COMPUTER NUOVO, VITA NUOVA ...... E cosi', come per incanto, mi ritrovo con un computerone che fa quasi tutto (tranne caffe' e poche altre cose) a velocita' supersonica. Nonostante una lacrimuccia per il vecchio e glorioso computer (o dovrei dire "elaboratore") pensionato e per la consapevolezza di aver contribuito all'ulteriore arricchimento di Bill Gates, non posso non essere soddisfatto dell'evoluzione. Mentre medito rivoluzioni tipo NS tridimensionali che escono dal picci' e vengono a svegliarvi nel cuore della notte cantando "La verda Stelo" o con commenti vocali del neo presidente della IEJ, Manuel Giorgini, che inneggia alla "fina venko" e altri mezzucci degni del grande fratello, mi permetto di introdurre una piccola novita' nella gestione dei messaggi da distribuire. Una delle piu frequenti critiche sollevate nei confronti di NS e' la LUNGHEZZA DI ALCUNI TESTI. Per ovviare a questo inconveniente e rendere la lettura piu' immediata e incisiva, CHIEDO CHE TUTTI I CONTRIBUTI A NS NON SIANO PIU' LUNGHI DI 15/20 RIGHE. Buon lavoro. Framerio ************************************************************************************************ CAVALLINO: ELEKTITA NOVA ESTRARO DE ITALA ESPERANTISTA JUNULARO Dum la plej vaste partoprenata Internacia Junulara Festivalo (320 partoprenantoj), pri kiu mi esperas iu alia raportos por Nova Sento, elektigxis la nova estraro de IEJ. Gxi konsistas el plej parte novaj personoj kiuj tamen donas garantiojn por ekster-ordinara laboro de la estraro dum la venontaj jaroj. Al la prezidanto, Manuel Giorgini el Venecio, la tasko helpi la novan teamon kune kreski kaj labori. Dum mi deziras esprimi la bondezirojn de tuta itala Esperanto movado al la nova estraro, mi volas ankaux danki la homojn kiuj lasis la estraron post grava kaj valora laboro: Michela Concialdi, Luca Bertero kaj Federico Breda, kun la espero ke ili dauxre donu sian grava kontribuon al la movado. Framerio _______________ LA NOVA TEAMO: Manuel Giorgini (Prezidanto) San Polo,606 30125- Venezia tel: 041-5203245 (Ve) 0335-7035666 (cell) e-mail: < phalanx@kyuzz.org > Flavia Dal Zilio Piazza Monumento,6 35028- Piove di Sacco(Pd) tel: 049-5840050 e-mail: < flavia.dalzilio@esperanto.it > Bethuel Chiesa Via Guicciardini,31 28100- Novara c/o Cuvertino, via Gotti,15 10149- Torino tel: 0321-432136 (No) 011-730210 (To) 0347-8269827 (cell) e-mail: < bethulla@hotmail.com > Chiara Baro Via Virgilio,5 31024- Santa Lucia di Piave (Tv) tel: 0347-700519 (cell) 051-6446412 (Bo) e-mail: < c_baro@yahoo.com > Daniele Binaghi Via Terminon,57 36020- Villa Ganzerla (Vi) tel: 0444-730315 e-mail: < daniele@esperanto.it > Michele Gazzola Via Giuliani,7/3 33100- Udine Via Sannio,18 20137- Milano tel: 0432-480363 (Ud) 02-5516576 (Mi) Sonia Tavarone Via Audenino,10 10020- Cambiano (To) tel: 011-9440881 0347-9672572 (cell) e-mail: < sonia_cambiano@yahoo.it > Giovanni Quer annalio@tin.it Michele Bondesan mikebond@tin.it PS. Eblas ricevi la protokolon de la jar-asembleo. Interesitoj sin turnu al Bethuel Chiesa < bethulla@hotmail.com > ************************************************************************************************ IJF denove invitas AIS Dum la 24a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo (en Cavallino cxe Venecio, Italio, 2000-04-19/25) denove okazis studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Jam lastan jaron IEJ invitis AIS fari universitatajn kursojn dum IJF, kaj pro la granda sukceso la organizantoj de IJF ripetis tion. Kadre de la festivala temo "Cxu esti aux ne esti Euxropano" AIS proponis al la festivalanaro jenajn kursojn: 1) Naciismoj en Euxropo (Carlo Minnaja) 2) Cxu ni jam konas nian lingvon antaux la nasko aux cxu ni lernas gxin? (Renato Corsetti) 3) Euxropaj aspektoj de komputil-programado (Reinhard Fössmeier) La kursoj (kun po ok lecionoj) trovis viglan intereson, kaj kelkaj "festival-studentoj" ecx akiris atestojn por uzo en plua studado cxe AIS aux cxe aliaj institutoj. Cele uzon ekster AIS la atestoj estas ne nur en Esperanto, sed ankaux en la loka (Itala) lingvo, kaj mencias la precipajn kurstemojn. TEJO, kiu estis kunorganizanto de IFJ, eldonos pri la IJF-kontribuoj tekstaron. Centran lokon okupos prelegserio kun la temo "Junaj Euxropanoj por egaleca lingvopolitiko -- cxu ni estas pretaj por tauxgaj proponoj?" kiun laux invito de TEJO prezentis la konata interlingvisto Detlev Blanke. Ankaux pri la AIS-kursoj aperos resumoj en la tekstaro. "Reinhard Fössmeier" < refo@ais.m.shuttle.de > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO) ************************************************************************************************ MKR - MontKabana Renkontigxo - cxi jare ecx pli internacie! 