LA ARKEOLOGIAJ LABOR-BRIGADOJ EN BLERA CxI-JARE DUOBLIGxAS Por partopreni la unikan aranghon kiu ekde 6 jaroj furoras en la lulilo de euxropa kulturo, en un el la plej eksterodinaraj vilaghoj en tuta Italio laux la arkeologia kaj natura vidpunktoj, chi jare vi havos duoblan shancon: dum Julio kaj dun Auxgusto. Ne maltrafu la okazon viziti la vilaghon kie el 2000 enloghantoj 50 estas esperantistoj kaj kie neniu demandos al vi kiun lingvon vi parolas. Ne maltrafu la okazon viziti Blera kaj ghiajn arkeologiajn laborbrigadojn. Framerio ************************************************************************************************ 6a INTERNACIA ARKEOLOGIA LABORBRIGADO AUxGUSTO 2000 Blera (Viterbo) Regiono Lazio, Centra Italio De la 16a gxis la 23a de Auxgusto, 2000 NOMBRO DE PARTOPRENANTOJ LIMIGITA GXIS 35 HOMOJ Kaze de tro da aligxintoj oni donos prioritaton al tuttempaj partoprenantoj. PRI KIO TEMAS Blera estas eta vilagxo, etruskdevena (Etruskoj=popolo kiu vivis dum la IX-II jc a.K. en centra Italio). Cxirkaux gxi estas granda nekropolo kun etruskaj tomboj. Pro la paso de la tempo tero kaj vegetajxo kovris cxi tiujn tombojn. Per cxi tiu laborbrigado oni intencas liberigi ilin el de la tero kaj la vegetajxoj. La nekropolo, kiun oni planas purigi havas tombojn de la VII-VI jc a.K. La laborbrigado komencigxos la 17an matene kaj la 23a estos la lasta tago de laborado. Oni laboros dum mateno, kaj kelkajn tagojn eble ankaux kelkajn horojn posttagmeze. Dum la liberaj posttagmezoj okazos ekskursoj al la arkeologiaj kaj naturplenaj lokoj de la cxirkauxajxo. LA LOGXEJO KAJ LA MANGXOJ Oni dormos en mezlernejo, do, kunportu dormsakojn kaj aermatracojn. Kompreneble estos ankaux dusxoj. La laborkampo situas je 10 minutoj da piedirado de cxi tiu lernejo. Oni mangxos en infangxardeno, kie estas kuirejo. Oni liveros tag- kaj vespermangxon (de la vespermangxo de la 16a al tiu de la 23a de auxgusto). KION KUNPORTI Pro tio, ke oni laboros en la vegetajxo kaj tero, estas singarde kunporti fortikajn sxuojn kaj longajn pantalonojn. Kompreneble estos varme, do se vi kunportos sxortojn vi povos surmeti ilin ekster la laboro. Laborgantoj estos tre utilaj; se vi ne havas, vi povos acxeti ilin en Blera. Laborilojn ni liveros al vi. Kunportu ankaux muzikilojn, por kunkanti dum libera tempo, kaj bankostumon. UTILAJ INFORMOJ - Cxiuj partoprenantoj dum la laborado estos asekuritaj. Pro tio estus grave, ke almenaux kelkajn tagojn antaux la komenco oni informus la organizantojn pri alveno, ne alveno, aux malfrua alveno. - Pro organizaj kialoj, ne estos vegetara menuo. Tio signifas ne ke cxiu mangxo estos viandbaza, sed ke por vegetaranoj menuo estos ne tre varia. - La nombro de la partoprenantoj, kiel vi povis legi en la unua pagxo, estas limigita: ni povas akcepti gxis 35, tio pro organizaj kialoj, t.e. oni ne povas kuiri por pli da homoj. <<>>. - Se vi deziras vi povas veni unu aux du tagojn antaux la laborbrigado por viziti la cxirkauxajxojn (Romo distas cirkaux unu horon da vojagxo per auxtobuso; plagxo duonhoron) Vi povos logxi en la lernejo, sed vi devos memzorgi pri viaj mangxoj. Cxiukaze bonvolu anonci vian antauxan venon (por povi solvi eventualajn problemojn) - Se iu volos plu resti por la vilagxa festo (25-28 de auxgusto), kaj kunhelpi la organizon, tiu estos bonvena kaj malavare dankita. - POR INFORMOJ KAJ ALIGxOJ Pier Luigi CINQUANTINI via Dante Alighieri n.2 01010 BLERA (VT) Tel. + Fakso +39/761/479503 Kunportebla tel. +39/335/492337 pcinqua@tin.it La Laborbrigado en Internet: http://web.tiscalinet.it/cinquantini/ial.htm