LETERO DE LA PREZIDANTO DE EUxROPA PARLAMENTO La Prezidantino de la Euxropa Parlamento N. Fontaine respondis al letero de Claude Longue Epée, Vicprezidanto de UFE. Jen la teksto de sxia letero Euxropa Parlamento , La Prezidantino. al : Claude Longue-Epée la 16-an de marto 2000 ( n° 201701 ) ricevita la : 17-an de aprilo 2000 Sinjoro, Mi dankas vin pro via letero de la 4-a de januaro 2000, per kiu vi denove submetas al mi vian proponon adopti Esperanton kiel universalan lingvon. Mi ricevis multajn leterojn el fervoremuloj por gxeneraligi uzadon de Esperanto sine de Euxropa Unio. Pluraj skribaj demandoj de euxroparlementanoj al Euxropa Komisiono temas ankaux pri tiu temo. Vi cxikune trovos la du plej fresxajn, en kiuj vi povos konstati la klaran pozicion de komisiono ne antauxvidantan promocion de Esperanto, cxar gxi trovas tiun lingvon tro artefaritan. Mi povas informi vin, ke programo SOCRATES de Euxropa Unio enkalkulas inter siaj celoj, tiun de promocio de kvanta kaj kvalita plibonigxo de scio pri Euxropaj lingvoj. Dankante vin pro via intereso al Euxropa Unio, mi petas vin, Sinjoro, kredi je miaj plekj bonaj sentoj. Nicole FONTAINE. ______________ Claude Longue-Epée kompreneble tuj respondis al tiu letero. Li precizigas: "Pri la 1-a paragrafo de via letero, ja ekzistas iuj difinoj prezentantaj Esperanton kiel "Universalan lingvon". Mia letero de la 4-a de Januaro tamen ne referencis pri tiu terminologio. Gxi ne havis tiun pretendon kaj ankoraux malpli ambicion adoptigi Esperanton tia. Gxi celis nur memorigi kelkajn avantagxajn trajtojn de tiu lingvo kiel komunikilo kaj substreki gxiajn propedeuxtikajn ecojn por studo de aliaj lingvoj. CHARLOT Vincent esperant@worldnet.fr ************************************************************************************************ AGADO ESPERO de UEA Projekto 7-a KURACILOJ POR JUGOSLAVOJ Pro la milito kaj kelkjaraj sankcioj al Jugoslavio, multaj esperantistoj estas en malfacila situacio . Kelkaj esperantistoj tutmonde jam decidis mem sendi helpon al jugoslavaj esperantistoj .La plej grandajn problemojn havas maljunaj, malsanaj esperantistoj por trovi kuracilojn La jugoslavaj esperantistoj petas vin diskonigi la liston de la bezonataj kuraciloj al esperantistoj, kiuj povas helpi. 1) La jenajn bezonatajn kuracilojn: 1. Hemokvin 10 / Kvinapril Godecke AG Parke-Davis GmbH-Berlin 2. Prilazid 3. Brufen 4. Ranisan 5. metildopa /methildopa 6. indapamid 7. predian / glioral 8. malikor 9. monizol / isosorbide-5-mononitrate 10. izopamil-verapamil / verapamil-chlorid 11. sumamed 12. Trental 400 / pentoksifilin hemokinetik 13. Sintrom 4 /orales antikoagulans ciba-geigy 14. Fraxarin / Fraxiparin amp. subkuta 20amp 15. Stugeron forte 16. Dilacor / digoksin 17. Dilcoran /pentaeritritil tetranitrat Godecke AG Berlin 18. Azudoxat 19. Imipenum amp. 20 20. piperacilin amp. 20 21. berodual /aerosol - inhalacio 22. serevent / sprey - inhalacio 23. elektrika bronko-inhalator 24. timolol maleat 0.5% kontraux glaukom 25. dovicin 26. zorkaptil 27. Bayer-aspirin 28. lometazid 29. astma-sprey 30. Nifelat (retard) (nifedipin) 31. trixifen (melleril) - tioridazin 32. bromazepam 33. tranex / dikalijum hlorazepat 34. propranolol / propranolol chloridum 35. auromid / moclobemidum 36. miansan / mianserin 37. bronal /terfenadinum 38. tegretol 200mg / carbamazepine ciba-geigy 39. cilazapril 40. vitamin