Pauxzo 10-30 am. Filmo: "Historieto pri ludilo II" Esperante 11-30 am. Rondo: proponoj, konkludoj, laborplano 12-30 pm. Fermo de la kongreso en Bogoto. Komenco de ekskurso por interesuloj KOTIZTABELO (Ni volas publikigi Esperanton, do tio estos malmultekosta sed bonega!) Mezlernejaj studantoj : $ 15.000 (US. 8) Universitataj studantoj : $ 20.000 (US. 10) Ne studantoj : $ 25.000 (US. 12) Membroj de Kolombia Esperanto Ligo: $20.000 (US. 10) PAGO-DATO : Sabato 5n de auxgusto, kongresejo KONGRESEJO Mezlernejo Winston Salem, Bogoto: St. 152 No. 25-00 Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag; Nederlando Tel +31 70 355 66 77, Fakso + 31 70 358 44 22, < iei001@worldonline.nl > ************************************************************************************************ TAGOJ DE ESPERANTO EN KONGO Okaze de la 40a datreveno de la sendependigxo de D.R. KONGO. KONGA-ESPERANTO RONDO organizas tri tagojn de Esperanto. Kiuj okazos la 30 junio gxis 02 julie 2000. Pro tio, ni bonvenigas el Esperantistaro objektojn kiel flagetoj, insignoj, E-O muzik kasedoj Afisxoj, glumarkoj, posxtkartoj, posxtmarkoj, video bendoj, do, Esperantojojn kiuj estas bezonataj dum ekspozicioj. B.P. 6055 Kin VI Fax : 00 32 2 7065667 KINSHASA-R.D.C. ker@mail.aton.cd