IEJ en Internet: http://www.esperanto.it/iej Blera en Internet (itale): http://web.tiscalinet.it/prolocoblera ************************************************************************************************ EKSTERODINARA LABORBRIGADO EN BLERA SERCHANTE LA PERDITAN URBON JULIO 2000 Itala Esperantista Junularo Internacia Arkeologia Laborbrigado - EKSTERORDINARA - - Sercxante la perditan urbon - Blera (Viterbo) Regiono Lazio, Centra Italio De la 1a gxis la 15a de julio, 2000 PRI KIO TEMAS Blera estas eta vilagxo, etruskdevena (Etruskoj=popolo kiu vivis dum la IX-II jc a.K. en centra Italio). La antikva urbo etruska farigxis romia kaj poste vivis kaj estis logxita gxis la Mezepoko (cxirkaux XI jc), kiam estis detruita. Tiam la bleranoj konstruis novan urbon kie situas nun la aktuala. Pro la paso de la tempo la tero kaj la vegetajxo kovris la restajxojn kaj nun kie estis la antikva urbo estas legomgxardenoj aux olivarboj. De du jaroj Universitato de Romo fosas por malkovri la antikvan urbon. Gxuste dum 1999 oni malkovris subtere la situon de la antikva Katedralo kaj cxi-jare oni intencas elfosi gxin. Oni tute ne scias kiajn ?surprizojn? atendi. Cxi tiu eksterordinara laborbrigado estos gvidata de la du arkeologiistinoj kiuj pristudas la antikvan urbon. La laborbrigado komencigxos la 1an matene kaj la 15a estos la lasta tago de laborado. Oni laboros dum mateno kaj la posttagmezoj estos liberaj (sed depende de la emo de la arkeologiistoj kaj de la laboristoj (volontulaj) oni povos ecx labori ankaux kelkajn posttagmezojn). Kaze de liberaj posttagmezoj povos okazi ekskursoj al la arkeologiaj kaj naturplenaj lokoj de la cxirkaqawo aux nagxado cxe la maro aux lago. LA LOGXEJO KAJ LA MANGxOJ Oni dormos en domoj en la historia centro de Blera. Kunportu dormsakojn kaj aermatracojn. En la domoj estos bancxambroj kun dusxejo. La laborkampo situas je 10 minutoj da piedirado de la centro. Pri mangxado oni memzorgos kuirante en la domo(j) kie estas kuirilo. Mangxado do estos memzorga, sed oni ne ekskludas monajn kontribuojn, depende de la financoj je nia dispono. KION KUNPORTI Pro tio, ke oni laboros en la vegetajxo kaj tero, estas singarde kunporti fortikajn sxuojn kaj longajn pantalonojn. Kompreneble estos varme, do se vi kunportos sxortojn vi povos surmeti ilin ekster la laboro. Laborgantoj estos tre utilaj; se vi ne havas, vi povos acxeti ilin en Blera. Laborilojn ni liveros al vi. Kunportu ankaux muzikilojn, por kunkanti dum libera tempo, kaj bankostumon. GRAVAJ INFORMOJ - Cxiuj partoprenantoj dum la laborado estos asekuritaj. Pro tio estus grave, ke almenaux kelkajn tagojn antaux la komenco oni informus la organizantojn pri alveno, aux malfrua alveno. - La nombro de la partoprenantoj estas senlima, kvankam depende de la domoj disponeblaj. Gxenerale ne devus esti problemoj. - Se vi intencas veni pli frue antauxqanoncu vin (por povi solvi eventualajn problemojn). Aligxoj kaj pliaj informoj cxe: Pier Luigi CINQUANTINI via Dante Alighieri n.2 01010 BLERA (VT) Tel. + Fakso +39/0761/479503 Kunportebla tel. +39/335/492337 pcinqua@tin.it La Laborbrigado en Internet: http://web.tiscalinet.it/cinquantini/ial.htm IEJ en Internet: http://www.esperanto.it/iej La Laborbrigado en Internet: http://web.tiscalinet.it/cinquantini/ialekst.htm ************************************************************************************************ MEMBROSTATISTIKO DE UEA 1999 Ankaux en 1999, por la 13-a sinsekva jaro, UEA havis pli ol 7000 individuajn membrojn, nome 7074 en 119 landoj. Tiu nombro estis je 286 