11a MKR: Vrsxicx apud Kranjska Gora, Slovenio, 21.-24.09.2000. Post jam 10 jaroj de auxtuna gxuado de montoj kaj naturo en internacia e-etoso organizita de Auxstria Esperanto Junularo (AEJ), MKR eniras sian duan jardekon ecx pli internacie! La novaj organizantoj, Kroatia Esperanta Junulara Asocio (KEJA), organizas cxi jaran MKR-on uzante auxstrajn spertojn en belegaj montoj de Slovenio. Cxi jare ankaux ne mankos montmigradoj, promenadoj, ripozoj en la naturo, bona etoso kaj vesperaj ludoj kaj la tuta umado okazos en Erjavcxeva Kocxa, montkabano sur la monttrapasejo Vrsxicx (1525 m super marnivelo) apud Kranjska Gora, urbeto en la nordokcidenta Slovenio, nur 10 kilometroj for de auxstria/itala/slovenia landlimtriangulo. Por la altecemuloj - cxi foje oni povos viziti pinton Prisank (2547 m), unu el la 10 plej altaj pintoj de Juliaj Alpoj! Por la promenademuloj - oni vizitos fonton kaj akvofalon de rivero Socxa! Por la aliemuloj - mangxajxo en la kabano estas unu el la plej bonaj en Sloveniaj Alpoj, rigardo de la kabano al preskaux milmetra rokflanko de Prisojnik estas belega! Vrsxicx trapasejo estas la plej alta (1600 m) strattrapasejo en Slovenio kaj konektas nordan kaj sudan flankon de Juliaj Alpoj, 11 km de Kranjska Gora kaj 34 km de Tolmin. Gxi estas ankaux krucigxo de montaraj vojoj kaj tre bona ekpunkto por ekskursoj en montara cxirkauxajxo. La plej konataj najbaraj pintoj estas Jalovec (2645 m), Razor (2601 m), Prisank (2547 m) kaj Mala Mojstrovka (2332 m). Aliaj najbaraj vidindajxoj estas fonto de rivero Socxa kaj rusa pregxejeto, konstruita dum la unua mondmilito kiam rusaj kaptitaj soldatoj konstruis la straton al Vrsicx kaj multaj de ili mortis pro malvarmeco kaj malsanoj. La MKRejo estos Erjavceva Koca (1525 m), antaux kvar jaroj konstruita montkabano 5 minutoj sub la trapasejo. La kabano trovigxas en arbareto kun rigardo al tre dekliva norda rokmuro de Prisank kaj estas moderne ekipita. La telefonnumero estas +386 (609) 61 00 31. Aligxinformojn vi trovos je la pagxo http://www.angelfire.com/va2/Vanja/index.html < http://www.angelfire.com/va2/Vanja/index.html > kie vi ankaux povos trovi informojn pri pasintaj MKR-oj kaj kelkaj bildoj de cxi jara MKR-ejo kaj cxirkauxajxo! Se vi havos demandojn, simple skribu retmesagxon al Vanja (Vanja.Radovanovic@etk.ericsson.se ), Mea (bombarde@math.hr ) aux Milivoj (muroic@phy.hr )! VANJA Radovanovic ************************************************************************************************ ESPERANTO: UN BRANO DAL LIBRO EDITO DA EINAUDI. Caro Francesco ti invio alcune righe tratte dal libro Esperanto di Rodrigo Fresàn ed. Einaudi pagg. 57-58 (Federico Esperanto e' il protagonista) "- ... Federico. Come lei ben sa, l'esperanto e' una lingua artificiale specialmente concepita per assolvere le funzioni di lingua universale... - No... - Si'. Questa lingua fu creata nel 1887 dal filologo e occultista polacco Lazarus Ludwing Zamenhof all'eta' di ventotto anni. Zamenhof era un individuo a cui piaceva farsi chiamare Dottor Esperanto. Gia' che ci siamo, mi permetta di insistere sulla parola occultista. Occultista e' colui che agisce di nascosto, colui che occulta. Bene, i principi basici dell'esperanto, cosi' come la sua grammatica, Federico, sono composti con le radici di tutte le lingue indoeuropee. E Zamenhof decise di metterle insieme con la speranza, piena di buoni propositi ma un tantino ingenua, che la sua creatura contribuisse alla pace e alla comprensione tra le differenti nazioni di questo mondo. In qualche modo, l'esperanto e' cio' che piu' si avvicina a una felice apologia della schizofrenia. Una lingua con la sindrome della multipla personalita' e con un'origine stile Frankestein. In realta', se l'uomo fosse l'animale intelligente che dice di essere, beh, l'esperanto si sarebbe dovuto sviluppare dopo il cataclisma di Babele. E tutti saremmo di sicuro piu' felici...." Il corsivo e' nel testo. Lascio a te e agli amici ogni commento. Ciao Eliana Sessegolo - Schio magnabosco.a@perind.org