E 41. antioksidans-vitamin kompleks bonvolu sendi al: E.S. "Radomir Klajic" Terazije 42 11000 Beograd Jugoslavio tel. 381-11-678-528 esperanto@yubc.net 2) Veljko Milkovic' Cara Lazara 56 YU-21000 Novi Sad Jugoslavio emerito pro 100%-a invalideco, civila militinvalido, membro kaj aktivulo de Esperanto-Societo "Marko Nesxicx" Novi sad, bezonas porinvalidan elektran radsegxon. Gxi ne acxetblas en Jugoslavio. Li petas informojn pri acxetebleco kaj pri prezoj kaj helpon por acxeti gxin. 3) Vidosava Bakunic' Solunska 2 YU-21000 Novi Sad Jugoslavio membrino kaj aktivulino de Esperanto-Societo "Marko Nesxicx" Novi Sad kaj de Serba Esperanto-Ligo, emeritino suferanta je "Diabetes melitus" kaj postsekvojn de dufoja krania operacio pro "Meningeoma recidivans reg. temporoparietalis", bezonas la jenajn kuracilojn: Phenobarbiton 100 mg Mitram Oicanid (lucetamid) Enalapril 20 mg Oligogal Se vitaminoj A, C, E Ni savu vivojn ! prez.Olbina Milan ************************************************************************************************ U.K. EN ISRAELO: KUNVOJAGXANTOJ SERCXATAJ Kiu, inter la legantoj de tiu cxi reta bulteno, interesigxas pri kelkataga vizito al Israelo post aux antaux la U.K.??? Mi sercxas kunulinon ne nur por tio, sed ankaux eventuale por kundividi cxambron je suficxe favora prezo en Tel Avivo. Sendu mesagxon kaj ecx proponon al mia adreso: nored@tiscalinet.it Edvige ************************************************************************************************ GRAVAJ INFORMOJ PRI KARAVANO AL IJK HONKONGO! Ni volas informi vin pri kelkaj gravajxoj rilate la karavanon al la cxijara IJK en Honkongo. Notu ke: - LA RETA ALIGXILO EN LA HEJMPAGXO DE LA KARAVANO (http://www.geocities.com/karavano_2000 ) EVIDENTE MALFUNKCIAS! Tio signifas ke iu kiu aligxis per gxi ja ricevas konfirmon ke la datumoj estis sendataj al la organizantoj - sed tio efektive ne okazis! Sekve SE VI ALIGXIS PER LA RETA ALIGXILO, VIAJ DATUMOJ EBLE PERDIGXIS! Ni forte rekomendas cxiujn denove aligxi sendante retmesagxon al mia retadreso. Simple uzu la liston je la fino de tiu cxi mesagxo. - LA LIMDATO POR ALIGXOJ ESTAS PROKRASTIGITA AL LA 15A DE MAJO! Gxis tiu tago kaj viaj aligxdatumoj kaj la antauxpago (detaloj pri la konto sube) devas esti alvenintaj cxe ni. Malaligxo eblas gxis la 1a de junio; gxis tiam vi rericevos vian antauxpagon minus 50 EUR kaj administraj kostoj (=sendokostoj k.s.). POST LA 1A DE JUNIO NENIU PAGO ESTOS REDONATA! - ni ofertas restadon en la cxefurbo de Mongolio, Ulan Bator; tio, tamen, estos organizata se suficxe granda grupo formigxos, minimume kvin personoj - tiuj kiuj preferas resti pli longe en Pekino povas samtempe pluvojagxi kaj la du grupoj poste denove renkontigxos en Pekino antaux la pluiro al Honkongo. Se estas maltro da interesitoj, okazos nur traveturo de Mongolio. Bv. elekti aux Ulan Bator aux Pekinon kiam vi aligxas. Ni bedauxras pri kaj pardonpetas pro la teknikaj fusxoj kaj la aldona laboro kiun vi havas pro tio. Kore salutas Holger Boos TEJO-estrarano pri kongresoj Aldone aligxilo. Bv. sendi nur cxi-suban parton kun viaj datumoj al < Holger.Boos@esperanto.de >. NEPRE NE Esperantigu viajn personajn datumojn, ni bezonas ilin tiel kiel ili estas skribitaj en via pasporto: - Familia nomo: - Persona nomo: - naskigxdato (tago/monato/jaro): - strato/numero: - Posxtkodo/urbo: - Lando (Esperantlingve): - Telefono (internacie): - Telefakso (internacie): - Retposxto: - Pasportnumero: - Pasp. valida de: - Pasp. valida gxis: - Dum la vojagxo mi volas logxi kune kun: Mi volas tranokti en Moskvo je la: - 17a de julio: jes/ne (forigu la nevalidan) - 18a de julio: jes/ne (forigu la nevalidan) - cxe privatuloj aux en hotelo (5 EUR nokte) (forigu la nevalidan) Mi preferas restadi en Ulan Bator (25 EUR nokte) aux Pekino (45 EUR nokte) (forigu la nevalidan) Sendu vian pagon al la konto de GERMANA ESPERANTO-JUNULARO (!) banko: Postgiroamt Dortmund bankokodo: 440 100 46 konto-numero: 1352 42-467 ************************************************************************************************ SOMERAJ ARANGXOJ EN AZIO La IJK2000 okazos 5-12 Auxg., 2000 en Honkongo cxisomere. Antauxvideble partoprenos proksimume 250-350 junuloj/s-anoj dum tiu cxi junulara kongreso. Por ke la partoprenantoj pli bone planu siajn vojagxojn en Azio, ni deziras inkludi en nia aperonta 2a bulteno informojn pri E-arangoj, ne nur tiuj en Honkongo kaj Cxinio, sed ankaux tiuj en najbaraj landoj en la regiono. Se vi konas E-arangxojn kiuj ankoraux ne estis aperigita en la Plena Kalendaro cxe Eventoj ( http://www.esperanto.hu ), bv sciigu al ni antaux 22-a de aprilo. Ni volonte aperigos la informojn kaj en nia bulteno kaj en niaj retpagxoj (www.esperanto.org/ijk2000 ). Viaj komentoj estas cxiam bonvenaj. Amike salutas, Bill Mak LKK-IJK2000 billmak@ibm.net ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 76 (2000-04-19) PREZIDENTO DE KROATIO ALTA PROTEKTANTO DE LA 86-A UK S-ro Stjepan Mesic', prezidento de la Kroata Respubliko, akceptis la inviton de UEA farigxi Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Zagrebo en 2001. Tiel ankaux la venontjara UK gxuos la plej altan honoron, kiun povas doni la gastiganta lando. Krom la Alta Protektanteco de la sxtatestro, pri la prestigxo de Esperanto en Kroatio atestas ankaux la multnombreco de eminentuloj de la kultura, scienca kaj politika vivo, kiuj akceptis membrecon en la Honora Komitato de la 86-a UK. Estas rimarkinde, ke ili ne nur principe simpatias kun la celoj de la UK, sed multaj el ili jam en antauxaj okazoj donis konkretan apogon al Esperanto kaj al iniciatoj de Kroata Esperanto-Ligo. Ankaux la preparoj de la venontjara UK povis jam profiti de iliaj utilaj konsiloj. ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS EL Uzbekistano Aprilo 4, 2000 mia nomo estas Svetlana. Mi estas instruistino de angla lingvo. Mi sxatas lerni lingvojn, auxskulti muzikon, rajdi cxevalon. Krom tio mi sxatas la naturon. Mi havas hundon ( germanan safhundon ). Mi logxas kun mia malgranda filo en Tasxkento. Gxi estas cxefurbo de Uzbekistano. En Uzbekistano multaj antikvaj urboj estas. Se vi interesigxas pri mia lando mi sendos posxtkartojn al vi en la sekvanta fojo. Mi volas forte lerni italan lingvon. Mi havas deziron viziti vian belegan landon iam. Tial mi volus trovi homon el via lando intersxangxi vizitojn. Mi estas gxoia se vi skribos al mi. Se vi havas demandojn pri mia lando aux pri mi, mi respondos al vi volonte. Mi volus scii pli multe pri vi, via vivo kaj via lando. Mi atendas vian leteron kun agrabla malpacienco. Mia ret-adreso : svetlanavg@mail.ru Svetlana. svetlanavg@mail.ru P.S. Se vi volus skribi en itala lingvo, mi estus gxoja , cxar gxi estus pli utila por mi kaj pli facila por vi.