malpli alta ol en 1998. Pli forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj: de 12812 en 1998 al 12096 en 1999. La suma membronombro de UEA sekve falis el 20172 al 19170, t.e. per 1002 membroj. La perdo de individuaj membroj okazis chefe en la kategorio Membro kun Jarlibro, dum la nombro de la membroj ricevantaj la revuon "Esperanto" apenaux shanghighis. La falo de MJ-membroj sekvis el la influo de la UK al la samjara membrostatistiko. Tiu en Berlino estis konsiderinde malpli granda ol tiu en 1998 en Montpeliero. Inter la francaj kongresanoj de 1998 estis 208, kiuj membrighis en UEA nur tiujare sed ne plu en 1999. Ankaux en Ruslando (-58) kaj Rumanio (-44) la individuaj membroj malmultighis unuavice pro tio, ke ili sendis multe malpli da kongresanoj al Berlino ol al Montpeliero. Aliflanke, kvankam en la lando de la koncerna UK la individuaj membroj kutime plimultighas, pasintjare tiu regulo spertis escepton: en Germanio la individuaj membroj malkreskis per 15. Tio vershajne indikas, ke en Germanio la esperantistaro estas altgrade organizita kadre de UEA kaj ghia landa asocio, dum en Francio granda parto trovighas en SAT kaj sekve inter ili UEA ricevis multajn kongresjarajn membrojn en 1998. La plej pozitivan evoluon de la individua membraro registris Brazilo kaj Svedio, en kiuj okazis kresko de respektive 41 kaj 27. En 20 landoj estis pli ol po 100 individuaj membroj: Francio (686), Germanio (587), Brazilo (552), Japanio (409), Usono (389), Nederlando (349), Svedio (255), Italio (253), Finnlando (234), Britio (230), Hispanio (190), Chinio (187), Belgio (185), Ruslando (170), Pollando (150), Svislando (134), Hungario (122), Kroatio (109), Danio (108) kaj Chehhio (102). Rimarkinde estas, ke unuafoje de post 1990 kreskis la nombro de dumvivaj membroj (+17). Evidente la dumviva membrigho ricevis specialan allogon che la sojlo de nova jarmilo. Tiu "jarmila efekto" shajnas plu dauxri ankaux en la nuna jaro, en kiu la tuta nombro de individuaj membroj estos sub granda premo fali sub la limon de 7000 rezulte de malgranda UK. Des pli urgha do estas la bezono efikigi la membrovarbadon chi-jare. La nombro de aligitaj membroj malkreskas jam tutan jardekon. Ili estas tiuj membroj de la alighintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Pli ol 200 aligitajn membrojn nombris Germanio (1079), Japanio (1062), Chinio (963), Italio (895), Svedio (686), Britio (510), Belgio (504), Usono (429), Pollando (330), Hispanio (329), Nederlando (293), Norvegio (292), Greklando (271), Portugalio (268), Brazilo (265), Hungario (232), Finnlando (213), Kroatio (210) kaj Slovakio (207). En la jaro 2000 la aligita membraro shajnas finfine denove kreski. Jam pli ol triono de la landaj asocioj pagis por aligitaj membroj ghis la komenco de aprilo. La ghisnuna nombro superas per 923 la nombron, por kiu la samaj asocioj pagis pasintjare. Kun tia evoluo estas eble, ke la tuta membraro de UEA en 2000 denove superos 20 000. Tabeloj: 1998 1999 Membro kun Gvidlibro 435 510 Membro kun Jarlibro 1859 1528 Membro-Abonanto 3405 3404 Juna Membro kun Jarlibro 452 450 Juna Membro-Abonanto 260 220 Dumviva Membro 859 876 Juna Dumviva Membro 17 17 Honora Membro 61 57 Honora Patrono 12 12 INDIVIDUAJ MEMBROJ 7360 7074 Aligitaj membroj 10853 10447 Junaj aligitaj membroj 1959 1649 MEMBROJ ENTUTE 20172 19170 Societo Zamenhof 224 224 Abonoj "Esperanto" 195 185 Kolektivaj ab. "Esperanto" 121 119 Abonoj "Kontakto" 405 408 Kolektivaj ab. "Kontakto" 465 352 Patronoj de TEJO 100 96 Dumvivaj Patronoj de TEJO 13 14 KOTIZOJ ENTUTE 21825 20568 Rim. La statistiko reprezentas la staton je 12 aprilo 2000. Definitivaj ciferoj aperos en la Estrara Raporto pri 1999, aperonta en la junia numero de "Esperanto". Gazetaraj komunikoj de UEA - n-ro 75 ************************************************************************************************ Unika Kursaro Sercxas Instruistojn La monde konata Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (http://esperanto.org/nask ) pasintjare festis sian 30an jaron cxe Sanfranciska Sxtata Universitato. Cxiujare, dum tri semajnoj en junio-julio, la Kursaron partoprenas studantoj el tuta Nord-Ameriko kaj aliaj landoj tra la mondo, en kvar niveloj ekde komencanta gxis spertula. Tri instruistoj dividas la instrulaboron kaj interkonsentas pri metodologio, kursmaterialoj k.s. La salajro estas proksimume $3500 depende de kvalifikoj. La gvid-komitato pri la kursaro invitas sinproponojn de spertaj instruistoj por instrui en iu venonta jaro. Cxiujare la komitato komunikas siajn rekomendojn al la universitato, kiu respondecas pri la fina decido. Kandidatoj devas kapabli instrui kompetente je cxiuj kvar niveloj. Scio de la angla lingvo ne necesas, sed regado de pluraj lingvoj estas bonvena. Sendu leteron pri via instru-biografio kaj antauxvidata kontribuo al la kursaro, resumon de viaj edukaj, profesiaj kaj movadaj spertoj, kaj du aux tri rekomendleterojn al: Ellen M. Eddy, Administranto, Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, 11736 Scott Creek Drive, Olympia WA 98512, Usono, fakso: (360) 786-9175, retadreso: eddyellen@aol.com (el Esperanto-novajxservo RET-INFO) ************************************************************************************************ Una curiosita', e' uscito il libro: Esperanto Autore Fresan Rodrigo Prezzo di copertina L. 22.000 Altri dati bibliografici 200 p. Anno 2000 Editore Einaudi Collana I coralli Trama: Federico Esperanto ha trentacinque anni ed e stato un cantante rock di successo in Argentina. All'inizio lo troviamo a bordo di una barca senza destinazione, L'angelo azzurro: ne e proprietario Angelito de Dios Garcia, amico e socio di Esperanto. Tra le vicende demenzial-esistenziali sapientemente intrecciate, Esperanto ritrova alla fine una donna amata e la figlia di lei, che aveva visto sequestrare dai militari nel 1978. Ma le due donne non sono piu' quelle che erano, e nel finale Esperanto compirà per loro un gesto estremo, nel tentativo di ristabilire la giustizia storica. Interessante? Carlo Sarandrea c.sarandrea@agora.stm.it ************************************************************************************************ SCAMBIO DI OSPITALITA' IN DANIMARCA Un danese non esperantista cerca casa in Italia, in località di villeggiatura o anche in città, per quest'estate (luglio), offrendo in cambio per lo stesso periodo la sua casa in Danimarca. Questa è la descrizione scritta da un suo amico italiano (sig. Thomas Molteni) che si occuperà anche dei contatti con gli eventuali italiani interessati: "il mio amico danese si chiama Bruno Christoffersen e fa l'assistente sociale presso il corpo delle guardie reali di Danimarca. Abita in una casa a schiera di due piani trenta chilometri a Nord di Copenaghen. L'abitazione è di centodieci metri quadri vicina ad un bosco ed al castello di Hillerød. La costa di Bellevue, la più bella della Danimarca, è a circa venti chilometri." Gli interessati possono mettersi in contatto con Thomas Molteni < t.molteni@tiscalinet.it > che li aiuterà a prendere accordi con l'ospite danese. Beppe Pranzo < b.pranzoz@bigfoot.com >